Affichage des articles dont le libellé est literaturo. Afficher tous les articles
Affichage des articles dont le libellé est literaturo. Afficher tous les articles

2015-12-22

teksta ŝvelo kaj malŝvelo en esperantaj tradukoj

dum la traduka laboro pri la teksto de ‚sur la vojo de svan‘, kiu nun transpasis la mezon de la vojo, mi rimarkis, ke la esperantaj alineoj ofte malpli longas je unu aŭ du linioj, ol la respondaj francaj originalaĵoj.  pro tio mi zorgis, ĉu mankas iuj nuancoj, ĉu eble iuj flankaj esprimoj forglitis nerimarkite.  en mia menso ŝvebis malpreciza memoro pri tio, ke ordinare tradukoj laŭ nombro de vortoj ŝveligas tekstojn, ne malŝveligas ilin.

nu, la fenomeno estas konata.  r. haveman en sia ‚terminareto pri tradukado‘ nomas ĝin „tekstvastiĝo“, respektive „tekstmalvastiĝo“ samsence kun mia malformala „teksta ŝvelo“ aŭ „malŝvelo“.  ekzistas kelkaj rilataj studoj en la reto, ekzemple iu franca eseo(1) aŭ paĝoj de tradukfirmaoj, kiuj zorgas pri la sekvoj por kalkulo de prezoj aŭ por tipara aranĝo de programaraj interfacoj(2), ene de kiuj la diverslingvaj menueroj ne okupas egalajn surfacojn.  en nia lingvo henri vatré faris multajn studojn surbaze de vortnombroj, do ne estus surprize, se li estus verkinta pri ĉi tiu temo, sed, kiel kutime, la dokumentoj ne facile troveblas.  en la datumbazo ebea mi ne trovis ion koncernan.

oportunas do mallonga esploro pri kelkaj tekstoj, kiuj facile disponeblas en franclingva originalo kaj en esperanta traduko kaj eventuale ankaŭ en alilingvaj kombinoj.  mi volonte kunkalkulos la anglan lingvon, ĉar tiulingva versio de ‚sur la vojo de svan‘ estas rete disponebla kaj sekve kunmezureblas.  en la triopo de lingvoj franca-angla-esperanta mi trovis:
  • kun franclingva originalo:
    • ‚sur la vojo de svan‘ en la verkata traduko
    • ‚paŭlo kaj virginio‘ de henriko bernardin de saint-pierre en esperanta traduko de hektoro hodler el 1905 (reviziita far f. luin)
  • kun anglalingva originalo:
    • ‚alicio en mirlando‘ de lewis carroll en esperanta traduko de e. l. kearney el 1910
    • ‚jane eyre‘ de charlotte brontë en esperanta traduko de h. j. bulthuis el 1931 (reviziita far f. luin).

iuj el la nomitaj tekstoj estas ankaŭ disponeblaj en aliaj lingvoj - mi ĉerpis precipe el projekto gutenberg kaj el vikilibroj, mi ne detale referencos al ĉiu fonto.  en la sekvaj kalkuloj mi uzis la vortnombrilon de la programaro libreoffice, kaj kiam mi indikas signonombron ĝi ne enkalkulas spacetojn.

----------

laŭ nombro de vortoj la anglalingva traduko de ‚sur la vojo de svan‘ ŝveligas la tekston ĝis 117 % (rilate al 100-%a originalo), dum la esperanta traduko ĝin malŝveligas ĝis 88 %, mia zorgo ne fontis el iluzio.



estas interese, ĉar lingvoj havas malsamajn kapablojn por longaj kunmetoj kaj sintezaj vortoj, kompari ankaŭ laŭ nombro de signoj.  en tiu perspektivo la anglalingva ŝvelo atingas nur 108 %, la esperanta malŝvelo restas ĉe 88 %.



sed min trankviligis, ke el ‚paŭlo kaj virginio‘, franca originalo tradukita al la du samaj lingvoj, mi ricevis sufiĉe similajn mezurojn.  laŭ vortnombro la anglalingva traduko ŝveligas la tekston ĝis 106 % la esperanta malŝveligas ĝis 82 %.  estas disponebla finnlingva traduko, kiu montras ke tiu lingvo estas tre vortoŝpara, ĝi malŝveligas ĝis 73 %.



la nombro de signoj similas: en la angla lingvo 105 %, en esperanto 86 %, sed la finna videble skribas per pli longaj vortoj, ĉar ĝi atingas nun 109 %.



unu el la argumentoj, pro kiuj laŭfame tradukitaj tekstoj, aparte beletraj tekstoj, prefere vastiĝas, estas, ke tradukanto ofte provas redoni la ĝustan nuancon de malfacila originala esprimo per pluraj vortoj en la cel-lingvo.  oni povas trovi ekzemplojn de ĉi tiu fenomeno en la anglalingva traduko de ‚sur la vojo de svan‘ far skot-monkrif, sed ĝenerale mi prefere dirus, ke tiu anglalingva teksto (la sola tiulingva traduko de la verko), kiom mi povas juĝi, sonas iom pli konversaci-tone, ol la franca originalo, kaj tial ĝi vastigas iujn parolturnojn.

mi ne arigis ĉi tie sufiĉan materialon por valore esplori la temon, mi nur por komparo ankoraŭ indikos la trovitajn kvotojn, se oni renversas la ordon, konsiderante anglalingvan originalon en franca kaj esperanta traduko, pro kio la eventuala tradukisma ŝvelo logike renversiĝus inter la franca kaj la angla.  mi aldonis kelkajn aliajn lingvojn, kiuj estis disponeblaj.

laŭ nombro de vortoj la franclingva traduko de ‚alicio en mirlando‘ vastigas la tekston al 110 %, la esperanta ĝin malvastigas al 92 %. (mi ne komentas aliajn lingvojn.)



laŭ nombro de signoj la franclingva traduko vastigas al 108 %, la esperanta al 103 %.



laŭ nombro de vortoj la franclingva traduko de ‚jane eyre‘ malvastigas la tekston al 99 %, la esperanta al 98 %.



laŭ nombro de signoj la franclingva traduko vastigas al 109 %, la esperanta al 105 %.



laŭ ĉi tiuj indikoj oni jam povas juĝi, ke la vastecon de franclingva beletra teksto nia lingvo ĝenerale iom malgrandigas, dum anglalingvan tekston ĝi malmulte aŭ neniom malŝveligos.  multaj aliaj mezuroj kompreneble necesus, kun multaj diversspecaj tekstoj, por firmaj konkludoj.

referencoj:
(1) ‚le foisonnement, phénomène complexe‘ https://www.erudit.org/revue/ttr/1995/v8/n2/037222ar.html [fr]
(2) ekzemple http://www.kwintessential.co.uk/translation/articles/expansion-retraction.html [en], http://www.media-lingo.com/gb/faqs/will-the-translated-version-be-longer-or-shorter-than-the-original-document [en]

2015-10-17

avineto aŭ avinjo? - pro manko de kritikaj eldonoj

la rakonto ‚avineto‘ havas en nia lingvo zigzagan tekst-historion.  en la eldono de ‚inko‘ el 2002, postfaco de m. malovec klarigas, ke ĉi tiun verkon de boĵena nemcova el la ĉeĥa lingvo tradukis unue v. tobek, sed ke li kabeis antaŭ la fino, kaj la tradukon finis k. proĥazka.  la afero daŭris tra la jaroj 1909 ĝis 1914 – ĝis eĉ la postmilita jaro 1921a por la lasta ĉapitro – kaj la verko dum tiu tempo eldoniĝis felietone en gazeto.

ĝis tiom longe, ĉio bonas.  oni povus atendi, ke la eldono de ‚inko‘, kiu restas atingebla diversloke en interreto malgraŭ la bedaŭrinda morto de franko luin, fondinto de tiu eldonejo de bitlibroj kaj agema savanto de malnovaj kaj novaj tekstoj, aŭ egale la disponigo de la sama verko en vikifontaro el 2012 liveras la tradukan laboron de v. tobek kaj k. proĥazka.  tiel simple ne estas.

ni komparu nur ekzemple la unuajn frazojn de la sesa ĉapitro. en la ĉi-subaj citaĵoj malsamaĵojn ĉirkaŭas steletoj.

inko-eldono ‚*avinjo*‘:
Viktorka estas filino de *kamparano* el Žernov. Ŝiaj gepatroj estas jam *delonge* entombigitaj, sed ŝiaj frato kaj fratino vivas ĝis hodiaŭ. Antaŭ *dek kvin* jaroj *Viktorka estis* knabino kiel frambo; malproksime kaj vaste neniu ŝin egalis. Vigla kiel kapreolino, laborema kiel *abelo* — neniu povus *deziri pli bonan edzinon*. Tia knabino, kaj precipe, se ŝi *povas atendi parton de bieno*, ne restas, memkompreneble, sub kloŝo. Ankaŭ pri Viktorka vastiĝis *la famo* tra la tuta ĉirkaŭaĵo, kaj la svatiĝontoj *renkontiĝis* en *la pordo*. Al la patro kaj al la patrino *tre plaĉus* — kelkaj estis *riĉaj mastroj* kaj la filino venus, kiel oni diras, en plenon; sed ŝi ne volis tion kompreni. Nur tiun ŝi juĝis aminda, kiu plej bele dancis, kaj nur ĉe muziko. 
Multfoje tamen *la patron tedis*, ke la filino tiel senceremonie *rifuzas la* fianĉojn; li *urĝigis ŝin briske*, ke ŝi *decidiĝu por unu*, aŭ ke li mem elektos por ŝi fianĉon kaj devigos ŝin, ke ŝi lin prenu.

vikifontara eldono ‚*avineto*‘:
Viktorka estas filino de *kampisto* el Žernov. Ŝiaj gepatroj estas jam *longe* entombigitaj, sed ŝiaj frato kaj fratino vivas ĝis hodiaŭ. Antaŭ *dekkvin* jaroj *estis Viktorka* knabino kiel frambo; malproksime kaj vaste neniu ŝin egalis. Vigla kiel kapreolino, laborema kiel *abeleto* - neniu povus *pli bonan edzinon deziri*. Tia knabino, kaj precipe, se ŝi *havas parton de bieneto por atendi*, ne restas, memkompreneble, sub kloŝo. Ankaŭ pri Viktorka vastiĝis *famo* tra la tuta ĉirkaŭaĵo, kaj la svatiĝontoj *renkontiĝadis* en *pordo*. Al la patro kaj al la patrino *multa estus plaĉinta* - kelkaj estis *mastroj riĉaj* kaj la filino venus, kiel oni diras, en plenon; sed ŝi ne volis tion kompreni. Nur tiun ŝi juĝis aminda, kiu plej bele dancis, kaj nur ĉe muziko. 
Multfoje tamen *ĝi boris al la patro tra la cerbo*, ke la filino tiel senceremonie *forrifuzas* fianĉojn; li *urĝis je ŝi briske*, ke ŝi *por unu decidiĝu*, aŭ ke li mem elektos por ŝi fianĉon kaj devigos ŝin, ke ŝi lin prenu. [...]

krom la indiko de m. malovec la eldono de ‚inko‘ surhavas mencion: „lingve reviziis franko luin“.  la vikifontaran eldonon siaflanke disponigis iu ‚frglz‘ en 2012 sen klarigo pri la fonto, cifereciga metodo, editorado, kiel estas bedaŭrinde kutime en viki-familiaj retejoj.  en ambaŭ okazoj oni do ne scias, ĉu ni legas fidindan redonon de la originala eldono el 1909-1921.  tio ne ĝenas tiun, kiu volas simple legi la verkon de boĵena nemcova.  sed por tiu, kiu interesiĝas pri esperanta lingvohistorio, tio estas malbona situacio.

supoze ke la vikifontara eldono pli fidelas al la malnova traduko malgraŭ ia konstatebla nombro da klav- aŭ skan-eraroj, ĝi enhavas interesajn vortojn kaj esprimojn:
  • en ĝi oni „afirmas“ (ĉe ‚inko‘ „certigas“, „asertas“)
  • en ĝi rolas iu „komteso“ (ĉe ‚inko‘ „grafidino“)
  • homoj okaze agas „briske“ (ĉu „bruske“? – ‚inko‘ konservas la vorton)
  • oni „abstemias“ (ĉe ‚inko‘ „detenas sin“)
  • kondukas „kuĉero“ (ĉe ‚inko‘ „veturigisto“)
  • oni estas „plormalseka“ (ĉe ‚inko‘ same)
  • lernadon oni „absolvas“  (ĉe ‚inko‘ „finas“) kaj pekpardonon oni donas per „absolucio“ (ĉe ‚inko‘ same)
  • oni „konfesas la koloron“ – tio estas la veron, sian veran intencon (ĉe ‚inko‘ same)
  • bovino estas „makulkolora“ (ĉe ‚inko‘ same)
  • viktorka estas filino de „kampisto“ (ĉe ‚inko‘ „kamparano“)
  • ...

kompreneble oni povas nomi tiujn formojn eraraj.  kaj el gramatika vidpunkto la vikifontara teksto cetere entenas dubindajn formojn: „urbknabinoj“, „ni estos kvititaj“, kaj havas ian inklinon al pezaj kunmetoj: oni ne zigzagas sed „zigzagiras“, ne ŝprucas sed „ŝprucĵetas“, sidas ne sur benko sed sur „sidbenko“ (pli sekure) ktp...  sed ĝis kia grado malnovan tekston oni silente korektu?

estas sufiĉe klare, ke ĉe ‚inko‘ franko luin kaj liaj kunlaborantoj modernigis la prezenton de multaj tekstoj, kiujn ili reeldonis.  en ĉi tiu okazo oni vidas, ke ili ne simple ŝanĝis la interpunkcion aŭ la tipografion, sed fakte prezentas novan tradukon surbaze de la malnova.  ili forigis detalojn, kiujn oni povas konsideri arkaikaj, kiel la uzo de -ad en verboformoj.  li forigis aliajn, kiujn oni povas rigardi slavismoj, kiel la ofta uzo de -et.  li ankaŭ okcidentigis la stilon, reordigante vortojn, kiel en „estis viktorka“ sanĝita al „viktorka estis“ kaj similaj...  sed ĉu prave?  mi suspektas, ke la ĉeĥa stilo de ‚avineto‘ enhavas popolajn aŭ dialektajn parolmanierojn konformajn al ĝia temo, kaj ke la unua esperanta traduko tion sentigis.  mi eĉ scivolas, ĉu „briske“, „kuĉero“ kaj similaj formoj estas eraroj aŭ redonas eble ĉeĥajn dialektaĵojn.

ankaŭ en iuj detaloj la redaktoj de ‚inko‘ ne nepre plibonigas, miskorektante „urĝi“ al „urĝigi“, ne komprenante la ununombran „al la patro kaj al la patrino multa [svatiĝanto] estus plaĉinta“, ĝin tradukante per ne tre senca sensubjekta „al la patro kaj al la patrino tre plaĉus“, anstataŭigante „kampisto“n (do agrikulturisto, ĉu?) de „kamparano“ (loĝanto de kamparo) kaj tiel plu...

mi citis iafoje en ‚reta vortaro‘ ekzemplajn frazojn el eldonaĵoj de ‚inko‘.  mi ne singardis.  se ili estas el la verkoj kun mencio „lingve reviziita“, povas esti ke ili prezentas historie malĝustan staton de nia lingvo.  sed kion fari?  ni ankoraŭ longe atendos la kritikajn eldonojn, per kiuj estonta generacio de filologoj korektos la eraran bildon de nia lingvo, kiun ni vole-nevole konstruas pro la malfacila aŭ malĝusta aliro al malnovaj verkoj.

2015-03-16

komenco de ‚sur la vojo de svan‘

mi komencis tradukon de ‚sur la vojo de svan‘(1).  la verkata tradukaĵo estas legebla ĉi tie: http://jxvasxe.free.fr/tradukoj/la-vojo-de-svan-eo.htm.

‚sur la vojo de svan‘ estas romano de marcelo prust(2), unua libro de la ciklo ‚reserĉe al la perdita tempo‘(3), kiu enhavas sep librojn.  mi tuj avertu: ne, mi ne intencas traduki la tutan ciklon.  se mi kuraĝus por tio, la tempo – ĝuste la tempo – mankus.  kun persisto kaj vivotempo mi eble finos ĉi tiun unuan romanon post proksimume unu jaro kaj duono.  mi ĝis nun tradukis proksimume la unuan kvaronon de ĝi, sed la tralaborita parto ne estas plene relegita kaj glatigita.

ĝis nun ekzistas en nia lingvo unu specimeno de prusta teksto, nome ‚pri la legado‘ en traduko de filipo kombot.

ekzistas en nia lingvo ankaŭ specimenoj de plendoj pri la malfacileco de la prusta stilo.  mi avertu ankaŭ pri tio: se vi trovas longajn, unuavide ne bone kompreneblajn frazojn, mi pri tio eventuale kulpas, sed plejofte tio normalas, ĉar tiel ili impresas ankaŭ franclingvanojn, kiuj legas la originalon, kaj tre verŝajne ankaŭ tiel okazas en alilingvaj tradukoj, se ĉi tiuj sufiĉagrade fidelas al la prusta stilo.

tiel avertinte, mi kompreneble ankaŭ tre dankos al homoj, kiuj provlegos eĉ nur parton kaj al mi sendos rimarkojn.  la rimarkojn mi volonte akceptos kiel komentojn sub ĉi tiu noto (eĉ longe post ĝia apero) aŭ kiel mesaĝojn al mia esperanta retadreso jxvasxe (ĉe) free.fr.

la franclingvan originalon de ‚reserĉe al la perdita tempo‘ kaj ankaŭ la anglalingvan tradukon far ĉarlo skot-monkrif vi trovos en projekto gutenberg.

(ĉi tiu kaj aliaj taskoj deprenis de mi la tempon por la plezura tasko de blogado.  de jam kelka tempo kaj probable plu estontece aperos ĉi tie maloftaj, mallongaj notoj.  mi pardonpetas.)

notoj:
  1. franclingve: ‚du côté de chez swann‘
  2. franclingve: marcel proust /marsel prust/
  3. franclingve: ‚à la recherche du temps perdu‘, kiun oni redonas ankaŭ per ‚serĉante perditan tempon‘ aŭ ‚en serĉo de perdita tempo‘
 

2014-11-19

poetopedio

la poetopedio estas enciklopedio de poetoj. per ĝi oni ekscias pri la vivoj kaj verkoj de tiuj strangaj homoj, kiuj faras poeziaĵojn. kial diable ili faras tion?

specimeno:
lucia musilano (1911-1937) naskiĝis kaj vivis en romino. en maturaĝaj jaroj ŝi laboris kiel parfumisto. ŝi publikigis kelkajn dekojn da poeziaĵoj manuskripte. ŝia serio ‚vana poŝtkarto‘ estis siatempe renoma. ano de la skolo ajnisma ŝi estis nur mallonge. ŝi mortis manĝante pomon.
vi trovos ligilon al la poetopedio en http://tekstauxtomatoj.free.fr.

2014-09-03

ferianto sur la luno

multaj feriantoj aĉetas poŝtmarkojn, aĉetas bildkarton, surskribas la adreson de amiko kaj haltas: kion mi rakontu?  tia estas la moro, al amikoj oni sendu bildkarton, sed eĉ en bela feriejo iuj feriantoj ne scias, kion rakonti.  eĉ ankaŭ sur la luno ne scius, kion rakonti.

nova tesktaŭtomato ‚ferianto sur la luno‘ helpos al nekorespondemuloj: http://tekstauxtomatoj.free.fr/ferianto-sur-la-luno/ferianto-sur-la-luno.htm

cetere mi rearanĝis kelkajn paĝojn:

2014-08-17

aŭstralia zodiako

‚aŭstralia zodiako‘ estas nova tesktaŭtomato, trovebla je la adreso: http://tekstauxtomatoj.free.fr/auxstralia-zodiako/auxstralia-zodiako.htm

en gazetoj oni legas sortodivenojn laŭ la okcidenta zodiakoj, kun ĝiaj bestoj leono, fiŝo kaj tiel plu kaj ĝiaj aliaj figuroj pafisto, verŝisto kaj ceteraj.

iom pli malofte ĉi-lande oni trovas sortodivenojn laŭ la „ĉina“, tio estas orientazia zodiako kun alia serio el rato, porko, drako kaj aliaj.

kaj fine oni kreis keltan kaj araban signarojn.  la kelta havas signojn el dekdu arboj.  la araba el dekdu armoj.  ili ne tiom popularas.

entute kanguruoj povas rigardi al ĉio ĉi kun miro, ja eĉ kun skandaliĝo.  aŭstraliaj bestoj aŭ objektoj ricevas nenian atenton en tiuj listoj.  ĉu ili ne gravas al homa sorto?

‚aŭstralia zodiako‘ kompensas tiun maljustan ignoron.  ĝi provizas sortodivenojn sub aŭtraliaj bestosignoj.

2014-06-10

101 prozaj limerikoj (kaj limerikilo)

mi publikigas 101 prozajn limerikojn en: http://jxvasxe.free.fr/originaloj/centunuoj-jx-vasxe.htm
aŭ pdf-e: http://jxvasxe.free.fr/originaloj/centunuoj-jx-vasxe.pdf

ĉi tiuj limerikoj ne obeas la versajn regulojn de la ĝenro, nur la ĝeneralan skemon. ili estas specimeno el la verkemo de ‚proza limerikilo‘: http://tekstauxtomatoj.free.fr/limerikilo/proza-limerikilo.htm.

en tiu paĝo estas programeto, kiu, instigite de unu alklako, respondas per limeriko kun lotita enhavo.  oni espereble pro ĉi tiu tesktogenera ekzerco pardonos al mi la pli fruan insultilon ‚he verdulaĉo!‘.

la metodo estas iom alia ol en ‚he verdulaĉo!‘.  la insultilo de ‚he verdulaĉo!‘ lotas sinsekvajn frazpartojn kaj apudmetas ilin.  ‚limerikilo‘ estas iom pli rafinita.  ĝi komenciĝas per skemo kun variabloj:
{verso1}, {verso2}, {versoj3kaj4}, {verso5}.
por loti la valoron de {verso1} estas listo:
estis {homo} en {loknom}o
en {loknom}o estis {homo}
...
por loti la valoron de {homo} siavice estas listo:
fraŭlo
gajulo
junulo
knabo
maljunulo
...
kaj simile por ĉiuj sinsekvaj variabloj, ĝis kiam restas nur vortoj sen variabloj.  tio krude konformas al la principo de vortgrupa genera gramatiko.

la listoj aperas sur la paĝo kaj grandparte videbligas la funkciadon.

2014-05-18

101 deziroj

ĝi estas iaspeca ludo rezervita al vivantoj.  aŭ eble ĝi estas stilfiguro?  ĝi tekstas „antaŭ ol mi mortos, mi volas...“.  kolektiĝis 101 dirojn kiuj tiel komenciĝas.

vi povas legi en jena adreso:
http://jxvasxe.free.fr/originaloj/centunuoj-jx-vasxe.htm
http://jxvasxe.free.fr/originaloj/centunuoj-jx-vasxe.pdf

2014-04-10

101 instruoj

instruadon oni nuntempe komisias al specialistoj, tielnomataj instruistoj.  ĉiu tamen lernas dum la tuta vivo, kaj lernas ankaŭ de kunhomoj, de spertoj...  mi notis 101 ricevitajn instruojn.

vi povas legi en jena adreso:
http://jxvasxe.free.fr/originaloj/centunuoj-jx-vasxe.htm
http://jxvasxe.free.fr/originaloj/centunuoj-jx-vasxe.pdf

2014-03-11

101 forgesoj

iuj homoj skribas librojn de memoraĵoj.  mi estas forgesema, do mi prefere listigis malmemoraĵojn.

vi povas legi en jenaj adresoj:
http://jxvasxe.free.fr/originaloj/centunuoj-jx-vasxe.htm
http://jxvasxe.free.fr/originaloj/centunuoj-jx-vasxe.pdf.

2013-06-21

vivresumo

vizitantoj de ĉi tiu notejo eble scias malmulton pri mi.  mi plezure publikigas mallongan, proksimume tri-paĝan vivresumon.

ĝi estas atingebla ĉi-tie: http://jxvasxe.free.fr/originaloj/vivresumo-jx-vasxe.pdf

2012-11-20

rorŝaĥo

sinjoro hermano rorŝaĥ estis psiĥologo kaj ŝatis makulojn. tiujn du cirkonstancojn li kunigis per la kreo de testo farita el serio de dek makulbildoj, per kies komentado homo malvualas la sekretojn de sia animo...
mi publikigas „rorŝaĥo“n, mallongan komentaron de la testo de rorŝaĥ (de: rorschach).  vi trovos ĝin en mia hejmpaĝo en la rubriko „originaloj“.

mi komencas multajn aferojn kaj malmultajn finas.  mi dubas, ĉu ĉi tiu estas vere finita, sed ial mi sentas, ke mi devas nun publikigi...

2012-05-04

post la fonetikaj ekzercoj de profesoro wells

al ĝon wells

1.

senpate kuniforoj tarapoleojn riblas,
sur kasmo pleisgero rivaĵas hale, daze,
koj keam hofoj ruas, ĉiniuj smaoj cibras
ad la ojapa hibo, kian balezoj pilas.

2.

ho kamazuda beha, beheta kamazuda,
sup tuaj vijoj tiom elape kaĵominas,
ke inuj koruskantoj en fedo aramuda
la topon diŝe menas na la zendigo cuda.

3.

ehe, purasevanoj! ĉu ŝili dore grebas?
ĉar kenaŭ dara feso l' aĥelitermo zolas,
ruetas gaba rusmo, la panagato mepas,
koj tu, malasamisa, tru avorele debas.

en jutjubo ĝon wells, konata fonologo, provizas kvar ekzercojn de aŭskultado.  en la unuaj du ekzercoj li elparolas ordinarajn vortojn, en la sekvaj du li elparolas ŝajnvortojn sensencajn sed konformajn al la esperanta sonsistemo [1] [2]: skraĉifu, vlaŭĉontaj, palenĝis...

mi unue volis uzi tiujn ŝajnvortojn en versaĵoj.  vidante, ke mankas rimoj, mi fine inventis mem la sonmaterialon.  iom tro solene sonas, ĉu?

2012-04-29

papuoj en la kapo (ulipo 4)

la populareco de la multaj vortludoj, kiujn la literatura skolo ulipo iniciatis, naskis la radioprogramon „papuoj en la kapo“.  la titolo mem devis esti vortluda: „papuoj en la kapo“ sonas franclingve kiel „ne-pedikoj en la kapo“ (la ambasado de papuo-novgvineo ankoraŭ ne protestis).  ĝi estas elsendata ĉiudimanĉe en la ŝtata radio-kanalo „france culture“.

ĉiufoje partoprenas verkistoj, kinistoj, pentristoj, ĵurnalistoj aŭ aliaj anoj de la kultura mondo, de kiuj oni elpetas diversajn vorto-ĵonglaĵojn.  jen kelkaj el la ludoj:
  • proskimumaj samsonaĵoj: la ludestro provizas frazeron.  ĉiu ludanto verku proksimume dekkvin-linian teskton, kiu komenciĝas per la frazero kaj finiĝas per alia, tre similsona vortgrupo.
  • rakonto tra dek vortoj: la ludestro provizas dek vortojn, kiujn oni uzu en mallonga, proksimume dekkvin-linia teskto.
  • rakonto gvidata: la ludestro petas sinsekvajn rakonterojn, ekzemple: 1e - komencu la rakonton per nigro kaj blanko, kun hezito, 2e - priskribu agadon ofte nigran, sed ĉi tie apud-akvan, 3e - priskribu per unu is-verbo kaj pluraj participoj fortan veter-aperaĵon, ktp.
la partoprenantoj rajtas je ĉiaj formoj, prozaj, versaj, dialogaj...  aŭskultantoj kaj ŝatantoj post-partoprenas en la forumoj de la retejo.  oni komparas, oni malobeas la regulojn, oni ŝercas, oni amuziĝas...



antaŭaj uliponotoj:

2012-04-05

kroniko

tiranosaŭron vidis pluma kuzo,
poemo grasa ŝokas pro akuzo,
ĉu fine venos pluvo, ni ne scias,
sed floras interlingvo apud kreŭzo.

2011-12-30

la malnova ĝardeno (오래된 정원)

(recenzata laŭ franca traduko.)

hwang sok-jong (hwang sok-yong) aŭtoras plurajn dikajn romanojn.  li estas el la koreoj, kiuj spertis la postmilitan diktaturon en la suda duono de la lando kaj ĝian evoluon al nuntempaj prospero kaj demokratio.  la disduonigo inter nordo kaj sudo restas kiel vundo en la konscienco de tiu generacio.

mi ne scias, ĉu hwang popularas inter koreaj junuloj, sed li sukcese famigis sin internacie, kaj tion li meritas.

"la malnova ĝardeno" interplektas rakonton pri amo kaj rakonton pri politiko.  tamen ĝi ne simple provizas al legemuloj ambaŭ specojn de furaĝo.  ĝi meditas pri la elekto inter revolucia agado kaj privata feliĉo.  ĝi meditas inteligente, retrospekte, tra la rigardo de la vira ĉefrolulo, kiu post 17-jara mallibereco pro politika agado pene adaptiĝas al la nova sud-korea socio, kiun li ekkonas post sia liberiĝo.  ĝi meditas ankaŭ tra la taglibro postlasita de la ina ĉefrolulo, kiu vojaĝis al germanio, vidis la faligon de la berlina muro kaj la reunuiĝon de germanio, kaj revenis al la propra, plue disparta lando.  ŝi mortis antaŭ ol la amato liberiĝis.  ilia iama feliĉo en montara dometo, apud la „malnova ĝardeno“, daŭris nur de unu printempo ĝis la sekva.

larmo-melkaj temoj estas korea specialaĵo trovebla en literaturo kaj en kino, sed hwang al tiu rakonto donas pli da signifo, ol donus nura emocia amrakonto.  mi spektis la filman adapton de im sang-su.  ĝi belas, sed devante en du-hora daŭro kunpremi la agadon de pli ol 500-paĝa romano, ĝi probable ne tre klaras al ne-leginto kaj lasas al la sentimentala tono superregon.

referenco:
  • le vieux jardin / hwang sok-yong, trad. jeong eun-jin kaj jacques batilliot. - zulma, 2005. - 576 p. - isbn 978-2-84304-500-4.

2011-10-29

la ĝardenisto

sur sia ĉevaleto
blanka kiel neĝo
plej bela reĝidino
rajdas laŭ aleo.

la vojon la ĉevalo
dancas tiom fole,
la sablo, kiun ŝutis
mi, briletas ore.

vi, rozkolora ĉapo
jen supr' jen malsupre,
oj, ŝtelfaligu plumon
de vi al mi fluge!

kaj se kompense plaĉas
iu mia flor',
mil prenu kontraŭ unu,
ĉiujn prenu for!
eduardo mörike, 1837

mia ne tute kontentiga traduko.  jen la originallingva teskto:
der gärtner

auf ihrem leibrößlein,
so weiß wie der schnee,
die schönste prinzessin
reit't durch die allee.

der weg, den das rößlein
hintanzet so hold,
der sand, den ich streute,
er blinket wie gold.

du rosenfarbs hütlein,
wohl auf und wohl ab,
o wirf eine feder
verstohlen herab!

und willst du dagegen
eine blüte von mir,
nimm tausend für eine,
nimm alle dafür!

kaj jen la muzikigo de hugo wolf...
  • en malnova intepreto far la angla kantistino kathleen ferrier
  • alia interpreto far la germana kantisto werner güra kun rimarkinde klara elparolo
  • alia interpreto far juna guðbjörg hilmarsdóttir — ne tute matura voĉo kaj teĥniko, sed bele
  • alia malnova far irmgard seefried, miaopinie plej trafe peranta la sencon de la poemo.

2010-06-27

la malapero (ulipo 3)

"la malapero" estas romano de georgo perek el 1969(1). pli ĝuste mi tradukus la titolon per "la vanuo", ĉar ankaŭ la originala titolo ne enhavas literon "e". ĉu grave?

ne gravus, se la unua paĝo de la romano enhavus literon "e". aŭ la dua paĝo, aŭ la tria, aŭ iu sekva, ĝis la fina 312-a. sed fakte la tuta romano estas sen-e-a.

la oficiala nomo de tia literludo estas lipogramo. ĝi normale aperas kiel amuzo unufraza, sed georgo perek havis aparte enciklopedian kaj klasifeman menson, ulipan emon al mistifikoj, kaj cetere la vortan kleron de faristo de krucvortenigmoj. lipogramon li levis al la nivelo de tuta romano, kaj mirige la stilo iom apartas, sed restas malpli harstariga ol oni antaŭsupozas.

la litero "e" kun aŭ sen supersignoj estas la plej ofta en francaj tekstoj. ĝi aperas en tre bazaj vortoj "le" ("la" por duono de o-vortoj), "de" ("de"), "que" ("kiun", "ke"), "et" ("kaj"), "je" ("mi")... verki sen ĝi ŝajnas ia ŝerco aŭ neeblaĵo. tamen, perek faris.




la rakonto de "la malapero" iom fantazias, kaj ĝi bedaŭrinde konformas al la tradicio de detektivromanoj, kiuj forĵetas rolantojn kiel oni forĵetas ŝtrumpetojn. en preskaŭ ĉiu ĉapitro "malaperas" ankaŭ rolanto. tio kompreneble konformas al la intenco, kaj okazas multaj aludoj al la neesta litero, al ĝia sono aŭ al ĝia formo. la neklarigeblaj mortokazoj trafas homojn ĝuste tiam, kiam ili estas malkovrontaj la mankan signon...

laŭdire iuj fruaj legantoj rimarkis la iom nekutiman stilon, sed ne la litermankon.

notoj:
  1. georgo perek, france georges perec /ĵorĵ perek/, franca beletristo (1936-1982).
antaŭaj uliponotoj:

2010-05-18

aktualaĵoj

thanyatli aniĝis en grupo
amema ĵus indikis sian lokon
ferdinand nun estas amiko de janiko, marie kaj hektor
flama floro faris komenton por razen
manro aniĝis en grupo
marie aldonis enskribon en la rettaglibron
elma faris komenton por elma
tomoko kaj maŭricio aliĝis
maksimo respondis.

(la rss-fluo aktualaĵoj de esperantujo kompleze provizis tiujn poezieskajn informojn.)

2010-03-18

sub la pavimo - libroj

la ondo de esperanto 2010:2 demandis pri esperantaj atingoj kaj fiaskoj en 2009. gravuloj respondis per gravaĵoj, briluloj per brilaĵoj kaj malbrilaĵoj.

iuj atingas rezultojn ankaŭ subgrunde — reale subgrunde, proksimume tri metrojn sub la nivelo de strata makadamo. du tiaj subgrunduloj estas ĵano kaj reĝiso. ili de pluraj monatoj laboras en la kelo de la franca esperanta asocio.

tiu kelo enhavas amason de malnovaj libroj, kiun oni — ĉu facilanime aŭ ironie mi neniam tradivenis — nomas biblioteko. el tiu fatraso, ĵano kaj reĝiso jam reordigis la kolekton de petro royer, preskaŭ 2500-voluman realan bibliotekon el la 1970aj jaroj kun numeritaj kaj butler-ordigitaj libroj, registro, sliparo. dank' al tiu restarigo pliparto de la volumoj estas retrovita, en ordo kaj nun referencita en la reto.

antaŭ dudeko da jaroj mi partoprenis en simila provo, sed ĝi ne finiĝis. ĉifoje oni ne nur plenumis, sed daŭrigas per la pli malnova kolekto sébert. poste atendas staploj kaj kestoj de donace aŭ alimaniere alvenintaj dokumentoj.

en ĉi tiu kelo estas trezoro kun probable unikaj ekzempleroj de iuj verkoj. mi memoras, kiel mi trovis malnovan faldfolion pri "esperanta danco" kun desegnoj de la piedmetoj; kiel mi tralegis la originalan proponon pri "neŭtrala moresneto"; ke mi foliumis la "alĝeran stelon", gazeton de esperantistoj en kolonia alĝerio... mi aludis la nealireblon de malnovaj terminaroj — ĵano tuj enmanigis verketon pri stacia pilkludo (basbalo) el 1910.

kompreneble reordigo ne estas atingo en si mem... la asocio "havas pli urĝajn taksojn" ol malnovaj libroj kaj libromaniuloj, kaj estas dubinde, ke ĝi povos vere funkciigi bibliotekon. mi iam spertis tiun senton: tri metrojn sub aktivularo, kiu inventas ĉiutage la miraklan propagandometodon, oni silente foliumas gazetojn, legas pri centoj da similaj provoj finiĝintaj en fiaskoj, oni skeptikiĝas, oni pli kaj pli ŝate eksidas, turnas paĝojn, ĝojas pri tiu kultura heredaĵo, kaj fine iĝas revulo sida inter ŝimaj libroj en la holdo de asocio gaje velanta al mirindaj sukcesoj... espereble ne tro da homoj spertos similan humoron pro nuraj malnovaj libraĉoj.