2009-06-12

enkonduketo al ulipo 1

ulipo (1) estas literatura skolo fondita en 1960 de verkistoj, matematikistoj kaj ŝerculoj. ĝi havis kaj havas atentindajn verkistojn inter siaj anoj. ofte iliaj inventaĵoj pro siaj formalaj apartaĵoj estas malfacile tradukeblaj. ulipo malmulte diskoniĝis ekster franclingvio...

post tiu pompa enkonduko, mi eble elrevigos per prezento de facila ulipa ludo o+7 (2). mi promesas, ke mi poste mi montros pli rimarkindajn aferojn. hm — mi provos (mi malvolonte promesas).

regulo de o+7:

  1. elektu frazon
  2. por ĉiu o-vorto en ĝi, serĉu en vortaro la sepan sekvan samklasan vorton
  3. anstataŭigu la originalan vorton per la trovo en la vortaro

ĝeneraligo (v+7):

  1. faru same por aliaj ĉefaj vortklasoj: a-vortoj, verboj...

ekzemplo:

frazo el la manifesto de prago (3), kiun mi ne bone komprenas:

ni asertas ke lingva malegaleco sekvigas komunikan malegalecon je ĉiuj niveloj, inkluzive de la internacia nivelo

iĝas post v+7-igo per la reta vortaro:

ni asocias ke logika malfinio sendas komutecan malfinion je ĉiuj nobeloj, inverse de la invershava nobelo

eble redaktantoj de manifestoj kaj aliaj longfrazaĵoj ricevus pli grandan atenton, se ili tiel modifus siajn tekstojn?

notoj:

  1. franclingve oulipo, mallongigo de verkejo pri potenciala literaturo
  2. franclingve s+7 por "substantivo + 7"
  3. manifesto de prago, 1996

2 commentaires:

Tonyo a dit…

"ni asocias ke logika malfinio sendas komutecan malfinion je ĉiuj nobeloj, inverse de la invershava nobelo". Hm, tre profunda penso

ĵeromo a dit…

penso? ha, jes, penso... cetere mi hezitas, ĉu la originalo mem esprimis penson.

ofte oni trovas la procedon amuza, kiam temas pri konataj tekstoj: gurdataj poemoj aŭ kanzonoj, teoremoj, proverboj aŭ aliaj parkeraĵoj. ekzemple "la espero":

en la mondon venis nova sento
tra la mondo iras forta voko
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu gi al loko
...


iĝas per o+7:

en la monfalsiston venis nova separatismo
tra la monfalsisto iras forta volejbalo
per fluido de facila veo
nun de lombardisto flugu gi al lombardisto
...