la komputilaj disketoj, ankaŭ la lastageneraciaj de grando 5 coloj kaj kvarono, ekstempas. oni ne eĉ ne findisputis, ĉu ili nomiĝu disketoj aŭ diskedoj, kaj ili mem ĉesigis la debaton malaperante.
samtempe kun ili perdiĝis akompanaĵoj: plastaj kovertoj, en kiujn oni enŝovis unuope la disketojn, disketskatoloj diversgrandaj, kaj disket-legiloj, kies duobla buŝo mankas sur la vizaĝo de nuntempaj komputiloj.
kiel multaj aliaj homoj, antaŭ jaroj mi forĵetis miajn lastajn disketojn kaj lastajn akompanajn rekvizitojn – pri kio mi tre pentas. mi pentas, tial ke la skatoloj estas reuzeblaj.
la kompreno pri tio venis jene: mi laboris ĉe klienta firmao en vasta oficejo aranĝita laŭ la plu reganta modo: komuna ĉambrego por unu aŭ pluraj dekoj da homoj sidantaj ĉe siaj labortabloj, dank' al kiu oni aŭdas la telefonajn aŭ ĉeestajn babilojn de ĉiuj kaj efike legas aŭ redaktas nur kun la silentiga ŝirmo de kapaŭdiloj. mi kaj kolego estis serĉantaj en ŝranko iajn dokumentojn kaj ni hazarde trovis malplenan disketskatolon. ĝi sole staris sur breto kiel vrako de pereinta ŝipo sur strando. la kolego diris: „kion oni povus fari per ĉi tio? ĉu enmeti plantojn?“. mi respondis: „bonega ideo“, kaj mi ŝtelis la skatolon. jes, ŝtelis, pri kio mi kompreneble ankaŭ pentas.
mi pripensis. la objekto ne tiel oportunas, kiel unuavide ŝajnis. la antaŭa plato de la skatolo kliniĝas antaŭen, kio signifas, ke ĝi pivotas ĉe la fundo, kiu do ne estas akvoimuna. mi glue fiksis tiun parton – iom malbele mi konfesas, gluaj strioj makulas la travideblan vandon de la skatolo.
mia unua agrikultura provo kun la objekto fiaskis. kvankam la sovaĝaj fragujoj, kiujn mi enplantis estas de sufiĉe fortika gento, ili putris pro troa malseko. tio estas la maloportuna flanko de plantujoj sen ellika sistemo. je la dua provo mi plibonigis la aranĝon. mi imitis la grundon, en kiu fragujoj bone kreskas, nome konsistantan el funda sabla tavolo, kiu drenas la eventuale troan akvon, supra tavolo el fekunda tero kaj surŝuto de velkaj pecetoj de folioj, kiu funkcias kiel mulĉo. mi akvumas ĉiutage nur per surŝpruco. la fragujoj ŝajne kontentas pri tiu ekipaĵo. disfaldiĝis eĉ unu floreto. ĝi baldaŭ senpetaliĝis kaj iĝis bero. ankaŭ du semoj de koriandro, kiujn mi prove enmetis, trakreskis.
okaze de bezono mi delikate enpuŝas la elpendajn foliojn, fermas la skatolon kaj facile kunportas la tuton. la fragujoj min ĉie akompanas, al la laborejo, en trajna vojaĝo, al ajna loko, kaj ĉie mi povas ilin elpreni kaj loki apud fenestron, kie ili ĝuas la sufiĉe sunan veteron de la ĉi-jara vintro. se en trajno, ili spektas la pejzaĝon dum la tuta vojo, kaj ne ĝenas aliajn vojaĝantojn eĉ per unu miaŭo, kiel verŝajne okazus kun enkofra kato.
kiu ankoraŭ havas disketujon, tiu sciu ke li havas potencialan dorlot-vegetaĵon.
Affichage des articles dont le libellé est anekdoto. Afficher tous les articles

2015-12-12
2014-01-06
adiaŭ al granda ordinaro (grand ordinaire)
en la dimanĉa bazaro iu vendas rabatitajn manĝaĵojn: biskvitojn, dolĉaĵojn, trinkaĵojn, kies limdato proksimas, aŭ kies pakoj iom difektiĝis. eta breto ankaŭ surhavas kelkajn vinbotelojn.
mi aĉetis botelon de ‚granda ordinaro‘, eble la lastan kiun mi povas trovi. la nomo ‚granda ordinaro‘ sonas paradokse – „oksimore“ diras retoriko per sia ĉiam abunda kaj grekomania vortprovizo.
kiel rezervita nomo ‚granda ordinaro‘ aperis en 1937 imitante pli antikvajn esprimojn, kiuj distingis inter ĉiutagaj „vinoj de ordinaro“ kaj dimanĉaj „vinoj de granda ordinaro“.
la grandaj ordinaraj vinoj estas duarangaj sed agrablaj produktoj de burgundio, precipe ruĝaj el vinberspecoj nigra pinoto kaj gamajo. malpli abundas la produktado de blankaj kaj rozkoloraj variaĵoj.
en 2012 oni ŝanĝis la nomon. de nun la boteloj surhavas etikedon kun ‚burgundiaj montetoj‘ (fr: coteaux bourguignons). la antaŭan nomon mi ŝatis. mi ne decidis, ĉu mi ankoraŭ aĉetos.

2013-07-03
dankon al kentukiaj kokidoj
en la vivo de ekster-etata komputisto, laboranta kelkajn monatojn ĉe iu firmao, kelkajn semajnojn ĉe alia, kaj tiel migranta de oficejo al oficejo, revenas iuj scenoj kvazaŭ en sonĝo.
unu el tiuj ripetiĝaj scenoj estas la alveno. la nova kliento malpaciencis. ŝli telefone urĝis, ĉar je planita dato komenciĝos grava projekto, la helpanto nepre ne maltrafu la unuajn kunvenojn. negocantoj intertelefonis, disputis pri datoj, planis rapidan forlason de la antaŭa kliento kun transdono de taskoj al iu, prokraston de ferioj, fiksis la daton de komenco, transdonis la adreson, kaj bone, la helpanto ekiris kaj atingis la oficejon. li lasis identokarton ĉe la akceptejo, interŝanĝe ricevis nomkarton por klipi al la jako, liftis al la indikita etaĝo kaj tie en la ĝustaj tago kaj horo manpremas kun la kliento.
– „sinjoro tianoma, bonan tagon, kiel vi fartas? sekvu min, ni iros al mia laborĉambro... ĉi tie necesas magneta karto por malfermi la pordon, vi baldaŭ ricevos, intertempe vi nur atendu kaj trairu kun iu ajn preterpasanta... ĉi tien, bonvolu...“
– „dankon“
– „mi prezentas kolegon alinoma. alinoma, mi prezentas al vi sinjoron tianoman, kiu helpos en la projekto ‚tuj 3000‛.“
– „tre agrable.“
– „mi ĝojas.“
– „bone, do, sinjoro tianoma mi prezentos al vi la elementojn de la projekto, sed unue ĉu vi deziras kafon?“
– „ne dankon, mi ĵus havis.“
– „ha bone. do en venonta semajno vi ĉeestos la unuan kunvenon – okazis ioma prokrasto, ĉar iu havis aliajn taskojn, alia feriis, do vi komprenas...“
– „memkompreneble.“
– „mi devas averti ankaŭ, ke ni havas ĉi tie etan malfacilon, nome estas malvaste, kaj sidloko por vi ne estas, vi povos uzi la kunvenan tableton en la najbara ĉambro, aŭ eventuale mi aŭdis, ke iu en la kvara etaĝo ferias, kaj vi povos uzi ŝian lokon.“
– „bone.“
– tamen vi ankoraŭ ne povos uzi la komputilojn, ĉar por tio necesas magneta karto, kiun ni mendis, sed la prizorganto feriis ĝis hieraŭ... intertempe mi donos al vi kelkajn dokumentojn por legado. cetere ĉu vi venis kun tekkomputilo?“
– „jes.“
– „bonege. mi transdonos la dokumentojn al vi per usb-memorilo. tio estas malpermesita, sed kion fari? ĉu vi havas usb-memorilon?“
...
sekvas unusemajna nenifarado kun la alportitaj komputilo, usb-memorilo, krajono kaj kajero („ĉu materialo? ha, la provizisto ferias, bedaŭrinde, sed kiam ŝi revenos, memorigu al mi.“), sen konekto al la firmaa loka reto, side inter la dosier-stakoj, familiaj fotoj kaj infandesegnoj de forestanta oficisto. tio kompensas la rezignon je unu semajno da ferio.
dum tia situacio foje okazis al mi, ke la alportita komputilo trovis liberan konekton al interreto. en la krozilo aperis unue reklama paĝo por kentukiaj frititaj kokidoj – alinome kfc – kaj poste ek, ĝi jam glate iris tra la reto.
je tagmeza paŭzo mi vane serĉis restoracion je la marko kfc en la ĉirkaŭaĵo. mi esploris dum pluraj tagoj kaj fine eltrovis, ke najbaras ne restoracio sed la landa ĉefoficejo de la firmao mem, kiu krom kfc ankaŭ regas la markojn pizza-hut kaj yum, kiuj efektive kunreklamis sur la sama akceptopaĝo. ilia retaliro havis nenian protekton.
probable kokidoj ne scias en kentukio, kiel ili komplezis al mi en malproksima francio. se iuj el ili legas ĉi tiun noton, ili akceptu mian elkoran dankon.

2013-05-08
biciklo[4.4.0]dekano
eble al vi strangas la titolo de ĉi tiu noto? nu, ankaŭ al mi ĝi strangis, kiam mi ekvidis ĝin en listo de piv-aj vortoj.
momente ŝvebis antaŭ miaj okuloj – kaj eble same ŝvebas antaŭ viaj okuloj – bildo de dekano de la urba universitato preterbiciklanta sur la vojo. tiu dekano estas aparatoŝatanto, kiu ne veturas per ajna biciklo, sed havas la lastan modelon de prestiĝa marko, tiom prestiĝa, ke ĝi numeras siajn modelojn per pluraj numeroj, kaj ĉi tiu eminenta maŝino estas la biciklo-4.4.0. la tuton mi volonte bildigus en nederlanda ĉirkaŭaĵo, kie urboj, universitatoj kaj bicikloj abundas.
sed la difino ne tre rilatas al tiu bildo. ĝi tekstas „C10H18, iomete mentodora likvo, uzata kiel industria solvanto por vaksoj, lakoj; produkto de la hidrogenado de naftaleno“. mi, sensciulo pri ĥemio, supozas, ke „bi-cikl“o ĉi tie rilatas al du ĥemiaj „cikloj“, kaj mi vidas, ke „dek-an“o dependas de ĥemia prefikso „dek“, ĉar ĝuste sub tiu prefikso estas registrita la plena formo.
kiel okazis, ke mi trafis tiun vortoformon? nu, mi nuntempe prilaboras vortolistojn el ‚plena vortaro de esperanto‛ kaj el pluraj eldonoj de piv por iu komparilo. pri ĉio ĉi temos venonta noto, kiam la afero maturos.
dume mi ankoraŭ menciu, ke piv informas pri alia formo por „biciklo[4.4.0]dekano“, nome „dekalino“. do se vi foje vidos la preterbiciklantan dekanon, ne cerbumu, kiel vi diable elparolos la rektajn krampojn, al kunhomoj diru simple: „dekalino!“.

2013-01-26
anagramoj per vortoforĝisto (wordsmith)
la retejo vortoforĝisto (wordsmith.org) disponigas kelkajn vort-amuzaĵojn. unu el ili estas anagramilo.
kredu aŭ ne kredu — ĝi funkcias ankaŭ en nia lingvo. vi povas anagrami „ĉu vi bone fartas“, klavite per h-literumo (do la „h“ memstare ŝanĝos sian lokon):
oferbuĉanta vis (?)
oferbuĉatan vis (?)
buĉoferatan vis (?)
buĉoferanta vis (?)
[...]
forbuĉatan veis
forbuĉanta veis
forbuĉata venis
forbuĉata sveni
bravaĉo infestu
buĉata forsveni
funebrata voĉis
observanta ĉifu
observatan ĉifu
varbante sufiĉo
hufbatas ricevon
hufbatas virecon
hufbatas cervino
varbonta sufiĉe
varbotan sufiĉe
raba ĉifonvestu
arba ĉifonvestu
[...]
klerige, ĉu ne?
reeĥas movoj

2012-09-11
ŝanĝo de poŝtelefona provizanto
leĝo de la ĉi-tiea ŝtato postulas, ke poŝtelefon-numeroj estu porteblaj. komprenu, ke se vi ŝanĝos la provizanton, vi konservos vian numeron.
antaŭe ĉiu telefonfirmao devigis vin al rezigno pri la numero kune kun la lineo, kaj la nova firmao donis novan numeron el sia provizo. tio premis la abonantojn al restado ĉe la sama provizanto. la leĝo faciligis la ŝanĝadon, garantiante, ke vi ne devos je ĉiu ŝanĝo atentigi ĉiujn konatojn pri nova numero. tiu leĝo el 2006-2007 estis planita por akrigi la konkurencon kaj malaltigi la prezojn, sed ĝi ne efikis – la tri grandaj telefonkompanioj (laŭnome bouygues /bŭig/, orange /orãĵ/ kaj sfr) videble akordiĝis pri prezoj kaj mirinde estas nur, ke neniu procesis kontraŭ ili pro tio.
poŝtelefonon mi malmulte uzas. mi do dekomence elektis sen-abonan uzadon, aĉetante de malgranda firmao kartojn aŭ reŝarg-numerojn, kiuj provizas difinitajn nombrojn de minutoj. ĝi pli kostas laŭ tempo sed taŭgas por tia uzo.
lastatempe la merkaton envenis kvara granda kompanio (free /fri/), kiu proponis pli malaltajn abonprezojn, kaj devigis la aliajn al rearanĝo de ofertoj. la ĝenerala malaltigo estis drasta: tipa monata abono por du horoj da alparolo kaj senlima tekstado kostis antaŭe 30 eŭrojn, nun inter 2 kaj 12 eŭrojn.
mi juĝis, ke la tempo maturas por abono. mi esploris la retejon de mia provizanto (virgin mobile), sed ne bone komprenis, kiel mi ŝanĝu de per-karta al po-monata sistemo. mi do vizitis butikon:
— mi havas telefonnumeron ĉe vi, mi deziras ŝanĝi de karta al abona sistemo.
— tio eblas, sed mi avertas, ke vi ricevos novan numeron.
— ĉu ne eblas konservi la numeron?
— tio eblos nur, se vi faros tion interete aŭ telefone.
mi jam konstatis, ke interrete ne eblas. mi telefonis al la kompanio.
— halo, mi deziras ŝanĝi de karta al abona sistemo.
— jes volonte, mi do petos pri viaj nomoj, adresoj, kreditkarta numero...
— antaŭ ol ni komencos, ĉu vi bonvole konfirmos, ke mi konservos la numeron?
— mi bedaŭras, ne, se vi ŝanĝos al abono, vi ricevos novan numeron.
— sed se mi ŝanĝos la provizanton, mi ja konservos la numeron ĉu?
— jes, certe, kaj poste vi povos reveni al ni.
— bone, dankon, ĝis.
do mi ŝanĝis la provizanton.
mi kontrolis, efektive la leĝo precize diras, ke estas devige konservi la numeron ricevitan de antaŭa telefonkompanio. pri ŝanĝo de sistemo ĉe sama kompanio ĝi diras nenion, kaj la kompanio ne penis difini proceduron por tio.

2012-09-01
nobeloj kaj pizoj
en la fantazia „vereca, kurioza kaj tre danĝera rakonto de ŝelmufski pri vojaĝo surmara kaj surtera“ de kristiano reuter el 1696, la rakontanto haltas en hindio kaj volas peti aŭdiencon de la granda mogolo. li demandas unue junan paŝtiston de anseroj pri la vojo...
aliaj skaloj glitis laŭ la inversa direkto. pririgardu la pizo-skatolojn en superbazaro: mez-grandaj, mez-subtilaj, subtilaj, tre subtilaj, plej subtilaj. la grandaj mankas!
oni do konstatu, ke skaloj de grandeco ne nur estas relativaj (granda pizo pli malgrandas ol malgranda nobelo), ili ankaŭ kelkfoje pro nekonataj kaŭzoj stumpiĝis je unu ekstremo.
sed la junulo ne kapablis paroli, li nur indikis per la fingro kaj diris „a a“. nun, kiel mi komprenu, la-ĉaplo-min-prenu!, kion signifas tiu „a a“. mi iris plu sur la herbejo, kaj jen renkonte al mi veturis klingofajlisto. ankaŭ al ĉi tiu mi demandis, ĉu li povas al mi sciigi, kie loĝas la mogolo. la fajlisto tuj informis min, dirante ke en hindio restas du mogoloj, nome unu kiun oni simple nomas granda mogolo, kaj alia simple malgranda mogolo.la ŝerco facilas. granda mogolo efektive ekzistis, grandaj dukoj ankaŭ estas konataj, ĉiaj grandsinjoroj estas, sed kiom da malgrandaj? malgranda mogolo neniam estis. la skalo de nobeleco enhavas grandecon, sed pri eteco silentas.
aliaj skaloj glitis laŭ la inversa direkto. pririgardu la pizo-skatolojn en superbazaro: mez-grandaj, mez-subtilaj, subtilaj, tre subtilaj, plej subtilaj. la grandaj mankas!
oni do konstatu, ke skaloj de grandeco ne nur estas relativaj (granda pizo pli malgrandas ol malgranda nobelo), ili ankaŭ kelkfoje pro nekonataj kaŭzoj stumpiĝis je unu ekstremo.
2012-08-13
finiĝis olimpikoj
vi povas denove malfermi gazetojn kaj novaĵretejojn kaj trovi informojn: finiĝis olimpikoj.
2012-07-02
remalsimpligo
en latinliteraj tesktoj vagas la fantomoj de romiaj ciferoj i ii iii iv v vi vii... ankoraŭ sufiĉe multaj homoj legas tiujn hirtaĵojn kiel 1 2 3 4 5 6 7, sed pli dubinde dirus senhezite, ke mdccclxxxvii egalas al 1887. la sistemo estas facile komprenebla en etaj nombroj, sed iĝas konfuza en grandaj, des pli ke ĝin oni nuntempe uzas por malaltaj valoroj: numeroj de reĝoj, de jarcentoj, de horoj sur iuj horloĝoj, de ĉapitroj en kelkaj libroj... sume aferoj, kiuj la nombron tridek ne transpasas, kio pretere memorigas nin pri la malvastaj limoj, ene de kiuj kursas dinastioj, eraoj, tempo de maldormo kaj ĝenerale homaj entreprenoj.
iuj skribas sammaniere en esperantaj dokumentoj, ekzemple „vii-a jarcento“ por „7a jarcento“ aŭ „ĉapitro xix“ por „ĉapitro 19a“. estas ŝancoj, ke tion ne komprenos homoj kun ne-latinlitera fona kulturo.
feliĉe por vojaĝantoj, kies turista gvidlibro hazarde malhavas enkondukon al antikvaj signaroj, stacidomaj peronoj kutime numeriĝas per eŭropaj ciferoj 1 2 3... aŭ per literoj a b c.... tamen la stacidomo de m*, kie mi kelkfoje haltis, distingiĝas per tio, ke trans la unua perono, kiu laŭatende ricevas numeron 1, la sekvaj, atingeblaj per subkoridoro, pariĝas laŭ jena maniero: 1b kaj a, 2b kaj 2, 1c kaj 2c. la ŝtata fervojkompanio demonstras, ke ankaŭ per rekta sistemo oni povas torde komuniki.

2012-06-10
post la pulbazaro
la orienta pulbazaro okazas en semajnfinoj sur placo, kiu kromatempe funkcias kiel parkejo. „pulbazaro“ estas la tradicia nomo de vendejo de brokantaĵoj, uzitaĵoj, el inter kies amasoj ŝatanto foje-foje elhokas valoraĵon. la orienta pulbazaro konservas la nomon, sed ĝia funkcio aliiĝis. da brokantistoj restas eble unu el dek vendistoj. de pluraj jaroj plimulte arabaj vendistoj starigas siajn budojn kaj proponas novajn, malmultekostajn, plimulte ĉindevenajn objektojn al aĉetantoj ĉiarasaj. ĉu vi bezonas zonon, kiu kostas du eŭrojn kaj rompiĝas post du tagoj? jes? do venu!
fascina vidaĵo ne tiom estas la bazaro mem, kiom ĝia vespera finiĝo. je unu ekstremo la lasta vendisto stapligas siajn komercaĵojn en kaduka veturilo, je la alia ekstremo la balaaj kamionoj kaŭras, startopretaj. intere plastosaketoj, vesthokoj, kartonkestoj, rompaĵoj preskaŭ tavole kovras la grundon, kaj, se vi bonŝancas, vespera suno tralumas ilin, ŝanĝante regnon de ruboj al fea spektaĵo. se vi malbonŝancas, pluvo algluas ĉion al la bitumo, trablovo dispelas en apudajn stratojn aŭ krepusko faras el ili surgrundajn insidaĵojn, en kiuj implikiĝas la ŝuo.
la rubokamionoj ekiras. ili tra la parkejo zigzagas, balaistoj en brilaj ŝirmovestoj puŝas la rubojn al iliaj brosoj, la tuto iras sian iron kiel balo, en kiu oni gaje kaj serioze plenumas la riton, laŭ malproksima rigardo malrapide ĉar la loko grandas, sed laŭ pli proksima observo sufiĉe vigle, ĉar oni devas fini je difinita horo, vintre jam sub lumĵetiloj.
kiam la kamionoj satiĝis, ili kolektiĝas apud elirejo, kaj peze forvojas, unu post la alia, lasante al fostolampoj la noktan gardon super la malplena loko.
fascina vidaĵo ne tiom estas la bazaro mem, kiom ĝia vespera finiĝo. je unu ekstremo la lasta vendisto stapligas siajn komercaĵojn en kaduka veturilo, je la alia ekstremo la balaaj kamionoj kaŭras, startopretaj. intere plastosaketoj, vesthokoj, kartonkestoj, rompaĵoj preskaŭ tavole kovras la grundon, kaj, se vi bonŝancas, vespera suno tralumas ilin, ŝanĝante regnon de ruboj al fea spektaĵo. se vi malbonŝancas, pluvo algluas ĉion al la bitumo, trablovo dispelas en apudajn stratojn aŭ krepusko faras el ili surgrundajn insidaĵojn, en kiuj implikiĝas la ŝuo.la rubokamionoj ekiras. ili tra la parkejo zigzagas, balaistoj en brilaj ŝirmovestoj puŝas la rubojn al iliaj brosoj, la tuto iras sian iron kiel balo, en kiu oni gaje kaj serioze plenumas la riton, laŭ malproksima rigardo malrapide ĉar la loko grandas, sed laŭ pli proksima observo sufiĉe vigle, ĉar oni devas fini je difinita horo, vintre jam sub lumĵetiloj.
kiam la kamionoj satiĝis, ili kolektiĝas apud elirejo, kaj peze forvojas, unu post la alia, lasante al fostolampoj la noktan gardon super la malplena loko.
2012-05-18
askiarto
antaŭ tre longa tempo homoj vestis sin per funelkrurumaj pantalonoj, junuloj ribeladis kontraŭ konsumismo kaj komputiloj havis ne-grafikajn ekranojn. en tiu malproksima epoko oni desegnis sur komputilo sen muso, sen grafika tabulo kaj sen skanilo, per la askiaj signoj de la klavaro.
per "o" oni faris la kapon de hometo. en la suba linio per du streketoj ĉirkaŭ tubosigno "-|-" oni faris lian torson. en la tria linio per oblikvo kaj kontraŭoblikvo "/\" oni faris liajn gambojn.
o
-|-
/\
nunaj mienetoj rilatas al iamaj grandaj aski-verkoj, kiel lumbrikoj rilatas al grandaj dinosaŭroj.
aski-arto havas siajn forgesitajn artistojn kaj siajn muzeajn retejojn, ekzemple chris.com/ascii. kiam komputilaj bildoj ekaperis oni eĉ faris programojn por aŭtomate ŝanĝi ilin al aksiaĵoj.
drapirite en la mantelo de sia nostalgio, la ŝatantoj de tiu eksmodaĵo nun frontas en reciproka nekompreno junan generacion, kiu klakas per muso kaj parolas per vinjetoj.
aliaj bagatelaj artoj:

2012-02-29
ni matene, vi vespere
kiu matene aŭskultis radionovaĵojn, vespere aŭskultas radionovaĵojn, kaj havas memorkapablon, tiu ekscios pri lingva regulo, kiu ene de unu tago ŝanĝas la vorton „ni“ al la vorto „vi“. tiu gramatika regulo rimarkeblas okaze de grandiozaj fiaskoj.
ekzemple:
ekzemple:
matene: „... *nia* nova raketo furzeo-5 atingos rotacisekvan orbiton trideksepmil...“aŭ:
tagmeze: la raketo fajriĝas kaj diseriĝas.
vespere: „... nu, profesoro forpavskij, kiel vi klarigas, ke *via* raketo fiaskis en tiel neatendita maniero?“
matene: „... kaj ni ĉiuj kunsentas kun *nia* teamo, kiu en ĉi tiu maĉo decidos pri *nia* aliro al la plej eminenta ŝtupo en...“
tagmeze: la teamo malvenkas.
vespere: „... sinjoro pilkensen, vi estas de unu jaro trejnisto de la nacia temao. kiel vi klarigas, ke *via* teamo hodiaŭ ne poentis?“
2012-02-03
titolarto
- ...
- la azeno-paraŝutisto kiu plorigas infanojn.
- eta mirinda semo.
- la rajto diri ne, ne, ne.
- ĉiuj freneze ŝatas vilajn bestojn.
- la dimanĉado de avĉjo roni.
- ...
tiel sin anoncas kelkaj nacilingvaj publikaĵoj. mi ne legis ilin, sed mi gratulas pro la sprito de titoloj.
ankaŭ gazetistoj flegas titolojn. tradicie la enhavtabelo de la franca gazeto "liberigo" (fr: libération) estas vico de vortludoj, kiun oni postkomprenas legante la artikolojn; pri la rolo de enhavtabelo iuj ĵurnalistoj havas propran komprenon.
ol ĵurnalistoj eĉ pli liberas blogistoj, verkistoj kaj aliaj babiluloj. ili povas elekti titolojn sen trudo kaj regulo, kiel faris laŭdire aŭtoro de iu „ses-voluma traktaĵo pri pentrarto“, kiu reale estas maldika libreto sen unu eĉa frazo pri pentro.
mi pripensas plenan uzon de tiu libereco. miaj venontaj notoj eble estos:
- purpura floro en intermamo (reala enhavo: pri la kreskaj deficitoj de eŭropaj ŝtatoj)
- mi tro satas je kaviaro (pri hindaj skribosistemoj)
- kiam blekas la financisto (pri hejma bredo de testudoj)
- mendis unu brandon, ricevis du tomatsukojn (pri ergonomio de komputilaj programoj)
- ĝaĉjo, ne forĵetu la gladilon! (recepto de ĉarlotkuko)
- ...
2011-12-23
universitato de la supozo
estus malĝentile, se mi mokus la aŭtomatajn tradukojn de la angla vikipedio, kiun faras la programoj de la firmao gramtrans (kaj precipe laŭnome de sinjoro ekhardo bick), sub la nomo vikitrans. tamen bela hazardo meritas noton.
neeviteble tradukiloj iam kaj tiam eraras, ofte pro trotradukemo. kelkaj el tiuj eraroj havus honoran lokon en antologio de maŝinaj vortludoj. kolego mia iam parolis kun germana teamo, kiu estis prilaboranta germanan-francan tradukilon kaj havis zorgon pro la germana vorto barbareco („barbarei“), kiun la sistemo entrepreneme dispartigis kiel „bar-bar-ei“ kaj sekve redonis kiel „trinkej-trinkej-ovo“.
alian ekzemplon liveras wikitrans en la artikolo pri la filipina universitato de assumption. „assumption“ estas la nomo de kristana festo de ĉieliro, kaj ĝin elektis tiu katolika universitato. sed la programo scias, ke „assumption“ estas ankaŭ supozo. vi do povas legi artikolon pri la universitato de la supozo, kio sume estas sufiĉe konvena nomo por iuj universitataĵoj, kaj en ĝi vi ekscios, kiel vi povas iĝi „fraŭlo de scienco en komerco" aŭ „fraŭlo de scienco en biologio“. ja la angla „bachelor“ signifas lerno-gradon, sed ankaŭ senedzinulon.
el ĉio ĉi ne konkludu, ke se vi lernos en universitato, kiu donas tro malcertajn instruojn, vi destiniĝos al ĉiama fraŭleco. kvankam eble...
neeviteble tradukiloj iam kaj tiam eraras, ofte pro trotradukemo. kelkaj el tiuj eraroj havus honoran lokon en antologio de maŝinaj vortludoj. kolego mia iam parolis kun germana teamo, kiu estis prilaboranta germanan-francan tradukilon kaj havis zorgon pro la germana vorto barbareco („barbarei“), kiun la sistemo entrepreneme dispartigis kiel „bar-bar-ei“ kaj sekve redonis kiel „trinkej-trinkej-ovo“.
el ĉio ĉi ne konkludu, ke se vi lernos en universitato, kiu donas tro malcertajn instruojn, vi destiniĝos al ĉiama fraŭleco. kvankam eble...
2011-12-01
la kurioza historio de ĉernozemo kaj ĉernozio
legante la enkondukon al grundologio de w. f. rolt „el la polvo de la tero“, mi notis por la profito de reta vortaro la vorton „ĉernozemo“.
rapida kontrolo en alilingvaj vikipedioj montras, ke la naciaj adaptoj, kiam ili ne tradukas per „nigra tero“, similas al „ĉernozem“, el kio esceptiĝas nur la franca kaj la turka. estus saĝe konformiĝi al la pli laŭlitera kaj internacia formo, tamen...
tamen iu diskutanto preterpase diras, ke laŭ npiv la vorto estas ĉernozio. mi kontrolis en npiv-2005. tiel vere estas. en interreto unu teksto de paŭlo moĵajev el 2008 uzas tiun formon. kio pravigas tiun neatenditan „ĉernozion“?
jen mia supozo pri la sinsekvaj tordetoj, kiuj naskis ĝin...
franclingve oni transskribas „tchernoziom“ kaj elparolas /ĉernozjom/ (pardonu pro la esperanta-ifa mikso). ĉar la tradicia francigo de latinaĵoj sonigas la finaĵon „um“ kiel /om/, la saman elparolon ebligas la skribo „tchernozium“, kiu bele similas al aliaj latinaĵoj el sciencaj nomaroj. efektive rapida serĉo en interreto aperigas sufiĉe abunde la literumon „tchernozium“, en eble kvarono de okazoj.
se la piv-redaktanto deiris de la formo „tchernozium“, li eble pensis jene: „ĉernozi-“ ne aspektas latine, sed laŭ mineraloga tradicio iu probable formis nomon de rokaĵo el tipa loko de trovo, kaj el iu vilaĝo aŭ provinceto „ĉernozi“ elbakis „ĉernozium“. estas kutime en esperantigo de substanconomoj, ke oni forfaligas la latinigan finaĵon „-um“, kiel en „calcium“ > „kalcio“, „deuterium“ > „deŭterio“, do konsekvence „ĉernozium“ > „ĉernozio“.
... kaj tiamaniere rusa „em“ (/jom/) post sinsekvaj mistransskribo kaj misetimologiado malaperis, trafite de konfuzo kun latina „-um“.
mi estas hodiaŭ tre supozema, he? ĉu la klarigo ĝustas, dubis mi mem, ĝis kiam mi konsultis la valoran „nepivaj vortoj“ de andreo cherpillod, 1988. kaj en ĝi mi trovis „ĉernozio“n, kiel formon el la franca-esperanta vortaro de fernando léger kaj andreo albault, 1961. kaj okulumo al léger-albaut konfirmis: tie oni legas "tchernozium - ĉernozio". do la rolo de franca mistransskribo en la afero iĝas tre kredinda... pa! ankoraŭ unu misfaro de tiuj damnindaj francoj!
referencoj:
„en la pasinta jarcento“ klarigas rolt „la rusa sciencisto dokuĉaef [...] priskribis unu larĝan kaj longdistance etendiĝantan zonon, kies grundoj estas nigraj kaj fruktodonaj. tiun grundon li nomis ĉernozemo, kiu signifas ruse nigra tero. la ĉernozema zono de sovetio etendiĝas de nigra maro ĝis manĉurio.“ [senuskligo mia]bone. ĉar la vorto ne aperas en mia listo de piv-vortoj, mi serĉis en la reto aliajn subtenojn. mi trafis vikipedian artikolon pri „ĉernozjomo“, ruse чернозём, kiu mencias aliformon ĉernozemo. la ĉefa formo ĉernozjomo esperantigas iom pli laŭsone, ol estas kutime, kaj pri tio disputis redaktantoj.
rapida kontrolo en alilingvaj vikipedioj montras, ke la naciaj adaptoj, kiam ili ne tradukas per „nigra tero“, similas al „ĉernozem“, el kio esceptiĝas nur la franca kaj la turka. estus saĝe konformiĝi al la pli laŭlitera kaj internacia formo, tamen...
tamen iu diskutanto preterpase diras, ke laŭ npiv la vorto estas ĉernozio. mi kontrolis en npiv-2005. tiel vere estas. en interreto unu teksto de paŭlo moĵajev el 2008 uzas tiun formon. kio pravigas tiun neatenditan „ĉernozion“?
jen mia supozo pri la sinsekvaj tordetoj, kiuj naskis ĝin...
franclingve oni transskribas „tchernoziom“ kaj elparolas /ĉernozjom/ (pardonu pro la esperanta-ifa mikso). ĉar la tradicia francigo de latinaĵoj sonigas la finaĵon „um“ kiel /om/, la saman elparolon ebligas la skribo „tchernozium“, kiu bele similas al aliaj latinaĵoj el sciencaj nomaroj. efektive rapida serĉo en interreto aperigas sufiĉe abunde la literumon „tchernozium“, en eble kvarono de okazoj.
se la piv-redaktanto deiris de la formo „tchernozium“, li eble pensis jene: „ĉernozi-“ ne aspektas latine, sed laŭ mineraloga tradicio iu probable formis nomon de rokaĵo el tipa loko de trovo, kaj el iu vilaĝo aŭ provinceto „ĉernozi“ elbakis „ĉernozium“. estas kutime en esperantigo de substanconomoj, ke oni forfaligas la latinigan finaĵon „-um“, kiel en „calcium“ > „kalcio“, „deuterium“ > „deŭterio“, do konsekvence „ĉernozium“ > „ĉernozio“.
... kaj tiamaniere rusa „em“ (/jom/) post sinsekvaj mistransskribo kaj misetimologiado malaperis, trafite de konfuzo kun latina „-um“.
mi estas hodiaŭ tre supozema, he? ĉu la klarigo ĝustas, dubis mi mem, ĝis kiam mi konsultis la valoran „nepivaj vortoj“ de andreo cherpillod, 1988. kaj en ĝi mi trovis „ĉernozio“n, kiel formon el la franca-esperanta vortaro de fernando léger kaj andreo albault, 1961. kaj okulumo al léger-albaut konfirmis: tie oni legas "tchernozium - ĉernozio". do la rolo de franca mistransskribo en la afero iĝas tre kredinda... pa! ankoraŭ unu misfaro de tiuj damnindaj francoj!
referencoj:
- la recenzo de la rolt-a libro far klaŭdio kaj andrea gacond
- la notico pri la sama libro en la libroservo de uea
- mia recenzo baldaŭ aperos en legoklubo de kvinpetalo
- la kurioza historio de pumperniklo
- vortosortoj en la blogo de ken miner
2011-11-25
pacienco kiel rimedo de progreso
la franca registaro patronas enketon merkatokonscie nomatan "elfe", kiu esploros la kondiĉojn de kresko de homoj dum dudek jaroj. oni varbis 20000 familiojn, kiuj akceptis observadon de sia infano ekde feteco ĝis plenkresko.
neniam antaŭe la biologian kaj median disvolviĝon de homoj oni atentis kun tia kontinueco kaj en tia amplekso. por la sukceso de la afero necesos kunlaboro de familioj, akuŝejoj, medicinaj servoj kaj esplorejoj, kiuj dum dudek jaroj probable ne restos mem senevoluaj. bela ekzemplo de longedaŭra esploro.
mi estimas paciencon kaj ofte absurde revis, ke iujn aferojn la homaro povus ekkoni per laŭtempa, iompostioma esploro. imagu epokon sen astroscienco, en kiu oni scivolas pri la daŭro de la suna jaro. supozu, ke oni nombras la tagojn de unu printempa apero de la unua tulipo ĝis la sekva. unu jaron, du jarojn... cent jarojn, kaj ĉiujare oni rekalkulas la mezumon. ĉu en la fino oni ne nepre konus la ĝustan tagonombron de la jaro?
tiu rakonteto ŝajnas ne tre reala — mi koncedas. per ĝi mi volis ilustri nur tion, ke oni malofte dediĉas rimedojn aŭ eĉ penson al longatempa, plurgeneracia entrepreno... des malpli nuntempe sub elektataj registaroj, kiuj post kelkaj jaroj da agitado postkulisiĝas, en firmaoj, kiuj celas tujan profiton kaj pri estonteco malzorgas...
aliflanke, ĉu longatempaj entreprenoj ĉiam sekuras? vidu sinjoron johano-baptisto kolberto (1619-1683) kun granda peruko kaj ministra ofico por la reĝo ludoviko 14a. li aranĝis, ke oni plantu kverkajn arbarojn. lia plano estis, ke francio estu potenca sur la maroj, kaj la trunkojn li destinis al ŝipmastoj. kolberto estis antaŭvidema, sed tion ne antaŭvidis, ke ŝipoj post jarcentoj mastojn ne plu bezonos. kverkoj kreskas malrapide kaj vivas longe. en iuj lokoj oni ankoraŭ povas promeni en ombro de 350-jaraj kolbertaj arboj, kiujn neniu ŝipo postulas. finkalkule entrepreno kun malproksima perspektivo havas siajn ŝanĉojn de senfrukteco.

2011-11-19
2dkod-arto
2d-kodoj iom post iom aperas sur ĉiutagaj objektoj. tiuj du-dimensiaj kodoj estas la posteuloj de strikodoj. ili entenas pli multajn informojn, en pli sekura kodo, en malpli granda spaco, en home malpli legebla formo. en la reto oni trovas programetojn por 2d-kodado de tekstoj.
la nova stulta defio estus kreado de 2d-kod-arto. mi ekhavis la ideon kaj revis pri gloro. mi provis — mi fiaskis. la dismeto de kvadratetoj estas neprognozebla kaj neniam figuras ion rekoneblan.
iu retejo tamen montras, kiel artistoj rimarkis kaj pli lerte eluzis la aspekton de 2d-kodoj, ol oni farus per simple amuza figurado.

2011-09-24
franca-persa poŝtmarko
la por ankoraŭ mallonga tempo ŝtata poŝto de francio proponas markojn kun laŭvola bildo. similaj servoj ekzistas en diversaj landoj. mi ricevis antaŭ jaroj similaĵon el koreio. al la retejo de la poŝtkompanio oni alŝutas sian bildon, mendas la deziratan kvanton, pagas, kaj oni ricevas presitan folion de validaj poŝtmarkoj.
la proponataj modeloj estas bildoj de beboj, de novgeedzoj, kaj de similaj fotopostulaj cirkonstancoj. havante nek novan bebon nek freŝan geedziĝon por elmontro, mi decidis, ke nenio malpermesas la enŝovon de skanita manskribaĵo..
iranaj kolektantoj povas kunmeti seriojn de oficialaj kaligrafiaj poŝtmarkoj. francio eldonis nenion similan. mi do kompensas la mankon per presado de la unua franca-persa marko.
mi provizis bonkvalitan bildon je 300 punktoj en colo, sed la presaĵo malnetas. tio rimarkeblas nur en la granda, modela bildo, ne je la skalo de markoj mem.
"nenio malpermesas..." mi diris. tamen intertempe la poŝtkompania retservo mesaĝis al mi, ke ĝi volas scii, kio estas skribita. ha, kio se mi estus skribanto de "dio grandas" aŭ de simila perversa devizo, kiu subfosas la sekularecon de la respubliko tra ĝiaj tre oficialaj poŝtmarkoj? mi devis postserĉi tradukon, kiu trankviligis ilin. la respubliko estas savita.

2011-09-13
ĉu vi scias ke...
la ĉefpaĝo de vikipedio proponas sub titolo "ĉu vi scias ke..." frapfrazojn el diversaj artikoloj kaj plugvidas al ili.
mi faris propran ĉuviscias-on. ĝin mi malmodeste taksas pli amuza:
... kaj krome, dum la foliumado, mi eksciis ke rommersheim estas komunumo en germanio, 957 kamelio estas mezgranda malhela asteroido, nogarole rocca estas komunumo de italio, buj estas grandvilaĝo en hungario, la 24-a de januaro estas la 24-a tago de la jaro, kaj multajn aliajn pripensindajn faktojn...

ne-inventado povas havi grandajn sekvojn!la komerca sukceso de la gumo okazis, post kiam charles goodyear ne inventis la vulkanizadon en komenco de la 1840-aj jaroj
(artikolo gumo)
esperasnton kiel morfosintaksan lingvon tripartitan mi analizas jam 5 jarojn kaj deziras kontribuui al tiu ĉi paĝo.daŭrigu, certe rezultos io...
(vikipedio-diskutejo)
hugo de sankta viktoro estis kristana teologo kaj filozofo vivinta ĉevale de la 12a kaj 13a jarcentojtiom longe mi ne rajdus!
(artikolo hugo el sankta viktoro)
li estis reklamgrafikisto kaj monstrfenetristo... kaj — ni aldiru — monstrojn tre efekte fenetradis!
(artikolo lajos kovács (pentristo))
la ilĥano abaqa sendis [...] armeo[n] el 80,000 homoj: 50,000 mongoloj kaj 30,000 helpverbojredaktis lingvoŝatanto, ĉu?
(artikolo dua batalo de homs)
... kaj krome, dum la foliumado, mi eksciis ke rommersheim estas komunumo en germanio, 957 kamelio estas mezgranda malhela asteroido, nogarole rocca estas komunumo de italio, buj estas grandvilaĝo en hungario, la 24-a de januaro estas la 24-a tago de la jaro, kaj multajn aliajn pripensindajn faktojn...
2011-08-26
pro la 10-voluma enciklopedio larus
(ĉi tekston mi redaktis por la ipernitia grupo mia vojo al e-o.)
mi lernis la lingvon internacian pro la 10-voluma enciklopedio larus el 1960-1964 (plus suplemento el 1970).
kiam mi estis dekkelkjara lernanto, mi preparadis lernejajn taksojn helpante min per la enciklopediaj volumoj, kiuj vicis en koridora mebleto de la hejmo. el ili mi ĉerpadis laŭbezone informojn.
ofte pro ia malklaraĵo mi reiris, prenis alian volumon, ĝin alportis kaj malfermis apud aŭ — se spaco ekmankis — super la antaŭa, kaj daŭrigis la esploron. dum foliumado jen kaj jen kurioza vorto aŭ ilustro haltigis min kaj mi eklegis senrilatan artikolon. ĝi povis siavice konduki min al alia volumo, tiel ke la libroj ĝis du- aŭ tri-tavole stapliĝis sur la labortablo. tiam mi rimarkis la devojiĝon, fermis la suprajn volumojn, reekzilis ilin al la bretaro, kaj revenis al la komenca demando. tio similis al la enciklopedimanio, pri kiu sándor szathmári amuze novelis en "enciclopeditis".
tiu familiara rilatado al enciklopedio eble klerigis min. se ĝi ne klerigis, ĝi almenaŭ fortigis la brakojn.
iam dum tia vort-al-vorta promeno mi hazarde haltis ĉe la artikolo "esperanto". mi ankoraŭ ne diris, ke tiu verko estas el miksa speco, tielnomata enciklopedia vortaro. ĝi provizas mallongajn vortarajn difinojn, kiujn sekvas eventuale pli ampleksaj enciklopediaj klarigoj.
post etimologia noto la vortara difino tekstis:
dejunaĝe la arbitraĵoj kaj lernejaj rigidaĵoj de la nacia lingvo incitis mian spontanean emon al logiko, eĉ se ili ne tro sukcesis erarigi min. aliflanke, ke laŭ enciklopedio 5 plus 1 plus 21 literoj egalas al 28 literoj, ne perturbis min — promeso de pli granda kohereco sufiĉe ravis min. mi decidis, ke mi lernos tiun lingvon, kiam mi trovos favoran cirkonstancon. mi pri tio interkonsiliĝis kun neniu kaj ankaŭ ne malpaciencis, nur konservis la intencon en duona memoro, duona forgeso.
konfesinde mi ankaŭ ĉiam pli volonte lernis tion, kion oni ne preskribis kiel lernobjekton, ol la laŭprogramajn aferojn. tio havis siajn bonajn kaj malbonajn sekvojn en mia vivo...
post kvino da pluaj jaroj mi iĝis studento en urbo. duona memoro venkis duonan forgeson. mi eltrovis la lokan e-an klubon kaj ekvizitis ĝian vesperan kurson.
la 10-voluma enciklopedio larus — ĝustatitole "granda larus enciklopedia" — ricevis duan suplementon en 1975. la eldona societo ne daŭrigis ĝin transe, kaj ekde la sekvaj jaroj publikigis aliajn referencverkojn.
mi lernis la lingvon internacian pro la 10-voluma enciklopedio larus el 1960-1964 (plus suplemento el 1970).
kiam mi estis dekkelkjara lernanto, mi preparadis lernejajn taksojn helpante min per la enciklopediaj volumoj, kiuj vicis en koridora mebleto de la hejmo. el ili mi ĉerpadis laŭbezone informojn.
ofte pro ia malklaraĵo mi reiris, prenis alian volumon, ĝin alportis kaj malfermis apud aŭ — se spaco ekmankis — super la antaŭa, kaj daŭrigis la esploron. dum foliumado jen kaj jen kurioza vorto aŭ ilustro haltigis min kaj mi eklegis senrilatan artikolon. ĝi povis siavice konduki min al alia volumo, tiel ke la libroj ĝis du- aŭ tri-tavole stapliĝis sur la labortablo. tiam mi rimarkis la devojiĝon, fermis la suprajn volumojn, reekzilis ilin al la bretaro, kaj revenis al la komenca demando. tio similis al la enciklopedimanio, pri kiu sándor szathmári amuze novelis en "enciclopeditis".tiu familiara rilatado al enciklopedio eble klerigis min. se ĝi ne klerigis, ĝi almenaŭ fortigis la brakojn.
iam dum tia vort-al-vorta promeno mi hazarde haltis ĉe la artikolo "esperanto". mi ankoraŭ ne diris, ke tiu verko estas el miksa speco, tielnomata enciklopedia vortaro. ĝi provizas mallongajn vortarajn difinojn, kiujn sekvas eventuale pli ampleksaj enciklopediaj klarigoj.
post etimologia noto la vortara difino tekstis:
internacia lingvo publikigita la 26an de julio 1887 fare de juddevena rusa kuracisto, lazaro zamenhof.la enciklopedia parto daŭrigis:
uzata en la tuta mondo de proksimume centmil homoj el ĉiaj nacioj, e-o funkciis kiel laborlingvo en la kvardekdu internaciaj kongresoj jare aranĝitaj ekde 1905. ĝia literaturo konsistas precipe el tradukoj (interalie de la biblio) kaj ampleksas proksimume 5000 verkojn.tiel rakontis la 4a volumo, kies dorso anoncas sciojn pri ĉio en la rango "desf-filao".
e-o havas du bazajn principojn de plejebla praktika internacieco de radikoj kaj de senŝanĝeco de leksikaj elementoj.
la aboco enhavas 28 literojn: 5 vokalojn (a e i o u [ou]), 1 duonvokalon (ŭ) kaj 21 konsonantojn (b c [ts] d f g [gu] ĝ [dj] h [blova] h [laŭta ch germana] j [y en "yeux"] ĵ [j] k l m n p r s ŝ [ch] t v z). akcento ĉiam trafas la antaŭlastan silabon.
la parolelementoj distingiĝas per la fina vokalo: substantivo per -o, adjektivo per -a, adverbo per -e. komplementojn devige markas aŭ prepozicio aŭ finaĵo -n. ekzistas nur unu konjugacio kaj unu helpverbo: esti (esti). estas 9 prefiksoj kaj 38 sufiksoj. eblas senlima kombinado per apudmeto de simplaj vortoj, en kiu ĉefelemento lastas: vaporŝipo (vapora ŝipo), samideano (ano de la sama ideo), kaj tiel plu.
dejunaĝe la arbitraĵoj kaj lernejaj rigidaĵoj de la nacia lingvo incitis mian spontanean emon al logiko, eĉ se ili ne tro sukcesis erarigi min. aliflanke, ke laŭ enciklopedio 5 plus 1 plus 21 literoj egalas al 28 literoj, ne perturbis min — promeso de pli granda kohereco sufiĉe ravis min. mi decidis, ke mi lernos tiun lingvon, kiam mi trovos favoran cirkonstancon. mi pri tio interkonsiliĝis kun neniu kaj ankaŭ ne malpaciencis, nur konservis la intencon en duona memoro, duona forgeso.
konfesinde mi ankaŭ ĉiam pli volonte lernis tion, kion oni ne preskribis kiel lernobjekton, ol la laŭprogramajn aferojn. tio havis siajn bonajn kaj malbonajn sekvojn en mia vivo...
post kvino da pluaj jaroj mi iĝis studento en urbo. duona memoro venkis duonan forgeson. mi eltrovis la lokan e-an klubon kaj ekvizitis ĝian vesperan kurson.
la 10-voluma enciklopedio larus — ĝustatitole "granda larus enciklopedia" — ricevis duan suplementon en 1975. la eldona societo ne daŭrigis ĝin transe, kaj ekde la sekvaj jaroj publikigis aliajn referencverkojn.
Inscription à :
Articles (Atom)