Affichage des articles dont le libellé est lingvo. Afficher tous les articles
Affichage des articles dont le libellé est lingvo. Afficher tous les articles

2015-12-22

teksta ŝvelo kaj malŝvelo en esperantaj tradukoj

dum la traduka laboro pri la teksto de ‚sur la vojo de svan‘, kiu nun transpasis la mezon de la vojo, mi rimarkis, ke la esperantaj alineoj ofte malpli longas je unu aŭ du linioj, ol la respondaj francaj originalaĵoj.  pro tio mi zorgis, ĉu mankas iuj nuancoj, ĉu eble iuj flankaj esprimoj forglitis nerimarkite.  en mia menso ŝvebis malpreciza memoro pri tio, ke ordinare tradukoj laŭ nombro de vortoj ŝveligas tekstojn, ne malŝveligas ilin.

nu, la fenomeno estas konata.  r. haveman en sia ‚terminareto pri tradukado‘ nomas ĝin „tekstvastiĝo“, respektive „tekstmalvastiĝo“ samsence kun mia malformala „teksta ŝvelo“ aŭ „malŝvelo“.  ekzistas kelkaj rilataj studoj en la reto, ekzemple iu franca eseo(1) aŭ paĝoj de tradukfirmaoj, kiuj zorgas pri la sekvoj por kalkulo de prezoj aŭ por tipara aranĝo de programaraj interfacoj(2), ene de kiuj la diverslingvaj menueroj ne okupas egalajn surfacojn.  en nia lingvo henri vatré faris multajn studojn surbaze de vortnombroj, do ne estus surprize, se li estus verkinta pri ĉi tiu temo, sed, kiel kutime, la dokumentoj ne facile troveblas.  en la datumbazo ebea mi ne trovis ion koncernan.

oportunas do mallonga esploro pri kelkaj tekstoj, kiuj facile disponeblas en franclingva originalo kaj en esperanta traduko kaj eventuale ankaŭ en alilingvaj kombinoj.  mi volonte kunkalkulos la anglan lingvon, ĉar tiulingva versio de ‚sur la vojo de svan‘ estas rete disponebla kaj sekve kunmezureblas.  en la triopo de lingvoj franca-angla-esperanta mi trovis:
  • kun franclingva originalo:
    • ‚sur la vojo de svan‘ en la verkata traduko
    • ‚paŭlo kaj virginio‘ de henriko bernardin de saint-pierre en esperanta traduko de hektoro hodler el 1905 (reviziita far f. luin)
  • kun anglalingva originalo:
    • ‚alicio en mirlando‘ de lewis carroll en esperanta traduko de e. l. kearney el 1910
    • ‚jane eyre‘ de charlotte brontë en esperanta traduko de h. j. bulthuis el 1931 (reviziita far f. luin).

iuj el la nomitaj tekstoj estas ankaŭ disponeblaj en aliaj lingvoj - mi ĉerpis precipe el projekto gutenberg kaj el vikilibroj, mi ne detale referencos al ĉiu fonto.  en la sekvaj kalkuloj mi uzis la vortnombrilon de la programaro libreoffice, kaj kiam mi indikas signonombron ĝi ne enkalkulas spacetojn.

----------

laŭ nombro de vortoj la anglalingva traduko de ‚sur la vojo de svan‘ ŝveligas la tekston ĝis 117 % (rilate al 100-%a originalo), dum la esperanta traduko ĝin malŝveligas ĝis 88 %, mia zorgo ne fontis el iluzio.



estas interese, ĉar lingvoj havas malsamajn kapablojn por longaj kunmetoj kaj sintezaj vortoj, kompari ankaŭ laŭ nombro de signoj.  en tiu perspektivo la anglalingva ŝvelo atingas nur 108 %, la esperanta malŝvelo restas ĉe 88 %.



sed min trankviligis, ke el ‚paŭlo kaj virginio‘, franca originalo tradukita al la du samaj lingvoj, mi ricevis sufiĉe similajn mezurojn.  laŭ vortnombro la anglalingva traduko ŝveligas la tekston ĝis 106 % la esperanta malŝveligas ĝis 82 %.  estas disponebla finnlingva traduko, kiu montras ke tiu lingvo estas tre vortoŝpara, ĝi malŝveligas ĝis 73 %.



la nombro de signoj similas: en la angla lingvo 105 %, en esperanto 86 %, sed la finna videble skribas per pli longaj vortoj, ĉar ĝi atingas nun 109 %.



unu el la argumentoj, pro kiuj laŭfame tradukitaj tekstoj, aparte beletraj tekstoj, prefere vastiĝas, estas, ke tradukanto ofte provas redoni la ĝustan nuancon de malfacila originala esprimo per pluraj vortoj en la cel-lingvo.  oni povas trovi ekzemplojn de ĉi tiu fenomeno en la anglalingva traduko de ‚sur la vojo de svan‘ far skot-monkrif, sed ĝenerale mi prefere dirus, ke tiu anglalingva teksto (la sola tiulingva traduko de la verko), kiom mi povas juĝi, sonas iom pli konversaci-tone, ol la franca originalo, kaj tial ĝi vastigas iujn parolturnojn.

mi ne arigis ĉi tie sufiĉan materialon por valore esplori la temon, mi nur por komparo ankoraŭ indikos la trovitajn kvotojn, se oni renversas la ordon, konsiderante anglalingvan originalon en franca kaj esperanta traduko, pro kio la eventuala tradukisma ŝvelo logike renversiĝus inter la franca kaj la angla.  mi aldonis kelkajn aliajn lingvojn, kiuj estis disponeblaj.

laŭ nombro de vortoj la franclingva traduko de ‚alicio en mirlando‘ vastigas la tekston al 110 %, la esperanta ĝin malvastigas al 92 %. (mi ne komentas aliajn lingvojn.)



laŭ nombro de signoj la franclingva traduko vastigas al 108 %, la esperanta al 103 %.



laŭ nombro de vortoj la franclingva traduko de ‚jane eyre‘ malvastigas la tekston al 99 %, la esperanta al 98 %.



laŭ nombro de signoj la franclingva traduko vastigas al 109 %, la esperanta al 105 %.



laŭ ĉi tiuj indikoj oni jam povas juĝi, ke la vastecon de franclingva beletra teksto nia lingvo ĝenerale iom malgrandigas, dum anglalingvan tekston ĝi malmulte aŭ neniom malŝveligos.  multaj aliaj mezuroj kompreneble necesus, kun multaj diversspecaj tekstoj, por firmaj konkludoj.

referencoj:
(1) ‚le foisonnement, phénomène complexe‘ https://www.erudit.org/revue/ttr/1995/v8/n2/037222ar.html [fr]
(2) ekzemple http://www.kwintessential.co.uk/translation/articles/expansion-retraction.html [en], http://www.media-lingo.com/gb/faqs/will-the-translated-version-be-longer-or-shorter-than-the-original-document [en]

2015-10-03

francaj radio-kanaloj protestas...

iuj francaj radio-kanaloj protestas kontraŭ leĝprojekto, kiu modifus la regularon pri elsendo-programoj.  al ili la nuntempe valida leĝo trudas minimume 40 % da franclingvaj kanzonoj.

la parlamentanoj, kiuj redaktis la proponon, konstatis ke iuj kanaloj plenigas 75 % de tiu franclingva tempo ene de unu monato per nura deko da kanzonoj.  la leĝprojekto planas, ke kanaloj devos ankaŭ prezenti minimuman variecon ene de la franclingva tempo, argumentante ke tio favoros la konigon de novaj francaj muzikaĵoj, kiuj malfacile atingas la publikon.

nome de la koncernaj privataj radio-kanaloj porparolanto asertis, ke ili deziras „elsendi francajn kanzonojn, kiujn la publiko deziras aŭdi, ne tiujn, kiujn trudas kvantaj reguloj“.  li eldiras ilian proteston kontraŭ nova leĝo, kiu malgrandigos ilian liberecon, kaj memorigas ke „de 20 jaroj ili penas konformiĝi al la devigaj kvantoj en situacio, en kiu la franclingva produktado draste falis: la nombro de franclingvaj albumoj malpliiĝis je 66 % inter 2003 kaj 2014, kaj 83 % de la franca produktado de novaj kanzonoj ne estas franclingva“.

la koncernaj kanaloj estas precipe: nrj, rtl, la radioj de ‚groupe lagardère‘ nome europe 1, rfm, virgin radio, kaj la grupo „sendependaj kanaloj“.

resume laŭ [fr]: http://culturebox.francetvinfo.fr/musique/chanson-francaise/chansons-francaises-a-la-radio-pellerin-favorable-a-lamendement-sur-les-quotas-228231

2015-02-25

du malfortoj de la jurisma skolo

estas bona afero, ke pri nia lingvo establiĝas skoloj.  ili alportas freŝan vidpunkton kaj instigas al debatado.  iuj skoloj emfazas la socian flankon de la afero, kiel sennaciismo aŭ raŭmismo, aliaj sin turnas al la lingvo, kiel la analiza skolo kaj lastatempe jurisma skolo.

de jurismo mi komentas du miaopinie malfortajn elementojn.

1 - leĝodonaj dokumentoj

helmuto welger, fondante la jurisman vidpunkton, asertis ke:
„la esperantistaro, agante kiel ia leĝdonanto, oficiale akceptis du konstituciajn leĝojn: nome la fundamenton, kaj la deklaracion pri la esenco de la esperantismo.“ (kontribuoj al la norma esperantologio, 1999)
nu, la paraleligo de la decidoj de la unua universala kongreso kun la starigo de ŝtata konstitucio estas bela metaforo.  ĉu oni komprenu ĝin velger-e, tio estas laŭvorte? kaj eĉ – ĉu la konstitucian miton oni ĝenerale komprenu serioze?

la ŝtato, sub kies rego mi hazarde naskiĝis, min (kaj ĉiujn ceterajn ĉi-tie-loĝantojn) volas konvinki, ke ĝia aŭtoritato estas kvazaŭ-natura.  en pli fruaj jarcentoj ĝin estris reĝoj, kiuj dum iu epoko eĉ asertis, ke ilian aŭtoritaton provizis ne malpli ol dio mem.  nuntempe la proksimume sama ŝtato estas respublike regata nome de la popolo, ene de difinita teritorio kaj konforme al konstitucio, kiu rolas kiel ĝenerala lud-regularo.  el ĉio ĉi kion decidis demokrate la popolo?  kiam ĝi voĉdonis pri la ĝusta amplekso de la teritorio kaj de la loĝantaro?  kiel pri la enhavo de la konstitucio?

ĉiu scias, ke la ŝtat-limoj rezultas el historiaj hazardoj, postmilitaj negocoj, koloniadoj, vendoj kaj aĉetoj de teritorioj, tre malofte el popola volo.  ĉiu scias, ke konstituciojn redaktas juristaj grupoj, aprobas malvastaj deputitaroj aŭ ĝenerala voĉdonado, kaj ke ili trudiĝas al enloĝantoj longe post ol la decidintoj mortis.  oni iĝas civitano pro decido de la administro, kaj se male oni rifuzas la ŝtaton aŭ ĝian leĝaron oni ekscivitaniĝas, perdas siajn rajtojn, malliberiĝas aŭ eventuale elpeliĝas.  elpelite, oni vidas, ke la tutan planedon kovras similaj ŝtatoj kun simile arbitraj konstitucioj.  nur en kelkaj pecoj de ĝangalo oni ankoraŭ povas vivi anarkie kaj malkomforte.

ĉu vere la unua universala kongreso ludis imiton de tiu farso?  ŝajne jes.  en jaro 1905a 688 esperantoparolantoj aprobis ‚deklaracion pri la esenco de la esperantismo‘, kiu interalie agnoskas la ‚fundamenton de esperanto‘ kiel aŭtoritaton pri la lingvo.

tio tamen estas sufiĉe kruda imito: kiel la teksto estis aprobita el la disponeblaj dokumentoj mi ne sukcesas kompreni; ĝia titolo estas malcerta; surprize ĝi malakorde difinas esperantismon kiel „penadon disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa“ kaj esperantiston kiel „personon, kiu scias kaj uzas la lingvon esperanto tute egale por kiaj celoj“; kaj fine mi miras, kiun ĉi tiu tuta deklaraci-afero devigas?  ĉu min?

estas tubero en la konstitucia afero.  ĉu vere 688 iamaj kongresintoj estas „la esperantistaro“ kaj rajte decidis ion por ĉiuj nunaj parolantoj de la lingvo?  ĉu tio, ke ilia deklaracio agnoskas la fundamenton, malebligas sendependan agnoskon de la fundamento fare de postvenintoj, kiuj pri tiu deklaracio ne zorgas?  konsiderante, ke la deklaracio mem sin prezentas kiel klarigan dokumenton por la ekstera publiko („ĉar pri la esenco de la esperantismo multaj havas tre malveran ideon, tial ni subskribintoj [...] trovis necesa [...] doni la sekvantan klarigon“) mi eĉ miras, ke h. welger entute volis iri kromvojon tra tiu neniel leĝoforma deklaracio por poste atingi la fundamenton.  la sola klarigo al tiu travestio estas ĝuste, ke la arbitraĵoj de la bulonja evento similas al la arbitraĵoj de ŝtata konstituci-deklaro, kaj tio konvenas por la aŭtoritata pozo de la jurismo, kiu prezentiĝas nome de „leĝodonaj dokumentoj“.

konklude: la „leĝodonaj dokumentoj“ de jurismo ne estas leĝodonaj, ne estas konstituciaj, ilin ĉiu rajtas agnoski aŭ malgnoski laŭ sia ŝato sen jura sekvo.  la fundamento neniel dependas je la bulonja deklaracio.  la bulonja deklaracio neniel similas al konstitucio.

2 - jurisma interpreto de la fundamento

eĉ se la aŭtoritato, per kiu survestis sin jurismo estas dubinda, eble ĝia metodo pri la fundamento estas atentinda.  kiel statas pri tio?

bona ekzemplo de la metodo estas la reta enscenigo de jurisma rezono pri „far“, kiun proponas retejo esperanto-konsultejo.info.  tra sinsekvaj demandoj kaj respondoj oni ekscias ke „far“ estas kontraŭfundamenta rolvorto ĉar la fundamento diras „la prepozicio ĉe la pasivo estas ‚de‘“.  tiel jam rezonis h. welger en sia eseo.

la jurisma rezono konsideras do, ke la fundamento, dirante ke ‚de‘ estas *la* rolvorto de pasivo, malpermesas uzon de alia rolvorto en tiu funkcio.

ni vidu, kion tiaspeca rezono atingas pri aliaj partoj de la fundamenta gramatiko.

en (5) „la pronomoj personaj estas: mi, vi, li, ŝi, ĝi (por bestoj aŭ aĵoj), si, ni, ili, oni (senpersona plurala pronomo) [...] la deklinacio de la pronomoj estas kiel ĉe substantivoj. ekz. mi|n, mi|a, la vi|a|j“ Ĉe substantivoj en (2) oni legas, ke „por la formado de la pluralo oni aldonas la finiĝon j al la singularo“.  estas do klare, ke (jurisme) la formoj lij ŝij ĝij vij sij, eventuale mij aŭ onij estas laŭfundamentaj kaj uzeblaj.

en (9) „ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita. ne estas neelparolataj literoj.“ Prezentu do al jurismano jenan frazon: „pri la venonta uk informas html-paĝo“ kaj frapu al liaj fingroj se li elparolas „uk“ kiel /uko/ aŭ „html“ kiel /hotomolo/: tion malpermesas al li la fundamento, li diru /uk/ kaj /html/ - kaj espereble transvivu al la risko de sufoko.

en (11) „vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (radikoj) (la ĉefa vorto staras en la fino).“  El tio sekvas (jurisme) ke vortoj, en kiuj ne estas ĉefa vorto en la fino kontraŭas la fundamenton.  oni do forpelu el la lingvo dvandvojn kiel „fulmotondro“ „ruĝ-blanka“, ĉiujn kunmetitajn nombrojn, duobligojn kiel „finfine“ kaj okaze de hezito, kiel en „jarcento“ aŭ „centjaro“ lote iun el la du formoj.

mi ne bezonas pliajn malspritaĵojn.  oni vidas, ke jurisma rezono kondukas al absurdaĵoj.  h. welger prave atentigis, ke „interpretantoj de la fundamento ofte [...] projekcias siajn proprajn ideojn, pensokutimojn, subkomprenaĵojn, memkompreneblaĵojn en la fundamenton“ kaj lia preciza rezonado estas bona disciplino.  sed la averto de pmeg, ke „la teksto estis verkita en la fino de la 19-a jarcento, en tute tradicia stilo, kaj tute el eŭropa vidpunkto [...]“, ke „oni devas kompreni la regulojn laŭ la tiutempa stilo de klarigoj“ kaj ke „oni nepre ne provu legi la regulojn kiel matematikecan aŭ logikecan sistemon de aksiomoj, ĉar tiel ili ne estis verkitaj“ estas same kaj eĉ pli atentinda.

2014-11-28

renovigo de francaj provincoj (kaj de iliaj nomoj)

francio havas 27 provincojn enkalkulante transmarajn teritoriojn, el kiuj 22 estas en la centra teritorio.  leĝo de la 20a de novembro 2014 redifinas ilin kaj ŝanĝos la nombron de 22 al 13 ekde la komenciĝo de la jaro 2016a.

mallonge post la franca revolucio de jaro 1789a francio estis organizita laŭ tielnomataj departementoj.  ili havis tian amplekson, ke oni ĉevale vojis ene de unu tago de iu ajn loko en departemento ĝis ĝia ĉefurbo.  la pariza centrismo, kiu ekde tiam regis, konscie difinis departementojn sen atento al tradiciaj limoj.  bretonio, burgonjo kaj aliaj provincoj, kun kies parlamentoj la francaj reĝoj antaŭe traktis, estis forviŝitaj de la oficala mapo.

en la 20a jarcento la registaroj konsciiĝis pri la manko de iom vastaj provincoj akordaj kun pli facila moderna veturado kaj komunikado.  en 1972 oficialiĝis la 22 nunaj provincoj – franclingve nomataj „régions“, pro kio francaj esperantistoj ofte misnomas ilin „regionoj“.

la modernaj provincoj estas grupoj de departementoj.  iuj ricevis la nomojn de antikvaj provincoj, kaj proksimume alĝustiĝas kun tiuj landoj de la reĝisma epoko: bretonio, burgonjo kaj ceteraj revivas laŭnome.  enhave ilin mortigis delonge centra administrado, deviga ŝtata instruado, telekomunikado kaj homaj migroj.  en ili vivas preskaŭ unuecaj francoj, kun preskaŭ unuecaj moroj kaj lingvo, al kiuj enregnaj limoj indiferentas.

pri siaj provincoj francoj des malpli zorgas, ĉar iuj kunmetitaj provincoj tiom malmulte koincidas kun historia lando, ke oni kunmetis ankaŭ iliajn nomojn el geografiaj elementoj.  la plej embarasa okazo estas tiu de la sudorienta provenco-alpoj-lazura-bordo(1), kiu ofte mallongiĝas per „paca“ /paka/, kaj kiun sensurprize ne scias eldiri grandeta parto de ĝia loĝantaro.

la noma problemo akriĝas sur la nova mapo.  provizore oni kunmetas la nomojn de la kunigitaj provincoj, kaj oni ricevas belajn bovo-kapro-porkojn: sudo-pireneo(2) kaj langvedoko-rusiljono(3) unuiĝos kaj, se oni ne elcerbigos alion, iĝos sudo-pireneo-langvedoko-rusiljono.  nur tri provincoj havas simplan nomon: bretonio, centro kaj korsiko (la insulo tradicie misloka sur mapoj, ĝi reale situas multe pli sude).  kun bonvolo oni ankaŭ faros per norda normandio kaj suda normandio unuvortan normandion.  ĉiuj ceteraj provincoj po havos du- ĝis kvar-vortan nomon.

politikaj partioj kaj lokaj gravuloj – plejparte opoziciuloj sed ankaŭ anoj de la reganta partio – kompreneble batalis unue kontraŭ la leĝoprojekto mem.  pliĝuste la nuna politika plimulto kontraŭbatalis similan projekton de la nuna malplimulto, kaj post registara ŝanĝo la roloj renversiĝis.  nun, kiam la leĝoprojekto iĝis leĝo, oni batalas pri respektivaj ĉefurboj de la novaj provincoj.  pri nomoj oni verŝajne kun ioma prokrasto postbatalos.

franclingvaj formoj:
  1. provence-alpes-côte d'azur
  2. midi-pyrénées
  3. languedoc-rousillon

2013-12-18

nul-derivo ne estas nura elizio

ligilo donita de andreo kueck en interreta diskuto ebligas la legadon de la eseo ‚kontribuoj al la norma esperantologio‘ de helmuto velger.  ĝi estas interesa jurisma vidpunkto pri la fundamento kaj la bulonja deklaracio.

mi ne priparolos la tutan tezon, sed ĉi-note konsideros nur malgrandan temon, nome la argumenton de h. velger kontraŭ la vorto „far“.
„en la universala vortaro la radiko ‚far'‘ finiĝas per streketo. tio signifas, ke ĝi nepre postulas finaĵon, aŭ, rolante kiel substantivo, apostrofon. kiel nuda radiko kun prepozicia senco ĝi estas pravigebla nek per regulo 11 (forfalo de finaĵo ene de kunmetita vorto), nek per regulo 16 (elizio de la substantiva finaĵo) de la gramatiko. aliaj reguloj, kiuj povus pravigi la forfalon de la finaĵo, ne ekzistas.“
laŭ h. velger ni do vidas en „far“ elizion, kaj permesitajn eliziojn la fundamento jam difinis kaj definitive limigis.

oni povus rebati, ke la fundamento iujn aferojn difinas sed ne limigas.  h. velger mem en la sama teksto argumentas kontraŭ enkonduko de novaj pronomoj per tio, ke la fundamenta teksto prezentas ilin per frazo „*la* personaj pronomoj estas...“ alivorte „la tuta listo de pronomoj...“.  similan diron pri elizio li ne prezentas, kaj prezenti ne povas, ĉar la fundamento nur diras ke „la finaĵojn de la substantivoj kaj de la artikolo oni povas forigi kaj anstataŭigi per apostrofo...“.


cetere se la laŭdira elizio en „fari > far“ kontraŭfundamentas, tiam ankaŭ kontraŭfundamentas la elizia formado de sonimitoj „plaŭdi > plaŭd!“, „pepi > pep!“ „boji > boj!“ kaj similaj.  oni ne povas pretendi, ke okazas ĉi tie la fundamenta elizio de o-finaĵo, ĉar sonvortoj klare havas adverban funkcion: „la birdetoj pepis ‚pep, pep‘“ (pepe – klare ne ‚pepon‘, kiun elizii oni ne povas), „la aŭto frakasiĝis: kraŝ!“ (kraŝe) „li ridis ha ha!“ (haha-sone).  se iu volas malagnoski la izolitan „far“ pro misa elizio, li devos malagnoski tutan serion de sonvortoj aŭ trovi pretekston por malsama trakto de la du okazoj.

kurioze la renversa finaĵizo de sonimito en ekzemple „ha ha > hahai“ ŝokas neniun.  aldoni finaĵon al nuda radiko estas banalaĵo.  por decidi, kio estas aŭ ne estas kontraŭfundamenta en tiaj okazoj, necesas do etimologia scio – finfine ĉu la efektiva derivado estas kontraŭfundamenta „boji > boj“ aŭ nekontraŭfundamenta „boj > boji“?

sed la tuta ĉi-supra priparolado verŝajne superfluas.  miaopinie la rezono de velger pri elizioj entenas konfuzon.  la fundamentaj elizioj estas pro-sonaj forlasoj de finaĵoj, kiuj ne ŝanĝas la funkcion de la koncerna vorto: „ŝiller'“ ne diferencas sence aŭ gramatike de „ŝillero“ kaj „l'“ ne diferencas de „la“.  kontraste al tio la derivado de rolvorto el verbo en „fari > far“, aŭ de sonimito el verbo en „boji > boj!“ estas ja laŭforme elizio, sed laŭfunkcie vortofara procedo.  ĝi konsistas en apliko de nula finaĵo, rigardata kiel karakteriza de rolvorto aŭ de sonvorto respektive, al finaĵ-hava baza formo.  tia nul-derivo ne estas nura elizio.

oni do povas malagnoski „far“, sed la argumento de h. velger por tio ne estas trafa.

h. velger enkonduke diras ke „jurosciencaj metodoj ofte estas pli adekvataj ol lingvistikaj, por ekkoni, kio estas ĝusta, kio malĝusta en esperanto“.  ŝajne iom da prilingvaj konsideroj tamen ankaŭ la jurisman rezonon helpas.

2013-10-13

piv-familio: perditaj vortoj sen savboato

en antaŭa noto mi avertis, ke al la cititaj nombroj de pivaj vortoj oni ne tro fidu.  ilian malĝustecon kaŭzas du naivaj antaŭsupozoj.  la unua erariga supozo estas, ke ĉiuj vortoj de la suplementoj estas novaj.  la dua erariga supozo estas, ke la tuta enhavo de pv_1934 kun suplemento transiĝis en piv1_1971 kaj siavice la tuta enhavo de piv1_1971 kun suplemento transiĝis en piv2_2002.  tiom simple ne estas.

en ĉiu novredakto la vortaristoj kribris la enhavon de la antaŭa vortaro.  ili korektis aŭ forĵetis erojn, kiuj al ili ŝajnis malbonaj.  pri kio kaj pri kiom temas?

unue la suplementoj ofte korektas artikolojn, do aldonas aŭ gustigas informojn pri jam registrita vorto.  tial oni ne simple plusigu la 12770 vortojn de pv_1934 kun la 1650 de spv_1953 al 14420, ĉar reale ili kunigite difinas (nur) 14165 vortojn.  oni ne adiciu la 39521 vortojn de piv1_1971 kun la 1424 de spiv_1987 al 40945, ĉar reale ili kune difinas 39882 vortojn.

due la korektoj kaŭzas malaperojn, kelkfoje eĉ portempajn malaperojn, kiujn reapero sekvas.  jen kelkaj ekzemploj de sinsekvoj:
  • [pv_1934 → piv1_1971 → piv2_2002]
  • Ø → aboliciismo → abolismo
  • kilovato → kilovatto → kilovato
  • kristanismo → Kristanismo → kristanismo
  • Ø → triĥozo → trikozo
  • pedologio → Ø → pedologio

la perdoj do ne ĉiam estas perdoj, sed ŝanĝoj.  oni vidas interalie, ke uskleco en nia lingvo kaj en niaj vortaroj malkonstantas.  pri tio atestas eĉ amuzaj ekzemploj: en piv1_1971, en piv2_2002 kaj fidele plu en reta piv oni trovas jenajn formojn, en kiuj „markolo“ jen havas, jen malhavas grandan m-literon: Alaska Markolo, Ĝibraltara markolo, Kaleza markolo, Magelana Markolo, Mesina markolo.  ĉe ĥ kaj k, ĉe duoblaj konsonantoj oni ankaŭ vidas hezitojn kaj malunuecon.

kelkaj ŝanĝoj kaj reŝanĝoj estas eĉ hazardoj: „pedologio“ estis en pv_1934 „sistemo el sciencaj konoj ligitaj kun studoj pri kreskanta homo, ekde ĝia enutera stato ĝis plenkreskeco“.  ĝi malaperis en piv1_1971.  reaperis „pedologio“ en piv2_2002, sed ĉi-foje ĝi estas pro alia etimologio „grundoscienco“.

leginte la la ĉi-suprajn avertojn oni povas kompreni la sekvajn nombrojn:
perdiĝis 1464 formoj de pv_1934 plus suplemento al piv1_1971 (10,34 % de la fonto)
perdiĝis 3239 formoj de piv1_1971 plus suplemento al piv2_2002 (8,12 % de la fonto)

samtemaj notoj:

2013-09-04

piv-familio: la stranga sorto de pekoteko

en ĉi tiu serio pri „piv-familio‟ mi ignoris du vortaretojn, kiuj laŭintence aliĝas al tiu familio, nome la ‚nepivajn vortojn‛ de andreo ŝerpijo el 1988 (1) kaj la ‚neologisman glosaron‛ de henriko vatré el 1983 kaj sekvaj jaroj (2).  praktika kaŭzo de la ignoro estas, ke bitigitaj enhavoj de tiuj verkoj nuntempe ne ekzistas.

male mi enkalkulis ‚pekoteko‛n, kiu iris propran vojon sufiĉe disan je piv-oj.  pekoteko interese prezentas fruan provon de komputika metodo por vortaristoj.  la heredaĵon de tiu projekto oni trovas en paĝo de bernardo pabst aŭ en paĝo de ikef.

prave atentigis la iniciatinto kaj gvidanto de pekoteko, akademiano rudigero ejŝholc (3), ke la nomo celas ne nur terminaron, sed ankaŭ „novan labor-procedon por evoluigi nian lingvon laŭ precize preskribita efika vojo, kiun modernaj komputoroj ebligas‟.

efektive la artikolojn de pekoteko oni redaktis laŭ sufiĉe detala strukturo.  jen ekzemplo de pekoteka artikolo en kruda stato:
{U1}    381.748.3
{T1}    HEJ
{eo1}    lu-financ/o *a
{eo2}    lizing**/o *b EVIT *a*c
{eo3}    sistem-lu/o *b EVIT *c
{eo4}    lu-financ/ad/o *c
{eo5}    lis''/ad/o <1> *c
{eo6}    liz/ad/o <1> *c
{de1}    Leasing *b*ĉ
{en1}    leasing *a*b
{fr1}    leasing *b EVIT *d
{fr2}    crédit-bail *d
\J Financa operacio por faciligi akiron de ekipaĵo. Anstataŭ aĉeti la ekipaĵon, la entreprenisto petas, ke tion faru lia banko. La entreprenisto poste lu-prenas ĝin de la banko kontraŭ periodopagoj ekvivalentaj al kapitala amortizo plus interezoj. La ekonomia rezulto do similas al deprunto de la aĉetoprezo, sed ofte ekzistas imposta avantaĝo en la lu-metodo. *a
Fon: *a Ian Jackson en Bulteno de Esperanta Jura Asocio, 1992/1,p5; *b KomT; *c ei; *ĉ DUD-U; *d PetLar91;
\W 93/130 \w\-----
Rim: La angla vorto \Ileasing\i signifas simple "luado" kaj oni uzas ĝin ankaŭ por priskribi la luadon de terpecoj. Nur la kunteksto indikas, ĉu oni uzas la vorton laŭ ĝia terojura aŭ financa signifo. Ĝi estas gerundio derivita de la verbo \Ito lease\i, kiu signifas kaj "lu-doni" kaj "lu-preni". {eo2} agacas pro du kaŭzoj: 1-e, ĉar ĝia radiko havas substantivan karakteron malgraŭ tio, ke ĝi priskribas agon. Pro la sama kialo maltaŭgis la vorto "dumpingo"; ĝin oni prave nun anstataŭigas per dumpado (87/697). 2-e, ĉar entute ne necesas neologismi. Anglalingvanoj ne sentas bezonon de aparta radiko por tiu ĉi financa operacio. Ili kontentas uzi ordinaran vorton por luado. Kial ni ne same? Aliflanke, ili pretas fidi al la kunteksto por eviti konfuzon, dum ni preferas maksimuman klaron. Sed tia klaro estas facile atingebla per kunuzo de radikoj "lu" kaj "financ". *a
ei (93-04-03): "financo" laŭ PIV estas "monaj rimedoj, pri kiuj iu disponas", tial mi preferas preni kiel bazon la verbon (=93/131), kaj derivi de ĝi la terminon {eo4}. {eo3} laŭ mi estas maltrafa termino, ĉar pensigas pri tio, ke iu sistemo (kio ĝi estas? - Kial ne objekto?) estas lu-prenata aŭ lu-donata. {eo2} ankaŭ al mi ne plaĉas, sed ĉar la Angla termino fariĝis internacie faka esprimo por lu-financado, eble estus utile atribui duan komercan signifon al la radikoj "lis" aŭ "liz" kaj derivi de iliaj verboj la terminojn {eo5} aŭ {eo6} por tiu ĉi nocio-komplekso.
=93/131, 132, 133. Mi petas reagojn. *c
«93-07-22»
mi ne klarigos ĉiujn detalojn de la strukturo.  mi povas atesti, ke malgraŭ formaleco ĝin ne facile analizas komputa programo. 

en 1981 rudigero ejŝholc faris mallongan provon de la pekoteka metodo per la glosaro de ‚mondo de travivaĵoj‛ far tibor sekelj.  el 1994 estas la lastaj dosieroj de pekoteko nuntempe alireblaj.  dum tiu dektri-jara tempo pluraj homoj kontribuis al la ĉefa terminaro aŭ laboris siaflanke laŭ ĝia strukturo, kaj interŝanĝadis datumojn per disketoj.  mi suspektas, ke la nuntempe retroveblaj dosieroj ne estas la tuto kaj ke parto de la pekotek-metodaj laboraĵoj forperdiĝis.

ĉu la projekto estis sukceso aŭ fiasko?  vole-nevole oni taksas ĝin per komparo kun piv-oj, kvankam ĝia precipa celo estis pli terminara, ol ĝeneral-vortara.  pro tio estas iom maljuste nur nombri la restantajn artikolojn (ĉirkaŭ 4731) kaj konstati, ke ili malpli multas ol la artikoloj de piv1_1971 (39521).  trafosante la enhavon, oni trovas en pekoteko multajn terminojn de ekonomiko, nomojn de internaciaj institucioj kaj aliajn interesaĵojn.

certe ne sukcesaj estis iuj provoj de pekoteko en teĥnika vortprovizo:
  • ĝiaj proponitaj teĥnikaj sufiksoj: -ator (por aparato: akumulatoro, legatoro...) -ap (por komputaj aplikaĵoj: desegnapo, etikedapo, telepagapo...)
  • ĝiaj mallongigoj: kohedo (komputor-helpata dezajn-sistemo)...
ke tiuj proponoj ne prosperis ĝis en la nuna lingvo tamen ne signifas, ke ili estis malbonaj...

kial pekoteko haltis?  mi ne konas la cirkonstancojn.  mi tamen suspektas du kaŭzojn.  unue pekoteko, kiel multaj esperantaj projektoj, dependis je la agado de unu homo.  kiam tiu homo ne plu vigligis, la afero haltis.  due pekoteko trafiĝis de la rapida evoluo de komputiko, de la malapero de wordperfect je kiu ĝi parte dependis, de la apero de interreto kaj marko-lingvoj kiaj sgml kaj xml kaj de aliaj teĥnikaj kondiĉoj, kiuj frue arkaikigis aferon, kiu volis esti avangarda.

referencoj
  1. nepivaj vortojn / cherpillod andré. - la aŭtoro, 1988. - (6800 kapvortoj)
  2. neologisma glosaro / vatré henri. - iltis, 1983. - (laŭ vikipedio: 1983 1000 kapvortoj, 1986 2000 kapvortoj, 1989 2300 kapvortoj)
  3. dekunu paroladetoj pri pekoteko / rüdiger eichholz. - 1993.

samtemaj notoj:

2013-07-30

piv-familio: laŭtempa evoluo

la grafiko de la antaŭa noto montras grandan kontraston inter la nombroj de vortoj difinitaj en la ĉefaj vortaroj pv_1934, piv1_1971 kaj piv2_2002.  precipe okulfrapa estas la grandega kresko, kiun piv1_1971 prezentas kompare kun pv_1934.  ĝi pli ol duobligas la nombron de vortoj.

bastona grafiko bone prezentas kvantojn, malbone intertempojn.  en la ĉi-suba streka grafiko pli klare vidiĝas, kiel evoluis la kvantoj de difinitaj vortoj laŭ la jaroj.  ĝis 2012 la ĉefa branĉo de la piv-familio konsistis el malfacile eldoneblaj kaj malfacile vendeblaj paperaj libroj.  inter la sinsekvaj mejloŝtonaj vortaroj pasis ambaŭfoje pli ol 30 jaroj, dum similaj vortaroj en grandaj nacilingvoj eldoniĝas ĉiujare.  pro tio la grafiko vidigas krutajn ŝtupojn.  tiuj longaj paŭzoj klarigas ankaŭ, kial en nia lingvo verkistoj sufiĉe ofte provizis siajn librojn per fina glosaro, nome pro manko de ĝisdata vortaro.

se oni image desegnas sur la grafiko strekon de la pinto de pv_1934 al la angulo de piv1_1971 kaj daŭrige, oni vidas, ke piv_2002 troviĝas sub tiu rekto.  ĝi devus atingi 60000 vortojn kaj ĝi enhavas reale 47751.  ĉu tio signifas, ke la vortaristoj ekde la 1970aj jaroj dormetis kaj pro tio la vortaro kreskis malpli rapide?  povas esti, sed pluraj aliaj konsideroj klarigas tion.

unue oni sciu ke piv2_2002 dikas.  ekzistas praktika limo al la grando de unu-voluma libro, kaj la papera piv preskaŭ atingis tiun limon.

tiu pezlimo respondas ankaŭ al la grando de ĝenerala difinvortaro, kian kutime disponigas naciaj lingvoj por uzo de ordinaraj homoj.  en franclingvaj landoj ekzemple, la populara vortaro ‚petit robert‛ reklamas pri 60000 difinitaj vortoj.

reta piv povas nun senlime kreski, ĉar ĝi je la papera limo ne plu dependas.  dubindas, ĉu eldoniĝos ankoraŭ same dikaj volumoj, kiaj estis piv2_2002 kaj piv3_2005.  pli saĝe agos la eldonisto, se ĝi laboros pri la papera disponigo de malpli pezaj vortaroj por komencantoj, de fakaj vortaretoj, kaj de aliaj kromproduktoj...

aliflanke la senbara kresko de reta vortaro povas esti danĝera.  mi tre dubas, ke la 47000 vortoj de piv3_2005 vere respondas al la bezonoj de ordinara parolanto, kiel en kompareblaj nacilingvaj vortaroj.  piv laŭ sia longa historio grandparte kreskis per enpreno de diversaj terminaroj kaj vortlistoj, de kiuj ĝi ensorbis proprajn nomojn, ĥemiajn, fervojajn, teĥnikajn, zoologiajn kaj aliajn esprimojn, kaj dume ne estas certe, ke ĝi bone esploris ĉiutagajn esprimojn kaj derivaĵojn, kiujn ni senpripense uzas.  en la ĵusaj frazoj ne-pivaj estas: „komparebla“, „grandparte“, „enpreno“, „vortlisto“, sed el piv ni povas ekscii pri „grandfolia hidrangeo“, „lemniskato“ kaj „zidovudino“.  tio ne ĝenas spertajn parolantojn, kompreneble, sed probable piv bezonas ankoraŭ multajn jarojn da maturiĝo, ĝis kiam ĝi enhavos la necesaĵojn de ĝenerala vortaro.

 
samtemaj notoj:

2013-07-27

piv-familio: kvanta evoluo

kiel evoluis niaj precipaj difinvortaroj?  la ĉi-suba superrigardo montras la nombrojn de difinitaj vortoj en la sinsekvaj vortaroj.  tio kompreneble resumas nek la tutan laboron, nek la kvaliton de la vortaroj, sed bildigas proksimume, kiom vortaristoj aktivis kaj publikigis en sinsekvaj unulingvaj vortaroj.

bazo de la prezentataj kalkuloj estas la dosieroj de steb http://www.eventoj.hu/steb/vortaroj/index-vortaro.htm

pri la praa ‚vortaro de esperanto‛ de kabe el 1911 informojn mi bedaŭrinde malhavas.  la panoramo komenciĝas do per ‚plena vortaro de esperanto‛ el 1934 kaj finiĝas per ‚nova plena ilustrita vortaro de esperanto‛ el 2002.  la eldono de 2005 enhavas, kiom mi scias, nur korektojn al la eldono de 2002.

la tuta sinsekvo estas jena:
  • pv-1934 ‚plena vortaro de esperanto‛ 12770 difinitaj vortoj
  • spv-1953 ‚suplemento [al plena vortaro de esperanto]‛ 1650 plusaj vortoj
  • piv1-1971 ‚plena ilustrita vortaro de esperanto‛ 39521 vortoj
  • spiv-1987 ‚plena ilustrita vortaro de esperanto - suplemento‛ 1424 plusaj vortoj
  • pekoteko-1994 ‚perkomputora terminokolekto‛ 4731 vortoj
  • piv2-2002 ‚la nova plena ilustrita vortaro de esperanto‛ 47751 vortoj
mi enkondukis en la vicon ‚pekoteko‛n de rüdiger eichholz kaj aliaj, kiu estis frua provo de kunlabora terminaro kaj vortaro farita per personaj komputiloj.  ĝi aktivis proksimume de 1981 ĝis 1994 kaj estas malklare, ĉu la nuntempe ankoraŭ troveblaj datumoj konsistigas la tuton de ĝi.  probable partoj de pekoteko aŭ de pekoteko-metodaj terminaroj forperdiĝis.

oni notu ankaŭ, ke la enhavo de spiv-1987 nur teorie konsistigas suplementon.  ĝi fakte enhavas multajn simplajn korektojn al ekzistantaj vortoj de piv1-1971.

la suba grafiko montras la kvantojn.  per la koloraj tavoloj en ĉiu bastono, oni vidas ekzemple, ke pv-1934 alportis 32 % de la enhavo de piv1-1971, ke piv1-1971 siavice alportis 83 % de la enhavo de piv2-2002 kaj tiel plu...

kompreneble oni ne prenu ĉi tiujn nombrojn kiel definitivajn, ĉar la uzitaj datumoj enhavas erarojn kaj mankojn.
samtemaj notoj:

2013-05-08

biciklo[4.4.0]dekano

eble al vi strangas la titolo de ĉi tiu noto?  nu, ankaŭ al mi ĝi strangis, kiam mi ekvidis ĝin en listo de piv-aj vortoj.

momente ŝvebis antaŭ miaj okuloj – kaj eble same ŝvebas antaŭ viaj okuloj – bildo de dekano de la urba universitato preterbiciklanta sur la vojo.  tiu dekano estas aparatoŝatanto, kiu ne veturas per ajna biciklo, sed havas la lastan modelon de prestiĝa marko, tiom prestiĝa, ke ĝi numeras siajn modelojn per pluraj numeroj, kaj ĉi tiu eminenta maŝino estas la biciklo-4.4.0.  la tuton mi volonte bildigus en nederlanda ĉirkaŭaĵo, kie urboj, universitatoj kaj bicikloj abundas.

sed la difino ne tre rilatas al tiu bildo.  ĝi tekstas „C10H18, iomete mentodora likvo, uzata kiel industria solvanto por vaksoj, lakoj; produkto de la hidrogenado de naftaleno“.  mi, sensciulo pri ĥemio, supozas, ke „bi-cikl“o ĉi tie rilatas al du ĥemiaj „cikloj“, kaj mi vidas, ke „dek-an“o dependas de ĥemia prefikso „dek“, ĉar ĝuste sub tiu prefikso estas registrita la plena formo.

kiel okazis, ke mi trafis tiun vortoformon?  nu, mi nuntempe prilaboras vortolistojn el ‚plena vortaro de esperanto‛ kaj el pluraj eldonoj de piv por iu komparilo.  pri ĉio ĉi temos venonta noto, kiam la afero maturos.

dume mi ankoraŭ menciu, ke piv informas pri alia formo por „biciklo[4.4.0]dekano“, nome „dekalino“.  do se vi foje vidos la preterbiciklantan dekanon, ne cerbumu, kiel vi diable elparolos la rektajn krampojn, al kunhomoj diru simple: „dekalino!“.

2012-09-01

nobeloj kaj pizoj

en la fantazia „vereca, kurioza kaj tre danĝera rakonto de ŝelmufski pri vojaĝo surmara kaj surtera“ de kristiano reuter el 1696, la rakontanto haltas en hindio kaj volas peti aŭdiencon de la granda mogolo.  li demandas unue junan paŝtiston de anseroj pri la vojo...
sed la junulo ne kapablis paroli, li nur indikis per la fingro kaj diris „a a“.  nun, kiel mi komprenu, la-ĉaplo-min-prenu!, kion signifas tiu „a a“.  mi iris plu sur la herbejo, kaj jen renkonte al mi veturis klingofajlisto.  ankaŭ al ĉi tiu mi demandis, ĉu li povas al mi sciigi, kie loĝas la mogolo.  la fajlisto tuj informis min, dirante ke en hindio restas du mogoloj, nome unu kiun oni simple nomas granda mogolo, kaj alia simple malgranda mogolo.
la ŝerco facilas.  granda mogolo efektive ekzistis, grandaj dukoj ankaŭ estas konataj, ĉiaj grandsinjoroj estas, sed kiom da malgrandaj?  malgranda mogolo neniam estis.  la skalo de nobeleco enhavas grandecon, sed pri eteco silentas.

aliaj skaloj glitis laŭ la inversa direkto.  pririgardu la pizo-skatolojn en superbazaro: mez-grandaj, mez-subtilaj, subtilaj, tre subtilaj, plej subtilaj.  la grandaj mankas!

oni do konstatu, ke skaloj de grandeco ne nur estas relativaj (granda pizo pli malgrandas ol malgranda nobelo), ili ankaŭ kelkfoje pro nekonataj kaŭzoj stumpiĝis je unu ekstremo.

2012-07-28

popola kaj klera psiĥologioj

en iuj kampoj la popola lingvo kaj la fakula ĵargono tre disas. pri la ĝustaj kaŭzoj oni povas supozi...

unua supozo estas, ke lingvohistorio influis la situacion. iam laborante pri parte lingvoanalizaj kaj parte statistikaj programoj, mi rimarkis, kiom da netravideblaj grekaĵoj estas en la unua fako, kaj kiom pli diafanaj estas la terminoj de la dua. lingvoscienco sin amuzas per hapaksoj kaj anaforoj, dum statistiko kalkulas mezumojn kaj disecojn. probabla kaŭzo estas, ke eŭropa lingvoscienco heredis grandan parton de sia vortprovizo el grek-romia antikveco, dum statistiko elkreskis kiel nova branĉo de matematiko en la 17a kaj 18a jarcentoj, ĝuste kiam eŭropaj sciencistoj forlasis latinon favore al popolaj lingvoj.

dua supozo estas, ke iuj fakoj pli ol aliaj konstruas sian terminaron ekster la ordinara lingvo, ĉar iuj el iliaj esplorkampoj faciligas tion, aŭ ĉar ili sisteme prilaboris sian terminaron ekde la komenco. ĥemio aŭ kuracarto ekzemple flegas vastajn nomarojn el grekdevenaj elementoj. tial oni eniras la konsultejon de kuracisto kun oreldoloro kaj eliras kun otalgio. estas ĉi tie bela kampo por bonlingvismaj bataloj, kiun bonlingvuloj verdire eniras tre malsisteme, kaj kiun bertilo wennergren prilaboris interese en la simpliga gramatika vortareto de pmeg.

en la menciitaj fakoj, kiel montras la ekzemplo oreldoloro-otalgio, la kontrasto inter ordinara parolo kaj klerula ĵargono konsistas kerne en tio, ke saman aferon ili nomas malsame, kaj krome en tio, ke fakulaj terminoj pli abundas, ĉar ili pli subtile distingas.

psiĥologio havas apartan situacion. en ĝia kampo la diferenco inter ordinara parolo kaj klerula ĵargono ne estas forma, sed fundamenta. tion mi konstatas ĉiufoje, kiam mi registras psiĥologian vorton en la reta vortaro. la situacio alternas inter du eblecoj: aŭ la vorto estas ordinara, ja koncernas menson, karakteron, emociojn, ne havas diveneblan ĵargonan tradukon kaj mi entute hezitas, ĉu mi provizu ĝin per faka etikedo „psiĥologia“; aŭ la vorto estas psiĥologa vorto, kaj mi scias, ke mi ne trovos ordinaran esprimon por ĝi.

ĉu ekzemploj? tre simple.  pensu pri sufiĉe konataj ideoj de psiĥologio: psiĥozo, ekstraverteco, skizofrenio... la komunan lingvon tiuj vortoj eventuale eniris — verŝajne tra mallarĝa pordo, ĉar iliaj sencoj tordiĝis — sed ili ne havas konatan samsencaĵon inter ordinaraj vortoj. kaj inverse, pensu pri la manieroj, kiel oni en la ordinara vivo priskribas homon: timema, simpatia, kuraĝa, kolerema, perfida, nobla, honesta... kiel psiĥologo nomas tion? li ne nomas. strange sed vere — neniu psiĥologia nocio klarigas, kiel iu estas timema aŭ kolerema. tiaj ecoj estas por fakula okulo eble travideblaj, nemenciindaj, aŭ tro vulgaraj kaj ĉiuokaze seninteresaj...

trans la terminologia konstato la baza demando do estas: kial psiĥologio difinas siajn ideojn tiom dise de ordinara intuo?  natursciencoj kutime korektas la ordinaran mondrigardon, sed nur korektas. biologio instruas pli aŭ malpli sukcese, ke baleno ne estas fiŝo, ke araneo ne estas insekto, pliklarigante la ĉiuhoman intuon pri specioj kaj pri pli vastaj vivaĵo-grupoj.  fiziko instruis, ke oni ne same pezas sur la tero kaj sur la luno.  en tiuj asertoj iliaj bazoj restas proksimaj al komuna scio, ĝin ili kritike prilaboras, kaj ĝin ili evoluigas. psiĥologio prezentas la ekstreman situacion de scienco sen rilato al la ordinara mondo krom en kelkaj duarangaj skoloj karakterologiaj.  ĝi estas tiurilate komparebla nur kun atomfiziko, kiu proponas materion precipe konsistantan el malpleno kaj trairatan de rapidegaj korpuskloj, pro kio materiismaj filozofoj ne plu certas pri la solido de grundo sub siaj piedoj...  simile ni ne plu scias, ĉu ni rajtas esti streĉitaj, pro kio ni estas stresitaj, ĉu ni rajtas esti angoraj, pro kio ni estas paranojaj, kaj ĉu ni ankoraŭ havas animon, pro kio ni devas forvendi ĝin al psiĥo-provizantoj.

2012-07-10

spekulativa rivernomado

en montareto, kie mi okaze restis, fluas riveretoj nomataj az kaj erg.  post kelkaj kilometroj ili unuiĝas kaj ricevas la nomon azerg.  tre logike — komentos tiuj apartuloj, kiuj vidas logikon, kie aliaj nur kuriozon vidas.

kun logikemuloj ni revu pri ampleksigo de la regulo.  la sama rivero atingante ebenaĵon jam iĝus azergodubomorgo.  cent kilometrojn plue azergodubomorgolaternosagono.  tuŝante la maron, ĝi ricevus tiel longan nomon, ke fiŝkaptisto forbabilus sian matenon anoncante, kie li kaptados.

tio tamen kontraŭus ĝeneralan oportunaĵon de lingvoj, ke oftaj vortoj mallongas kaj maloftaĵoj longas: gramatikiloj kaj ĉefurbaj nomoj mallongas, vilaĝetoj kaj malsimplaj ĥemiaĵoj ricevas longajn nomojn.

riveretoj iras tra senhomejoj apud forgesindaj vilaĝetoj.  riveregoj trafluas multehomajn urbojn.  oni do renversu la regulon.  marenflua rivero havu simplan nomon, kiun oni kontraŭflue grandigu.  la ĉefrivero estu ekzemple az, ĝia unua maldekstra branĉo estu azĉap, la dekstra azrast, kaj tiel plue...

du sufiksoj — respektive por dekstro kaj maldekstro — sufiĉos por nomi la tutan basenon en tia maniero, ke barĝisto aŭdante nomon scios ankaŭ la vojon.  kompreneble embuskas risko de konfuzo pro eraro je unu silabo.  se li direktos sin laŭ azĉaprastrastrastĉaprastrastĉapĉaprastĉaprastĉapĉaprast dum oni instrukciis azĉaprastĉaprastĉaprastrastĉapĉaprastĉaprastĉapĉaprast li trafos inter hommanĝulojn anstataŭ la celitan feri-urbeton.  tamen ĉu oni rezignu tiel belan terminosciencan regulon pro konfuzetoj, pri kiuj erarintoj prefere kulpigu la propran malatentemon?

2012-07-02

remalsimpligo

en latinliteraj tesktoj vagas la fantomoj de romiaj ciferoj i ii iii iv v vi vii...  ankoraŭ sufiĉe multaj homoj legas tiujn hirtaĵojn kiel 1 2 3 4 5 6 7, sed pli dubinde dirus senhezite, ke mdccclxxxvii egalas al 1887.  la sistemo estas facile komprenebla en etaj nombroj, sed iĝas konfuza en grandaj, des pli ke ĝin oni nuntempe uzas por malaltaj valoroj: numeroj de reĝoj, de jarcentoj, de horoj sur iuj horloĝoj, de ĉapitroj en kelkaj libroj... sume aferoj, kiuj la nombron tridek ne transpasas, kio pretere memorigas nin pri la malvastaj limoj, ene de kiuj kursas dinastioj, eraoj, tempo de maldormo kaj ĝenerale homaj entreprenoj.

iuj skribas sammaniere en esperantaj dokumentoj, ekzemple „vii-a jarcento“ por „7a jarcento“ aŭ „ĉapitro xix“ por „ĉapitro 19a“.  estas ŝancoj, ke tion ne komprenos homoj kun ne-latinlitera fona kulturo.

feliĉe por vojaĝantoj, kies turista gvidlibro hazarde malhavas enkondukon al antikvaj signaroj, stacidomaj peronoj kutime numeriĝas per eŭropaj ciferoj 1 2 3... aŭ per literoj a b c....  tamen la stacidomo de m*, kie mi kelkfoje haltis, distingiĝas per tio, ke trans la unua perono, kiu laŭatende ricevas numeron 1, la sekvaj, atingeblaj per subkoridoro, pariĝas laŭ jena maniero: 1b kaj a, 2b kaj 2, 1c kaj 2c. la ŝtata fervojkompanio demonstras, ke ankaŭ per rekta sistemo oni povas torde komuniki.

2012-04-14

forta aŭ malforta kunteksto en lingvoj?

en 2003-11-19 ken miner citas el propra pli frua noto, ke „se lingvo simpliĝas, tion klarigas la tendenco al facila sinesprimado; se ĝi malsimpliĝas, tion klarigas la tendenco al facila komprenado“. li postkritikas, ke ĉi tio ne konsistigas sciencan supozon, ĉar ĝi pravigas ajnan evoluon, ne elmetiĝante al malpruvado.

la supozo, ke pluraj malakordaj fortoj agadas en iu kampo, tamen sufiĉe banalas en sciencoj. serioza esploro komenciĝas, kiam oni volas taksi la pezojn de la supozataj fortoj kaj klarigi, kiel kaj kial ilia influo grandiĝas aŭ malgrandiĝas. tiel okazas en sociologio, en fiziko, en biologio, en historio...

se reveni al lingvoj, malproksimiĝinta amiko, kiu delonge vivas en japanio, publikigis libron kun la titolo „ĉu japanoj estas aliecaj?“. en ĉapitro dediĉita al la lingvo, en kiu li, kiel eksa universitata lingvisto, verŝajne ne tro fantazias, li kontrastigas la japanan kun la franca per tio, ke la japana estas lingvo kun forta kunteksto kaj la franca estas lingvo kun malforta kunteksto.

pri fortaj kaj malfortaj kuntekstoj parolis originale edvardo t. hall, antropologo-kulturologo. li asertis, ke en iuj landoj la parolanto kutime diras malmulton, kaj la aŭskultanto penas por kompreno, sin helpante per kunteskto kaj moroj (tipe en orientaziaj kulturoj, do forta-kuntekstaj), en aliaj landoj la parolanto eldiras aferojn pli komplete, surprenante pli grandan parton de la komunikotasko (tipe en la nordamerika kulturo, do malforta-kunteksta).

ĉu tio strikte respondas al „simpleco“ kaj „malsimpleco“ mi ne scias, sed ĝi certe respondas al la du kontraŭagaj tendencoj, respektive al malpli kompleta esprimo, en kiu kunteksto tre helpas, kaj al pli kompleta eldirado, en kiu kunteksto malmulte helpas, ĝuste kiel ken aludis. la interesa kaj eventuale scienca demando estas do: ĉu, kiel kaj kial la japana lingvo estas fortkunteksta, dum la franca estas malfortkunteksta?

fronte al tiu demando la unua problemo estas mezurado. la afero ricevus pli sciencan koloron, se oni kvantigus la rolojn de eldiro kaj kunteksto en komuniko. malseriozulo, kiel la psiĥologo alberto mehrabian, kaj pli grandaj malseriozuloj, kiuj miscitas liajn mezuraĵojn, pretendas ke „komuniko okazas 7-elcente per vortumo, 38-elcente per voĉa tono, 55-elcente per vizaĝa aŭ korpa sinteno“. mehrabian avertis, ke li koncerniĝis nur pri komuniko de sentoj — vane avertis, ĉar homoj senhezite citas pri absoluta „komuniko“. sed eĉ enkalkulante tiun malvastigon, mi miras, ke neniu demandas, kio estas mezurata. kio estas la komunikunuoj, kiujn li mezuras? kio estas centelcenta komuniko? liaj kalkuloj kompreneble estas blagaj, ĉar nenia kvanta takso de homaj komunikoj nuntempe ekzistas.

mezurado tamen ne estas, kiel oni ofte pretendis en la pozitivisma epoko, absolute necesa al scienceco. biologia evoluismo — kiun oni ofte rigardas tiom eminente scienca ke ĝi paradokse atingas metafizikan prestiĝon — en sia nuntempa nov-darvinisma formo agnoskas, ke naturan evoluon kaŭzas mutacioj, al kiuj aplikiĝas natura selektado. bone — kiom laŭ la teorio pezas respektive tiuj du kontraŭaj fortoj de mutaciemo kaj selektado? kvanta respondo entute mankas, kaj neniu cetere pro tio brule zorgas. simile en sistematiko: oni tre scioplene klasigas speciojn en genroj, familioj kaj pli vastaj grupoj, sed neniam sentas bezonon de kvanta interpreto. kiom homo proksimas al respektive ĉevalo kaj lumbriko? probable ĉiu respondos, ke pli proksimas al ĉevalo. sed je kiom pli? je kiom da kio? nuntempa genoscienco kalkulas elcentojn de gena komuneco, sed legante la kalkulitajn nombrojn, oni vidas, ke tiu mezurado ne similas al nia intuo pri relativa proksimeco inter specioj.

simile, al la demando, kiagrade iuj lingvoj estus forta- kaj malforta-kuntekstaj, ne eblas proponi respondon laŭ ĝenerale agnoskata skalo. oni povas nur aserti ke iu lingvo estas „pli“, alia „malpli“ dependa je kunteksto, sen kvantigo.

la dua problemo pri la ideo de fortkuntekstaj kaj malfortkuntekstaj lingvoj estas la dislimigo de sciencaj kampoj. la sama malfacilo ĉiam revenas, kiam oni konsideras parolmanierojn: homoj portas kun si tra la mondo samtempe siajn kulturojn kaj siajn lingvojn, kaj la areoj de tiuj du aferoj en la mondo grandparte interrespondas, eĉ se moderna historio iom kirlis ilin. kio do regas komunikkutimojn, ĉu lingvo aŭ kulturo? kiam iu salutas arabe per „paco estu kun vi“, ĉu li per tio konformiĝas al la maniero de la araba lingvo aŭ al la maniero de la araba kulturo? ĉu provizi malmultajn aŭ respektive multajn informojn pri agantoj — nia komenca demando — estas lingva aŭ kultura trajto?

en la nuna stato de aferoj, la supozo pri kontraŭaj tendencoj en lingvoj estas scienca supozo. mankas esplormetodoj, por ke sciencaj estu ankaŭ la respondoj.

referencoj:
  • les japonais sont-ils différents ? / jean-luc azra. - parizo: connaissances et savoirs, 2011. - 192 p. - isbn 9782753902015.

2012-03-12

komparo de tradukiloj

la enviciĝon de nia lingvo en la publika tradukilo de guglo pluraj komentis en interreto:
...

por traduko de filmdialogoj el la angla lingvo mi provis kvar retajn tradukilojn, kiuj konas esperanton.  miaj konstatoj eble interesos uzantojn aŭ kreantojn de tiaj sistemoj.

la sistemoj

komence rolas ne nur tradukkvalito, sed ankaŭ bazaj kondiĉoj de uzo, kiujn mi prezentas ĉi-sube kune kun la sistemoj mem, kvankam kreantoj eble rigardas tiujn aspektojn bagatelaj.

apertium
  • tradukis la 900-on da frazoj fulmrapide;
  • inteligente tradukis la markojn <i> per kursivigo — kio perdigis ilin, kiam mi kopiis la rezulton al redaktilo.
gramtrans
  • haltis ĉe la kvina frazo kun averto, ke „senkosta uzo estas limigita al %bytes literoj på tradukado“ (laŭvorte), kio abrupte finis la provadon.
guglo-traduko (anglalingve: google translate)
  • haltis ĉe la 460a frazo, do prilaboris ĉion per du sinsekvaj algluoj;
  • mistraktis iom la kursivigojn, spacigante "</i>" al "< /i>";
  • ŝanĝis propravole dustreketajn sagojn (-->) de tempindikoj al unustreketaj (->), kion mi devis postkorekti, por ke la subteksta dosiero restu uzebla.
traduku.net
  • malrapidis kompare kun aliaj;
  • kungluis la tutan rezulton en unu solan linion, kion mi pene postkorektis per diversaj funkcioj de redaktilo;
  • tradukis la kursivigojn "<i>" al "<mi>" kaj "</i>" al "mi>" (angla pronomo „i“ = mi, supozeble).
tradukkvalito

ĉar mi ne pretis alglui 900 frazojn laŭ kvinelementaj porcioj, mi ignoros la ne tre kunlaboreman gramtrans en la ĉi-suba kvalitokomparo.

la ekzemploj prezentiĝas laŭ jena skemo:
fraznumero
en: anglalingva vortumo
a: apertium-a traduko
g: guglo-traduka traduko
t: traduku.net-a traduko
ĝenerala kvalito

la kvalito tre malsamas laŭ frazoj.  iuj frazoj ricevas sufiĉe bonajn tradukojn en ĉiuj sistemoj, tamen kun tiu minuso ĉe traduku.net, ke ĝi prezentas nepoluritan staton, en kiu plej okulfrape multaj verboj rezignas pri finaĵoj.
578
en: if you can become pure denial, pure hate, pure insane fury...
a: se vi povas fariĝi pura neo, pura malamo, pura freneza furiozo...
g: se vi povas fariĝi pura negado, pura malamo, pura freneza furiozo...
t: se vi povas fariĝ puran neon,puran malam, pura freneza furiozo...
frazkonstruo

iuj frazkonstruoj fiaskigas ĉiujn sistemojn.  ekzemple, supoze ke la angla formo ĝustas, neniu sistemo scias diri la horon en e-o.  probable ankaŭ aliaj tielnomataj „lokaj gramatikoj“ de adresoj, de mezuraĵoj, de homnomoj kaj similaj mankas.
12
en: northern hemisphere, 73rd quadrant, 16 hours 50, universal time.
a: norda hemisfero, 73a kvadranto, 16 horoj 50, universala tempo.
g: norda hemisfero, 73rd cuadrante, 16 horoj 50, universala tempo.
t: norda hemisfero, 73rd kvadranto, 16 horoj 50, universala tempo.
ankaŭ la malsimpla esprimo, ke iu deziras, ke iu alia agu iamaniere, restas laŭvorta ĉe apertium kaj guglo-traduko.  en ĉi okazo traduku.net tre proksimas al la ĝusta solvo, bedaŭrinde ne finordigas ĝin.
36
en: your mother doesn't want us to come home right now.
a: via patrino ne deziras nin veni hejme ĝuste nun.
g: via patrino ne deziras nin veni hejmen nun.
t: via patrino ne volas, ke ni ..u reven hejmen aktuale.
eĉ la rego de akuzativo estas iafoje laŭŝanca, ne tro surprize konsiderante la statistikan funkciadon de guglo-traduko, sed pli ŝoke en apertium, kiun postmeto de „alia“ eble ŝancelis.

88
en: and i have two voices because i have practically nothing else.
a: kaj mi havas du voĉojn ĉar mi havas preskaŭ nenion alia.
g: kaj mi havas du voĉojn ĉar mi havas preskaŭ nenio alia.
t: kaj mi hav du voĉoj ĉar mi hav preskaŭ nenio alia.

senverba frazo ne nepre estas atendita.  guglo-tradukon ne ĝenas la foresto de subjekto, ĝi blinde fidas al verba „marvel“ kaj misvojiĝas, dum apertium senerare tradukas.
158
en: a little marvel, that microphone.
a: malgranda mirindaĵo, tiu mikrofono.
g: iom miras, ke mikrofono.
t: malgranda mir, tio mikrofono.

vortkonstruo


manko en ĉiuj sistemoj estas, ke ili ne transpontas la limon inter vort- kaj frazkonstruo, kiam ĝi malsamas en la fontolingvo kaj en la cellingvo.  ekzemple „go crazy“, laŭvorte „iri freneza“, laŭsence „iĝi freneza“ estas en normala esperantigo „freneziĝi“, sed tiun formon atingas neniu sistemo.  tion mi komentos pli detale ĉi-sube en rimarkoj pri stilo.
794
en: the detector dials are going crazy!
a: la detektilaj diskoj estas irantaj frenezan!
g: la detektilo dials iras freneza!
t: la detektilo diskoj estas ir freneza!
dialogo

mia provo estas iom biasa, mi konfesu, ĉar mi postulas tradukon de propraspeca teksto.  dialogoj probable ne estas la frazoj, per kiuj oni elprovas traduksistemojn.  originalaj filmdialogoj parte konsistas el koncizaj ordonoj, kelkvortaj respondoj, partaj ripetoj, do „nekompletaj“ frazoj, kaj eĉ pli filmaj subtekstoj, en kiuj ofte komenca subfrazo aperas dum la sekundoj 24 ĝis 26, kaj la sekva subfrazo daŭrigas dum la sekundoj 27 ĝis 29, do la plena frazo estas arbitre disduigita.  la tasko estas tiurilate defia.

la komencaj vortoj de telefona parolado perpleksigas ĉiujn sistemojn, kiuj ne imagas, ke ĝustas „mi vokas jaffar-on, parolas klaŭdo“.  traduku.net pli proksimas al akceptebla vortumo.
5
en: calling jaffar. claude here.
a: kriado *jaffar. klaŭdo ĉi tie.
g: nomante jaffar. claude tie.
t: vok jaffar. claude tie ĉi.
ordonojn rekonas guglo-traduko, sed ne apertium.
24
en: take this, piel.
a: prenas tion ĉi, *piel.
g: prenu ĉi tion, piel.
t: pren ĉi tiu, piel.
sekve de antaŭa diro parolanto aldonas „ankaŭ vin mi ne ŝatas“.  la fina „either“ de la angla ŝajnas neatendita por ĉiuj.
75
en: i don't like you either.
a: mi ne ŝatas vin aŭ.
g: mi ne ŝatas vin ĉu.
t: mi ne ŝat vi aŭ.
apertium ne amikas kun ŝtopvortoj, simpla „well“ por ĝi estas puto.
39
en: well, very nice.
a: puto, tre bela.
g: nu, tre agrabla.
t: bone, tre agrabla.
forto de statistika metodo

guglo-traduko uzas statistikan metodon, kiu lernas el paralelaj tekstoj.  laŭfame tiaj sistemoj kompare kun gramatikanalizaj sistemoj rapide progresas en la komenco, sed iam atingas maksimuman kvaliton, kiun ili ne transpasos.  ke ili lernas rapide kaj lernas bonajn esprimojn, montras la subaj ekzemploj.

guglo-traduko sufiĉe bone redonas „go on board“ (sed ne akuzativigas), dum apertium konfuziĝas pro miskompreno de „go on“ kiel „daŭrigi“ — verdire, apertium eble tro provis lerti...

277
en: we have to go on board ship in less than an hour.
a: ni devi daŭrigi tabulan ŝipon en malpli ol horo.
g: ni devas iri sur la ŝipo en malpli ol unu horo.
t: ni devas surir ŝipo en malpli ol horo.

ankaŭ en komunuza esprimo, kiun ĉiuj sistemoj ĝuste tradukas, guglo-traduko proponas la plej fluan, filmotaŭgan formon.
688
en: - is everything all right? - yes.
a: - estas ĉio bone? - jes.
g: - ĉu ĉio en ordo? - jes
t: - ĉu ĉio estas en ordo? - jes.
malforto de statistika metodo

tamen la statistika metodo dependas de la kvalitoj de paralelaj tekstoj provizitaj por lernado.  ŝajnas, ke kelkaj x-literumaj esperantaj tekstoj rolas en la afero...
222
en: is there a strawberry near where you are?
a: estas tie frago proksime al kie vi estas?
g: cxu ekzistas frago proksime kie vi estas?
t: estas frago apud kie vi estas?
sintaksaj eraroj de homaj redaktantoj, interalie la ofta misakuzativigo de la subjekto de „ekzisti“, eble kontaĝis la statistikan maŝinon.
579
en: then there's a chance... a slim chance...
a: tiam tie estas ŝanco... svelta ŝanco...
g: tiam ekzistas ŝancon... maldika ŝancon...
t: cetere, estas ŝanco... malgranda ŝanco...

kaj estas malklare, ĉu enŝteliĝis alilingvaj teksteroj en la lerno-tekstaro aŭ ĉu la sistemo okaze ŝaltiĝas al pontolingvo, kies vortoj postflosas en la frazoj.  „bucaneros“ pli similas al hispana vorto, ol al esperanta.
767
en: those buccaneers, with their secret weapon...
a: tiuj marrabistoj, kun ilia sekreta armilo...
g: tiuj bucaneros, per sia sekreta armilo...
t: tiuj marrabistoj, kun ilia sekreta armilo...

stilo

ne estas abrupta limo inter informaj kaj beletraj tekstoj, kaj tial tradukiloj nek absolute kapablas nek absolute malkapablas por bona stilo.  estas klare tamen, ke ili tro paŭsas la esprimmanierojn de la fontolingvo.  tio kaŭzas parte gramatikajn, parte stilajn misojn.

ĉi-sube „atakis nin senaverte“ estus bona esprimo, al traduku.net mankas nur elbako de la frazo.  apertium kaj guglo-traduko konfuziĝas pro la „by“ de „by surprise“.  kiel mi menciis supre pri vortkonstrua problemo, mankas ĉi tie kapablo por pli ampleksa fraztransformo: „suprizatakis nin“ estus bona solvo.
13
en: jaffar, they attacked us by surprise. it was horrible.
a: jaffar, ili atakis nin de surprizo. ĝi estis horora.
g: jaffar, ili atakis nin per surprizo. estis terure.
t: jaffar, ili atak ni senaverte. estis horora.
mi mem hezitis pri ĝusta traduko de la sekva frazo.  hazarde aŭ nehazarde traduku.net pli bone gvidis min al mia solvo: „la celo de la vojaĝo al vi neniom gravas“ (fakte „gravis“ laŭ la franca originalo de la filmo).  la senco de „destination“ komprenble dependas de la kunteksto, sed apertium kaj guglo-traduko ĉiuokaze ne bone elturniĝis pri „make a difference to someone“ kiun laŭvorta „fari diferencon al iu“ nebule redonas.
112
en: your destination makes no difference to you.
a: via celloko faras neniun diferencon al vi.
g: via destino faras ne diferenco al vi.
t: via celloko ŝanĝ nenion al vi.
konsciigis min pri la influo de la fontolingvo (fakte pontolingvo, ĉar mi petis tradukon de angla tradukaĵo) ankaŭ la fina kontrolo per aŭskultado de la originala franca filmo.  „vi stulta!“ aŭ „vi idiota!“ tradukas la sistemoj laŭvorte laŭ la angla „you idiot!“.  sed en la franca aŭdiĝas „kompatinda idioto!“.  kio estas normala en e-o?  mi fine elektis „- kia idioto!“, sed el tiu hezito konservas timon, ke la parolmaniero en tiuj dialogoj iom influiĝis de la angla.
41
en: - you idiot.
a: - vi stulta.
g: - vi idioto.
t: - vi idioto.
elekto

kompreneble la supraj ekzemploj ne montras ĉiujn problemojn kaj surprizojn de aŭtomata traduko.  eĉ la klasigo de la problemoj estas per si mem ne evidenta.

por interesataj homoj mi provizas srt-dosieron, kiu apudmetas por ĉiu frazo la anglan frazon, la tradukojn de la tri sistemoj, kaj mian tradukon.  memoru tamen, ke mia traduko dependas ankaŭ de finkontrolo per la franca voĉa dialogo, do ne konformas al la angla, kiam ĝi mem disiĝis de la franca (ekzemple la du kantoj de la filmo ricevas en la angla lingvo adaptojn senrilatajn al la originalo).  la menciita kompar-dosiero estas atingebla tra mia hejmpaĝo en la ĉapitro „tradukoj“, aŭ rekte ĉe les-maitres-du-temps-la-sinjoroj-de-la-tempo-komparo-2012.srt.  ĝi restas uzebla kun la filmo, sed praktike la kvinoblaj frazoj tro rapide pasus por legado kaj komparado.

kiel mi elektis?  mi fine laboris surbaze de la gugla traduko.  mi ne elnombris precize, sed ŝajnas al mi, ke la ĝustaj aŭ preskaŭ ĝustaj frazoj iom pli multas en ĝi.  se tio veras, tiun staton de la afero probable kaŭzas la aparta naturo de la tradukata teksto: subtekstoj.  fronte al tiaj dishakitaj dialogoj, la statistika sistemo montriĝas pli eltenema, ol sistemoj baze aranĝitaj por plenaj frazoj.  mian elekton oni do ne komprenu kiel definitivan oran medalon al guglo-traduko.

notoj:
  1. (pardonu, mi ne detenis min.)

2012-02-29

ni matene, vi vespere

kiu matene aŭskultis radionovaĵojn, vespere aŭskultas radionovaĵojn, kaj havas memorkapablon, tiu ekscios pri lingva regulo, kiu ene de unu tago  ŝanĝas la vorton „ni“ al la vorto „vi“.  tiu gramatika regulo rimarkeblas okaze de grandiozaj fiaskoj.

ekzemple:
matene: „... *nia* nova raketo furzeo-5 atingos rotacisekvan orbiton trideksepmil...“

tagmeze: la raketo fajriĝas kaj diseriĝas.

vespere: „... nu, profesoro forpavskij, kiel vi klarigas, ke *via* raketo fiaskis en tiel neatendita maniero?“
aŭ:

matene: „... kaj ni ĉiuj kunsentas kun *nia* teamo, kiu en ĉi tiu maĉo decidos pri *nia* aliro al la plej eminenta ŝtupo en...“

tagmeze: la teamo malvenkas.

vespere: „... sinjoro pilkensen, vi estas de unu jaro trejnisto de la nacia temao.  kiel vi klarigas, ke *via* teamo hodiaŭ ne poentis?“

2011-12-23

universitato de la supozo

estus malĝentile, se mi mokus la aŭtomatajn tradukojn de la angla vikipedio, kiun faras la programoj de la firmao gramtrans (kaj precipe laŭnome de sinjoro ekhardo bick), sub la nomo vikitrans.  tamen bela hazardo meritas noton.

neeviteble tradukiloj iam kaj tiam eraras, ofte pro trotradukemo.  kelkaj el tiuj eraroj havus honoran lokon en antologio de maŝinaj vortludoj.  kolego mia iam parolis kun germana teamo, kiu estis prilaboranta germanan-francan tradukilon kaj havis zorgon pro la germana vorto barbareco („barbarei“), kiun la sistemo entrepreneme dispartigis kiel „bar-bar-ei“ kaj sekve redonis kiel „trinkej-trinkej-ovo“.

alian ekzemplon liveras wikitrans en la artikolo pri la filipina universitato de assumption.  „assumption“ estas la nomo de kristana festo de ĉieliro, kaj ĝin elektis tiu katolika universitato.  sed la programo scias, ke „assumption“ estas ankaŭ supozo.  vi do povas legi artikolon pri la universitato de la supozo, kio sume estas sufiĉe konvena nomo por iuj universitataĵoj, kaj en ĝi vi ekscios, kiel vi povas iĝi „fraŭlo de scienco en komerco" aŭ „fraŭlo de scienco en biologio“.  ja la angla „bachelor“ signifas lerno-gradon, sed ankaŭ senedzinulon.

el ĉio ĉi ne konkludu, ke se vi lernos en universitato, kiu donas tro malcertajn instruojn, vi destiniĝos al ĉiama fraŭleco.  kvankam eble...

2011-12-01

la kurioza historio de ĉernozemo kaj ĉernozio

legante la enkondukon al grundologio de w. f. rolt „el la polvo de la tero“, mi notis por la profito de reta vortaro la vorton „ĉernozemo“.
„en la pasinta jarcento“ klarigas rolt „la rusa sciencisto dokuĉaef [...] priskribis unu larĝan kaj longdistance etendiĝantan zonon, kies grundoj estas nigraj kaj fruktodonaj. tiun grundon li nomis ĉernozemo, kiu signifas ruse nigra tero. la ĉernozema zono de sovetio etendiĝas de nigra maro ĝis manĉurio.“ [senuskligo mia]
bone.  ĉar la vorto ne aperas en mia listo de piv-vortoj, mi serĉis en la reto aliajn subtenojn.  mi trafis vikipedian artikolon pri „ĉernozjomo“, ruse чернозём, kiu mencias aliformon ĉernozemo.  la ĉefa formo ĉernozjomo esperantigas iom pli laŭsone, ol estas kutime, kaj pri tio disputis redaktantoj.

rapida kontrolo en alilingvaj vikipedioj montras, ke la naciaj adaptoj, kiam ili ne tradukas per „nigra tero“, similas al „ĉernozem“, el kio esceptiĝas nur la franca kaj la turka.  estus saĝe konformiĝi al la pli laŭlitera kaj internacia formo, tamen...

tamen iu diskutanto preterpase diras, ke laŭ npiv la vorto estas ĉernozio.  mi kontrolis en npiv-2005.  tiel vere estas.  en interreto unu teksto de paŭlo moĵajev el 2008 uzas tiun formon.  kio pravigas tiun neatenditan „ĉernozion“?

jen mia supozo pri la sinsekvaj tordetoj, kiuj naskis ĝin...

franclingve oni transskribas „tchernoziom“ kaj elparolas /ĉernozjom/ (pardonu pro la esperanta-ifa mikso).  ĉar la tradicia francigo de latinaĵoj sonigas la finaĵon „um“ kiel /om/, la saman elparolon ebligas la skribo „tchernozium“, kiu bele similas al aliaj latinaĵoj el sciencaj nomaroj.  efektive rapida serĉo en interreto aperigas sufiĉe abunde la literumon „tchernozium“, en eble kvarono de okazoj.

se la piv-redaktanto deiris de la formo „tchernozium“, li eble pensis jene: „ĉernozi-“ ne aspektas latine, sed laŭ mineraloga tradicio iu probable formis nomon de rokaĵo el tipa loko de trovo, kaj el iu vilaĝo aŭ provinceto „ĉernozi“ elbakis „ĉernozium“.  estas kutime en esperantigo de substanconomoj, ke oni forfaligas la latinigan finaĵon „-um“, kiel en „calcium“ > „kalcio“, „deuterium“ > „deŭterio“, do konsekvence „ĉernozium“ > „ĉernozio“.

... kaj tiamaniere rusa „em“ (/jom/) post sinsekvaj mistransskribo kaj misetimologiado malaperis, trafite de konfuzo kun latina „-um“.

mi estas hodiaŭ tre supozema, he?  ĉu la klarigo ĝustas, dubis mi mem, ĝis kiam mi konsultis la valoran „nepivaj vortoj“ de andreo cherpillod, 1988.  kaj en ĝi mi trovis „ĉernozio“n, kiel formon el la franca-esperanta vortaro de fernando léger kaj andreo albault, 1961.  kaj okulumo al léger-albaut konfirmis: tie oni legas "tchernozium - ĉernozio".  do la rolo de franca mistransskribo en la afero iĝas tre kredinda...  pa! ankoraŭ unu misfaro de tiuj damnindaj francoj!

referencoj:
aliaj vorthistorioj:

2011-10-11

bonlingvismo kaj la reala lingvo

la freŝa, iom senorda eseo de klaŭdio piron "la bona lingvo" naskis ian lingvan partion, precipe sub la gvidado de renato korseti, kiu aktive porparolas ĝiajn tezojn.

estas multaj bonaj rimarkoj kaj pripensoj en "la bona lingvo", kiuj iĝis malpli nuancaj en la sekva bonlingvismo, sed estas en ĝi ankaŭ kelkaj konfuzoj aŭ asertoj, kiuj ne eltenas komparon kun la realo.

laŭ piron ekzemple la bona lingvo, tio estas la bona variaĵo de la lingvo internacia, estas la reala, popola, amase uzata lingvo, kontraste al kabineta lingvo de kleruloj kaj poetoj, kiujn li bildigas kiel elitistojn.  tion piron diris en 1989 kaj tion ripetas iuj el la bonlingvistoj en 2011.

intertempe kreskis interreto, kaj kun interreto kreskis la kvanto de disponeblaj skribaĵoj de ordinaruloj.  legante tiujn tekstojn en forumoj, en blogoj kaj ĉie ajn, oni povas nur konstati, ke la reala, popola, spontanea lingvo ne montriĝas pli skemisma aŭ pli pura, ol la tradicia oficiala lingvo de redaktejoj, eĉ male.  la reala lingvo plenas je gramatikaj eraroj, vortkonfuzoj, sovaĝaj esperantigoj de naciaj vortoj, kaj ne proponas pli da interesaj kunmetoj, ol la lingvo de verkistoj kaj poetoj.  la reala lingvo neniel estas modelo laŭ la imago de "la bona lingvo".

tion vidinte, restas nur du eblaj elektoj: aŭ oni agnoskas ke piron eraris tiurilate, aŭ oni devas inventi klarigon kial la popola lingvo ne konformas al la antaŭdiro.  bedaŭrinde pluraj bonlingvistoj elektis la duan eblon.  oni do legas de ili asertojn, ke ĉio, kion ili juĝas misa en la lingvo internacia venas de la influo de eŭropaj lingvoj, de lingvistoj aŭ de poetoj laŭ vasta konspiro-teorio, kiu kulminas en la fantazio ke "poetoj detruas nian lingvon kaj vortaristoj komplotas".

devas eĉ pli makomfortigi tiujn bonlingvistojn la kvanta renverso.  en la revata esĥatologia batalo devis roli bona lingvo de justa plimulto kontraŭ malbona lingvo de koruptita elito.  sed la nebulo maldensiĝis sur la batalkampo kaj en la pli klare videbla realo frontiĝas bona lingvo de malgranda sekto de justuloj kaj malbona lingvo de plimulto.  tial la tono evoluas; piron pozitive predikis pri lingvo, kiun li sugestis per kelkaj ekzemploj el la realo kaj el sia inventemo; nunaj bonlingvistoj logas aplaŭdojn per siaj fervoraj paroladoj, sed ili povas nur flegi listojn de inventitaj vortoj, por kiuj uzo mankas, kaj procesi kontraŭ plimultaj homoj, kiuj ne parolas laŭ iliaj dekretoj.  tiel, bedaŭrinde, ŝanĝiĝis helpema vizio al ĉiuvorta ĉikanado.  bonlingvismo evoluis de instigo al punemo.