Affichage des articles dont le libellé est hejmlando. Afficher tous les articles
Affichage des articles dont le libellé est hejmlando. Afficher tous les articles

2015-08-24

frua vinberrikolto

pro kelkaj semajnoj de varmego en junio, kiam la temperaturo atingis ĝis 40 gradoj, vinberoj escepte frue maturiĝis en ĉi tiu jaro 2015a.

simila, eĉ pli ekstrema okazo estis en jaro 2003a.  tiam la rikoltpermeso por ĉi tiu regioneto estis donita en la 14a de aŭgusto.  maljuna vinfaristo, kiu dum la tuta vivo rikoltadis ĉiam en septembro, tiujare diris al mi, ke pri tia afero oni laŭ homa memoro neniam aŭdis.  li ne plu vivas por vidi ĉi tiun duan okazon pli malfruan je kelkaj tagoj.

ĉijare la rikoltpermeso validas ekde hodiaŭ, 24a de aŭgusto.  mi trapromenis vinberkampojn, sed vidis nur unu rikoltistan teamon.  la plimultaj posedantoj ŝajne aŭ ne planis tiom fruan komencon aŭ decidis kelktagan atendon.  efektive en grapoloj videblas jen kaj jen ankoraŭ helaj beroj.

la sola ĉi-regiona vitospeco estas gamajo.  la gamajaj beroj malhele viol-bluas.  ilin kovras subtila polvotavolo kiu aspektigas helblue.

pro la varma kaj seka vetero oni prognozas bonkvalitan kaj malabundan rikolton.

2013-05-12

floras kratago

pro la ĉi-jara malvarma, pluva printempo malfruas ĉiuj kreskaĵoj.

veprojn blankigis unue pruneloj, nun kratagoj.  de malproksime la blanko ŝajnas sama.  de proksime oni facile rekonas la breĉan formon kaj la brilon de kratagaj folioj.

la floraj ŝaŭmaĵoj havas nekonfuzeblan migdalan odoron, kiun mi ŝatas.  abeloj ne ofte vizitas ilin, sed diversaj muŝoj.  iuj muŝoj grandas kaj havas vertikalajn nigrajn-grizajn striojn, kiel futbalistaj ĉemizoj, aliaj malgrandas kaj blue brilas.

la poeto petro de ronsardo (fr: pierre de ronsard) antaŭ proksimume 450 jaroj versis pri kratago:

bela kratag' floranta
verdanta
ĉe tiu ĉi rivero!
vin vestas belkostume
brakume
la sovaĝa vinbero.
duloke ĉe l' radikoj
formikoj
ruĝaj taĉmente restas,
en kavoj oportunaj
entrunkaj
abeloj pace nestas.
...
mi ne daŭrigas, varingjeno certe tradukis ĝin plene kaj bone en ‚la parko de la franca poezio‛ (kiun mi ne havas).

2012-11-09

aŭtunas en naturo

aŭtunas en la norda globduono.  mi kolektis kaŝtanojn.  estas plezure piki al si la fingrojn per la eksteraj ŝeloj, brogi al si la fingrojn forigante la internajn ŝelojn, kaj fine manĝi, ha, manĝi kaŝtanojn.  oni boletigas ilin en akvo kun timianaj branĉetoj...

aliaj signoj... la vinberĝardenoj flaviĝis, ruĝiĝis, kaj nun ricevas rufan koloron pro la sekiĝintaj folioj... en kelkaj kampoj oni povas postrikolti berojn, kiujn eĉ sturnoj indulgis... la aero klaras, oni kelkfoje ekvidas la orientajn, 130-kilometre malproksimajn montojn.

2012-10-03

napoleono laŭ lignoŝuisto

la okcidenta parto de la hejmlando konsistas el montetoj kovritaj de pinaroj.  preterveturante ĝian mil-metran kulminon, oni atingas belan montpasejon, sur kiu staras kiel trafikpolicisto statuo de napoleono.

pri tiu strangaĵo parte kulpas loka lignoŝuisto johano molette /molet/.

vivante de 1819 ĝis 1889 molette vidis la tiaman ventkapecon de francio.  li naskiĝis sub reĝismo, kiu trans unu ŝtatrenverso daŭris ĝis 1848, de tiam dum tri jaroj vivis sub respubliko, ekde 1852 sub imperio kaj dum finaj 19 jaroj denove sub respubliko.  napoleonon li ne vidis, ĉar tiu forlasis la historian scenejon kiam molette estis infano.

nu napoleono certe estis – kaj mirige al eksterlandanoj iagrade ankoraŭ estas – populara figuro en francio.  sed la skulpto ankaŭ respondas al tiamaj cirkonstancoj.  en la 1850aj jaroj, kiam molette starigis la monumenton antaŭ sia domo, regis malpli konata napoleono 3a, nevo de napoleono 1a, estro de la franca „dua imperio“.  molette konigis sian verkon al la registaro kaj rekompence ricevis la privilegion de tabakvendejo en najbara vilaĝo.

molette estas ekzemplo de tielnomata naiva artisto, kiu sen alta eduko kaj per propraj rimedoj imitas la kategoriojn de oficiala arto.  li skulptis ankaŭ aliajn verkojn, kiel ekzemple leono-fontanon, kiu restas antaŭ lia iama domo, kaj laŭ raportoj lignajn statuojn, kiujn li aŭkciis.

tiu artismo estas surpriza, se oni konsideras la karieron kaj karakteron de molette.  li debutis kiel faristo de lignoŝuoj, memlernis legadon kaj skribadon, iĝis ŝuvendisto por la tuta regiono, kaj etendis sian agadon al administro de forstoj.  li estis homo, por kiu speso estas speso kaj du spesoj pli bonas ol unu.  oni povas miri, ke tiu aferemulo trovis tempon por arta skulptado, sed tiel estas.  la sola faciligo por li estis, ke la lignoŝuista metio necesigas bazan lernon de skulptoteĥniko.

la postamento de la napoleonstatuo surhavas pompan kvarverson, kiun la lignoŝuisto probable ne verkis sole, se oni juĝas laŭ la pli fantazia literumo trovebla en liaj kontolibroj.  mi tradukas senverse.

ho vi fortega heroo, kiun la mondo admiras,
ho vi, kiu al ni donis gloron kaj imperion,
akceptu, ke mia mano en sia libertempo bildigas
kaj viajn multajn heroaĵojn kaj vian estran vizaĝon.

2012-01-20

la ponto la reponto kaj la rereponto

la apudvilaĝa ponto estas metalaĵo sur pilieroj, kiu anstataŭas pli malnovan pendoponton el la triono de la 19a jarcento.  ĝis antaŭnelonge mi supozis, ke tiutempa konstruarto rutine produktadis tiajn verkojn, ke oni kompreneble bezonis la gvidon de kompetentaj arkitektoj kaj inĝenieroj, sed havis malmultajn ŝancojn de malsukceso.

tute ne tiel.

libro pri loka historio republikigas bildkartojn, sur kiuj oni vidas, kiel la ŝtata „societo de pontoj kaj vojoj“ post malkonstruo de la malnova ponto, faris unuan provon, kiu rompiĝis en somero 1905a; duan provon, kiu rompiĝis en novembro 1905a; trian provon, kiu fine starigis la nun funkciantan pasejon.

la inaŭguro okazis en somero 1906a kun abundo da festoparoladoj, galanterioj, tuboĉapeloj kaj ŝaŭmvinoj, ĉar necesis superbrui la posteĥon de la fiaskoj.

2011-09-29

hic fuit sagona - signoj de superakvoj

antikvuloj ne postlasis multajn dokumentojn pri la vilaĝo.  ili havis aliajn zorgojn ol rakonti.  pri unu speco de zorgoj ili tamen lasis gravuraĵojn.

flanke de la kirka pordego videblas horizontalaj kaneletoj.  apude oni gravuris datojn.  la plej malnova diras latine "hic fuit sagona", tio estas "ĉi tie estis la rivero" kaj ĝin akompanas jarnumero 1602.  ĝi iom pli altas ol mi.  la plej supra altas pli ol dufoje kiel mi, kiam mi staras sur la antaŭporda plato, kaj ĝia numero estas 1840.  entute kvin jaroj estas legeblaj: 1602, 1711, 1840, 1856, 1955.  rimarkinde dum la antaŭaj kvar jarcentoj, la muro ekzistis kaj oni ne skribis pri inundo.

la vilaĝo apudas riveron, kiu transrandiĝas unu aŭ dufoje en ĉiu jarcento.  la superakvoj ne danĝeras, ĉar pro malabrupta reliefo ili ŝveladas dum pluraj tagoj kaj poste malŝveladas same malrapide.  parton de la vilaĝo tio tamen igas neloĝebla.

mi rimarkis similan signon sur la fasado de malnova domo.

2011-06-21

papernestaj vespoj


en framboj vespoj ekfaras neston.  tiajn oni komune nomas paperistaj vespoj, ĉar la nesto konsistas el prilaborita vegetaĵa fibro tre malpeza kaj tamen solida, kiun ili sekrecias.  la nesto fiksiĝas al tigo.

pluraj genroj konstruas tiamaniere.  la fotitoj estas el relative malgranda specio "polistes gallicus", kiu faras pedunklan neston kaj utile por homoj ĉasas raŭpojn en ĝardenoj.  mi konstatis, ke ili akceptas proksimecon de homo sen ekscitiĝo, almenaŭ dum daŭras la kontrulaboro.

kiel neinteligentaj insektoj konstruas tiajn admirindaĵojn?  mi ne tiom scivolas, kiel aperis tiu ilia talento, ol kiel ĝi transdoniĝas de generacio al generacio.



2011-06-11

terdomoj

pli alte sur la montetoj oni vivas sur roko.  ĝia griza koloro aperas en etaj krutaĵoj kaj dise sur kampoj, elŝoviĝante el sub la tero.  malnovaj muretoj, kiuj tenas la grundon de vinberĝardenoj kontraŭ pluva forlavo, kaj tutaj domoj estas konstruitaj el ŝtonpecoj de tiu granito.

en la valo roko malabundas.  ĝis en la mezo de la dudeka jarcento oni uzis kalkajn ŝtonojn por fundamentoj kaj murbazoj, kaj sur tiu bazo oni konstruis el premita tero.  la ŝtona bazo ŝirmas la muron kontraŭ la tera malsekeco.  la argila tero trovebla laŭlonge de la rivero taŭgas kiel konstrumaterialo.

ankoraŭ multaj domoj havas termurojn.  ofte ĝin kaŝas stuko.  se la stuko ne estas sufiĉe tralasiva, la natura malseko de la termuro krevigas ĝin, kaj la tero iĝas denove videbla.  tiaj muroj bezonas "spiri".

hodiaŭ neniu plu konas praktike la teĥnikon de premita tero, kaj pri ĝi mi scias malmulton.  la bildoj montras, ke oni intermetadis striojn de mortero.  la truoj laŭdire servis por fiksi la dumlaboran trabaron, eble ankaŭ por fiksi la lignan ŝelon, en kiun oni premis la teron.


2011-04-24

pri fermitaj pordoj

pri fermitaj pordoj oni parolas malfavore.

same kiel muroj, kiel kradoj, kiel tro altaj domegoj ili kalkuliĝas al misaŭguraj konstruoj. parolu pri pontoj, parolu pri fenestroj, pri ŝtuparoj kaj balkonoj, parolu pri pordoj malfermitaj, sed pri fermitaj prefere silentu!

tamen fermitajn pordojn mi ŝatas. ne ajnajn tamen. mi ŝatas tiujn pordetojn en muroj, kiujn oni vidas en la hejmlandaj vilaĝoj. ĉarmon ili ricevas de sia malgrandeco, de sia malalteco, de siaj malnovaj tabuloj kun kutime blugriza farbo, de sia glata sojloŝtono.

ilian malnovecon atestas en iuj lokoj la nivelŝanĝo inter la strato kaj ilia malfermaĵo. oni repavimis la straton periode, ĉiufoje iom pli alte, kaj nun la pordo staras ĝis unu ŝtupo pli malalte. ĝi indikas la veran alton de la tero, malantaŭe.

malantaŭe... jes, sian ĉarmon ili ne tiom ricevas de la aspekto, ol de tio nekonata, kion ili kaŝas. fermita pordo invitas al supozo kaj revo.

en mil kaj unu noktoj oni malfermas pordon, pordon ne nur ŝlositan sed malpermesitan, oni ĝin movas post monata atendo, oni ĝin puŝas pro scivolo, kaj jen, malantaŭ ĝi kuŝas la ĝardeno de ĝardenoj, kun frukoj en la foliaroj, kun fontanoj en ombro. oni eniras singarde, oni levas la okulojn al paro da kolomboj, kiuj flugilklake elfuĝas, kaj dume lumiĝis en la herbejo potentilaj floretoj, kvazaŭ desegnante vojon al la monstro aŭ feo, kiu embuskas ie.

la vilaĝaj pordetoj verŝajne kaŝas la banalon de laktukoj, de cepaj vicoj, de karotaj regimentoj, de terpomaj korpusoj, en plej bona okazo la ombrumon de baldaŭ florontaj fruktarboj. antaŭlonge mi tamen eniris ĝardenon, kiu similis al milkajununokta mirindejo. la posedanton oni nomis "filo lu", ĉar li neniam edziĝis kaj tiu nomo dum la junaĝo distingis lin de lia patro, kaj poste restis. sian ne tre grandan ĝardenon li estis aranĝinta per bambuoj, ŝtona baseneto por orfiŝoj, abelujoj en la fono, kaj ĉiaj kreskaĵoj floraj, fruktaj, ĉiu kun sia funkcio. en antaŭdoma verandeto, oni povis sidi inter tropikaj plantoj. oni vizitis lin por aĉeti mielon, vakson, por ricevi konsilojn pri ĝardenado kaj ĝui la konversacion de memkleriĝinto.



nun fraŭlo lu certe mortis. mi preterpasis la muron de lia ĝardeno. la pordo surhavas alian nomon, ĝi estas fermita, kaj mi prefere ne vidu, kiel aspektas la transmuro. lia ĝardeno jam ne estas ĉi tie, sed eble ĝi formigris kaj ĝin prizorgas alia gardanto, ie, malantaŭ alia fermita pordo.

2010-05-04

balonoj

balonoj pli revigas ol avioj.

tion kaŭzas eble la eksmodeco de tiuj unuaj flugaparatoj, kiuj lasis la ĉefan lokon al aliaj maŝinoj.

tion kaŭzas ilia impresa grandeco, tiranta sub sia ŝvelego etan pezon.

tion en mi kaŭzas ankaŭ la ideo, ke ili flugas silente. silenteco fakte veras nur pri senmotoraj balonoj, kaj nur partatempe. kiam oni enhejtas aeron, kiam revarmigas ĝin dum flugo, la hejtilo tre bruas.

aerbalonoj videblas dum la festo, kiun la hejma vilaĝo aranĝas en ĉiu printempo. se la vetero komplezas, balonistoj preparas siajn aparatojn kaj sin allasas al la vento kiel leontodaj semoj. mi prunteprenis fotilon kaj fotis, kvankam pro la pluvetoj malmultaj flugoj okazis.

balonoj — ĉielaj balenoj.

kolego denizo kun amiko delonge kolektas malnovajn objektojn pri balonoj. li arigis gravuraĵojn kaj guaŝojn, balonformajn plafonlampojn, brakseĝon kun balon-silueta dorsapogilo, tasojn, telerojn kaj pladojn kun balonaj figuroj... tiuj pli ol 400 antikvaĵoj el la 18a kaj 19a jarcentoj post kelkaj jaroj iros al dediĉita muzeo, se ĉio glate iros. eĉ praidoj de la familio montgolfier, la unuaj balonveturintoj, promesis ke ili ĉeestos la inaŭguron.

2010-03-01

festo de nululoj

ĉijare en mia hejmlando festas la klaso de nululoj, ĉar la jaro 2010 finiĝas per nulo.

tiu popola festo aperis ĉirkaŭ 1850 pro la kutimo, ke 20-jaraj viroj lastfoje festas en sia vilaĝo, antaŭ ke ili foriros al la armea servo. ĉirkaŭ tiu jaro kelkaj junuloj festis en ceremonia kompleto, tio estas en frako kaj cilindra ĉapelo. kaj ili memorige refestis post 10 jaroj kiam ili 30-jariĝis, post 20 jaroj kiam ili 40-jariĝis, kaj tiel plu. la kutimo ĝeneraliĝis.

ĉijare festas homoj naskitaj en 1980, 1970, 1960... do nululoj. sabate vespere dum karnavala procesio ili "enterigas" la antaŭan klason, ĉifoje la klason de naŭuloj.

dimanĉe antaŭtagmeze ili dancas sur la ĉefstrato. venas unue la 20-jaruloj kun verda strio ĉirkaŭ la ĉapelo, poste 30-jaruloj kun flava strio, 40-jaruloj kun oranĝkolora... ili mantenas faskon de mimozoj kaj diantoj. invalidoj, 70- 80- aŭ pli-aĝuloj salutas tra la fenestro de aŭto. intere marŝas muzikistoj kaj paradknabinoj. la festantoj omaĝas mortintajn samklasanojn, tostas kun la urbestro, pozas por grupa foto kaj iras al festomanĝo kiu transpontas la tutan posttagmezon. sekvas balo, ceposupo en la nokto kaj la lunda "remanĝo".

la vilaĝoj aranĝas la datojn de festado tiel, ke ĝi okazas sinsekve en ĉiu loko inter januaro kaj majo.

ĉio ĉi estas la videbla sceno. en kulisoj la klasoj estas ankaŭ asocioj de samaĝuloj, kiuj kotizas dum 10 jaroj por la vica festo, periode kunvenas (ordinare ĉirkaŭ restoracia tablo), kaj interhelpas sin. la "interklaso" estas la asocio de ĉiuj samciferuloj, do la federo de 20-jaruloj kun respondaj 30- 40- kaj ceter-jaruloj.

francio rezignis en 1996 pri deviga armea servo de viroj, sed tio ne abolis la feston. ĝi malfermiĝis en plej multaj vilaĝoj ankaŭ al inoj. ĝia laŭvorta nomo estas "festo de militservantoj". en aliaj provincoj ekzistas festoj kun sama nomo sed kun malsamaj tradicioj.