Affichage des articles dont le libellé est socio. Afficher tous les articles
Affichage des articles dont le libellé est socio. Afficher tous les articles

2015-10-03

francaj radio-kanaloj protestas...

iuj francaj radio-kanaloj protestas kontraŭ leĝprojekto, kiu modifus la regularon pri elsendo-programoj.  al ili la nuntempe valida leĝo trudas minimume 40 % da franclingvaj kanzonoj.

la parlamentanoj, kiuj redaktis la proponon, konstatis ke iuj kanaloj plenigas 75 % de tiu franclingva tempo ene de unu monato per nura deko da kanzonoj.  la leĝprojekto planas, ke kanaloj devos ankaŭ prezenti minimuman variecon ene de la franclingva tempo, argumentante ke tio favoros la konigon de novaj francaj muzikaĵoj, kiuj malfacile atingas la publikon.

nome de la koncernaj privataj radio-kanaloj porparolanto asertis, ke ili deziras „elsendi francajn kanzonojn, kiujn la publiko deziras aŭdi, ne tiujn, kiujn trudas kvantaj reguloj“.  li eldiras ilian proteston kontraŭ nova leĝo, kiu malgrandigos ilian liberecon, kaj memorigas ke „de 20 jaroj ili penas konformiĝi al la devigaj kvantoj en situacio, en kiu la franclingva produktado draste falis: la nombro de franclingvaj albumoj malpliiĝis je 66 % inter 2003 kaj 2014, kaj 83 % de la franca produktado de novaj kanzonoj ne estas franclingva“.

la koncernaj kanaloj estas precipe: nrj, rtl, la radioj de ‚groupe lagardère‘ nome europe 1, rfm, virgin radio, kaj la grupo „sendependaj kanaloj“.

resume laŭ [fr]: http://culturebox.francetvinfo.fr/musique/chanson-francaise/chansons-francaises-a-la-radio-pellerin-favorable-a-lamendement-sur-les-quotas-228231

2014-11-28

renovigo de francaj provincoj (kaj de iliaj nomoj)

francio havas 27 provincojn enkalkulante transmarajn teritoriojn, el kiuj 22 estas en la centra teritorio.  leĝo de la 20a de novembro 2014 redifinas ilin kaj ŝanĝos la nombron de 22 al 13 ekde la komenciĝo de la jaro 2016a.

mallonge post la franca revolucio de jaro 1789a francio estis organizita laŭ tielnomataj departementoj.  ili havis tian amplekson, ke oni ĉevale vojis ene de unu tago de iu ajn loko en departemento ĝis ĝia ĉefurbo.  la pariza centrismo, kiu ekde tiam regis, konscie difinis departementojn sen atento al tradiciaj limoj.  bretonio, burgonjo kaj aliaj provincoj, kun kies parlamentoj la francaj reĝoj antaŭe traktis, estis forviŝitaj de la oficala mapo.

en la 20a jarcento la registaroj konsciiĝis pri la manko de iom vastaj provincoj akordaj kun pli facila moderna veturado kaj komunikado.  en 1972 oficialiĝis la 22 nunaj provincoj – franclingve nomataj „régions“, pro kio francaj esperantistoj ofte misnomas ilin „regionoj“.

la modernaj provincoj estas grupoj de departementoj.  iuj ricevis la nomojn de antikvaj provincoj, kaj proksimume alĝustiĝas kun tiuj landoj de la reĝisma epoko: bretonio, burgonjo kaj ceteraj revivas laŭnome.  enhave ilin mortigis delonge centra administrado, deviga ŝtata instruado, telekomunikado kaj homaj migroj.  en ili vivas preskaŭ unuecaj francoj, kun preskaŭ unuecaj moroj kaj lingvo, al kiuj enregnaj limoj indiferentas.

pri siaj provincoj francoj des malpli zorgas, ĉar iuj kunmetitaj provincoj tiom malmulte koincidas kun historia lando, ke oni kunmetis ankaŭ iliajn nomojn el geografiaj elementoj.  la plej embarasa okazo estas tiu de la sudorienta provenco-alpoj-lazura-bordo(1), kiu ofte mallongiĝas per „paca“ /paka/, kaj kiun sensurprize ne scias eldiri grandeta parto de ĝia loĝantaro.

la noma problemo akriĝas sur la nova mapo.  provizore oni kunmetas la nomojn de la kunigitaj provincoj, kaj oni ricevas belajn bovo-kapro-porkojn: sudo-pireneo(2) kaj langvedoko-rusiljono(3) unuiĝos kaj, se oni ne elcerbigos alion, iĝos sudo-pireneo-langvedoko-rusiljono.  nur tri provincoj havas simplan nomon: bretonio, centro kaj korsiko (la insulo tradicie misloka sur mapoj, ĝi reale situas multe pli sude).  kun bonvolo oni ankaŭ faros per norda normandio kaj suda normandio unuvortan normandion.  ĉiuj ceteraj provincoj po havos du- ĝis kvar-vortan nomon.

politikaj partioj kaj lokaj gravuloj – plejparte opoziciuloj sed ankaŭ anoj de la reganta partio – kompreneble batalis unue kontraŭ la leĝoprojekto mem.  pliĝuste la nuna politika plimulto kontraŭbatalis similan projekton de la nuna malplimulto, kaj post registara ŝanĝo la roloj renversiĝis.  nun, kiam la leĝoprojekto iĝis leĝo, oni batalas pri respektivaj ĉefurboj de la novaj provincoj.  pri nomoj oni verŝajne kun ioma prokrasto postbatalos.

franclingvaj formoj:
  1. provence-alpes-côte d'azur
  2. midi-pyrénées
  3. languedoc-rousillon

2014-02-16

deviga originaleco

el hazarde legita recenzo de libro pri bredo de katoj:
„... estas evidente, ke ĉi tiu libro estas fasonita por amas-sukceso kaj sekve enhavas sian pezon da tute novaj rekomendoj, kiuj rekte kontraŭas komunajn ideojn...“
mi timas, ke la rimarko validas ne nur pri kato-libroj, ne nur pri libroj por vasta publiko, ne nur pri libroj el stacidoma vendejo.

min ofte surprizis resumoj pri evoluo de homsciencoj, montrante, kiel ĉiu generacio de esploristoj forĵetas la ideojn de la antaŭa generacio, elektas ĝuste malajn ideojn, ĉi tiujn pelas al ekstremo, al troigo, ĝis la postsekva generacio denove ŝanĝos la direkton.  la bezono de noveco, de pretekstoj por ŝanceli la katedron de la instalitaj majstroj kaj starigi anstataŭe la propran seĝon, parte klarigas la zigzagan vojon de iuj fakoj.

2014-01-18

stato de nelegipoveco

„nelegipoveco“ – alivorte analfabeteco – iafoje ŝtopas malplenan paĝon en gazeto.  antaŭnelonge mi hazarde legis tiateman artikolon.  la ĵurnalisto penis vigligi ĝin per intervjuo de homoj aktivaj en instruado al plenkreskuloj.

kun ioma faciliĝo mi vidis, ke la diroj pri nelegipovo glatiĝas.  ŝajnas al mi – aŭ ĉu mi imagas? – ke iatempe oni parolis pri ĝi, nomante ĝin „plago“, kontraŭ kiu oni „batalu“, en iom simila maniero, kiel pacismaj movadoj tradicie kaj paradokse imitas la militaferan stilon.

ankaŭ taksojn oni prezentas pli nuance.  la iaman anoncon, ke tioma elcento de francoj ne povas legi, iĝas nun „11 elcentoj de homoj 16- ĝis 65-jaraj ne komforte rilatas al skribaĵoj“ (vidu ekzemple en ‚la mondo‘ 2013-11-28).

nia socio havas strangan rilaton al skribo, kiel ĝenerale al multaj nemateriaj aferoj.  stanislavo recenzas libron pri deprimo, emfazante, kiel oni ofte bagateligas mensajn malsanojn, ĉar ili ne estas videblaj korpaj kriplecoj.  ordinarula vidpunkto ofte estas naive materiisma.

pri skribarto statas, kiel pri multaj nemateriaj sistemoj, kiuj strukturas la socion: oni malgravigas ilin, kaj samtempe sanktigas ilin.  oni tabuigas ĉian adapton de ili al homaj bezonoj.  tio klarigas, kial la ĉapitro de solvoj al nelegipoveco estas suprize konciza.  per tre unuflanka devizo ĝi asertas simple: oni instruu legadon kaj skribadon al nelegipovuloj.

kompreneble ni estas en mondo, en kiu tekstoj peras tiom da informoj, ke legipovo estas dezirinda por ĉiu homo.  oni helpu homojn al la mastrado de lego kaj skribo.  sed kio pri homoj, kiuj neniam ellernos ilin?  mi konas fremdulon, kiu de tridek jaroj vivas en francio, tre bone parolas la lingvon sed ĉiam stumblas pro ĝia malsimpla literumo.  mi konas disleksian junulinon, kiu evitas buŝe aŭ skribe multajn vortojn, pro kiuj ŝi ĉiam eraras.  mi konas mensinvalidon, kiu penas super grandliteraj tekstoj, kaj skribas en maniero, kiu tre fremdas al la oficiala ortografio.  kiel oni faciligas la vivon de tiaj homoj?  neniel.

ĉu ne eblas en multaj lokoj iujn informojn voĉanonci?  ĉu ne eblas per koloroj sur la stratoplatoj indiki la distriktojn de urbo?  ĉu ne eblas simpligi la literumon de la franca lingvo?  ĉu en la subtrajno anstataŭ la burokrata „personoj, por kiuj la stara pozicio estas peniga, estas prioritataj por sidlokoj“ oni ne povas diri „lasu sidilojn al tiuj, kiuj plej bezonas“?  ne.  ĉio restu skribita, ĉio restu en malfacila, burokrata stilo, en malfacila literumo.  dume, al homoj, kiujn ĉio ĉi embarasas, oni provu perforte enŝtopi legopovon en la cerbon.

2012-10-16

kontraŭrasismo kaj aliaj kontraŭismoj

la karuselo de novaĵoj tre rapidiĝis.  ĉiuj konstatas tion.  neniu memoras, kie estas la bremso-pedalo.  ĉiuj bedaŭras, ke amasinformiloj sciigas pri la komenco de afero sed ne pri ĝia fino, ĉar kiam ĝi finiĝas ĝi kuŝas sub dika tavolo de pli freŝaj anoncoj.  probable ankaŭ la bremso kuŝas ie sub tavolo.

provante memori kaj postserĉi, oni tamen iafoje trovas noticon en iu retejo – kaj kvazaŭ memorema infano, kiu matene petus la daŭrigon de la rakonto per kiu oni dormigis lin en la antaŭa vespero, oni legas la finon de la komencita historio.  tiamaniere mi informiĝis ĝisfine pri pasinta afero, kaj hazarde memoris ĝin, kiam mi aŭdis pri alia, kiu strange kontrastas.

la unua rakonto...

en oktobro 2010a ĵan-paŭlo guerlain /gerlẽ/ aperis en televida intervjuo.  li estas konata parfumisto.  pri sia lasta parfumo – laŭnome samsaro – li diris „vere almenaŭ en ĉi tiu okazo mi eklaboris kiel negro.  mi ne scias ĉu la negroj ĉiam tiom laboris, sed...“.

ne-franclingvanoj bezonas ĉi tie du vortoklarigojn.  unue la franca vorto „nègre“ /negr/ male al la neŭtrala esperanta „negro“ iĝis malŝata.  oni nuntempe parolu pri nigrulo aŭ snobe pri „black“, sed ne pri „nègre“.  aliflanke la esprimo „labori kiel negro“, kiu entenas tiun vorton, estas delonge proverba kaj neniel malŝata; ĝi signifas labori multege.

eble sinjoro gerlẽ prefere uzus alian samsencan esprimon, dirante ekzemple ke li „laboris kiel benediktano“.  sian vortludon li ankoraŭ savus daŭrigante „mi ne scias, ĉu la benediktanoj ĉiam tiom laboris...“.  sed li uzis la negro-proverbon, bedaŭrinde.  senprokraste asocioj, politikistoj, unuopuloj protestis kaj manifestaciis.  vane sinjoro gerlẽ asertis, ke li ne intencis ofendon, ke li nur vortludis por amuzi la intervjuantinon, ke li pardonpetas pro stulta eldiro.  oni parolis pri rasismo, pri koloniisma haladzo.  miksrasa prezentistino faris la plej longan riproĉan frazon pri „la muko, kiun la tre eleganta sinjoro gerlẽ sputis al la vizaĝo ne nur de ĉiuj hodiaŭaj nigruloj, sed precipe, estimata sinjoro gerlẽ, al la kadavroj de la milionope mortintaj en holdoj kaj en marfundoj dum forrabo de la hejmlando al la nova mondo“.  kaj oni procesis kontraŭ la misparolinto.

tio estis la sensacia komenco.  la fino okazis pli diskrete, en marto 2012a, ĉar juĝejoj estas la lastaj lokoj, kiuj ne cedas al la ĝenerala hastemo de informiloj.  la juĝejo verdiktis, ke la dua frazo de sinjoro gerlẽ estis „insulta kaj rasisma“, konsistigis „perturbon de socia ordo“, pro tio kondamnis lin al monpuno 6000-eŭra plus po 2000 eŭroj da kompenso al la tri asocioj, kiuj iniciatis la proceson.

la dua rakonto...

la dua, senrilata afero, estas loka eĥo de la usona kontraŭislama filmo, kiu lastatempe kaŭzis tumultojn en pluraj landoj.  en septembro 2012 la satira gazeto charlie-hebdo /ŝarliebdo/, kiu jam en 2008 republikigis la karikaturojn de mohamedo de la dana jyllands-posten, decidis, ke ĝi partoprenos en la nova festo.  ĝi mendis kaj publikigis originalajn karikaturojn de la profeto.  kiel atendeble islamaj asocioj en deca tono protestis.  kiel atendeble la gazeto atentigis, ke ĝi rajtas je „libera esprimado“ kaj nome de tiu rajto tute normale publikigas desegnojn.  kiel atendeble juristoj kaj eseistoj klarigis, ke se proceso okazos, ĝi rezultos kiel en 2008 per ne-kondamno, ĉar ni vivas en sekulara ŝtato, en kiu oni libere priparolas, kritikas, mokas kaj karikaturas religiojn.  (inter argumentoj, kiujn konsideris la juĝejo en 2008, estis elmontro de la multaj tradiciaj kontraŭkatolikaj karikaturoj de ŝarliebdo, antaŭ kiuj la katolika eklezio delonge lernis, ke plej bona sindefendo estas prisilento.)

iuj malaprobis la komenton de la direktoro de la granda moskeo en parizo, dalilo boubakeur, kiu bedaŭris, ke „la instigo al kontraŭreligia malamo ne estas leĝe persekutata, kiel estas la instigo al kontraŭrasa malamo“.  mi konfesas, ke mi ne miras antaŭ lia diro.  mi per tio ne kundeziras pli da malpermesoj aŭ male deziras malpli da malpermesoj.  sed estas klare, ke francio, kiu subskribis internaciajn tekstojn por respekto de homoj sendepende de origino, religio, sekso kaj tiel plu, unuflanke vigle kondamnas eĉ ŝajnon de rasismo en simpla vortludo, kaj aliflanke protektas celkonsciajn ofendojn al religioj kaj religianoj.  homoj, kiuj venas de aliaj kulturoj kaj ne kutimas je tiu stranga malsampezo, povas nur miri.

2012-09-26

rubpoŝtaĵoj

de: sandrina ramirez
temo: veraj estas protektitaj
saluton, gravas ĉiam ricevi favoran opinion, sed tio ankaŭ helpas se oni havas verajn...

de: patriko ragolot
temo: ne eblas, ke ili ĉiuj eraras
saluton, bone vi ricevas multajn, sed pripensu kial? ĉar bone funkcias...

de: kristiano movoti
temo: freneze
kiam mi elmontras miajn horloĝojn antaŭ amikoj, ili miregas, komentas...

de: amiro amin
temo: hani
via retpoŝtilo ne povas legi ĉi tiun mesaĝon.  vi vidos ĝin perrete ĉi tie...

de: executive mba
temo: du altlernejoj invitas vin al informokunveno
se vi ne bone vidas ĉi tiun mesaĝon, alklaku la ligilon...

de: =?utf-9?q?fabrice=20bloreaut?=
temo: iĝu reĝo
bonan tagon, mi ja divenas, ke vi ofte ricevas...

de: sam manuel
temo: neniam fiaska
bonan tagon, fabiano altelefonis hieraŭ posttagmeze, lia edzino forlasis...

...

2012-09-11

ŝanĝo de poŝtelefona provizanto

leĝo de la ĉi-tiea ŝtato postulas, ke poŝtelefon-numeroj estu porteblaj.  komprenu, ke se vi ŝanĝos la provizanton, vi konservos vian numeron.

antaŭe ĉiu telefonfirmao devigis vin al rezigno pri la numero kune kun la lineo, kaj la nova firmao donis novan numeron el sia provizo.  tio premis la abonantojn al restado ĉe la sama provizanto.  la leĝo faciligis la ŝanĝadon, garantiante, ke vi ne devos je ĉiu ŝanĝo atentigi ĉiujn konatojn pri nova numero.  tiu leĝo el 2006-2007 estis planita por akrigi la konkurencon kaj malaltigi la prezojn, sed ĝi ne efikis – la tri grandaj telefonkompanioj (laŭnome bouygues /bŭig/, orange /orãĵ/ kaj sfr) videble akordiĝis pri prezoj kaj mirinde estas nur, ke neniu procesis kontraŭ ili pro tio.

poŝtelefonon mi malmulte uzas.  mi do dekomence elektis sen-abonan uzadon, aĉetante de malgranda firmao kartojn aŭ reŝarg-numerojn, kiuj provizas difinitajn nombrojn de minutoj.  ĝi pli kostas laŭ tempo sed taŭgas por tia uzo.

lastatempe la merkaton envenis kvara granda kompanio (free /fri/), kiu proponis pli malaltajn abonprezojn, kaj devigis la aliajn al rearanĝo de ofertoj.  la ĝenerala malaltigo estis drasta: tipa monata abono por du horoj da alparolo kaj senlima tekstado kostis antaŭe 30 eŭrojn, nun inter 2 kaj 12 eŭrojn.

mi juĝis, ke la tempo maturas por abono.  mi esploris la retejon de mia provizanto (virgin mobile), sed ne bone komprenis, kiel mi ŝanĝu de per-karta al po-monata sistemo.  mi do vizitis butikon:

— mi havas telefonnumeron ĉe vi, mi deziras ŝanĝi de karta al abona sistemo.
— tio eblas, sed mi avertas, ke vi ricevos novan numeron.
— ĉu ne eblas konservi la numeron?
— tio eblos nur, se vi faros tion interete aŭ telefone.

mi jam konstatis, ke interrete ne eblas.  mi telefonis al la kompanio.

— halo, mi deziras ŝanĝi de karta al abona sistemo.
— jes volonte, mi do petos pri viaj nomoj, adresoj, kreditkarta numero...
— antaŭ ol ni komencos, ĉu vi bonvole konfirmos, ke mi konservos la numeron?
— mi bedaŭras, ne, se vi ŝanĝos al abono, vi ricevos novan numeron.
— sed se mi ŝanĝos la provizanton, mi ja konservos la numeron ĉu?
— jes, certe, kaj poste vi povos reveni al ni.
— bone, dankon, ĝis.

do mi ŝanĝis la provizanton.

mi kontrolis, efektive la leĝo precize diras, ke estas devige konservi la numeron ricevitan de antaŭa telefonkompanio.  pri ŝanĝo de sistemo ĉe sama kompanio ĝi diras nenion, kaj la kompanio ne penis difini proceduron por tio.

2012-05-30

popularecoj de antikvaj civilizoj

stultaj mezuradoj povas peri interesajn informojn.

estas vane disputi pri la relativaj gravecoj de antikvaj civilizoj.  „grekio superis egiption“... „majaoj havis pli brilan civilizon, ol aztekoj“... per tiaj frazoj historiisto supozeble ne forbabilos sian tempon, same kiel lingvisto ne serioze konsideros asertojn pri „supereco“ „difektoj“ aŭ „kvalitoj“ de lingvoj.

pli facile oni mezuros, kiom pasintaj civilizoj popularas ĉe nuntempuloj.

ideale oni enketos ĉe granda nombro da homoj, kaj demandos, kiujn civilizojn ili konas, kiujn ili juĝas gravaj, pri kiuj ili havas favoran imagon.  por tia enketo mi ne havas rimedojn.  mi proponas pli simplan-stultan manieron: prenu longo-mezurilon; iru al la plej proksima publika biblioteko aŭ librovendejo; trovu la bretaron de historio; mezuru, kiom da breto-centimetroj estas dediĉitaj al antikva ĉinio, antikva mezopotamio, antikva egiptio kaj aliaj.  (breto-centimetro aŭ breto-metro estas la tradicia bibliotekista mezurunuo.)

tiel mi faris en la publika biblioteko de mia urbo.  la rezulto sekvas, kaj aperas ankaŭ grafike en flava koloro.

- prahistorio: 140 cm, 16%
- antikva ĉinio, azio: 2 cm, 0%
- antikva egiptio: 160 cm, 18%
- israelo: 0 cm, 0%
- hindio: 0 cm, 0%
- mezopotamio: 50 cm, 6%
- antikva eŭropo: 160 cm, 18%
- romio: 180 cm, 20%
- antikva grekio: 180 cm, 20%
- aliaj: 17 cm, 2%

sub „aliaj“ mi trovis sudarabion, centrazion (skita kulturo), kartagon.

mi ne havis tempon por ripeti la eksperimenton en alia loko.  hazarde tamen la najbara urbo disponigas retkatalogon de sia biblioteko, en kiu oni povas serĉi per udk-numero.  ĝi ne respondas per centimetroj, sed per nombro de verkoj en ĉiu priserĉata klaso, kaj per noticoj.  la rezulto sekvas, kaj aperas grafike en verda koloro.

- prahistorio: 193 verkoj, 25%
- antikva ĉinio, azio: 23 verkoj, 3%
- antikva egiptio: 159 verkoj, 20%
- israelo: 11 verkoj, 1%
- hindio: 1 verkoj, 0%
- mezopotamio: 26 verkoj, 3%
- antikva eŭropo: 72 verkoj, 9%
- romio: 140 verkoj, 18%
- antikva grekio: 119 verkoj, 15%
- aliaj: 36 verkoj, 5%

sub „aliaj“ staras en ĉi tiu okazo verkoj precipe pri nordafriko, sudorientazio, ameriko.

la rezultoj do iom malsamas, sed restas kompareblaj, kaj supozeble en tuta francio similas.  iom surprizis min la relativa populareco de prahistorio, sed foliumado de noticoj montras, ke ĝi enhavas sufiĉe multajn verkojn pri arkeologiaj esploroj, kiuj probable revigas ian nombron da legantoj.  malpli surprize, kunigo de romio kaj grekio okupas proksimume trionon de la bretoj.  antikva egiptio tre popularas, proksimume trifoje pli ol mezopotamio, kvankam ĉi tiu historia najbaro de ĝi daŭris same longe kaj geografie same vastis.  sume ĉio restas koncentrita en malvasta rondo ĉirkaŭeŭropa, dum pli malproksimaj civilizoj, aparte la hinda, hindoĉiniaj, orientazia, sudorientaziaj kaj amerikaj, kiuj postlasis multajn monumentojn kaj dokumentojn, ricevas malvastan lokon.  pri afriko, oceanio aŭ nordazio ne pensu — ili simple forestas.

mi volonte komparos kun la bretoj de librovendejo, se okazo prezentiĝos.  malsama strukturo eble montrus, kiel bibliotekoj filtras la oferton de la libromerkato.

2012-04-05

kroniko

tiranosaŭron vidis pluma kuzo,
poemo grasa ŝokas pro akuzo,
ĉu fine venos pluvo, ni ne scias,
sed floras interlingvo apud kreŭzo.

2012-02-23

loĝadi en hotelo

azilpetantaj familioj loĝas en hoteloj.  poste, se ili entute ricevos azilon, ili iros al restejo aranĝita por daŭra loĝado.  la teorie mallonga intertempo daŭras unu, du, eble tri jarojn pro administraj prokrastoj.  por i. kaj m. pasis unu jaro depost ilia enveno en la landon — unu jaro da hotela vivo.  m. ricevis antaŭ kelkaj tagoj avizon de la oficejo por protekto de rifuĝintoj kaj senŝtatuloj, ke ŝian peton ĝi ankoraŭ ne pritraktos ene de la venontaj 6 monatoj...

en hotelo la ĉambroj malgrandas.  la infanoj enuas kaj ploras.  la hotelo samtempe akceptas vojaĝantojn, ĝi postulas silenton.  ĝi devigas al reenĉambriĝo je la 21a horo.  puloj aperas kaj malsanetoj kontaĝas la infanojn.  por manĝaĵoj oni iras al helpa asocio unufoje en semajno.  estas unu forno en la akceptejo, kuiraparatoj estas malpermesitaj en la ĉambroj.  homoj kaŝe kuiras en la nokto, kaj lavas la vazaron en tualeta lavabo.  ekzistas kelkaj ĉambroj kun kuirplatoj, sed ilin ricevas bonŝanculoj sen komprenebla kialo.  la hotelo toleris, kaj nun malpermesas fridujojn.  la publika lavaŭtomatejo malproksimas kaj kostas monon, do ankaŭ vestojn oni kaŝe lavas.  malobeo al hotela regulo povas kaŭzi elpelon, post kiu necesos petado ĉe helpaj asocioj por alia restejo.

la franca ŝtato strange montras du vizaĝojn.  flanke de la gastama vizaĝo ĝi devigas sin al loĝigo de azilpetantoj; ĝi agnoskas kaj subvencias asociojn, kiuj helpas ilin; decidinte pri azilo aŭ ekzilo, ĝi permesas apelacion kaj rekonsideron de la decido antaŭ juĝejo.  flanke de la malgastama vizaĝo ĝi postulas dokumentojn kaj dokumentojn; riproĉas malobeon de proceduroj fare de homoj fremdaj al ĝia administra labirinto; daŭrigas la atendadon dum jaroj en malkomfortaj kondiĉoj malpermesante laboradon kaj izolante la enmigrintojn de la ĉirkaŭa socio.

la elekto de hoteloj por tiom longaj restadoj aspektas ne racia.  en raporto el jaro 2006a mi legas, ke restado de familio en hotelo kostas 1500 eŭrojn monate.  laŭ akrun (en: unhcr) enskribiĝis 48576 azilpetantoj en francio en 2010.  en 2011 ĝis novembro enskribiĝis 47191, do antaŭvideblas iom pli ol 50000.  ĉar kunloĝas proksimume du plenkreskuloj, la sistemo kostas ĉirkaŭe 450 milionoj da eŭroj...

antaŭaj notoj pri esperantistaj azilpetantoj:

(en antaŭaj notoj mi parolis pri „rifuĝintoj“ laŭ la ĝenerala senco de la vorto.  laŭ ŝtataj administroj „rifuĝinto“ estas tiu, kiun administro agnoskis tia.  dum la atendo de tiu agnosko oni estas nura „azilpetanto“.)

2012-02-06

politika blogomondo

en aprilo kaj majo 2012 francaj ŝtatanoj voĉdonos por nova prezidanto.  la precipa streĉo estas inter la nuna liberala prezidanto nikolao sarkozy kaj la socialisma kandidato francisko hollande, sed iom nove en la politika pejzaĝo tri aliaj kandidatoj pezas ĉirkaŭe po dek elcentoj da voĉdonintencoj.

en tiu cirkonstanco la gazeto „la mondo“ bildigas la viglecon de 1491 politikaj blogoj.  en la koncerna „mapo“...
  • kaŝtankoloro montras la „dekstran“ naciisman flankon (maldekstre en la bildo!)
  • bluo montras la liberalan flankon
  • brikkoloro montras la moderisman flankon
  • verdo montras la naturprotektan flankon
  • rozkoloro montras la socialisman flankon
  • ruĝo montras la „maldekstran“ kontraŭkapitalisman flankon
la punktoj rolas kiel retejoj, la strekoj simbolas hiperligojn de unu al alia.

per alklako sur la apuda bild-kopio vi atingos la interagan mapon.  en ĝi per la rul-butono de la muso oni zomas kaj malzomas.  per premo de la maldekstra butono kaj glitigo oni movas la fokuson.  per alklako sur punkto de retejo oni evidentigas la ligojn, kiujn ĝi havas kun aliaj retejoj.  per ctrl+alklako oni daŭrigas selektadon de retejoj...  aliaj funkcioj multas, mi ne klarigos ĉion.

tiu mapo estas interesa ilo, per kiu la aŭtora kompanio, laŭnome linkfluence, reklamas sian talenton por opiniesploroj en la reto.  tiun servon ĝi provizas al administroj, firmaoj kaj aliaj mendantoj pri ajnaj temoj.

blogovigleco ne prognozas la rezulton de la baloto.  opinisondoj pli rekte demandas, kiel homoj volas voĉdoni.   se vi scivolas, iliaj lastatempaj respondoj estis en sama ordo kiel ĉi-supre:
al tiuj nombroj ne fidu.  la kandidatoj jen gajnas, jen malgajnas elcentojn de tago al tago, laŭ la publikaj humoroj, kiuj kvazaŭ pli dependas de la vetero ol de politikaj programoj.  nuntempe malvarmas, je ĉirkaŭ -7 celsiaj gradoj matene.  ĝis la baloto tio ŝanĝiĝos.

2011-11-11

mezuro de kontraŭleĝaĵoj

jx-vasxe-procesio-multkolora-2007
la neobeo al trafiklampoj en francio kreskis je 110 % en 2010.  ne.  per pli ĝustaj vortoj: pro neobeo al trafiklampoj kreskis je 110 % la rilataj monpunoj.  tiun kreskon klarigas precipe la almeto al semaforoj de radaroj, kiuj aŭtomate fotas neobeantojn.

kvanta takso de kontraŭleĝaĵoj estas delikata afero, ĉar leĝorompantoj ne aliĝas al kluboj.  ne ekzistas klubo de semafor-fajfuloj, kiu gaje anoncus grandan ano-nombron kaj registrus ties agojn.  alifanke ju pli da rimedoj aŭtoritato dediĉas al persekuto de leĝorompoj, des pli da okazoj ĝi trovas.  tre logike.  la paradoksa sekvo tamen estas, ke ju pli diligente oni provas malfaciligi iun specon de krimo, des pli da okazoj de ĝi oni elnombras.  necesas komunikotalento por emfaze raporti, ke "oni serĉis, trovis kaj punis pli da tiaspeca krimo, kaj sekve tiu speco de krimo (probable) malpliiĝas"... ĉu kaj kiom ĝi malpliiĝas, oni ne scias.  por vere scii, oni devus ne persekuti, sed senfare observi.

simila paradokso funkcias en historia interpreto de malpermesoj.  se iu el la leĝoj de hamurabi malpermesas sorĉadon, historiisto antaŭ ĉio konkludu, ke iuj homoj en la tiama socio sorĉadis.  inverse neniu leĝo malpermesas, ke neplenaĝaj knabinoj rajdante trivostajn ŝafojn kantu operajn ariojn ŝvebante en aero.  kion oni malpermesas, tio nepre okazas.

2011-10-22

inter rifuĝintoj kaj burokratoj

akompani rifuĝinton en la prefektejon kaj roli kiel interpretanto estas bona sperto.  ĝi konigas la sintenon de ŝtata administro al administratoj, kaj aparte al ne-ŝtatanoj.  tion mi faris por niaj esperantistaj amikoj-rifuĝintoj el kartvelio.

okazis en la 11a de oktobro...

al i. oni difinis rendevuon por la 9a kaj duono.  ni jam scias, ke "rendevuo je tioma horo" signifas, ke ni atendos inter proksimume 70-homa grupo de homoj asignitaj al la sama horo.  la trajno de i. paneis, ŝi devis trovi vojon tra la matena premo kaj alvenas ĉirkaŭ la 10a.  ni triope - kun ŝia kvinjara filo — staras en la fina parto de la vico antaŭ la pordo.  malantaŭ ni grupeto de junaj ĉininoj interparolas vigle.  ni revidas kelkajn orienteŭropajn vizaĝojn rimarkitajn okaze de la antaŭa vizito.  mezaĝulo sidas apud la vico kaj ludas manklakon kun tri-jara knabineto.

post dudeko da minutoj ni trairas la magnetan kontrol-pordon kaj eniras.  ni refoje vicas por la akcepta giĉeto.  antaŭ ni juna viro ricevas plurfojan klarigon ke "ni bezonas originalon, tio estas kopio".  kompreninte aŭ ne kompreninte li okule serĉas la elirejon.  ni proksimiĝas, donas la rendevu-slipon kaj ricevas voknumeron.  tamen ne tuj numeron.  unue ni devas fari novajn pasport-fotojn, kvankam en la la dosiero fotoj jam estas.  oni ĉi tie suspektas, ke homo ene de kelkaj semajnoj povas ŝanĝi la vizaĝon.  mi anoncas min kiel buŝtradukanton kaj devas plenigi formularon, al kiu mi aldonu kopion de mia identokarto.  ni iras al la fotobudo, preparas la dokumentojn kaj transdonas al la akceptisto, kiu finfine la fotojn ne volas nun, sed la formularon jes volas, kaj ni ricevas numeron 43.

mi informiĝas, en kiu duono de la ĉambrego ni atendu.  la numeroj por giĉetoj 1 ĝis 6 lumiĝas sur la aviziloj de ambaŭ duonoj, sed — ni jam scias — la numeroj por giĉeto a2 en la pli malgranda duono aperas nur sur la tiea avizilo.  ni atendu por giĉeto a2, do en la malgranda duono.  estas tie kvardeko da sidantoj kaj kelkaj senseĝuloj, kies partion ni pligrandigas.  pasas horo, dum kiu la loko iom post iom malpleniĝas.  plejmultajn homojn oni vokas per dosiernumero, sed fojfoje ankaŭ aperas oficisto kaj vokas iun laŭnome tra la ĉialingve babilanta amaso, alte levante la dosieron por montri la malgrandan idento-foton.  jen — lumiĝas numero 43.

ni staras antaŭ giĉeto a2.  estas iom post la 11a kaj duono.  ni enmanigas al la oficisto la dosieron plenumitan de la sociala helpanto.  li grumblas, ke la nombro de infanoj ne estas indikita.  "oni zorge plenumu!" li admonas, alskribante "1" en la koncerna tekstujo.  ni ne singardis, ne relegis, kion la sociala helpanto skribis dum la intervjuo kun ŝi.  ŝian leteron, kiu argumentas, ke i. havas fratinon nun laŭleĝe restantan en francio, ni transdonas.  per tio ni esperas, ke i. ne restos en "dublina statuso" dum ses monatoj antaŭ ol ŝi laŭleĝe estos akceptita en francio.  ni donas la fotojn.  la oficisto enmetas ĉion en dosierujon, surskribas "43", ĉirkaŭcirklas ĝin kaj surstapligas.  li direktas nin al la dua, pli granda duono de la ĉambrego.

kio ĵus okazis, estis preparo de la dosiero.  triminuta afero.  nun komenciĝas atendo por la intervjuo.



la dua duono de la ĉambrego pleniĝis laŭmezure de la malpleniĝo de la unua.  ni stariĝas iom aparte.  preterpasanta oficisto repelas nin al la centro, ĉar ni ĝenas la pason al iu pordo.  ni staras dum horduono, ĝis vakiĝas tri seĝoj, kiujn okupis paro kaj mansako.  la apuda fotobudo estas fervore vizitata "enmetu kvin eŭrojn... centrigu la vizaĝon... atentu... se vi kontentas pri la foto premu la verdan butonon...".  ĝi povas funkcii en turistaj lingvoj de najbaraj landoj, sed la lingvojn aziajn kaj afrikajn, kiuj bruas ĉirkaŭe, ne scias, kaj iuj longe sidas en ĝi ne komprenante la funkciadon.  kiam ĝi malplenas, infanoj venas kaj premas la butonojn.  knabineto kun paĝia hararo okulumas al la filo de i. kun videbla deziro kunludi, sed li kliniĝis de sia sidilo kaj dormas kun la kapo en la sino de la patrino.

ni observas kaj ni komprenas proksimume, kiel ruliĝas la tagoplano: ĉiuj rendevuoj laŭnome okazas en la 8a kaj duono, 9a kaj duono, verŝajne ankoraŭ ĝis la 10a kaj duono.  poste oni neniun atendas, kaj malfruantojn elpelas, kiel al i. foje okazis.  oni amasigas homojn en la ĉambrojn, kolektas ĉiujn dosierojn kaj disdonas al la oficistoj.  dum la cetero de la tago ĉiu prilaboras sian staplon.  la daŭro de atendo dependas de la alto de la dosiero en la staplo.

la avizilo lumiĝas per numeroj.  giĉeto 2 vokas numeron 36... giĉeto 5 vokas numeron 20... alia vokas numeron 38.  iuj numeroj enigme komenciĝas per "p" aŭ "n".  tagmezo proksimas.  mi aŭdas, ke oficistoj agitas inter si por tagmanĝo.  la giĉetoj malpleniĝas.  dum ioma tempo okazas nenio, la sesdeko da atendantoj murmuras, kelkaj gardantaj policistoj preterpasas.

post horkvarono sola giĉeto 6 revigliĝas.  ĝi kun regula takto akceptadas homojn...  iom poste policisto alparolas la amason.  li admonas al silento por "la homoj, kiuj laboras", en kio, ni rimarkas, plurnombro sonas sufiĉe retorike, ĉar la giĉetoj 1 ĝis 5 daŭre malplenas.  ĉirkaŭ la 14a horo refunkcias iu post la alia la giĉetoj 4, 5, 3.  restas definitive malplenaj 1 kaj 2.

post nedifinebla tempo al i. ŝajnas, ke ŝi aŭdis sian nomon.  mi proksimiĝas al la giĉetoj.  jes, iu vokas nin pernome al giĉeto 4.  ni alrapidas.  belkreska, tre nigrahaŭta junulino, kiu matene rolis kiel akceptisto, bonvenigas nin per abrupta "mi vokis plurfoje!".  mi klarigas, ke mi akompanas kiel interpretanto.  ŝi trafoliumas la dosieron.  "do, ŝi havas fratinon en francio, ĉu?".  "jes."  "donu naskiĝatestilon."  i. havas naskiĝatestilon nur en la kartvela.  "tio ne utilas.  vi devas prezenti ambaŭ naskiĝatestilojn francigitajn de oficiala tradukisto por pruvi la parencecon."  "tion ni ne antaŭsciis" mi rimarkigas, al kio ŝi ne havas rebaton.  "la dosieron de la fratino vi certe havas ĉi tie" mi diras.  "mi devos serĉi!" ŝi diras malkontente.  ŝi turnas sin al kolego, kaj ili interkonsiliĝas.  "atendu momenton, reiru al la atendejo".  ni reiras.  post kelkaj minutoj ŝi revokas nin.  "mi difinas al vi novan rendevuon post du semajnoj, al kiu vi venu kun la tradukitaj naskiĝatestiloj" ŝi verdiktas, kaj donas la novan rendevuslipon.  mi amplekse dankas kaj adiaŭas, eldevigante ŝin al reciproka adiaŭo, la unua komplimento, kiun mi aŭdas ĉi tie.

ni foriras iom post la 16a horo, lasante post ni dekon da lacaj finatendantoj.  ni same lacas, kvankam ni faris nenion dum tuta tago.  ni malsatas.  i. estas optimisma, ŝi supozas, ke la sekva rendevuo estos rapida.  ĉiuokaze ni povas esperi eviton de sesmonata "dublina statuso", kiu teorie devigus ŝin al retrovojaĝo al la unua eŭropunia lando trairita kaj azilpetado tie, senkonsidere al tio, ke tiu lando la azilon al ŝi jam rifuzis.  bonŝance ŝia fratino pro gravedeco aŭ pro alia nekomprenebla kaŭzo jam ricevis restadpermeson, do ankaŭ i. ricevos, se ni liveros ĝustatempe la naskiĝatestilojn.  tio estas la bona atingo de ĉi tiu vizito.  poste sekvos proksimume unu jaro da administraj formalaĵoj ĝis oficiala ricevo de azilo...  pri tio ni zorgos siatempe.  nun, ni hastas al filantropia asocio, kie ni eble trovos varmajn vestojn kaj kovrilojn, ĉar ja sezonoj turniĝas al malvarmo.

2011-06-25

amasa individuismo

ĉinoj, mi rimarkis okaze de konversacioj, havas kliŝan imagon pri la "okcidenta individuismo".  ĉu studento vivas malproksime de la gepatroj? — pro okcidenta individuismo.  ĉu mezaĝulo fraŭlas?  — pro okcidenta individuismo...  nu, eĉ se ĝi tro facile klarigas ĉion kaj eĉ se "okcidento" estas eminente nebula nocio, la kliŝo sufiĉe ĝustas.  ni vivas ĉi tie sub la premo de individuismo.

okcidentaj adoleskuloj simptome provas elmontri personecon.  arbitre, iom mallerte, ili iun koloron, iun manĝaĵon, iun famulon, iun muzikan stilon ŝategas aŭ malŝategas.  ili tiel montras, ke ili laŭdeve estas individuoj.  multaj plenkreskuloj pretas diri ajnan stultaĵon, kondiĉe ke ĝi estu originala (en mia lando kleruloj kulturas tiun arton).  ili brilas per paradoksoj, kiuj havas kiel precipan kvaliton, ke ili surprizas, ke ili originalas, kaj originaleco, signo de individueco, pli gravas ol ĝusteco.

pri tiu temo la etnologo klaŭdio levi-strauss iom skeptike rimarkis "laŭ ĉia ŝajno en nia civilizo ĉiu individuo kultas kiel totemon sian propran personecon"(1).  ĝuste tiel.  okcidentanoj malamas personkulton de politikaj gvidantoj, sed unu personon ili efektive kultas, nome sin mem, aŭ pli ĝuste la bildon de si, kiun ili konstruis kaj kaĵolas.  tio estas socia devo.  tiu, kiu ne havas videblan personecon, estas malestiminda.

tiun situacion abunde ilustras blogoj, gazetkomentoj kaj aliaj opiniesprimiloj.  re kaj re mi legas: "mi scias, ke mi malkonformas al la rega opinio, sed...", aŭ: "mi estas herezulo: mi pensas ke..." aŭ kun forgeso de ĝentileco: "la stultigita amaso kredas ke... sed mi...".  en multaj okazoj la "rega opinio" estas fantazio, sed ja fantazio necesa por pozi kiel apartulo.  kiel originali, kiam ĉirkaŭe milionoj da aliaj individuoj volas originali?  tia estas la dilemo de amasa individuismo.

notoj:
  1. "tout se passe comme si, dans notre civilisation, chaque individu avait sa propre personnalité pour totem" - en: sovaĝa penso, 1960.

2011-04-30

rifuĝintoj

la afero probable ne unikas. okaze de militoj homoj eskapas el sia lando. kaj se la fluo de rifuĝintoj grandas, en ĝi troviĝas proporcia esperantista oneto.

tiel verŝajne okazis en eŭropo post la dua mondmilito, kvankam pri tiu aspekto de la historio mi ne legis, kaj tiel hazarde okazis pro la milito en abĥazio. post haltoj en pollando kaj en germanio grupo de kartvelaj rifuĝintoj el abĥazio atingis francion, kaj inter ili estas du parolantoj de la lingvo internacia. ili sendis helpopeton al franca esperanta asocio.

mi hazarde laboras lastatempe sufiĉe proksime de la hotelo, en kiun bonfara asocio enloĝigis ilin. mi do povis viziti. ili vivas per bazaj, ne tute sufiĉaj necesaĵoj, kaj sub konstanta necerteco pri la morgaŭo. la pasportojn ili perdis, kaj sekve polica kontrolo povas proksimigi ilin al administra elpelo el la lando. tiel okazis al la edzo de m., sed feliĉe post unutaga resto en policejo, li estis liberigita.

oni loĝigas ilin ne en urbo, sed apud urbeto, en kiu ili apenaŭ povas komenci ion ajn. ili ne parolas la ĉi-landan lingvon, ne ricevas instruon pri ĝi, ili ne rajtas labori. m. paroletas, kaj i. bone parolas esperanton. ankaŭ la juna filo de i. komprenas, sed li restas silenta.

mi provas helpi per informoj, sed kompreneble ankaŭ la leĝa situacio en tiaj okazoj malsimplas. ĝeneralaj leĝoj ne signifas multon, ĉio dependas de aplikaj reguloj kaj decidoj en diversaj administrejoj, kiuj ne nepre kunordigite agas.

lunde ili vizitos la prefektejon, esperante, ke ili ricevos oficialan restadpermeson...

2011-03-20

foiro de ekologiaj vinoj 2011

hieraŭ en apudpariza urbo montreuil /mõtrœj/ okazis la 9a foiro de ekologiaj vinoj. ĝi estas mezgranda okazaĵo kie tridek' ĝis kvardeko da vinistoj prezentas siajn produktojn.

ĉiuj vinistoj kreskigas mem la vinberojn laŭ tradiciaj metodoj, en kiuj forestas sintezitaj sterkoj kaj persticidoj. iuj faras ankaŭ la vinon per naturaj gistoj aŭ kun limigitaj kvantoj da helpaj substancoj, interalie da sulfurdioksido.

ĉu oni volas kredi aŭ ne je la avantaĝoj por la konsumanto, por la naturo, eventuale por la sano de kultivistoj, oni ĉiuokaze trovas tie bonan okazon por malkovro de nekutimaj gustoj, malpli tipaj kaj malpli glataj ol tiuj de nuntempaj regionaj vinoj, kiujn progresoj en procedoj kaj teĥnikaĵoj igas pli kaj pli regule atendeblaj, laŭnormaj, ĉiujare egalaj al si mem.

la urbo montreuil longe estis, ankoraŭ iom estas, industria antaŭurbo kaj aparte loko de kinaj kaj televidaj studioj. tial abundas haloj kaj hangaroj, en kiuj oni povas aranĝi unutagajn okazaĵojn en sufiĉa spaco. ĉijare la halo estas eksa televidilfabriko, kiu poste funkciis kiel televidstudio, kaj post kelkaj monatoj detruiĝos.

la afiŝon por la livero de jaro 2011a desegnis la konata karikaturisto siné.

2011-02-23

havi registaron

la belga popolo estas stranga popolo.

en la tuta mondo homoj grumblas kontraŭ siaj registaroj. "politikistoj estas demagogoj... koruptuloj... malkapablas..." lastatempe pluraj popoloj ribelas.

nur kie la ekonomio bone fartas kaj homoj riĉiĝas, ili silentas.

dume belgoj malkontentas. ili publike malkontentas sed ne kontraŭ sia registaro, ili malkontentas ĝuste pro malhavo de registaro. la politika krizo daŭras jam pli ol 250 tagojn, kaj civitanoj protestas. ili manifestaciis en la stratoj per "parado de honto". viroj votis, ke ili ne razos sian barbon dum la situacio daŭros. al inoj senatanino rekomendis strikon de seksumado. "se iu divenos post kiom da tagoj ni rehavos registaron, li gajnos sian propran pezon da vafloj" promesas la serioza gazeto "la vespero"...

belgoj volas registaron. eble ili dolore sentas, ke kontraŭ neesta institucio oni ne povas kontentige grumbli?

2010-12-10

la malegala batalo de ergonomoj kontraŭ teĥnokratoj

mi havis iam kolegon, kiu sufiĉe ŝanĝis la labormanierojn de la kompanio. li estis sistemestro en tiu epoko kiam komputistoj reĝis. lia metodo estis jena: unue li instaligis novajn programarojn; due li komisiis al kelkaj homoj provadon de la novaj programaroj; trie li aŭskultis la plendojn pri la novaj programaroj, kaj responde li trankvile demonstris, ke problemojn kaŭzas ne la programaro, sed la labormetodoj: modifu viajn kutimojn, kaj vi pli efike laboros. li estis bona argumentanto. li estis obstinulo. li estis teĥnokrato, ĉar ja laŭ teĥnokrato homoj adaptiĝu al iloj.

la malo de teĥnokratismo estas ergonomio, ĉar laŭ ergonomo iloj adaptiĝu al homoj. sub la ŝildoj de tiuj du barbaraj vortoj ŝirmiĝas du batalantoj, du herooj, kiuj luktas por la korfavoro de sinjorino progreso. kiu venkos?

en la realo preskaŭ ĉiam okazas kompromisoj inter la du sintenoj. sed klare en la industria kaj laboreja mondo pliofte venkas teĥnokratismo kaj malvenkas ergonomio. eble tio ne okazus, se la ordinara socio ne inklinus jam al teĥnokratismo. sed ja tiel estas: ni vivas inter homoj, kiujn maŝinaj novaĵoj fascinas. ĉiu volas la aparaton el lasta generacio, per kiu ŝli povos pozi kaj imponi. ne gravas se ĝi ne kontentigas bezonon, oni prefere kreos la bezonon por pravigi la havon de la aparato.

se nia lingvo ne estus nemateria solvo, kiun oni havigas al si per peno kaj tempo, edukante sian propran menson, sed elektronika aparateto, kiun oni aĉetas en butikoj, ĝi delonge furorus.

2010-10-25

portretoj de libro-kaperantoj

eta enketo el 2010-10 prezentas la francan mondon de interretaj libroŝtelantoj (lemotif.fr). la enketo konsideras ŝtelkopion de libroj kaj bildstrioj, ne de gazetoj. mi ĉi-sube resumas...

la kaperado de libroj malpli viglas, ol tiu de muzikaĵoj kaj filmoj. ĝi tamen ekzistas.

homoj librojn kaperas el la ne-papera merkato, en francio sufiĉe freŝe naskiĝinta. simile al muzik-kaperantoj, ili ankaŭ estas el la pli viglaj konsumantoj de la laŭleĝa oferto, inkluzive de la papera oferto. simile al muzik-kaperantoj, ili argumentas kontraŭ la protektoj, kontraŭ la iliatakse tro altaj prezoj (laŭ alia enketo ili aĉetus sub 10 dolaroj). kaj ankaŭ simile al aliaj kaperantoj ili havas pozitivan bildon de la aŭtoroj, kaj iagrade malpozitivan de eldonistoj ("ni faras bele, fidinde, pli bone ol komercaj e-libroj, inter kiuj ekzistas skandale malbone editoritaj"... "se la legantoj [de kaperaĵoj] povus certe scii, ke pliparton de la aĉet-mono ricevas la aŭtoro, ili eble pli sentus kulpon").

ili ne estas dekkelkjaruloj – la mezuma aĝo estas 29 jaroj. ili legas kaj poste forĵetas la dosierojn. ne estas inter ili maniaj kolektantoj, sed precipe homoj, kiuj deziras ekkoni iujn librojn, legas parte aŭ tute, kaj malofte konservas. ilin ankoraŭ ĝenas la malkomforta legado sur ekrano, la kosto de privata printo, la manko de legiloj.

en forumo de sufiĉe novaj kaperaĵoj, la formatoj estis epub (64 %), pdf (17 %), doc aŭ odt (15 %), txt (2 %)...

iuj estas blinduloj. ili intersanĝas e-librojn por kompensi la mankon de haveblaj legaĵoj.

iuj kaperas profesie bezonatajn kaj tre kostajn eldonaĵojn, kiel atestas medicin-studanto.

iuj kaperantoj laboras teame, precipe tiuj, kiuj celas verkojn ekzistantajn nur papere, sub aŭtorrajto. la taskoj pli pezas. ili ĉasas librojn en bibliotekoj aŭ aliaj lokoj, ciferecigas, korektas, relegas indeksas kaj editoras, kaj fine disdonas. ekzemple iu proksimume 20-homa teamo eksterleĝe tradukadas japanan manga-serion, kun la kromaj taksoj de kontrolo de bildkvalito, tradukado, kaj desegnokorekto en la lokoj, kie skribaĵoj aperas en la bildoj.

en somero 2009a oni povis trovi inter 4000 kaj 6000 franclingvaj kaperitaj titoloj, el kiuj 3000 ĝis 4500 estis bildstrioj.

(ĉi resumon mi publikigis ankaŭ en la iperniti-grupo "elektronike kaj esperante" kiu informas pri e-libroj kaj legiloj).

2010-09-24

nombrado de demonstraciantoj

francoj amase demonstraciis hieraŭ kontraŭ planata reformo de la emeritaj pensioj.

en havro 9600 homoj sur la stratoj laŭ la polico, 40000 laŭ la sindikatoj. en nico 7000 laŭ la police kaj respektive 35000 laŭ la sindikatoj. kaj ju pli sude, des pli malakorde, en marsejlo 22000 aŭ respektive 220000.

demonstraciistoj kaj polico delonge ne kalkulas sammaniere [fr]. organizantoj taksas la longon de la procesio, samplas pecojn 1-metrajn, nombras homojn en ili, kaj fine multiplikas. la polico en unu aŭ pluraj lokoj observas kiom da homoj samvicas sur la strata veturejo, nombras la pasantajn vicojn, kaj fine multiplikas.

en albio la polico volis sendependan nombradon kaj ĝin komisiis al konstata agento. li vidis 4380 homojn, dum la polico 4200 kaj sindikatoj 20000. tuj floris akuzoj pri neneŭtraleco.

oni povas dubi, ke entute iam proksimiĝos la kalkuloj. kiam homoj havas kaŭzojn por malsama takso, ili malsame taksas, kiel mi iam konstatis pri respektiva agnoskata nombro de vivkunuloj de viroj kaj inoj.

pro similaj kaŭzoj stagnas salonaj konversacioj pri politiko aŭ aliaj disputataj temoj. oni argumentas per "plejparte..." "plimulto de..." kaj "99 elcentoj de..." sen ajna bazo, kaj eĉ se bazoj estas, ili rezultas de kalkulmanieroj pri kiuj oni ne akordas.