Affichage des articles dont le libellé est desegnofilmo. Afficher tous les articles
Affichage des articles dont le libellé est desegnofilmo. Afficher tous les articles

2013-12-27

la sekreto de kells (2)

antaŭ tri jaroj mi komentis la desegnofilmon ‚la sekreto de kells‘ (en: the secret of kells).  mi ripetas la temon por avizi pri disponeco de esperanta subteksto.

mi kutime tradukas el la franca lingvo, escepte en ĉi tiu okazo el anglalingva originalo kun helpo de la franca versio.

lingvoŝatantoj atentu pri kelkaj apartaĵoj, kiujn klarigus piednotoj, se filmoj piednotojn allasus...
  • je tempo 00:17:25,059 oni parolas pri la paĝo de ‹ĥi-ro›.  tiu paĝo vere ekzistas en la vere ekzistanta libro de kells.  ĝi surhavas la plej brilan miniaturon de la libro kaj ĝi figuras la du grekajn literojn ĥi kaj ro ‹χρ›, kiuj komencas la vorton „kristo“.  ĝi estas unu el la signoj por jesuo-kristo.  animacia prezento de tiu paĝo aperas en la fino de la filmo per etaj detaloj ekde 01:12:24 kaj plenpaĝe je 01:13:04.
  • je tempo 00:28:02,193 la feino aŝlin montras al la monaĥeto brendano du skarabojn kaj diras en irlanda lingvo la proverbon ‹aithníonn ciaróg ciaróg eile› tio estas „rekonas skarabo skarabon alian“.  brendano anglalingve rediras la samon.  la divenebla signifo estas, ke similuloj – kiaj estas aŝlin kaj brendano – rekonas unu la alian... facile amikiĝas.
  • je tempo 00:39:22,600 aperas paĝo de la libro de kells kun latina teksto en duon-unciala stilo.  la unua frazo tekstas ‹sic cum vicis monachulus rufus saeta fio eximius ad fabricius et illustro autem mediocris per latin›.  tio ne estas frazo el la evangelioj, kiujn la libro reale entenas, sed rekta aludo al la filmo signifanta „laŭtempe la ruf-hara monaĥeto iĝis lerta pri miniaturo, sed ne tiom pri latino“.  efektive la libro de kells belegas, sed la redaktantoj skribis tekston ne tre fidindan, miksante la vulgaton (la klasikan tradukon de la biblio far sankta hieronimo) kun aliaj tielnomataj malnov-latinaj versioj.
  • je tempo 00:46:36,418 la feino aŝlin kante sorĉas la katon pangur bán, por ke ĝi povu ŝteli ŝlosilon en la dormoĉambro de la monaĥejestro.  ŝi kantas unue anglalingve „vi iru tien, kien iri mi ne povas, pangur bán, pangur bán“ kaj ŝi daŭrigas irlandalingve ‹nil sa saol seo ach ceo...› (nenio en ĉi vivo estas krom nebulo...) ‹is ni bheimid beo, ach seal beag gearr› (ne daŭras niaj vivoj pli ol tempereton).  pli frue en la filmo ĉi samajn vortojn diras anglalingve la miniaturisto ajdan.
  • je tempo 00:56:41,000 sonas latine la sankto-kanto, kiu estas laŭdo de dio en la kristanaj diservoj: ‹sanctus dominus deus sabbaoth› (sankta estas la sinjoro, dio de legiaroj) ‹pleni sunt cæli et terra gloria tua in excelsis› (plenas la ĉielo kaj la tero je via gloro en plejalto).  erojn de ĝi sonas denove je 01:02:42,300 dum la ruinigo de la monaĥejo fare de vikingoj.
  • ankaŭ je 01:07:35 sonas ĥora kanto.  ĉi tiu estas ero el la kristana kredkonfeso ‹[credo in unu deum] patrem omnipotentem, factorem cæli et terræ, visibilium omnium...› ([mi kredas je unu dio] la patro ĉiopova, farinto de ĉielo kaj tero, de ĉio videbla...).  la maljuniĝinta miniaturisto ajdan konfidas la libron al brendano.  li staras apud la maro, kiu en keltaj tradicioj kuŝas okcidente kaj estas la direkto al kiu oni foriras post la morto.  ondoj forviŝas la piedsignojn de ajdan apud tiuj de brendano kaj de la kato.
  •  se vi paciencas dum la fina kontribulisto, je tempo 01:15:54,000 vi aŭdos poemon en moderna irlanda lingvo, kiu komenciĝas per ‹mise agus pangur bán...›.  ĝi estas moderna reeĥo de la malnov-irlanda poemo pri kato pangur bán, kiu al la filmistoj inspiris la figuron de la blanka kato.

2013-11-19

persepolo (persepolis)

‚persepolo‘ alkalkuliĝas al la kinaj adaptoj de bildstrioj, kiuj multiĝis en la lastaj jaroj.  ĝi eldoniĝis en 2007.  ĝi estas desegnofilmo, kaj la aŭtoro, marĝane satrapi, kunreĝisoris.  la bilda kaj rakonta stilo sekve tre fidelas al la kvar volumetoj de la originala verko.

la filmo uzas senkolorecon kun grandaj nigraj surfacoj, kiuj akordas kun la sufiĉe malgaja enhavo de la rakonto.  nur kelkaj enkondukaj kaj kadraj scenoj enhavas kolorojn.  sur tiu malhela fono homoj kaj aĵoj konturiĝas per realismaj, simplaj, iom karikaturaj figuroj, kiuj siavice harmonias kun la konstanta humuro de dialogoj kaj homaj rilatoj.  la tuto impresas akre kaj freŝe, sufiĉe simile al la maniero de malnovaj esprimismaj filmoj, sed tre malsimile al la bunto kaj senpaŭza ritmo de porinfanaj desegnofilmoj.

‚persepolo‘ estas la vivrakonto de marĝane satrapi.  certa kvanto de fikcio en ĝi certe estas, kiel atestas iuj ŝanĝoj de rolulaj nomoj en la filmo rilate al la bildstrio, sed ŝia sorto de juna irana knabino en la 1970aj jaroj, de posta studento en aŭstrio, de reveninto al tre ŝanĝita postrevolucia kaj postmilita irano klare legiĝas en bone bildigita ĉirkaŭmondo.  la proksimuloj de marĝane, amantaj gepatroj, senartifika avino, amikoj, amantoj, duaranguloj havas klarajn, bone senteblajn personecojn.

la filmon ne ŝatis la irana respubliko, kiun la historia vidpunkto de m. satrapi prezentas tre kritike.

la originalaj dialogoj ĉiam sonas en la franca lingvo.  nur kelkaj frazoj kaj skribaĵoj aperas germane en aŭstriaj scenoj, perse en iranaj scenoj.

resumo:
marĝane vivas kiel juna knabino en irano en la 1970aj jaroj.  komunismajn anojn de ŝia familio arestis aŭ mortigis la reĝa polico.  la islaman revolucion ŝia familio unue optimisme akceptas, sed dum la milito kontraŭ irako la atmosfero en la lando iĝas pli kaj pli prema.  la junan, impulseman knabinon la familio sendas por studado al vieno, kie ŝi pli libere vivas, sed malfacile trovas sian lokon en okcidenta socio.  kiam ŝi revenas en postmilitan iranon, ŝi sentas sin fremda en la propra lando.  ŝi edziniĝas sed la paro ne akordiĝas.  ŝi fine adiaŭas sian amatan avinon kaj la familion kaj sole ekziliĝas al francio.
mi disponigas esperantan subtekston en opensubtitles.org (utf8-e), kaj en propra paĝo (en pluraj literkodoj).

2013-01-09

la sovaĝa planedo (la planète sauvage)

‚la sovaĝa planedo‘ estas pionira ĉeĥa-franca desegnofilmo el 1973.  regiŝoris renato laloux kaj ĉefdesegnis rolando topor, kiun retpaĝo koncize prezentas „desegnisto, pentristo, romanisto, poeziisto, enscenigisto, kanzonisto, rolisto, kinisto“.

la filmo kreiĝis en epoko, kiam animeon oni mandesegnadis.  ĝi uzas la procedon de eltonditaj elementoj.  kompare kun pli novaj animeoj ĝi malhavas la fluecon kaj la realismon, je kiuj nunaj spektantoj kutimas.  ĝi tamen estas spektinda kaj ĝuinda pro la grafika kvalito kaj pro la granda fantazio, kun kiu ĝi bildigas vivaĵojn de fremda planedo.

ankaŭ la rakonto havas sian intereson.  kun kelkaj modifoj ĝi havas sian modelon en sciencfikcia romano far stefan wul ‚omoj serie‘, en kiu omojn (komprenu homojn) post civiliza dekadenco forkondukas al alia planedo la grandegaj draagoj, kaj roligas kiel hejmajn bestojn.

la psiĥedela muziko kaj iuj elementoj de la filmo, interalie medito, interese gustas je la 1970aj jaroj.

resumo:

terr estas orfa omo, kiun prenis kiel dorlotbeston juna tiva, filino de unu el la estroj de la draaga popolo.  li loĝas en ŝia hejmo kaj kleriĝas per ŝia lecion-aŭdilo.  kiam tiva pli aĝiĝas kaj malatentas lin, li forkuras kaj aliĝas al grupo de sovaĝaj omoj, kiuj vivas en ĝardeno.  lia instruiteco helpas al la grupo.

pro iu el la „senomigoj“, per kiu periode draagoj bridas la multiĝon de sovaĝaj omoj, terr kaj la transvivintoj rifuĝas en forlasita raketejo.  ĉi tie ili konstruas propran urbon, proprajn raketojn kaj planas flugon al la „sovaĝa planedo“, kiu estas la luno de igam.  ili esperas, ke ili tie vivos nepersekutate de draagoj.  sed atinginte la planedon ili hazarde trovas la sekreton de la draaga meditado...

laŭ la leĝo de kina mistradukado la filmo ricevis la anglalingvan titolon ‚fantastic planet‘.

mi disponigas subtekstojn en opensubtitles.org, kaj en propra paĝo, kiun mi nove redaktis kiel prezenton de la tuto de miaj ĝisnunaj subtekstizoj de franclingvaj desegnofilmoj.

2012-04-21

subtekstaj programaroj

pro preparado de filmosubtekstoj mi esploris ankaŭ la programarojn, kiuj faciligas la taskon.  ili multas kaj ofte estas iom bagatelaj.

mi elprovis kaj mallonge prezentas du tiajn programarojn, kiuj estas senpagaj kaj iom kompletaj:

- aegisub
- subtitle edit

la dilemo estas jena:

aegisub funkcias en pluraj sistemoj, estas flegata de kunlabora teamo, havas (se mi ĝuste komprenis) publikan kodon, havas fasadon en pluraj lingvoj, sed la teamo ne tre aktivas kaj pluraj funkcioj en ĝi lamas aŭ ne tre klaros al tiu, kiu ne ellegos la manlibron.

subtext edit estas projekto de unu homo, kiu prizorgas ĉion.  ĝi funkcias nur en vindozo, la kodo ne publikas, sed ĝi sufiĉe kompletas kaj efikas.

aegisub akordas kun miaj kriterioj pri subteninda projekto.  subtext edit restas privataĵo, kiu dependas je unu homo.  sed miajn preferojn la situacio kontraŭas: subtext edit estas videble pli oportuna kaj efika.  kion fari?

subtekstoj

ĉar mi lastatempe preparis esperantajn subtekstojn por kelkaj desegnofilmoj, mi ankaŭ esploris pri ekzistantaj tradukoj en la reto.

mi sukcese kolektis sesdekon da dosieroj el retejoj, kiuj eble ne havas vastan famon.  jen ligiloj al ili:
- benecyril.free.fr (1 ero)
- filmoj.net (plej kompleta, iafoje kun korektitaj versioj de subtekstoj aliloke troveblaj)
- horizonte.free.fr (3 eroj)
- senlime.be (19 eroj)
- subtitolu (15 eroj)

aparte menciinda estas „la ponto“, kiu proponas kunlaborejon, en kiu oni povas teame traduki:
- laponto.esperanto.org.ar

krome ekzistas publikaj elŝutejoj de subtekstoj, en kiuj kelkaj esperantaĵoj flosas ne bone distingeble, ĉar ofte homoj misklakis al „esperanto“, kiam ili fakte celis la aboco-orde najbaran „english“.  meta-serĉilo, kiu esploras samtempe ĉiujn grandajn subteksto-kolektejojn, estas jena:
- all4divx.com

la ĉi-suba retgrupo ne tre aktivas nun, sed subtekstoj elŝuteblas el ĝia arkivejo:
- subtitoloj

krom tio ekzistas lokoj por rekte spekti filmetojn kun subtekstoj:
- kinejo.blogsome.com
- subtekste.blogspot.com
- suzdalfestivalo.blogsome.com
- ted

bonan spektadon!

2012-03-10

subtekstizo por tre nepenemaj nepenemuloj

okaze de la redakto de subtekstoj por „la reĝo kaj la birdo“(1) mi montris , ke oni povas preni alilingvan tradukon kaj ŝanĝi ĝiajn frazojn per esperanta teksto.  oni tiel ŝparas la taskon de samtaktiĝo kun la voĉa trako de la filmo, ĉar ĝi jam plenumiĝis en alia lingvo.  ĉi tiun metodon mi nomis „subtekstizo por nepenemuloj“(2).

por dua tradukprovo mi provis ŝpari la penon je plia grado.  mi do avizas pri „subtekstizo por tre nepenemaj nepenemuloj“.  mi provis tiun procedon, kiun mi dediĉas al pigruloj inter pigruloj, okaze de la traduko de la desegnofilmo „la sinjoroj de la tempo“, kiun mi prezentis en freŝa noto.

kiel nepenemulo preparu esperantajn subtekstojn por filmo?  unue nepenemulo havigu al si la filmon, probable en dosierformo „avi“.  sekve nepenemulo serĉu dosieron de subtekstoj por tiu filmo en lingvo, kiun li komprenetas, ekzemple en la retejo opensubtitles.org.  (ŝajnas, ke subtekstoj en la originala lingvo malabundas malgraŭ la bezono por surduloj, lernantoj kaj aliaj.)  la elŝutita subteksta dosiero en dosierformo „srt“ aspektas kiel ĉi-sube:
1
00:00:26,000 --> 00:00:31,800
THE TIME MASTERS

2
00:00:32,800 --> 00:00:35,000
Why are you going so fast?

3
00:00:35,100 --> 00:00:37,000
It's just for fun.

4
00:00:37,000 --> 00:00:38,400
Jaffar.

5
00:00:45,500 --> 00:00:49,500
Calling Jaffar. Claude here.

6
00:00:49,400 --> 00:00:51,500
Answer!

[...]
post tio nepenemulo kopiu kaj algluu ĉi tiun tekston en aŭtomatan tradukilon, ekzemple en apertium aŭ en guglo-traduko.  ankoraŭ unu streĉo: li elektu la lingvojn kaj alklaku la butonon „traduku“ kaj post atendeto li ricevos rezulton:

1
00:00:26,000 --> 00:00:31,800
THEa TEMPO MASTROJ

2
00:00:32,800 --> 00:00:35,000
Kial estas vi iranta tiel rapidan?

3
00:00:35,100 --> 00:00:37,000
Ĝi estas nur por amuzo.

4
00:00:37,000 --> 00:00:38,400
*Jaffar.

5
00:00:45,500 --> 00:00:49,500
Kriado *Jaffar. Klaŭdo ĉi tie.

6
00:00:49,400 --> 00:00:51,500
Respondo!

[...]
kiel vi divenas el la ĉi-supra mallonga cito, la sekva paŝo estos iom da serioza korektolaboro.  malgraŭe, ĉi tiu metodo ŝparas tempon.  mi ne provis kalkuli, sed mi taksas, ke oni ŝparas trionon de la tempo per korektado de la maŝina teksto, kompare kun la situacio en kiu oni klavus ĉiun vorton.

tradukiloj iĝas do utilaj, kaj tio estas bona novaĵo.

en sekva noto mi komparos la nunan staton de pluraj tiaj programoj, kiujn mi provis, kaj mi klarigos, kiel mi elektis inter ili por la koncerna tasko.

notoj:
  1. antaŭa noto pri „la reĝo kaj la birdo“
  2. antaŭa noto „subtekstizo por nepenemuloj“
referencoj:

2012-03-08

la sinjoroj de la tempo (les maitres du temps)


„la sinjoroj de la tempo“(1) estas 75-minuta desegnofilmo, kiun reĝisoris en 1982 renato lalu(2).  kiel desegnisto funkciis moebius(3), kies bildstria kariero meritos apartan noton.

la desegnoj ne estas de la stila matureco de moebius, sed ili jam elmontras la ĉefajn ecojn de lia stilo, nome simplecon de linioj, belajn kolorharmoniojn, kaj same elmontras lian kutiman temaron, kiu tuŝas al sciencfikcio kaj feeco kun iom da metafizika kaj ŝerca pipro.  ĉi tiu mikso povus esti la bazo de malfacile digestebla bombasto, kian oni trovas en popolaj superheroaĵoj — kaj tion agnoskas moebius mem en intervjuo nomante tiujn temojn „infanecaj“ — sed en lia fantazio ili fariĝas la konsisto de tre belaj rakontoj.

al ĉi tiu animeo framon provizis la sciencfikcia romano „la orfo de perdido“ de stefan wul(4) el 1958.  la enhavo estas el klasika sciencfikcio kun kombino de kosmoŝipado kaj tempovojaĝo.  la animea teĥniko de „la sinjoroj de la tempo“ ne havas la fluecon kaj la efektojn de nuntempaj samspecaj verkoj, sed tio ne deturnu de ĝuinda spektado.

resumo:
la knabeto pjel saviĝas el akcidento de la veturilo, per kiu lia patro estis fuĝanta sub atakoj de vespegoj (krabroj) sur la dezerta planedo perdido.  lia patro direktas lin al sekura arbaro kaj postlasas al li telekomunikilon.


aliekstreme de la telekomunikilo estas la malproksima kosmoŝipo de aventuristo ĝafaro.  aŭdinte la lastan mesaĝon de sia amiko kaj eksciante pri la forlasita filo, ĝafaro ŝanĝas sian kurson por savi lin, spite al la deziroj de du pasaĝeroj, kiuj volas voji al alia planedo kun ŝtelita trezoro. 


la kosmoŝipo haltas ĉe planedo demonpilko, kie restas maljuna silbado, spertulo pri la planedo perdido.  li helpas en la konsilado la la juna pjel kaj enŝipiĝas por perdido.  la sekva etapo estas la planedo gamma dek, kie ĝafaro kaj unu el la trezorŝtelintoj batalas kontraŭ mensaĵo, kiu volas sklavigi ilin.


atingante perdidon, la kosmoŝipanoj konstatas strangaĵojn en la ĉirkaŭa kosmo, kaj estas kaptitaj de la sinjoroj de la tempo.  ĉi tiuj sendis la planedon 60 jarojn malantaŭen en pasinteco por rapidigi ĝian koloniadon.  la knabo pjel restis sur la planedo kaj estas definitive neatingebla.  la kosmoŝipanoj ekkomprenas, ke la maljuna, nun mortanta silbado estas la 60 jarojn pli aĝa knabo pjel, kiun en la pasinteco la vespegoj atakis kaj senmemorigis.  la sama homo en du diversaj aĝoj parolis al si el la du ekstremoj de la telekomunikilo.
mi proponis la esperantan subtekston al filmoj.net.  ĝi disponeblas ankaŭ en opensubtitles.org.

alnotoj:
  1. la sinjoroj de la tempo, france „les maitres du temps“,  en imbd
  2. renato lalu, france „rené laloux“ /rƏne lalu/, (1929 - 2004), franca pentristo kaj animeisto
  3. moebius, artista nomo de johano ĝiro, france „jean giraud“ /ĵã ĵiro/ (1938 -), franca bildstriisto
  4. stefan wul, artista nomo de petro peraŭto, france „pierre pairault“ /pjer pero/ (1922 - 2003), franca aŭtoro de sciencfikciaj rakontoj

2011-09-08

gven, la sablolibro (gwen, le livre de sable )

"gven, la sablolibro" estas animeo reĝisorita de johan-francisko laguionie /lagjoni/ el 1985, hodiaŭ malfacile trovebla. ĝiaj bildoj havas apartan ĉarmon pro la procedo de guaŝa pentrado.

oni ne atendu kapturnan kirlon de agadoj, kiel en porinfanaj verkoj de grandaj kinokompanioj. ĉi desegnofilmo havas malmultajn parolojn, diskretajn muzikojn, momentojn por malplena pejzaĝo sur kiu homa silueto aperas, konturiĝas, forpasas. ĝi sugestas ankaŭ kelkajn temojn por pripenso.

resumo:

nomadoj vivas en sabla dezerto. ili loĝas en fositaj truoj. nokte lumaĵoj ŝvebas super la dezerto. matene la nomadoj trovas disigitajn amasojn da industriaj objektoj, jen amaso de horloĝoj de ĉiaj specoj, jen amaso de telefonoj de ĉiaj grandoj, el kiuj ili havos nenian utilon...

iunokte juna naiva knabo eliras kaj malaperas. junulino (la titola gven  aŭ gwen) kaj maljunulino ekiras kaj serĉas lin. ili retrovas lin en duonruina urbo, kie loĝas aliaj homoj. tiuj loĝantoj palas kaj laboras. ili studas kaj ĉantas la enhavon de dika vendokatalogo, kvazaŭ ĝi estus sankta libro. kiam ili ĉantas, ia vulkana puto bobelas, vigliĝas kaj elsputas objektojn konformajn al la katalogo. ĝi estas la fonto de la amasoj troveblaj en la dezerto.

en la sekva nokto, oni ekĉantas la paĝon de knaliloj, raketoj kaj eksplodaĵoj...

la fablo sufiĉe travideblas... apudmeto de ekstreme senrimeda kaj ekstreme objektema mondoj, kulto de produktado kaj sekvoj de blinda produktado... fine ĉio simplas, same la intrigo kiel la desegnoj, kaj fine ĉio belas.

referencoj:
  • gwen, le livre de sable en imbd

2011-03-24

subtekstizo por nepenemuloj

iuj esperantistoj subtekstizas filmojn ekde la 1990aj jaroj. ili provizis diverslokajn teĥnikajn klarigojn [1] [2]. probable tiaj gvidlinioj al ne-komputistoj sonas iom malsimple.

mi resumas ĉi-sekve ĉirkaŭvojon, kiun mi uzis por "la reĝo kaj la birdo" tiu metodo necesigas kiel programon nuran redaktilon (ekzemple unired se vi volas komforte klavi ĉapelajn literojn):

1 - havigu al vi la celatan filmon en via komputilo.

2 - havigu al vi ekzistantan subtekstan dosieron de tiu sama filmo, prefere en lingvo kiun vi komprenas, en la tre baza dosierformo subrip (.srt); vi povas traserĉi diversajn retejojn [3] [4] [5] [6] pri la titolo de la filmo.

3 - elŝutu la trovitan subtekston kaj malfermu ĝin en via redaktilo.

4 - startigu la filmon, kaj paŭzu post ĉiu repliko.

5 - ĉiufoje anstataŭigu en la redaktilo la fremdan tradukon per la esperanta.

6 - kiam vi finis, konservu vian tradukodosieron kaj disponigu ekzemple en la jahu-grupo "subtitoloj" aŭ proponu al filmoj.net.

ĉi tiu metodo ŝparos al vi la samtaktigon de la tradukoj kun la filmo, ĉar tiun taskon jam surprenis alia homo en alia lingvo.

embarason vi tamen trafos, se la fremda subteksto ne taŭgas: enhavas mankojn, mistaktojn inter subteksto kaj paroloj, tro longajn aŭ mallongajn aperotempojn aŭ simile. tial estas bone antaŭspekti unufoje la filmon kun la fremda subteksto, kontrolante ĉu ĝi taŭgas. okaze de bezono vi ja povas mem korekti aŭ aldoni la tempajn indikojn, sed se vi aldonas tutan replikon, vi normale devas renumeri ĉiujn sekvajn teksterojn, kio ne facilas (krom per tiucela programeto).

2011-02-08

la reĝo kaj la birdo (le roi et l'oiseau)

"la reĝo kaj la birdo" estas franca animeo de paŭlo grimault /grimo/. ĝin multaj rigardas klasikaĵo de animearto. hayao miyazaki en intervjuo diris, ke tiu filmo instigis lian karieron. ĉu oni povas pli bone komplimenti?

resumo:

birdo lokis sian neston ĉe la supro de la palaco de taĥikardio. sub ĝia nesto sidas reĝo karolo la 5a kaj 3a estas 8a plus 8a estas 16a. al la reĝo, pasia ĉasisto, la birdo ne amikas, kaj al la birdo la reĝo ne amikas.

la reĝo sekrete enamiĝis al paŝtistino pentrita sur muro de lia apartamento. sed la paŝtistino kore amas kamentubiston pentritan sur alia panelo. iun nokton la pentraĵoj viviĝas. la paŝitistino kaj la kamentubisto forkuras tra la kameno. la portreto de la reĝo viviĝas kaj ekpersekutas ilin kun helpo de la polico kaj de grandega roboto. la birdo helpas la fuĝantojn.

la fuĝantoj kaptiĝas. la reĝo kondukigas la birdon kaj la kamentubiston al punlaborejo, dum li solenas sian edziĝon al la paŝtistino. la malliberuloj eskapas kune kun leonoj de la bestoĝardeno kaj enrompas en la geedzan ceremonion. la reĝo fuĝas sur la roboto, sed la birdo alflugas kun la kamentubisto, la reĝo kaj la kamentubisto luktas, la birdo ekstiras la roboton kaj detruas la palacon kaj la urbon.
la filmo aperis unue en 1953 kiel "paŝtistino kaj kamentubisto" samtitole kun la rakonto de h. c. andersen, kiu inspiris ĝin. pro nekontento pri tiu unua versio la reĝisoro faris reverkon en 1980 kiel "la reĝo kaj la birdo".

mi proponis esperantajn subtekstojn al filmoj.net, kiu post la nuntempa reorganiziĝo eble disponigos ilin.

2010-01-07

la sekreto de kells (the secret of kells)

apud grandaj studioj — piksar, drimvorks kaj similaj — laboras ankaŭ pli etaj animekompanioj. en 2009 belga franca kaj irlanda komuna entrepreno rezultis en "la sekreton de kells" sub la reĝisorado de tomm moore.

tiun proksimume 100-minutan animeon mi tre rekomendas pro pluraj bonaj ecoj:

pro la temo: la historio komenciĝas per persekuto de ansero, de kiu oni volas preni plumojn. tio okazas en la 9a jarcento, en irlanda monaĥejo, kie anserplumo estis ilo por kopiado de libroj. la ĉefpersono estas 12jara monaĥeto brendano, kiu lernos miniaturan pentrarton de fama majstro, ricevos helpon de arbara feino dum kolekto de beroj, saviĝos el vikinga atako kaj... kaj fine donos al sia onklo, severa monaĥejestro revanta nur pri konstruo de muroj, la finitan libron de kells, pri kiu li miros.

pro la desegna stilo: la keltaj motivoj el subtilaj interplektoj geometriaj kaj vegetaĵeskaj bele inspiris la desegnistojn. la arbaro havas spiralajn branĉoformojn, la sonĝoj de rolantoj similas al libraj miniaturoj... sed ne nur tio — multaj scenoj enhavas tre modernan grafikan forton kun ekzemple kvazaŭ abstraktaj siluetoj de vikingoj, tre altaj apud tre malaltaj figurantoj el kontrastaj formoj kaj koloroj... oni komprenu, ke la stilo estas tute alia ol la reliefismo de multaj nuntempaj animeoj, kiuj provas imiti kameraajn filmojn: ĉi tie regas plateco, koloro, formo.

la filmo taŭgas por pluraj spektadoj, eĉ por halto ĉe iuj bildoj. ankaŭ etaj detaloj, kiaj la nomoj de rolantoj, ne estas hazardaj: la kato de la miniaturisto nomiĝas pangur, alude al la antikva prikata poemo pangur bán, la feino nomiĝas aŝling (aisling) simile al la gaela vorto por sonĝo, vizio, brendano nomiĝas laŭ sankta brendano pri kies ŝipado al okcidento rakontas mezepokaj libroj...

kion mi riproĉu? nur eventuale tion, ke ĝi ne estas dokumenta filmo pri miniatura teĥniko. eĉ tiagrade ne, ke oni vidas brendanon komencanta desegnon per anserplumo, la ilo de skribistoj, tre maltaŭga por pentrado, anstataŭ peniko. sed pro tia bagatelo oni ne difektu la plezuron de spektado de nuntempa vera artaĵo, kiu omaĝas antikvan veran artaĵon.

2009-02-12

ŝadokoj

gajigo por junuloj kaj maljunuloj estas la ŝadokoj. ili mankas en vortaroj, ili mankas en la naturo, sed ili ne mankis sur francaj televidiloj en la 1960-1970aj jaroj. ĉiuvespere ili aperis dum duo da minutoj, kaj tiam la stratoj estis senhomaj.

la ŝadokoj havis du ĉarmojn. unue jakvo ruksel (1) tre aĉe desegnis ilin. due klaŭdio pieplu (2) iliajn aventurojn rakontis per voĉo gravula, des pli serioza kaj sonora ju pli fantaziaj ili estis. kaj antaŭ ĉio la ŝadokoj estis stultaj, malĝentilaj, kaj absurde entreprenemaj.

aŭskultu:
tio okazis antaŭ tre-tre-tre longe. tiutempe estis ĉielo. dekstre en la ĉielo estis la ĵibia planedo. ĝi estis tute plata, kaj ĝi kliniĝis jen al iu, jen al la alia flanko.

maldekstre en la ĉielo estis la ŝadoka planedo. ĝi ne havis apartan formon... pliĝuste... ĝia formo ŝanĝiĝadis.

meze de la ĉielo estis la tero, kiu rondis kaj moviĝis. sur la tero estis nenio videbla.

sur la ĵibia planedo estis bestoj nomataj ĵibioj. jen estas ĵibio proksime vidata. jen estas alia. kiam estis tro da ĵibioj sur iu ekstremo, la planedo kliniĝis, la ĵibioj glitis, iuj elfalis. estis tre malkomforte – precipe por la ĵibioj.

sur la ŝadoka planedo estis ŝadokoj el du specoj: ŝadokoj kun piedoj malsupre vivis supre sur la planedo, kaj ŝadokoj kun piedoj supre vivis aliflanke kaj tie utilis subtenante la planedon.

ĉar la ŝadoka planedo aliformiĝadis, iuj ŝadokoj elfalis. estis tre malkomforte – precipe por la ŝadokoj.

la ŝadokoj kaj la ĵibioj post ioma tempo tediĝis pri vivo sur misfunkciaj planedoj. ili do decidis ĉiuj siaflanke, ke ili iros al la ŝajne pli bone funkcianta tero...
poste por sia raketo la ĵibioj eltiras el la kosmo la potencan brulaĵon kosmogolo 999. la ŝadokoj per pumpiloj provas elŝuĉi ĝin. ili pumpas, pumpas kaj pumpas tra la kosma spaco... sed vane... ĉar kosmogolo tute ne konsentis pri tio. kosmogol-atomoj estis tre pezaj kaj seriozaj atomoj, kiuj ne iris de planedo al planedo pro bagatela kaŭzo. kaj la rindindaj streboj de la kompatindaj bestoj rezultis al kvazaŭ nenio.

post unua rido, pli bone rigardante al ŝadokoj, oni vidos en ili mokon de kelkaj homaj misoj, kaj de kelkaj misoj pli specife francaj. (cetere ĵibioj surhavas anglan bulĉapelon kaj ne hazarde nomiĝas ĵibioj laŭ la literoj ĝi kaj bi de granda britio.) ŝadokoj agas laŭ la devizo kial simple, kiam oni povas fari malsimple? – mm, tre franca sinteno, mi opinias. ili havas ankaŭ preterracian komprenon de statistiko: sciante ke ilia raketo havas unu ŝancon el miliono ekflugi, ili haste faras la 999999 unuajn fiaskojn por pli frue atingi la sukcesan milionan fojon.

ŝadokoj parolas per lingvo, kiu konsternus ĉiujn bonalingvanojn kaj tokiponistojn. ĝi konsistas el kvar vortoj ga bu zo me. ĉar ŝadokoj – montras klariga desegno – havas nur kvar fakojn en cerbo, se oni enpremas novaĵon, nepre iu malnovaĵo elfalas. la longaj kombinoj el nur kvar vortoj povas esti tedaj, verdire, sed por tiuj kiuj kredas ke lingva facileco dependas nur de malvasta vortprovizo, tio aspektas ege simpla...

prinotoj:
  1. jakvo rukselo, france jacques rouxel, franca animeisto, 1931 - 2004
  2. klaŭdio piepluo, france claude piéplu, franca rolisto, 1923 - 2006
  3. retejo de ŝadokoŝatantoj [fr]
  4. ŝadokfilmeto en jutjubo [fr]
  5. ŝadokoj en bildstrio [fr]