Affichage des articles dont le libellé est kuirarto. Afficher tous les articles
Affichage des articles dont le libellé est kuirarto. Afficher tous les articles

2014-10-09

dekadenco de lunarkaj kukoj

el franca bakarto turistoj precipe konas la bastonan panon (fr: baguette /baget/) kaj la lunarkan kukon (fr: croissant /krŭasã/).

mi surmetas la ĉapelon de maljuna grumblulo kaj avertas ilin: lunarkaj kukoj pli kaj pli ofte ne plu estas tiaj, kiaj ili kutime estis.  mi ne parolas pri moleco, pri gusto, pri baka kvalito, kiu malegalas inter bakejoj, kiel ĝi ĉiam malegalis.  kiu malbonŝancas, kaj loĝas en kvartalo kun meze lertaj bakistoj, ne ricevas bonajn lunarkajn kukojn en la matenmanĝo.  kiu bonŝancas, ricevas bonajn.  tiel ĉiam okazis.

pri manĝa kvalito ne temas, sed pri formo.  lunarkaj kukoj laŭnome promesas formon similan al la juna aŭ al la maljuna luno, kiam ĝi figuras arkon kiu dikas en sia mezo kaj pintas je la ekstremoj.  luno ne ŝanĝis sian moron.  lunarkaj kukoj ja ŝanĝis sian formon.  ili ĉiam pli ofte estas rektaj kukoj, kiuj pri arkeco scias tiom malmulte, kiom marŝbastono.

mi suspektas, ke en tiu dekadenco kulpas la avareco de iuj bakistoj, kiuj rimarkis, ke rektajn pastaĵojn oni povas pli dense vicigi sur fornopleto, ol arkaĵojn.

mi protestas.  lunarkaj kukoj estu arkaj aŭ ili ne meritas la nomon.  de la bakistoj, kiuj misuzas la nomon, mi de nun mendos „rektajn kukojn“ kaj mi ne toleros, ke ili mienas nekomprenon.

2014-01-06

adiaŭ al granda ordinaro (grand ordinaire)

en la dimanĉa bazaro iu vendas rabatitajn manĝaĵojn: biskvitojn, dolĉaĵojn, trinkaĵojn, kies limdato proksimas, aŭ kies pakoj iom difektiĝis.  eta breto ankaŭ surhavas kelkajn vinbotelojn.

mi aĉetis botelon de ‚granda ordinaro‘, eble la lastan kiun mi povas trovi.  la nomo ‚granda ordinaro‘ sonas paradokse – „oksimore“ diras retoriko per sia ĉiam abunda kaj grekomania vortprovizo.

kiel rezervita nomo ‚granda ordinaro‘ aperis en 1937 imitante pli antikvajn esprimojn, kiuj distingis inter ĉiutagaj „vinoj de ordinaro“ kaj dimanĉaj „vinoj de granda ordinaro“.

la grandaj ordinaraj vinoj estas duarangaj sed agrablaj produktoj de burgundio, precipe ruĝaj el vinberspecoj nigra pinoto kaj gamajo.  malpli abundas la produktado de blankaj kaj rozkoloraj variaĵoj.

en 2012 oni ŝanĝis la nomon.  de nun la boteloj surhavas etikedon kun ‚burgundiaj montetoj‘ (fr: coteaux bourguignons).  la antaŭan nomon mi ŝatis.  mi ne decidis, ĉu mi ankoraŭ aĉetos.

2012-11-09

aŭtunas en naturo

aŭtunas en la norda globduono.  mi kolektis kaŝtanojn.  estas plezure piki al si la fingrojn per la eksteraj ŝeloj, brogi al si la fingrojn forigante la internajn ŝelojn, kaj fine manĝi, ha, manĝi kaŝtanojn.  oni boletigas ilin en akvo kun timianaj branĉetoj...

aliaj signoj... la vinberĝardenoj flaviĝis, ruĝiĝis, kaj nun ricevas rufan koloron pro la sekiĝintaj folioj... en kelkaj kampoj oni povas postrikolti berojn, kiujn eĉ sturnoj indulgis... la aero klaras, oni kelkfoje ekvidas la orientajn, 130-kilometre malproksimajn montojn.

2010-08-10

rabarbotorto

malgraŭ timiga nomo rabarbotorto ne estas infanmanĝulo. male, ĝin manĝas infanoj. ĝi estas torto garnita per tigoj de rabarbo. kaj rabarbo ne estas arbo, sed grandfolia kreskaĵo rheum rhabarbarum.


konsistaĵoj

pasto:
  • tortopasto aŭ folia pasto
garnaĵo:
  • ĉirkaŭ 800 g da rabarbaj folioj
  • poma aŭ abrikota kompoto
  • sekaj paneroj aŭ biskoteroj
  • pulvora sukero por surŝuto
meringa tego:
  • 3 ovoblankaĵoj
  • 100 g da pulvora sukero
  • saketo da vanil-sukero
pretigo

preparu la paston aŭ aĉetu pretan paston. buterumu aŭ kovru per vaksfolio tortoformujon. envazigu la platigitan paston, detranĉu la eksterpendaĵojn kaj piketu per forketo la surfacon, por ke la pasto ne ŝvelu dum bakiĝo.

de la rikoltitaj rabarbaĵoj konservu la tigojn, forigante la foli-platojn. lavu, eventuale disigu laŭlonge la tro dikajn tigojn. tranĉu al proksimume 2-centimetre longaj pecoj. (dum la tranĉado de la pecoj, la tigojn ne tratranĉu plene, sed haltu iomete antaŭ la findisigo kaj tiru, tiel ŝirante strion de la ŝelo — tio ebligas sufiĉan kaj rapidan senŝeligon.)

boligu akvon, kaj mallonge brogu la rabarbopecojn (5 aŭ 10-sekunde) por ilia moligo.

panerumu la fundon de la pasto. la panera tavolo sorbos la troan akvon de rabarbo. surmetu la rabarbopecojn laŭ samcentraj cirkloj. plenigu la mankojn per la kompoto. suŝutu per sukero.

antaŭhejtu la fornon je 200 celsiaj gradoj dum 10 minutoj. la torton enmetu kaj lasu en la bakujo dum 20 ĝis 30 pliaj minutoj.

kun meringo

meringo agrable kontrastas-kompensas la acidecon de la rabarbo, kvankam ĝi ne estas nepraĵo.

dum la bako preparu la meringon: kirlu la ovoblankojn kun enmikso de pinĉaĵo da salo. je duona ŝaŭmigo enŝutu la vanil-sukeron kaj la pulvoran sukeron.

kiam vi elfornigas la torton surŝmiru ĝin per la freŝa meringo. (se vi lertas faru per kremopremilo.) reenfornigu kaj ŝaltu la rostilon dum 10 aŭ 20 sekundoj por iom solidigi la meringon, antaŭ ol ĝia supro brunetiĝus. elprenu.


notoj

tio estas rapida recepto. iuj proponas pli longajn manierojn, kiujn mi ne provis:
  • anstataŭ kompoto kustardon: kunkirlo de 2 ovoflavaĵoj, 3 kuleroj da pulvora sukero kaj 25 cl da laktokremo.
  • anstataŭ brogado de rabarbopecoj maceradon en pulvora sukero dum unu horo.
  • plenan solidigon de la meringo per fina unuhora sekigo en forno je 110 celsiaj gradoj (en tiu okazo kalkulu 50 g da sukero por ĉiu ovoblankaĵo) — tio estas la delikata kraketa speco de meringo, kiun profesiaj kukistoj faras.
helpis

2009-12-30

ŝtipokuko kun ĉokolada kremaĵo

ŝtipkuko estas en francio tradicia jarfina dolĉaĵo el pasto kaj kremaĵo ofte ĉokolada. oni kunvolvas la kremaĵkovritan paston, tiel ke ekstere similas al ŝtipo kun kreskoringoj videblaj sur la ekstremo. la sekvan recepton sendis onklino mia, kiun kaj kies ŝtipokukon mi amas.

ĉi tiu recepto rekomendas laktokreman kremaĵon. farunkremaĵo = aĉaĵo.
(mia onklino havas fortajn opiniojn.)
uzu apartan bakformon el marko tefal.
(mi faris sen ĝi.)
konsistaĵoj

por la pasto:
  • 4 ovoj
  • 100 g da pulvora sukero
  • 100 g da tritika faruno
  • 40 g da butero.
por la ĉokolada kremaĵo:
  • 200 ĝis 250 g da solida ĉokolado, kiun oni pecigas kaj mikroonde fluigas sen aldono de akvo
  • unu granda poto da laktokremo, kiun oni kirlas per elektra kirlilo, kaj poste atente miksas kun la ĉokolado.
(ĉi tio anticipas kaj iom malprecizas. mi fakte uzis 150 g da ĉokolado kaj 400 ml da duonflua laktokremo, kaj tio ankoraŭ rezultis en troon da kremaĵo.)
pretigo

antaŭhejtu la fornon je numeroj 7-8.
(malnovmode. moderne tio estas 165 celsiaj gradoj.)
disigu en apartajn potojn la ovoflavaĵojn kaj ovoblankaĵojn. la ovoblankaĵojn ŝaumigu per elektra kirlilo.

per spatulo miksadu en bovlego la ovoflavaĵojn kun la sukero ĝis la tuto glate defluas de la miksilo. enturnu iom post iom la farunon. enmetu poste pecojn de la ŝaumigitaj ovoblankaĵoj, ilin ne rompante sed ĉirkaŭvolvante per la pasto, tiel ke ili volumenigu ĝin. finu per enmikso de la antaŭe moligita butero.

enfornigu sur bakpleto kaj kuiru dum 7 aŭ 8 minutoj; kontrolu la kuiradon per trikobastoneto.
(iom nebule — mi diru sen ofendo al mia kara onklino — pli precize oni buterumu la bakpleton kaj surverŝu la paston; taŭgus ankaŭ verŝajne vaksopapero sur la pleto; ĉi tie probable rolas ĉe mia onklino la reklamita tefal-bakformo, sed ŝi ne diras. pro sia konsisto la pasto kuŝos 3 aŭ 4-milimetre dike. por kontroli la kuiradon, mi ne uzis trikobastoneton, kiu mankas ĉe mi, sed levetis la angulon de la pasto per tranĉilo. post 10 minutoj ĝi estis sube bruneta kaj mi elfornigis.)
dume malsekigu katunan tukon, eltordu la akvon, sternu ĝin sur tablon kaj surŝutu per iom da malsubtila sukerpulvoro.

surmetu la kuiritan paston, rapide surŝmiru ĝin per plimulto de la ĉokolada kremaĵo, kunrulu kaj volvu en la tukon. eltukigu sur longan pladon kaj surŝmiru la rulon per la resto de la ĉokolada kremaĵo. vi povas tranĉi la ekstermojn kaj per ili figuri branĉostumpojn sur la ŝtipo, kaj ornami laŭvole.

multajn kisojn de via onklino.

2009-08-13

dolĉa kapsikaĵo

... apenaŭ recepto, tiom simpla ĝi estas.

konsistaĵoj
  • 3 ruĝaj neakraj kapsikoj
  • 1 bruna cepo
  • olivoleo
  • salo
  • koriandraj folioj
  • timiano
  • unu laŭra folio
aŭ aliaj spicherboj laŭ via prefero.

preparo

varmigu en kaserolo la oleon. senŝeligu kaj kubetigu la cepon. kiam la oleo varmas, enŝutu la cepopecojn kaj lasu ilin blondiĝi, kirlante de temp' al tempo.

lavu kaj malfermu la kapsikojn, sensemigu ilin, tranĉu al negrandaj pecoj. almetu la kapsikopecojn en la kaserolon, kaj kirlu. aldonu la spicojn kaj plian oleon, se ĝi ŝajnas necesa por bona kuirado.

kiam la tuto boletas, malfortigu la fajron, surmetu kovrilon. lasu dum iom malpli ol unu horo sub la nivelo de bolado, kelkfoje kirlante kaj almetante akvon se vi vidas, ke la miskaĵo riskas bruliĝi funde de la vazo.

post unu horo la kapsikaj pecoj molas kaj la tuto ekhavas suprize dolĉan kaj intensan guston. ĝi estas konservebla kelkajn tagojn kaj revarmigebla.

2008-11-11

bovida bolaĵo kun blanka saŭco

(por 4 manĝantoj.)

bovida bolaĵo kun blanka saŭco estas ĉefplado el la franca familia kuirado ofte proponata ankaŭ en popolaj restoracietoj.  piv senhezite nomas ĝin blanketo laŭ la franca blanquette.

konsistaĵoj

por la ĉefparto:
  • 800 g ĝis 1 kg da bovida viando el brusto, ventro aŭ flanko, eventuale el ŝultro
  • duona citrono
  • 1 karoto
  • 1 cepo
  • 1 kariofilo
  • spicherba fasko aŭ muslina saketo: petroselo, timiano, laŭro
  • salo, pipro
por la saŭco:
  • 30 g da butero
  • 30 g (iom superplena supkulero) da tritiko-faruno
eventuale por la saŭco ankaŭ:
  • citronsuko aŭ kokossuko
  • laktokremo
  • 1 ovoflavaĵo
pretigo

kubetigu la viandon.  frotu la kubetojn per la citrono.  enkaldronigu kaj kovru per akvo.  almetu la karoton, la cepon enpikitan per la kariofilo, la herbofaskon, salon, pipron.  hejtu ĝis bolado, surmetu kovrilon kaj boletigu dum unu horo, de temp' al tempo senŝaŭmigante.

horduonon antaŭ la fino, milde hejtu kaldroneton.  enŝutu la farunon kaj buteron kaj miksu per kirlilo aŭ lignokulero.  laŭbezone ĉerpu elbolaĵon el la alia vazo, kaj enverŝu, tiel ke estiĝu iom densa blanka saŭco.  kirlu ĝis bolado kaj lasu boleti dum dek minutoj.

elakvigu la viandon, surverŝu per la saŭco, eventuale trasemu per haketita petroselo.

notoj
  • ofte oni prezentas tiun viandaĵon kun rizo, sed ankaŭ fungoj, nudeloj aŭ aliaj bone taŭgos.
  • por la saŭco mi rekomendas citronsukon kaj - se haveblas - laktokremon.  ovoflavaĵon aŭ kokossukon mi ne provis.
  • se vi ŝatas vinon, prefere uzu nedolĉan blankan aŭ malpezan ruĝan vinon
fonto

ma cuisine d'aujourd'hui [= mia hodiaŭa kuirado] / bernard françoise. - hachette, 2006. - p. 49a.

2008-08-01

piroj en vino

konsistaĵoj

por unu homo:
  • 2 mezgrandaj piroj
  • 0,2 litro da ruĝa vino
  • 40 gramoj da pulvora sukero
  • 2 gramoj da vanilaroma sukero
  • 1 tekulero da mielo
  • 10 oranĝraspaĵoj
  • 1 kariofilo
  • 1 semo da nigra pipro
  • 1 pinĉaĵo da muskatpulvoro
multobligu la suprajn kvantojn laŭ nombro de homoj.

pretigo

preparu siropon en kaserolo per boligo de la vino kun la sukeroj kaj spicoj. ne tranĉu, sed nur senŝeligu la pirojn.

kiam la vino bolas, enmetu la pirojn kaj malfortigu la fajron. kovru la buŝon de la kaserolo kaj lasu milde boleti dum 20 ĝis 30 minutoj. kiam la piroj moliĝis ĝis interne, elprenu ilin. iom daŭrigu la boletigon por ke la siropo densiĝu laŭ via prefero.

surverŝu la pirojn per la siropo. lasu la tuton malvarmiĝi kaj eventuale enfridujigu por poste prezenti la pladon malvarmeta.

notoj

alkoholneŝatantoj ne timu, la boligo de la vino alkoholon forvaporigas.

(almetita al vikimedia kuirlibro)

2008-04-06

kapsikoj kun tinusa farĉo

por 4 manĝantoj

konsistaĵoj

  • 4 grandaj, mildagustaj kapsikoj
  • 1 cepo
  • 4 negrandaj tomatoj senŝeligitaj
  • 2 ovoj
  • 5 aŭ 6 tranĉaĵoj da rostopano
  • 200 gramoj da tinusaĵo senolea
  • 100 gramoj da kazeo
  • suko el duona citrono
  • salo, pipro, petroselo, ŝenoprazo aŭ aliaj spicherboj laŭŝate
preparo

malplenigu kaj sensemigu la kapsikojn. konservu ilin tutaj eltranĉante nur la tigetojn, aŭ duonigu ilin laŭlonge.

se vi timas, ke ili tro amare gustus, brogu ilin dum du minutoj en bolanta akvo.

preparu la farĉon: kubetigu la cepon, disforku la tinuŝaĵon, tranĉu la tomatojn, pistu la rostopanojn, enmetu ilin en bovlegon kun la ov-enaĵoj, kazeo kaj spicoj. miksu..

kuirado

plenigu la kapsikojn aŭ kapsikduonojn per la farĉo. metu ilin sur larĝan bakvazon. enfornigu kaj baku dum proksimume 50 minutoj sub forta varmo (250-grada celsie).

prinotoj:

2008-03-06

misuzo de rizkuirilo

en orientazio elektra rizkuirilo estas ĉiutaga uzaĵo. oni ŝutas rizon en la pelvon, lavas ĝin plurfoje, denove kovras per akvo, kaj ŝaltas. la aparato boligas la enhavon. kiam la akvo elvaporiĝis ĝi aŭtomate transŝaltiĝas al modera varmigo.

tian premkuirilon oni povas devojigi por raguoj:
tranĉu viandon je mezgrandaj kuboj. ŝultraĵo aŭ kolaĵo de ŝafo, bovido, bovo estas taŭgaj viandospecoj. en la pelvon verŝu iom da oleo kaj spicojn: laŭron, origanon, pipron, nigelon, provencan herbomikson, tabaskon, laŭŝate... ŝaltu. dum la aparato varmiĝas kubetigu unu aŭ du cepojn. enŝutu la cepojn, iom miksu. salu la viandopecojn kaj enmetu ilin. dum ke la cepoj kaj la viando orbruniĝas, preparu legomojn – kapsikoj kaj batatoj estas bona mikso, agarikofungoj kun terpomoj estas alia, kaj multaj aliaj taŭgas...

dum preparo de la legomoj eble la viando tro bruniĝos aŭ la kuirilo tro frue tranŝaltiĝos, tiam enverŝu jam duonglason da blanka vino, aŭ simple tiom da akvo. kiam la legomoj pretas, enŝutu ilin, miksu kaj aldonu akvon, tiel ke ĝi almenaŭ duone kovru la manĝaĵojn. lasu la aparaton labori.

se la legomoj iom delikatas kaj riskas brulon, miksu unu- aŭ dufoje dum kuiro kaj atentu je la fino, vi devos eble transŝalti antaŭ ol la aparato mem faros.
mi legis el retnotoj de franca restanto en japanio pri farado de kukoj en premkuirilo. mi provis unufoje kaj malsukcesis.