astronomio trovas ĉiam pli da informoj pri malproksimaj planedoj interalie pere de pluraj kosmorigardaj sputnikoj.
komence pri ĉiu nova planedo amasinformiloj hurais. la afero banaliĝis, la kalkulo sumiĝas al kelkaj centoj da planedoj. amasinformiloj nun huraas, se oni trovas „loĝeblan planedon“. lastatempe ili bruis pro tio, ke oni distingis du bluajn, do eble akvohavajn planedojn. fine ŝajnas, ke tiuj bluaj planedoj estas grandegaj, varmegaj, ne tiom bonvenigaj.
mi foje jam komentis supraĵe la temon, mi ne volas tedi per rediroj, sed klarigo eble utilas. ni ne estu naivaj...
1 - la franclingva kaj eble alilingva esprimo „loĝebla planedo“ estas misgvida. mi ĉiufoje emas demandi, kiom altas la luprezoj de tieaj apartamentoj. estas ŝancoj, ke tiuj planedoj havas vivofavorajn kondiĉojn, alivorte ili estas neniel senpere loĝeblaj sed „eble vivotaŭgaj“.
2 - se iuj el tiuj planedoj havas propran vivosferon, nenio certigas, ke ĝi estas taŭga por homoj. se ni flanke lasas graviton, temperaturon kaj aliajn fizikajn kondiĉojn, sufiĉas ke tiea vivo havu fremdan biologian bazon (se tio ekzistas) aŭ propran arsenalon da virusoj kaj bakterioj, por ke enveno de homoj kaŭzu pereon de la venantoj, de la medio aŭ de ambaŭ.
3 - neniu homa kulturo ĝis nun tiom longe daŭris, kiom daŭrus la vojaĝo al tiuj planedoj per la konata kosmoflugarto, ĉar la necesa tempo kalkuliĝas laŭ dekmiloj da jaroj. neniu kosmoŝipo funkcius tiom longe, neniuj sinsekvaj generacioj de vojaĝantoj sin konservus tiom longe, neniu havas sufiĉan monon por tian kosmoŝipon ekipi kaj startigi, neniu havas sufiĉan intereson por estigo de dua homaro malproksimega en spaco kaj tempo.
4 - vojaĝo al eventuale vivofavora planedo estas ia loto, en kiu oni ne povas prognozi la ŝancojn de prospero. kion farus ŝipanoj alveninte stelsistemon, en kiu fine sur neniu planedo eblas vivi?
la vero estas, ke ni ĉiuj legis librojn aŭ vidis filmojn de sciencfikcio. en tiuj fikciaĵoj oni trairas hiperspacon (tio ne ekzistas), aŭ dormas tre longe en frosta stato (tio ne ekzistas), kaj ĝisflugas malproksimegan planedon sen zorgo pri kosto (tio eĉ malpli ekzistas). sur la fremda planedo oni forpafas kelkajn monstrojn kun grandaj dentoj, kaj ĉio bonas. ni ĉiuj havas tiujn bildojn en la kapo.
kiam teleskopo montras ombron de planedo sur malproksima stelo, tiuj revoj vekiĝas, kaj pro tio ni huraas. sed la vera vero estas, ke ni estas infanoj, kiuj etendas brakon por kapti la lunon. la vera vero estas, ke ni kaĵolas bildon de malproksimaj planedoj kun pluraj lunoj brilantaj super misteraj ĝangaloj, kaj per tio forrevas la difektiĝon de la planedo sub niaj piedoj.
Affichage des articles dont le libellé est kredo kaj malkredo. Afficher tous les articles

2013-10-26
2013-06-08
kie fremduloj estas
„estas tro da fremduloj en francio“ iuj diras kaj diras. iafoje ili taksas la troecon per nombroj. eĉ pri senpasportuloj iuj havas nombrojn.
mi kutime respondas, ke estas tro da francoj eksterlande. sed en tio neniu vidas problemon.
lastatempe iu rimarkigis al mi, ke la fundamenta problemo alias: estas tro da fremduloj en fremdaj landoj. multe pli da ili, fakte, ol da ia ajn alia kategorio...

2012-07-28
popola kaj klera psiĥologioj
en iuj kampoj la popola lingvo kaj la fakula ĵargono tre disas. pri la ĝustaj kaŭzoj oni povas supozi...
unua supozo estas, ke lingvohistorio influis la situacion. iam laborante pri parte lingvoanalizaj kaj parte statistikaj programoj, mi rimarkis, kiom da netravideblaj grekaĵoj estas en la unua fako, kaj kiom pli diafanaj estas la terminoj de la dua. lingvoscienco sin amuzas per hapaksoj kaj anaforoj, dum statistiko kalkulas mezumojn kaj disecojn. probabla kaŭzo estas, ke eŭropa lingvoscienco heredis grandan parton de sia vortprovizo el grek-romia antikveco, dum statistiko elkreskis kiel nova branĉo de matematiko en la 17a kaj 18a jarcentoj, ĝuste kiam eŭropaj sciencistoj forlasis latinon favore al popolaj lingvoj.
dua supozo estas, ke iuj fakoj pli ol aliaj konstruas sian terminaron ekster la ordinara lingvo, ĉar iuj el iliaj esplorkampoj faciligas tion, aŭ ĉar ili sisteme prilaboris sian terminaron ekde la komenco. ĥemio aŭ kuracarto ekzemple flegas vastajn nomarojn el grekdevenaj elementoj. tial oni eniras la konsultejon de kuracisto kun oreldoloro kaj eliras kun otalgio. estas ĉi tie bela kampo por bonlingvismaj bataloj, kiun bonlingvuloj verdire eniras tre malsisteme, kaj kiun bertilo wennergren prilaboris interese en la simpliga gramatika vortareto de pmeg.
en la menciitaj fakoj, kiel montras la ekzemplo oreldoloro-otalgio, la kontrasto inter ordinara parolo kaj klerula ĵargono konsistas kerne en tio, ke saman aferon ili nomas malsame, kaj krome en tio, ke fakulaj terminoj pli abundas, ĉar ili pli subtile distingas.
psiĥologio havas apartan situacion. en ĝia kampo la diferenco inter ordinara parolo kaj klerula ĵargono ne estas forma, sed fundamenta. tion mi konstatas ĉiufoje, kiam mi registras psiĥologian vorton en la reta vortaro. la situacio alternas inter du eblecoj: aŭ la vorto estas ordinara, ja koncernas menson, karakteron, emociojn, ne havas diveneblan ĵargonan tradukon kaj mi entute hezitas, ĉu mi provizu ĝin per faka etikedo „psiĥologia“; aŭ la vorto estas psiĥologa vorto, kaj mi scias, ke mi ne trovos ordinaran esprimon por ĝi.
ĉu ekzemploj? tre simple. pensu pri sufiĉe konataj ideoj de psiĥologio: psiĥozo, ekstraverteco, skizofrenio... la komunan lingvon tiuj vortoj eventuale eniris — verŝajne tra mallarĝa pordo, ĉar iliaj sencoj tordiĝis — sed ili ne havas konatan samsencaĵon inter ordinaraj vortoj. kaj inverse, pensu pri la manieroj, kiel oni en la ordinara vivo priskribas homon: timema, simpatia, kuraĝa, kolerema, perfida, nobla, honesta... kiel psiĥologo nomas tion? li ne nomas. strange sed vere — neniu psiĥologia nocio klarigas, kiel iu estas timema aŭ kolerema. tiaj ecoj estas por fakula okulo eble travideblaj, nemenciindaj, aŭ tro vulgaraj kaj ĉiuokaze seninteresaj...
trans la terminologia konstato la baza demando do estas: kial psiĥologio difinas siajn ideojn tiom dise de ordinara intuo? natursciencoj kutime korektas la ordinaran mondrigardon, sed nur korektas. biologio instruas pli aŭ malpli sukcese, ke baleno ne estas fiŝo, ke araneo ne estas insekto, pliklarigante la ĉiuhoman intuon pri specioj kaj pri pli vastaj vivaĵo-grupoj. fiziko instruis, ke oni ne same pezas sur la tero kaj sur la luno. en tiuj asertoj iliaj bazoj restas proksimaj al komuna scio, ĝin ili kritike prilaboras, kaj ĝin ili evoluigas. psiĥologio prezentas la ekstreman situacion de scienco sen rilato al la ordinara mondo krom en kelkaj duarangaj skoloj karakterologiaj. ĝi estas tiurilate komparebla nur kun atomfiziko, kiu proponas materion precipe konsistantan el malpleno kaj trairatan de rapidegaj korpuskloj, pro kio materiismaj filozofoj ne plu certas pri la solido de grundo sub siaj piedoj... simile ni ne plu scias, ĉu ni rajtas esti streĉitaj, pro kio ni estas stresitaj, ĉu ni rajtas esti angoraj, pro kio ni estas paranojaj, kaj ĉu ni ankoraŭ havas animon, pro kio ni devas forvendi ĝin al psiĥo-provizantoj.

2012-07-10
spekulativa rivernomado
en montareto, kie mi okaze restis, fluas riveretoj nomataj az kaj erg. post kelkaj kilometroj ili unuiĝas kaj ricevas la nomon azerg. tre logike — komentos tiuj apartuloj, kiuj vidas logikon, kie aliaj nur kuriozon vidas.
kun logikemuloj ni revu pri ampleksigo de la regulo. la sama rivero atingante ebenaĵon jam iĝus azergodubomorgo. cent kilometrojn plue azergodubomorgolaternosagono. tuŝante la maron, ĝi ricevus tiel longan nomon, ke fiŝkaptisto forbabilus sian matenon anoncante, kie li kaptados.
tio tamen kontraŭus ĝeneralan oportunaĵon de lingvoj, ke oftaj vortoj mallongas kaj maloftaĵoj longas: gramatikiloj kaj ĉefurbaj nomoj mallongas, vilaĝetoj kaj malsimplaj ĥemiaĵoj ricevas longajn nomojn.
riveretoj iras tra senhomejoj apud forgesindaj vilaĝetoj. riveregoj trafluas multehomajn urbojn. oni do renversu la regulon. marenflua rivero havu simplan nomon, kiun oni kontraŭflue grandigu. la ĉefrivero estu ekzemple az, ĝia unua maldekstra branĉo estu azĉap, la dekstra azrast, kaj tiel plue...
du sufiksoj — respektive por dekstro kaj maldekstro — sufiĉos por nomi la tutan basenon en tia maniero, ke barĝisto aŭdante nomon scios ankaŭ la vojon. kompreneble embuskas risko de konfuzo pro eraro je unu silabo. se li direktos sin laŭ azĉaprastrastrastĉaprastrastĉapĉaprastĉaprastĉapĉaprast dum oni instrukciis azĉaprastĉaprastĉaprastrastĉapĉaprastĉaprastĉapĉaprast li trafos inter hommanĝulojn anstataŭ la celitan feri-urbeton. tamen ĉu oni rezignu tiel belan terminosciencan regulon pro konfuzetoj, pri kiuj erarintoj prefere kulpigu la propran malatentemon?

2012-02-16
klimatodubismo
moda vorto, kiu ankoraŭ ne infektis nian lingvon estas „klimatoskeptikismo“. mi malpezigis ĝin per „klimatodubismo“, sed ĝi ĉiuokaze lamas. klimatodubistoj ja ne dubas pri klimato. klara formo estus „klimatoŝanĝodubismo".
klimatologoj nun atingis sufiĉe ĝeneralan interkonsenton, ke la mondo komencis escepte rapidan varmiĝon. ili malpli certe, sed sufiĉe firme diras, ke tiun varmiĝon kaŭzas precipe homa industrio. tamen, ĉiufoje kiam gazeto artikolas pri la temo, eĉ paroligas famulon pri historio, sufiĉe multaj legantoj protestas kontraŭ tiu misinformado, iĝas amatoraj fakuloj pri mezurado de CO2, improvizaj kleruloj pri glaciepokoj kaj diversmaniere kontraŭas. specimenaro:
la gazeto „the guardian“ prezentas nuancan maparon, pri kontribuoj de la diversaj ŝtatoj al forceja efiko: kvanta takso, poa kvanto je loĝanto, nuntempa kontribuo, suma kontribuo tra la jardekoj...
klimato „stabilis dum jarcentoj“... tion oni ne studu je jarcenta, sed je jarmiliona skalomi timas, ke tiaj reagoj esprimas, kiel diras aliopinianto...
sufiĉe kun la katastrofismo de tiuj salonaj pseŭdo-klimatologoj kaj ĝardenaj ekologiaj fundamentistoj!
la lastatempa parta malfrostiĝo de marglacio, precipe norda, estas loka fenomeno
la verdema faŝismo min ŝokas, same kiel la griza, nigra aŭ ruĝa!
...la iluzion, ke ni povas trankvile daŭrigi niajn tre energimalŝparajn vivetojn.la publiko ne nur malfruas rilate al sciencaj konoj, ĝi en iuj okazoj diligente ŝtopas la orelojn kontraŭ malkomfortigaj sciigoj.
la gazeto „the guardian“ prezentas nuancan maparon, pri kontribuoj de la diversaj ŝtatoj al forceja efiko: kvanta takso, poa kvanto je loĝanto, nuntempa kontribuo, suma kontribuo tra la jardekoj...
2011-07-08
unu konstanta eraro prefere ol pluraj
se vi aĉetas enciklopedion, ĉu vi preferas, ke ĝi enhavas dufoje saman eraron aŭ du diversajn erarojn?
sensenca demando, he? vi preferas, ke ĝi enhavu neniun eraron. se ĝi entute eraras, tio bedaŭrindas, tio korektindas, kaj ne tiom gravas ĉu la eraroj konstantas aŭ diversas.
ne tiel opinias enciklopediistoj. mi foje parolis kun tiukampa profesiulo (okaze de pordunga intervjuo, kiu bedaŭrinde ne rezultis favore al mi), kaj pri ĉaso de eraroj li klarigis:
cetere — kiu vere zorgas ĉu everesto altas tri tomatofostojn pli aŭ malpli? tio estas unu el la dekmiloj da neutilaj informoj troveblaj en la plej seriozaj enciklopedioj. ni ne pagas por enciklopedioj, kiuj donu ĝustajn informojn, ni pagas por ke ili babilu en serioza tono pri ĉio kun faktoj, nomoj, nombroj. kaj tion scias iliaj redaktistoj.

"ekzemple du diversaj aŭtoroj redaktis pri fizika geografio de sudazio kaj pri turismaĵoj de nepalo respektive. unu diras ke everesto altas 8844 metrojn super la maroj, alia diras ke ĝi altas 8848. tio aspektas neserioze. ni devas unuecigi. ne gravas favore al kiu nombro ni decidas. ni ne lasu kontraŭdirojn en la enciklopedio."la rezono simplas: nur fakosperta leganto rimarkos unuece malĝustan informon, kaj se li plendos, oni respondos, ke mankas ĝisdatigo. sed kontraŭdiron povas trovi ordinara leganto, kaj pro tiu trovo li juĝos la enciklopedion nefidinda.
cetere — kiu vere zorgas ĉu everesto altas tri tomatofostojn pli aŭ malpli? tio estas unu el la dekmiloj da neutilaj informoj troveblaj en la plej seriozaj enciklopedioj. ni ne pagas por enciklopedioj, kiuj donu ĝustajn informojn, ni pagas por ke ili babilu en serioza tono pri ĉio kun faktoj, nomoj, nombroj. kaj tion scias iliaj redaktistoj.
2011-06-25
amasa individuismo
ĉinoj, mi rimarkis okaze de konversacioj, havas kliŝan imagon pri la "okcidenta individuismo". ĉu studento vivas malproksime de la gepatroj? — pro okcidenta individuismo. ĉu mezaĝulo fraŭlas? — pro okcidenta individuismo... nu, eĉ se ĝi tro facile klarigas ĉion kaj eĉ se "okcidento" estas eminente nebula nocio, la kliŝo sufiĉe ĝustas. ni vivas ĉi tie sub la premo de individuismo.
okcidentaj adoleskuloj simptome provas elmontri personecon. arbitre, iom mallerte, ili iun koloron, iun manĝaĵon, iun famulon, iun muzikan stilon ŝategas aŭ malŝategas. ili tiel montras, ke ili laŭdeve estas individuoj. multaj plenkreskuloj pretas diri ajnan stultaĵon, kondiĉe ke ĝi estu originala (en mia lando kleruloj kulturas tiun arton). ili brilas per paradoksoj, kiuj havas kiel precipan kvaliton, ke ili surprizas, ke ili originalas, kaj originaleco, signo de individueco, pli gravas ol ĝusteco.
pri tiu temo la etnologo klaŭdio levi-strauss iom skeptike rimarkis "laŭ ĉia ŝajno en nia civilizo ĉiu individuo kultas kiel totemon sian propran personecon"(1). ĝuste tiel. okcidentanoj malamas personkulton de politikaj gvidantoj, sed unu personon ili efektive kultas, nome sin mem, aŭ pli ĝuste la bildon de si, kiun ili konstruis kaj kaĵolas. tio estas socia devo. tiu, kiu ne havas videblan personecon, estas malestiminda.
tiun situacion abunde ilustras blogoj, gazetkomentoj kaj aliaj opiniesprimiloj. re kaj re mi legas: "mi scias, ke mi malkonformas al la rega opinio, sed...", aŭ: "mi estas herezulo: mi pensas ke..." aŭ kun forgeso de ĝentileco: "la stultigita amaso kredas ke... sed mi...". en multaj okazoj la "rega opinio" estas fantazio, sed ja fantazio necesa por pozi kiel apartulo. kiel originali, kiam ĉirkaŭe milionoj da aliaj individuoj volas originali? tia estas la dilemo de amasa individuismo.
notoj:

- "tout se passe comme si, dans notre civilisation, chaque individu avait sa propre personnalité pour totem" - en: sovaĝa penso, 1960.
2011-06-03
intervjuo de aktoro — apliko kun miĉjo muso
miĉjo muso aperis en la famega serio "tia estas la vivo", kaj lastatempe en "la infero globas", en kiu li rolis soliĝintan patron, kiu freneziĝas pro la morto de sia filino en bilardejo kaj kun grandaj rafinaĵoj murdas ĉiujn bilardludantojn de la urbo. li akceptas nin en sia loĝejo en trankvila kvartalo de disnejlando apud ejfelurbo, kaj afable respondas niajn demandojn, ĉar li estas, kontraste al siaj filmaj figuroj, antaŭ ĉio simpla kaj agrabla persono.
ĵeromo: miĉjo muso, ĉiuj jam aŭdis, ke vi havos rolon en la lasta filmo de valtero disnejo, "knabinoj ne ŝatas tion", kiu spekteblos post du semajnoj en juglando. en tiu filmo vi aperas kiel elefanto. tio estas nekutima rilate al via antaŭa kariero. kiel vi frontis tion?
miĉjo muso: ĝuste tiajn defiojn mi ŝatas. homoj kutimiĝis, ke mi rolas ĉiam kiel muso. surpreno de tute alia personeco estas supriza, vigliga sperto, kaj espereble ĝin tiel sentos ne nur mi, sed ankaŭ spektantoj.
ĵeromo: kiel okazis, ke disnejo proponis tiun rolon ĝuste al vi?
miĉjo muso: tio estis neatendita. mi scias, ke valtero disnejo antaŭe kontaktis donaldon anason, sed tiu rifuzis, juĝante la rolon tro peza el la kilograma vidpunkto. mi ne proksime konis valteron, sed ni kelkfoje renkontiĝis, kaj mi poste revadis, ke mi ludos sub ties gvidado. mi do entuziasme akceptis tiun proponon, kvankam ĝi surprizis min mem.
ĵeromo: kia estis efektive la laboro dum la pluraj monatoj de la filmado?
miĉjo muso: valtero estas senkompara kaj senkompata gvidanto. mi bezonas tion, ĉar laŭ karaktero mi estas tre fantazia kaj improvizema. tiuspeca gvidado tre efikas al mi, por ke mi rolu laŭ plej bonaj kapabloj — mi kredas, ke ĉifoje tiel okazis.
ĵeromo: mi scias, ke vi havas du junajn nevojn. kiel vi akordigas tre aktivan karieron kun familia vivo?
miĉjo muso: mi edukis miajn nevojn al granda memstareco. ili do kapablas elturniĝi dum la monatoj de intensa laboro, kiam mi forestas. kompense mi pasigas kun ili la sekvan monaton, ĉar mi kredas ankaŭ, ke infanoj bezonas tiajn tempojn de intimeco.
ĵeromo: kiajn planojn vi havas por la venonta jaro?
miĉjo muso: mi laboras nun por nova filmo kun luko piksaro. ĝi rakontos pri la malfacila memkonsciiĝo de juna termito en trunkaj koridoroj de sudamerika ĝangalo. ege trafa ideo laŭ mi, ĉar tiajn filmojn malmultaj kuraĝas komenci. mi ne rajtas nun rakonti la tutan historion, sed mi kredas, ke ĝi povas esti granda sukceso aŭ granda malsukceso depende je la akcepto de la publiko. tio estas la defio de la afero.
ĵeromo: dankon pro la interparolo kaj bondezirojn por tiu nova entrepreno.
miĉjo muso: nedankinde.

2011-06-02
intervjuo de aktoro
{aktoro} aperis en la famega serio {titolo}, kaj lastatempe en {alia titolo}, en kiu li rolis {rolon}. {ŝli} akceptas nin en sia loĝejo en trankvila kvartalo de {loko} apud {urbo}, kaj afable respondas niajn demandojn, ĉar {ŝli} estas, kontraste al siaj filmaj figuroj, antaŭ ĉio simpla kaj agrabla persono.
{demandisto}: {aktoro}, ĉiuj jam aŭdis, ke vi havos rolon en la nova filmo de {reĝisoro}, {alialia titolo}, kiu spekteblos {ekde aperdato} en {lando}. en tiu filmo vi aperas kiel {alia rolo}. tio estas nekutima rilate al via antaŭa kariero. kiel vi frontis tion?
{aktoro}: ĝuste tiajn defiojn mi ŝatas. homoj kutimiĝis, ke mi rolas ĉiam kiel {rolo}. surpreno de tute alia personeco estas supriza, vigliga sperto, kaj espereble ĝin tiel sentos ne nur mi, sed ankaŭ spektantoj.
{demandisto}: kiel okazis, ke {reĝisoro} proponis tiun rolon ĝuste al vi?
{aktoro}: tio estis neatendita. mi scias, ke {reĝisoro} antaŭe kontaktis {alian aktoron}, sed tiu rifuzis, juĝante la rolon tro peza el {ajna} vidpunkto. mi ne proksime konis {reĝisoron}, sed ni kelkfoje renkontiĝis, kaj mi poste revadis, ke mi ludos sub ties gvidado. mi do entuziasme akceptis tiun proponon, kvankam ĝi surprizis min mem.
{demandisto}: kia estis efektive la laboro dum la pluraj monatoj de la filmado?
{aktoro}: {reĝisoro} estas senkompara kaj senkompata gvidanto. mi bezonas tion, ĉar laŭ karaktero mi estas tre fantazia kaj improvizema. tiuspeca gvidado tre efikas al mi, por ke mi rolu laŭ plej bonaj kapabloj — mi kredas, ke ĉifoje tiel okazis.
{demandisto}: mi scias, ke vi havas {tiomajn} junajn {gefilojn}. kiel vi akordigas tre aktivan karieron kun familia vivo?
{aktoro}: mi edukis miajn {gefilojn} al granda memstareco. ili do kapablas elturniĝi dum la monatoj de intensa laboro, kiam mi forestas. kompense mi pasigas kun ili la sekvan monaton, ĉar mi kredas ankaŭ, ke infanoj bezonas tiajn tempojn de intimeco.
{demandisto}: kiajn planojn vi havas por la venonta jaro?
{aktoro}: mi laboras nun por nova filmo kun {alia reĝisoro}. ĝi rakontos pri {ajna temo}. ege trafa ideo laŭ mi, ĉar tiajn filmojn malmultaj kuraĝas komenci. mi ne rajtas nun rakonti la tutan historion, sed mi kredas, ke ĝi povas esti granda sukceso aŭ granda malsukceso depende je la akcepto de la publiko. tio estas la defio de la afero.
{demandisto}: dankon pro la interparolo kaj bondezirojn por tiu nova entrepreno.
{aktoro}: nedankinde.
instrukcio

- kopiu la supran tekston, anstataŭigu la krampaĵojn per la taŭgaj nomoj kaj sendu al la enpaĝigisto.
- vizitu la kafaŭtomaton, vi ja meritas tion.
2011-05-22
respondos post 80000 jaroj
sciencfikcio riĉigis la mondan folkloron. apud la tradiciaj rakontoj pri drakoj, ogroj kaj oraj palacoj, ni ĉiuj konas tiujn pri trakosmado en "hiperspaco" kaj batalo per "laserpafiloj" pro prema-plumpa "galaksia imperio". familiareco kun tiuj aperaĵoj estas tia, ke ĉiu pretas rezoni, kvazaŭ ili bildigus realon, kiun teĥnika progreso morgaŭ liveros.
artikolo en eventeo en traduko de m. hernandez oportune resobrigas el tiuj revadoj. oni legu, kiel kosmoŝipo vojaĝanto 1, portante muzikon, registritajn frazojn kaj diversajn aliajn alparolojn al supozataj eksterteruloj funkcios ĝis jaro 2015a kaj poste senvive drivos tra la kosmo dum 40000 jaroj antaŭ ol ĝi atingos la plej proksiman stelsistemon, se entute ĝi ne preterglitos. pli diligente oni neniel kapablas veturi kaj eĉ ombro de suspekto pri pli rapida veturmaniero ne estas nuntempe videbla.
sciencfikciajn fantazibildojn do tiom sorbis ĉies mensoj, ke serioza kosmesploro sin balastis per superfluaj mesaĝoj al vivuloj, pri kies eventuala ekzisto oni scias nenion, kiuj per nenia rimedo komprenus ilin, kaj kiuj ricevunte ilin post 40000 jaroj povus respondon hazarde direkti al ni kun pliaj 40000 jaroj da prokrasto. ni nur paciencu.
en komparo ĵeti mesaĝobotelon en maron ŝajnas tre prudenta veto pri sukceso.

2011-03-20
foiro de ekologiaj vinoj 2011
hieraŭ en apudpariza urbo montreuil /mõtrœj/ okazis la 9a foiro de ekologiaj vinoj. ĝi estas mezgranda okazaĵo kie tridek' ĝis kvardeko da vinistoj prezentas siajn produktojn.ĉiuj vinistoj kreskigas mem la vinberojn laŭ tradiciaj metodoj, en kiuj forestas sintezitaj sterkoj kaj persticidoj. iuj faras ankaŭ la vinon per naturaj gistoj aŭ kun limigitaj kvantoj da helpaj substancoj, interalie da sulfurdioksido.
ĉu oni volas kredi aŭ ne je la avantaĝoj por la konsumanto, por la naturo, eventuale por la sano de kultivistoj, oni ĉiuokaze trovas tie bonan okazon por malkovro de nekutimaj gustoj, malpli tipaj kaj malpli glataj ol tiuj de nuntempaj regionaj vinoj, kiujn progresoj en procedoj kaj teĥnikaĵoj igas pli kaj pli regule atendeblaj, laŭnormaj, ĉiujare egalaj al si mem.

la urbo montreuil longe estis, ankoraŭ iom estas, industria antaŭurbo kaj aparte loko de kinaj kaj televidaj studioj. tial abundas haloj kaj hangaroj, en kiuj oni povas aranĝi unutagajn okazaĵojn en sufiĉa spaco. ĉijare la halo estas eksa televidilfabriko, kiu poste funkciis kiel televidstudio, kaj post kelkaj monatoj detruiĝos.la afiŝon por la livero de jaro 2011a desegnis la konata karikaturisto siné.
2011-03-10
mapo de esperantio
la unua apuda diagramo bildigas la geografiajn devenojn de vizitantoj de ĉi tiu notejo laŭ landoj. tion registris la servo clustrmaps, kiu provizas ankaŭ la flankan mapeton.la diagramo surprizas min plurmaniere. la grava rango de usono ekzemple ne respondas al mia imago, ke ĝi estas malgraŭ granda loĝantaro maldensa koncerne la lingvon internacian, kompare kun eŭropo. simile, kvankam mi aŭdis antaŭ jaroj pri turkaj esperantistoj, mi havis impreson, ke ili kvazaŭ malaperis. ili tamen estas dekkvino en la kategorio "aliaj", se ne fuŝas la kalkulon ia falsa amiko inter la esperanta kaj la turka lingvoj, kiu erare logus turkojn ĉi tien. mi ankaŭ ne komprenas, kial francio tiom superpezas kompare kun germanio aŭ nederlando, kie laŭ mia impreso la esperanta movado egale fortas.
male ol oni ofte simplige diras, esperantio ne egale kovras la tutan teron. ĝi havas sian geografion. ĝi pli densas en iuj lokoj, pli maldensas en aliaj. mi supozas, ke vizitantoj de esperantlingva retejo konsistigas signifan prezenton de la geografia dismeto de esperantio. unu certa biaso estas la havebleco de retaliro: el komputile malmulte ekipitaj landoj, ekzemple afrikaj, ne povas veni multaj legantoj.

la dua diagramo arigas la nombrojn laŭ mondopartoj. la dislimojn inter norda kaj suda ameriko, inter okcidenta kaj orienta eŭropo mi decidis iom sennuance, sed ĉiuokaze la rezulto en grafika formo sufiĉe klaras. denove mi miras. ĉu vere orienta eŭropo tiom sinkis kompare kun la epoko de la fera kurteno? ĉu nordameriko tiagrade pli pezas ol sudameriko? aŭ ĉu hazarde ĉi blogo populariĝis malegale en diversaj mondpartoj, kaj la diagramoj sekve montras nur tion, kion ili montras — la devenojn de vizitantoj, sen similo al la sopirata mapo de esperantio?
2011-01-17
faktoj kaj fantazioj
diskrete la interŝtata oficejo eŭropol raportis pri la eŭropa atenco-rikolto en 2009. ne tiom bona jaro. post 581 sukcesaj aŭ nesukcesaj atencoj en 2007, 441 en 2008, nur 294 en 2009. terorismo pli modas en ĵurnaloj, ol en la realo.en ĵurnaloj hantadas ankaŭ la fantomo de danĝerega tielnomata islamismo. el la 294 atencoj nur 1 okazinta en italio klare venis de tiu flanko. bombamatoroj pli ŝatas aliajn motivojn: nacia apartismo precipe de la eŭska movado "eta" (237), anarkiismo kaj diversaj ekstremmaldekstraj movadoj (40), kaj ekstremdekstro (4). ĉio ĉi tre superrangas iun ajn religian pretekston.
dume francoj nutrataj de ĵurnalaj fantazioj laŭ enketo publikigita de "la mondo" 42-elcente vidas islamon kiel minacon. estas vere, ke la enketo proponis nur alternativon inter "ĉu laŭ vi la ĉeesto de islama komunumo en francio estas... precipe minaco al identeco de nia lando" aŭ "...precipe elemento de kultura riĉigo por nia lando" aŭ "...nek la unua, nek la dua". kial oni ne proponis "islamo estas interesa religio", "mi ne sufiĉe konas islamon" aŭ "mi fajfas pri islamo"?
2010-12-16
kroniko
la patro de la rozkolora pantero mortis,la kapo de reĝo henriko 4a reaperis,
pretas ĉio por venanta neĝo,
prezidantedzino preparas kanzonalbumon.
2010-12-10
la malegala batalo de ergonomoj kontraŭ teĥnokratoj
mi havis iam kolegon, kiu sufiĉe ŝanĝis la labormanierojn de la kompanio. li estis sistemestro en tiu epoko kiam komputistoj reĝis. lia metodo estis jena: unue li instaligis novajn programarojn; due li komisiis al kelkaj homoj provadon de la novaj programaroj; trie li aŭskultis la plendojn pri la novaj programaroj, kaj responde li trankvile demonstris, ke problemojn kaŭzas ne la programaro, sed la labormetodoj: modifu viajn kutimojn, kaj vi pli efike laboros. li estis bona argumentanto. li estis obstinulo. li estis teĥnokrato, ĉar ja laŭ teĥnokrato homoj adaptiĝu al iloj.
la malo de teĥnokratismo estas ergonomio, ĉar laŭ ergonomo iloj adaptiĝu al homoj. sub la ŝildoj de tiuj du barbaraj vortoj ŝirmiĝas du batalantoj, du herooj, kiuj luktas por la korfavoro de sinjorino progreso. kiu venkos?
en la realo preskaŭ ĉiam okazas kompromisoj inter la du sintenoj. sed klare en la industria kaj laboreja mondo pliofte venkas teĥnokratismo kaj malvenkas ergonomio. eble tio ne okazus, se la ordinara socio ne inklinus jam al teĥnokratismo. sed ja tiel estas: ni vivas inter homoj, kiujn maŝinaj novaĵoj fascinas. ĉiu volas la aparaton el lasta generacio, per kiu ŝli povos pozi kaj imponi. ne gravas se ĝi ne kontentigas bezonon, oni prefere kreos la bezonon por pravigi la havon de la aparato.
se nia lingvo ne estus nemateria solvo, kiun oni havigas al si per peno kaj tempo, edukante sian propran menson, sed elektronika aparateto, kiun oni aĉetas en butikoj, ĝi delonge furorus.

2010-11-20
neatendita paneo
maŝinoj ĉiam pli malsimplas. iliajn internaĵojn regas ĉiam pli nur fabrikantoj. perantoj kaj uzantoj perdas la kapablon mem ripari.
tion kaŭzas parte la publika deziro por pli lertaj maŝinoj, parte la premo de fabrikantoj al malsimpleco kaj al tia prez- kaj distribu-politiko, ke ĝi dependigas la aĉetantojn kaj instigas ilin al reaĉetado.
iĝas banale, ke oni staras senhelpe antaŭ paneanta maŝino. la ŝelo ne malfermeblas sen rompo. se ĝi tamen malfermeblas, oni timas, ke fiaskon en memriparo vidos la postvenda servo kaj ke tio malvalidigos la garantion. oni resendas. oni atendas. oni ekscias, ke la riparo kostos duonan prezon de nova aparato. oni rezignas kaj reaĉetas.
ĉio ĉi tre kontraŭas la ekologian konscion pri ŝparado de objektoj kaj materialoj, sed videble merkatiko kaj naturprotekto tiras nin al malaj direktoj.
bonaj solidaj malnovaj maŝinoj ne estis tiaj. ili estis meĥanikaj. ili estis simplaj, eble pezaj, eble ne tre kapablaj, sed tio, kion ili faris, faris bone kaj daŭre. ili ne paneis. ili post longa servo foruziĝis kaj rompiĝis kiam la lasta flikaĵo cedis. jes, tiaj ili estis!
des pli surprize do, kiam mi vizitis apudhejman butikejon kaj trovis, ke la publika leterkesto paneas. "paneas", estis skribite sur ĝi. iu ŝtopis ĝian buŝon por ke oni ne enĵetu sendaĵojn. tiele dum du monatoj, ĝis hieraŭ ĝi denove ekfunkciis. kiel eblas?
tion kaŭzas parte la publika deziro por pli lertaj maŝinoj, parte la premo de fabrikantoj al malsimpleco kaj al tia prez- kaj distribu-politiko, ke ĝi dependigas la aĉetantojn kaj instigas ilin al reaĉetado.
iĝas banale, ke oni staras senhelpe antaŭ paneanta maŝino. la ŝelo ne malfermeblas sen rompo. se ĝi tamen malfermeblas, oni timas, ke fiaskon en memriparo vidos la postvenda servo kaj ke tio malvalidigos la garantion. oni resendas. oni atendas. oni ekscias, ke la riparo kostos duonan prezon de nova aparato. oni rezignas kaj reaĉetas.
ĉio ĉi tre kontraŭas la ekologian konscion pri ŝparado de objektoj kaj materialoj, sed videble merkatiko kaj naturprotekto tiras nin al malaj direktoj.
bonaj solidaj malnovaj maŝinoj ne estis tiaj. ili estis meĥanikaj. ili estis simplaj, eble pezaj, eble ne tre kapablaj, sed tio, kion ili faris, faris bone kaj daŭre. ili ne paneis. ili post longa servo foruziĝis kaj rompiĝis kiam la lasta flikaĵo cedis. jes, tiaj ili estis!des pli surprize do, kiam mi vizitis apudhejman butikejon kaj trovis, ke la publika leterkesto paneas. "paneas", estis skribite sur ĝi. iu ŝtopis ĝian buŝon por ke oni ne enĵetu sendaĵojn. tiele dum du monatoj, ĝis hieraŭ ĝi denove ekfunkciis. kiel eblas?
2009-12-21
nombromanio
ĉina daŭismo (1) priskribas la mondon tre sisteme. laŭ ĝi estas kvin elementoj – metalo, ligno, akvo, fajro kaj tero – kvin partoj de homa korpo, kvin koloroj, kvin muzikaj tonoj, kvin bazaj gustoj kaj tiel plu. krom tio ankaŭ estas duelementa analizo de la mondo laŭ jino kaj jango. aŭdante tiun instruon la spirito sentas la fundamentajn ordon kaj harmonion de la mondo.greka pitagorismo priskribas la mondon tre sisteme. laŭ ĝi estas kvar elementoj – akvo, aero, tero kaj fajro – ili diverse konsistas el seko kaj malseko, varmo kaj malvarmo. estas kvar ĉefdirektoj, kvar sezonoj, kvar koloroj, kvar bazaj homaj karakteroj kaj tiel plu. duarange ankaŭ estas sepopoj: sep planedoj, sep muzikaj tonoj... aŭdante tiun instruon la spirito sentas la fundamentajn ordon kaj harmonion de la mondo.
post tiuj ravoj la spirito tamen ekdubos, kiel la mondo povas havi samtempe kvin kaj kvar elementojn. ĉu ne pro la pradeziro de homoj trovi nombran organizon en la naturo? matematikaj kaj mondobservaj rimedoj intertempe progresis, kaj montris ke la naturo malofte konsistas el tiaj simplaj nombrorilatoj. unuflanke oni ankoraŭ povas miri kun ioma postgusto daŭisma aŭ pitagorisma, kiel matematiko bone taŭgas por priskribo de fizikaj aŭ aliaj fenomenoj — sed koste de granda malsimpliĝo de la pensorimedoj — aliflanke oni povas konstati, kiom matematiko daŭre malmulte helpas en aliaj fakoj, interalie homsciencaj. finfine la saldo de nombromanio ne nepre estas pozitiva; tiu pensmaniero en homa historio ne estis ĉiurilate bona konsilisto por kompreno de la mondo.
prinotoj:
- daŭismo: pli kutime taoismo, daoismo... kun tiu strangaĵo ke ĝi temas pri tao, dao (la vojo) kaj devus nomiĝi do taismo aŭ daismo, aŭ se ĝi nomiĝas taoismo ĝi devus temi pri taoo.
2009-10-10
scienca proceduro de mezopotamiaj divenistoj
el la esearo "sortodiveno kaj racio" (1) la plej longa kaj plej interesa artikolo estas tiu de johano botero (2).
sumeranoj — la fruaj loĝantoj de tiu parto de irako kiu antikve estis mezopotamio — inventis
multajn metodojn de aŭgurado. iuj forgesiĝis, kiel oledivenado, en kiu oni observas la formojn de oleaj gutoj sur akvo; korpodivenado, en kiu oni prognozas la destinon de homo laŭ la formoj, makuloj kaj koloroj de ties korpopartoj... aliaj vastiĝis tra la antikva mondo, kiel internaĵodivenado, en kiu oni oferas beston kaj observas ĝian organaron, precipe ĝian hepaton; ĉielodivenado, en kiu oni antaŭdiras el astraj, veteraj kaj birdaj aperaĵoj... iuj daŭris ĝis nuntempo, kelkfoje stumpigite: vizaĝodivenado (fiziognomiko) konservis el korpodivenado nur la ekzamenon de vizaĝo; astrodivenado transsavis la astronomian parton de ĉielodivenado.
la sumeraj aŭgurometodoj estas tre sciencaj. divenisto de la urbo mario (3) el la -18a jarcento protokolas:
la paradokso estas, ke hodiaŭ ni ne kredas, ke hepato de oferbesto rilatas al la rezulto de planata milito, sed ni ne povas ne agnoski la rigorecon de la proceduro.
referencoj:
sumeranoj — la fruaj loĝantoj de tiu parto de irako kiu antikve estis mezopotamio — inventis
multajn metodojn de aŭgurado. iuj forgesiĝis, kiel oledivenado, en kiu oni observas la formojn de oleaj gutoj sur akvo; korpodivenado, en kiu oni prognozas la destinon de homo laŭ la formoj, makuloj kaj koloroj de ties korpopartoj... aliaj vastiĝis tra la antikva mondo, kiel internaĵodivenado, en kiu oni oferas beston kaj observas ĝian organaron, precipe ĝian hepaton; ĉielodivenado, en kiu oni antaŭdiras el astraj, veteraj kaj birdaj aperaĵoj... iuj daŭris ĝis nuntempo, kelkfoje stumpigite: vizaĝodivenado (fiziognomiko) konservis el korpodivenado nur la ekzamenon de vizaĝo; astrodivenado transsavis la astronomian parton de ĉielodivenado.la sumeraj aŭgurometodoj estas tre sciencaj. divenisto de la urbo mario (3) el la -18a jarcento protokolas:
denove, duafoje, mi faris jene: "ĉu ne la militistaron de lia moŝto, kiun li sendis kontraŭ hammurabi, ĉi lasta kaptos, venkos aŭ venkigos? ĉu ne li haltigos ĝin, per batalaj aŭ pacigaj rimedoj? kiel ili trairis sekure la pordegon de mari, ĉu revene trairos sekure?" post tio mi trarigardis la antaŭsignojn. en la unua estis la "rigardo", estis la "vojo", normale aspektis la "palaca pordo", estis la "sekreto"; la "sekureco" estis duobla, la "piedo" (?) estis turnita al la [vando (?)] de la "fandujo", la "sidejo de la paŝtisto" estis dekstre ligita [kaj maldekstre senliga?], estis la "fronta kunpuŝo kontraŭ malamiko" [...], la maldekstra parto de la "fingro" estis rompita, la "elkresko" [...], la altaj partoj aspektis normale. en mia kontraŭekzamenaĵo [...], la "vojo" aspektis normale, la "maldekstra domo" [...], la "palaca pordo" [aspektis normale?] la "sidejo de la paŝtisto" estis dekstre senliga [kaj maldekstre ligita?], maldekstre de la [...] estis fendita [...], estis la "bazo de trono", la "fingro" aspektis normale, la "elkresko" estis tre dika (?), la polmoj aspektis normale, la koro aspektis normale, la altaj partoj aspektis normale. lia moŝto do ne zorgu pro sia militistaro. [p. 125a-126a mi tradukas el la franca]por pli sekura rezulto — kaj probable ankaŭ por limigi sian respondecon — hepataŭguristo do ne faras unu provon, sed tuj sekvigas kontraŭprovon. se la du provoj sufiĉe akordas, li prognozas kun bona certeco; se ili ne donus saman rezulton, li rezignus je prognozado. nuntempa eksperimentanto ne agus alie.
la paradokso estas, ke hodiaŭ ni ne kredas, ke hepato de oferbesto rilatas al la rezulto de planata milito, sed ni ne povas ne agnoski la rigorecon de la proceduro.
referencoj:
- divination et rationalité / vernant j.-p., vandermeersch l., gernet j., bottero j., crahay r., brisson l., carlier j., grodzynski d., retel-laurentin a. - seuil, 1974. - 319 p.
- johano botero, france jean bottéro /ĵã botero/, franca historiisto kaj filologo, 1914-2007
- mario, antikva urbo en nuna sirio
2009-10-01
difektu viajn hejmaparatojn
amiko laborinta en riparejo klerigis min pri la ĝusta uzo de hejmaparatoj. fornoj, fridujoj, televidiloj, sonaparatoj kaj ceteraj estas konstruitaj tiel, ke ili daŭros mallonge trans la limo de plej longa garantio. sekve...
... se vi estas konsumanto, kiu volas ŝpari monon kaj longe konservi funkcipovan aparaton, vi uzu ĝin tre intense kaj malzorge. la aparato difektiĝos antaŭ la fino de garantio, dank' al kio vi povos riparigi kaj ŝanĝiĝi pecojn senpage. poste uzos ĝin pli modere dum ankoraŭ pluraj jaroj.
... male, se vi estas konsumanto, kiu ŝatas novaĵojn kaj brilaĵojn, vi uzu viajn aparatojn normale, kaj eĉ laŭ rekomenditaj flegoj. la aparato difektiĝos iom post la fino de garantio, kaj tiam riparo tro kostus, do vi aĉetos anstataŭige la lastan supermaŝinon plus-plus profesian 23x luksan, pro kiu vi feliĉos.

2009-05-06
porviraj vestoj, porinaj vestoj
1 - okaze de la sezonaj rabatoj sinjorino ajnulo butikumis. ŝi montras al sinjoro ajnulo nove aĉetitan jakon. "mi trovadis nenion plaĉan" ŝi rakontas "sed irante tra la parto de viraj vestoj en tiu butiko, mi ekvidis ĉi tiun. ĝuste la specon de ŝtofo, kiun mi serĉis. kaj bonŝance ankaŭ la ĝusta grando estis. do mi prenis. bela ĉu?"
2 - sinjoro ajnulo penas trovi taŭgajn ŝtrumpojn en la superbazaro. sinjorino ajnulo helpeme proponas: "prenu ĉi tiujn". "kiel mi povus? ili estas el la bretaro de inaj vestoj."
ke homoj reagas tre malsimile en tre similaj situacioj, ofte signas gravan limon en ilia pensmaniero.
homoj fervore subtenas seksan egalecon en laboro, en politiko, en ĉiaj publikaj cirkonstancoj, kaj ili same fervore konservas seksajn malsamecojn en privataj cirkonstancoj. eĉ ŝtrumpojn aŭ aliajn bagatelojn, kiuj necesigas nenian seksan distingon, oni vendas aparte al viroj kaj al inoj.
neniu miras pri tio, ke inoj ekde la 20a jarcento konstante alprenis pecojn el la vira vestaro, dum viroj neniam prenis el la ina vestaro. simpla klarigo tamen estas: surmetante virajn vestojn, inoj montras ke ili similigas sin al la supera sekso; rifuzante inajn vestojn, viroj montras, ke ili ne similigos sin al la malsupera sekso. tiu malsimetria konduto klare signas, ke oni same pensas ambaŭflanke: viroj superas, inoj malsuperas.

Inscription à :
Articles (Atom)