alia verko lia havas la titolon cent mil miliardoj da poemoj. efektive la libro entenas 10^14 sonetojn, kvankam ĝi dikas apenaŭ unu centimetron. tio eblas dank' al la tranĉado de ĉiu poem-paĝo je dekkvar horizontalaj paperstrioj. sur ĉiu strio estas verso. estas 10 paĝoj. oni ne povas turni paĝon en ĉi tiu libro, sed nur unuope turni verson. se oni akceptas, ke ŝanĝo de unu verso ŝanĝas la poemon, do kuŝas reale ĉi tie la dirita nombrego de poemoj. la aŭtoro zorgis, ke rimado, gramatikaj formoj kaj silabado (3) ĉiam akordiĝu, kaj tio estas la lertaĵo.

parenteze tio iom pensigas, kion ĝustadire oni nomas racio. ŝajnas ke en antikva kaj klasika eŭropo racio proksimis al saĝeco, prudento, kapablo harmoniigi la diversajn aspektojn de homa vivo; moderne racio drivis al rigora analizo, formala logiko, scienca demonstro kaj ĝi sekve malproksimiĝis de ordinara vivo. oni povas legi la strangaĵojn de ulipo kiel esprimon de dubo pri la ĉiea ĝustalokeco de moderna racio, kiu konservas la universalajn pretendojn de antikva racio. tiujn pretendojn superrealismo kritikis per distancigo, ulipo per ironio.
referencoj:
- rajmundo kveno, france raymond queneau /remõ keno/, franca verkisto, 1903-1976
- stilekzercoj / queneau raymond, trad. ertl istvan. - la kancerkliniko, suplemento al numero 40a, 1986
- franclingvaj versoj estas senakcentaj kaj mezuriĝas per silabnombrado.
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire