Affichage des articles dont le libellé est belskribo. Afficher tous les articles
Affichage des articles dont le libellé est belskribo. Afficher tous les articles

2011-12-09

albumoj por spektado

al la socia reto iperniti (ipernity) origine logis sufiĉe multajn esperantistojn paŭlo peeraerts, se mi ĝuste memoras.  la populareco de tiu retejo de tiam mem nutras sin.

jx-vasxe-latinlitera-etudo-zo-2011-146
iperniti similas al picasa au flickr en tio, ke — aparte de blogo, interna retpoŝto kaj similaj bagateloj — ĝi havigas al ĉiu registrita uzanto galerion por bildoj.  la alŝuto kaj aranĝo de bildoj simplas, kaj ilin eblas disdoni en albumojn kun kovrobildo, enkonduketo kaj laŭvola ordigo.

alklakante la apudan bildon vi trovos albumojn de belskribaĵoj — se tio ne estas tro pompa nomo por miaj strekaĵoj...  alklaku iun albumon, poste alklaku la vorton "bildoprezento" kaj vi vidos plenfenestran sinsekvon de la bildoj.  dume, en la supra dekstra angulo vi povas alklaki al "montri la informojn"  kaj vi samtempe legos komentojn.

(iama kolego mia prave rekomendadis: 80 elcentojn de via labortempo dediĉu al laborado, kaj 20 elcentojn al reklamado de viaj atingoj.  se vi ĉiam sidos kun mallevita kapo super la laboro, ĉirkaŭuloj kredos, ke vi dormetas.)

2011-11-05

prempaŭsaj literoj

en la 1960- ĝis 1980aj jaroj furoris prempaŭsaj literoj.  personaj komputiloj ankoraŭ ne estis, kaj konsekvence grafikaj programoj ankaŭ ne.  renoma marko de liter-sortimentojn estis letraset.

jx-vasxe-letraset-okulekzerco-2011prempaŭsa folio estas travidebla kaj subhavas ĉiun literon, ciferon, interpunkciaĵon aŭ signon en unu grando kaj stilo kaj plurekzemplere.  oni surmetas sur paperfolion, kaj la elektitan literon transpremas frotante per la pinto de krajono.  ĝi estis facila rimedo por preparo de afiŝetoj kaj aliaj dokumentoj, en kiuj oni volas pli da fantazio, ol tiam disponigis grandaj presmaŝinoj.

por enkonduki al la procedo de nigra etudo homojn sen praktiko de kaligrafio abdollah proponis ekzercon per prempaŭsaj literoj.  la unua parto de la staĝo konsistis do el libera enpaĝigo per prempaŭsaĵoj.

nigra etudo eble estas inter la fontoj de lirika abstraktismo tra la verko de mark tobey, frua kaj ne tiom fama ano de tiu skolo.  laŭ iuj asertoj li dum restado en israelo interesiĝis pri araba kaj persa skribarto.

albumeton de prempaŭsaĵoj mi liveris en iperniti.

2011-10-17

germana flua stilo

bone konataj estas la gotikaj literoj.  per siaj densaj formoj ili plenigis la librojn de latinlitera eŭropo de la 12a jarcento ĝis la 16a jarcento, kaj en ĝermanlingvaj landoj plue ĝis en la 20a jarcento.  de tiu historio ili konservas parfumon de antikveco, pro kiu ili ankoraŭ aperas en gazetaj titoloj, sur butikaj ŝildoj kaj en aliaj ornamaj skribaĵoj.

malpli konata estas la germana flua stilo.

en la 17a kaj 18a jarcento eŭropo ekuzis kursivajn, fluajn skribostilojn.  ilin kulturis naciaj skoloj kun siaj apartecoj.  en germanio tia stilo aperis kun la formoj de gotikaj literoj kiel bazo.  ĝi estas konata kiel "kurrentschrift", tio estas "flua skribo", kiun ni en pli internacia terminologio nomu "germana flua stilo".

germanoj ofte nomas ĝin "sütterlin"-skribo, iom malĝuste.  la grafikisto ludoviko sütterlin aŭtoras lernejan modelon de manskribo, kiu populariĝis en la 1920aj jaroj kaj certe parencas, sed ne egalas kun la pli frua proprenomita germana flua stilo.

la germana flua stilo similas al la franca "coulée" aŭ al la angla "copperplate" per la varia larĝo de strekoj ("ŝvelstreko"), per la klineco de formoj kaj per arabeska ornamaro.  ĝi distingiĝas per sufiĉe rektaj formoj kaj longa horizontala tiriĝo laŭ la linio.

ĝiaj literoj estas malfacile rekoneblaj por nuntempa leganto.  u, n, m, i, c aperas minuskle kiel rektaj strekoj zigzage ligitaj — u distingiĝas de n per hoko iom simila al tiu de nia ŭ, kiam ĝi ne surhavas dupunkton (ü); c konsistas el simpla vertikala streko kelkfoje kaphava, kelkfoje ne, kaj kontrastas al i per nehavo de punkto...

por nuntempuloj pluraj literoj estas eĉ rekte nelegeblaj.  minuskla e aperas kiel du vertikalaj strekoj supre ligitaj per apenaŭ klinita ligaĵo.  h aperas kiel duopa buklo super kaj sub la linio, simile al iuj modernaj manskribaj formoj de f.

flanke de la majuskloj la formoj estas eĉ pli surprizaj...

pli bone ol per klarigoj oni juĝu per la apuda ilustro, kiu figuras la ĉarman germanlingvan ĉiuliteraĵon "zwei boxkämpfer jagen eva quer durch sylt", kion oni komprenu kiel "du boksistoj persekutas eva-n transverse tra (la urbo) sylt".

2011-09-24

franca-persa poŝtmarko

la por ankoraŭ mallonga tempo ŝtata poŝto de francio proponas markojn kun laŭvola bildo.  similaj servoj ekzistas en diversaj landoj.  mi ricevis antaŭ jaroj similaĵon el koreio.  al la retejo de la poŝtkompanio oni alŝutas sian bildon, mendas la deziratan kvanton, pagas, kaj oni ricevas presitan folion de validaj poŝtmarkoj.
la proponataj modeloj estas bildoj de beboj, de novgeedzoj, kaj de similaj fotopostulaj cirkonstancoj.  havante nek novan bebon nek freŝan geedziĝon por elmontro, mi decidis, ke nenio malpermesas la enŝovon de skanita manskribaĵo..



iranaj kolektantoj povas kunmeti seriojn de oficialaj kaligrafiaj poŝtmarkoj.  francio eldonis nenion similan.  mi do kompensas la mankon per presado de la unua franca-persa marko.

mi provizis bonkvalitan bildon je 300 punktoj en colo, sed la presaĵo malnetas.  tio rimarkeblas nur en la granda, modela bildo, ne je la skalo de markoj mem.

"nenio malpermesas..." mi diris.  tamen intertempe la poŝtkompania retservo mesaĝis al mi, ke ĝi volas scii, kio estas skribita.  ha, kio se mi estus skribanto de "dio grandas" aŭ de simila perversa devizo, kiu subfosas la sekularecon de la respubliko tra ĝiaj tre oficialaj poŝtmarkoj?  mi devis postserĉi tradukon, kiu trankviligis ilin.  la respubliko estas savita.

2011-08-18

jacques le roux

ĝisfine de la nuna monato ekspozicio omaĝas al jakvo le roux, kiu forpasis antaŭ nelonge.  ĝi arigas verkojn de pluraj konataj francaj kaligrafoj.

jakvo le roux neniam nomis sin kaligrafo.  sian verkmanieron li karakterizis per propre inventita vorto "écriturien", kiun oni povas traduki per "skribadanto".  liaj verkoj tenas subtilan sampezon inter poezieco de tekstoj, karaktero de skribo kaj mistero de pentritaj simboloj.  tio, kion ili plej similas, estas paĝoj de ilustritaj manuskriptoj.  li cetere ofte verkis sur folioj de malnovaj aktoj.

la omaĝon aranĝis la 2000-homa urbeto, apud kiu li loĝis, kaj ĝin partoprenis dekunu artistoj, kiuj famas ene de la limoj de la kaligrafia medieto.  komprenu, ke mi raportas pri afero escepte granda se temas pri belskribo, sed apenaŭ videbla en la belarta mondo.

oni komparu tiun mikroeventon kun la korea "monda kaligrafia bienalo", kiu arigas centojn da ekspoziciantoj el dekoj da landoj en ĉiu dua jaro.  poste oni konsekvence rezignu pri la ŝablonaj diroj pri tutmondigo kaj egaligo de ĉiuj kulturoj.

2011-07-14

musmato

okaze de la 6a datreveno de mia muso mi preparis donacan maton por ĝi.

la bildoj montras la ĉefajn etapojn de farado.

bildo 1a - ciferecigo de ekzerco en persa stilo laŭ la literoj de "musmato" (kun kelkaj mallertaĵoj pro ne bona kono de iuj litersekvoj).  ĝi estis farita per normalaj laboriloj, nome kalamo kaj nigra inko.  la transversaj helaj strioj en longaj literoj aperas nature sub la kalamo, ĉar la inko iom diafanas.

1

bildo 2a - prilaboro de la unua bildo sub la retuŝa programo gimp.  precipe mi tranĉas tiel, ke la skribaĵo pro nefinitaj formoj dekstre kaj maldekstre pli vive trakuras la folion.  la koloro iom ŝoviĝas al indiga bluo.  korektoj de kelkaj literaj detaloj.

2

bildo 3a - ciferecigo de la vorto "musmato" skribita en angla flua stilo kun fina arabesko.  ankaŭ ĝi estas farita per normalaj laboriloj, nome metala plumo en oblikva plumingo kaj flua nigra inko.

3

bildo 4a - prilaboro de la latinliteraĵo precipe per serĉo de ruĝo nek tro pimpa nek tro sobra, kiu harmoniu kun la indigo de la persaĵo.

4

bildo 5a - pli longa parto de la laboro.  mi diafanigas la fonojn (blanko iĝas gama-tavolo), interadaptas la grandojn de la du bildoj, lokas unu rilate al la alia, kaj subŝovas komunan blankan fonon.  la latinliteraĵo kuŝas supre, sed du persaj literoj per kopio kaj algluo revenas antaŭ ĝi provizante diskretan impreson de varia profundeco.  skanita dato kaj tajpita aŭtorrajta mencio aliĝas precipe pro enpaĝigaj konsideroj, ĉar la ruĝa koloro bezonas malgrandajn eĥojn dise en la bildo.

5

bildo 6a - presado.  mi iom esploris en interreto.  la unuaj firmaoj proponas interesajn rabatojn se oni presas dekmil ekzemplerojn aŭ pli, sed malgraŭ ĉia zorgo pri la sano de mia muso (amiko operaciis ĝin antaŭ nelonge por senpolvigo), mi ne taksas ke ĝi trakuros tiom da kilometroj.  fine mi trovas firmaon, ĉe kiu oni rekte alŝutas la bildon, antaŭvidas la rezulton kaj mendas unuopan musmaton.  la tuto kostis 15 eŭrojn enkalkule de sendokosto.  kiam mi ricevis, mi konstatis, ke la indiga koloro preskaŭ nigriĝis kaj la ruĝo iom malvigliĝis, sed la rezulto estas tre akceptebla.

6

2011-07-01

skribi 4000-punkte

literojn presistoj tradicie mezuras per punktoj.  unu "granda punkto" — la plej ofta speco de tiu mezurunuo — egalas proksimume 0,35278 milimetrojn, instruas al ni estimata sergio pokrovskij en komputada leksikono.  ordinaran teskton oni ĝenerale presas en 9 ĝis 12-punkta grando, kio signifas, ke la litero "l" altas 3 aŭ 4 milimetrojn.

kiel, se oni skribos en 4000-punkta grando?  nu, vi povas kalkuli, ke tiam litero "l" altos proksimume 1,4 metron.  tion plejmultaj redaktiloj ne permesas.  tamen laŭrenco kaj bruno faris.  ili skribis tre grande, kaj por tio ne sidis antaŭ komputilo sed uzis balaile grandajn penikojn, stratan farbon kaj propran brakoforton.  tio okazis komence de jaro 2011a sur kajo andreo citroen en parizo.

spektu filmon pri la misfaro:


aŭ rigardu iujn el la bildoj:
dum la tagoj de laboro policistoj foje haltis.  ili suspekteble suspektis, ke jen okazas difektado de la placo.  ili devis elreviĝi: la skribaĉojn mendis la distrikta urbodomo.

2011-05-08

zigzaga plumo aŭ oblikva plumingo?

por skribi en angla flua stilo — nobla celo inter la celoj — vi bezonos pintan metalplumon.


kontraste al la larĝaj ekstremoj, kiuj taŭgas por pli malnovaj stiloj, plumoj por pluraj latinliteraj stiloj el la 18a kaj 19a jarcentoj havas pintan ekstremon.

premante la plumopinton al la folio, oni disigas ĝiajn du flankojn kaj estigas pli larĝan strekon.  mildigante la premon oni mallarĝigas.  tio ebligas senrompan dikiĝon kaj maldikiĝon de la streko laŭ la iro de la plumo.

ĉar oni tenas la plumon tre oblikve al la surfaco de la papero, oni premas kiam oni tiras la plumon malsupren, sed kaŭzus haltojn aŭ ŝirojn se oni puŝus ĝin supren, kuspe al la reliefo de la papero.  tial la larĝoj kaj mallarĝoj regule alternas laŭ la direktoj de la strekado: se malsupren – larĝe, se supren – mallarĝe.  la sinsekvo de strekoj en ĉiu litero kondiĉas la lokojn, kie ĝiaj partoj dikos aŭ maldikos.

tio estas bela teorio, vi scias ja, iu el tiuj belaj teorioj, kiujn faktoj malĝentile kontraŭdiras.

unue tiu teorio validas, kiam oni normale tenas la plumingon, inter dika kaj montra fingro, kun subteno far la granda fingro.  ekzistas du aliaj tenoj de la plumingo...  sed pri tio alian fojon.

la hodiaŭa problemo koncernas la anglan fluan stilon.  tiu stilo en sia matureco havas fortan kliniĝon dekstren de la formoj ("36-gradan" rilate al vertikalo diras klaŭdio mediavilla, nuntempa franca kaligrafo, kiu pri reguloj ne ŝercas).  per rekta plumo oni povas ĝin streki, sentante ian kontraŭecon, kaj post iom da uzo la plumopinto aŭ kruciĝas aŭ rompiĝas.

unu solvo estas zigzaga plumo.  kiom ajn stranga ĝi povas ŝajni, ĝi vere komfortigas la skribadon en angla flua stilo, ĉar ĝi korektas la direkton, en kiu la plumopinto tuŝas la paperon.  bone — johano larcher, alia nuntempa kaligrafo moknomas tion "proteza plumo".  li laboras per rektaj desegnoplumoj kaj kiam rompas aŭ tordas iun, simple forĵetas kaj prenas alian.

bonkvalitaj zigzagaj plumoj, ekzemple en francio tiuj de la malaperinta firmao "blanzy-pourré" /blãzi pure/, estas malfacile troveblaj.  pliĝustadire bonkvalitaj plumoj estas malfacile troveblaj entute, kaj des pli malfacile la malofta speco de zigzagaj plumoj.

lasta solvo estas oblikva plumingo.  en oblikvan plumingon vi povas enfiksi rektan plumon, kaj tiel adaptante la direkton de la pinto vi laboros same komforte kiel per zigzaga plumo.  oblikvaj plumingoj estas aĉeteblaj en la rimarkinda usona retbutiko john neal.  mi mendis kaj ricevis.

franca proverbo diras ke "malbonaj laboriloj ne estas, nur malbonaj laboristoj".  tio parte ĝustas.  oni ne atendu, ke magia plumingo skribos bele per si mem.  necesas ekzercado kaj io, por kio al nuntempuloj pli kaj pli mankas tempo, kaj kio nomiĝas pacienco.  tamen tre granda estas la diferenco inter bona kaj malbona materialo.  oblikva plumingo ŝanĝis mian vivon — nu, bone, ĝi ne ŝanĝis la familian kondiĉon, ne la sanstaton, ne la ĝeneralan prosperon, ne la profesiajn cirkonstancojn, sed ĝi faciligis progreson en tiu afero, kiu ne utilas, ne estimatas, ne perspektivas, kaj kiun mi spite al ĉio ĉi provas kulturi — en kaligrafio.

2010-01-19

kiĉigo de kaligrafio

belskribo zorgas pri strekoj, formoj, kontraŭformoj, grafikaj kontrastoj, do pri aferoj ne tre ekscitaj al la publiko de landoj sen forta tradicio kaligrafia. tie ĝi fatale rolas kiel arto duaranga.

belskribistoj sekve uzu kolorojn, sonorajn sentencojn, litere desegnitajn figurojn, unuvorte kiĉaĵojn por plaĉo al la publiko. grafika programo estas bonvena por tiu celo. per ĝi oni povas surekrane kiĉigi verkojn. tion ilustros prilaboro per programo gimp.

(alklaku la bildojn por pligrandigo.)

ŝtupo 1a — oni simple ciferecigis persastilan skribaĵon. la originalaj koloroj estas el nigra inko irandevena kaj el bruna juglanda lako. oni rekadrigis la desegnon kaj fortigetis la kontraston por adapto al ekrano. la tuto estas sufiĉe ekvilibra, kvankam la formoj de iuj literoj lamas.

ŝtupo 2a — la literoj estas disigitaj de la blanka fono en apartan tavolon. tiu tavolo estas triobligita kaj ĉiu nova tavolo ricevas propran lokon kaj propran grandon. la malgrandigo de la malantaŭaj, pli altaj litergrupoj kaŭzas perspektivan efekton.

ŝtupo 3a — la blanka fono ricevas surŝprucon de helblua kaj helverda koloroj, kiun efekto "gaŭsa malneto" nubigas. la litertavoloj ricevas brilon per diversaj agordoj de kolorglita efekto. fine iom da plia travidebleco kaj rekontrastigo de la diversaj tavoloj akcentas la perspektivecon.

la fina rezulto forgesigas la skribajn ecojn profite al multetoneco kaj supraĵa plaĉo. ĝi estas vendebla eĉ al homoj, kiuj literojn ne vidas kaj demandadas "kaj... kio estas skribita?".

terminoj:
  • juglanda lako: fluaĵo farita el la malhelbruna mola ŝelo de juglandoj, kutime uzata por tinkturi lignon, uzebla ankaŭ kiel inko. mi improvizas la terminon. (france: brou de noix.)
  • kiĉo: arta stilo popola, brila, peza, sennuanca.
  • kolorglito: iompostioma ŝanĝo de iu koloro al alia. mi improvizas la terminon. (france: dégradé.)
  • kontraŭformo: la inversa, blanka parto responda al formo, ekzemple la ena rondo de litero "o" aŭ la kvarangulo inter la du literoj "un" estas kontraŭformoj. (france: contre-forme.)
  • tavolo: grafikprograma simulo de travidebla surfaco, sur kiu oni movas aŭ modifas objektojn sendepende de aliaj tavoloj.

2009-08-01

franca flua stilo

bruno trovis ĉe brokantisto belskriban manlibron de honorato-sebastiano rojlet el proksimume 1750 (1). la libro ne estas tute bonstata, sed ja uzebla por enkonduka kurso al la franca flua stilo (2).

la francan fluan stilon oni uzis en la 17a kaj 18a jarcento paralele kun aliaj skriboj (franca ronda stilo, itala duongotika stilo kaj aliaj). ĝi aperas ordinare en administraj, komercaj kaj notariaj dokumentoj. ĉe profesiaj skribartistoj, ĝi ricevas tre puran kaj abunde ornamitan formon, kiel videblas sur la apuda ilustro el la rojleta manlibro. ĝi estas la antaŭulo de la angla flua stilo (3), kiu de la fina 18a ĝis la komenca 20a jarcentoj rolos kiel lasta granda skribarta stilo de latinidaj literoj.

la franca flua stilo havas iom pli pezajn formojn, ol la angla. la stangoj de l, h... estas pli rektaj. la klino estas malpli forta. la arabeskoj ne ĉiam konservas la klinon de literoj, sed kaprice desegnas grandajn kaj malgrandajn ornamojn, per kiuj skribartistoj elmontras sian lerton.

kelkaj vortfinaj formoj de literoj venas rekte de la gotikaj stiloj kaj estas hodiaŭ malfacile legeblaj, kiel ekzemple en la unua linio sub monsieur: le roy ayan*t* ét*é* informé des raison*s*.

la paĝon subskribis dekstre rojlet per nura r. maldekstre oni vidas petit sculp-, tio estas petit gravuris. por libra eldono gravuristo preparis kuprajn platojn, per kiuj oni presis. kion vi vidas estas do bildo de ciferecigo de presaĵo de gravuro de sinjoro petit laŭ skribaĵo de sinjoro rojlet!

historioj de skribo ĝenerale estas faritaj de praskribologoj (paleografoj) aŭ de tipografiistoj. ili plejofte konsideras librajn stilojn, kaj ĉe la 15a jarcento transiras al la invento de preso kaj al tiparaj stiloj. ŝajne laŭ ili, post tio neniu plu manskribis. la remalkovro de intertempaj stiloj plenigas breĉon en okcidenta skribohistorio.




notoj:
  1. honorato-sebastiano rojlet, france honoré-sébastien royllet (aŭ roillet) /onore sebastjẽ rwale/, skribartisto
  2. franca flua stilo, france coulée
  3. angla flua stilo, angle copperplate [hand], france [écriture] anglaise