2015-12-22

teksta ŝvelo kaj malŝvelo en esperantaj tradukoj

dum la traduka laboro pri la teksto de ‚sur la vojo de svan‘, kiu nun transpasis la mezon de la vojo, mi rimarkis, ke la esperantaj alineoj ofte malpli longas je unu aŭ du linioj, ol la respondaj francaj originalaĵoj.  pro tio mi zorgis, ĉu mankas iuj nuancoj, ĉu eble iuj flankaj esprimoj forglitis nerimarkite.  en mia menso ŝvebis malpreciza memoro pri tio, ke ordinare tradukoj laŭ nombro de vortoj ŝveligas tekstojn, ne malŝveligas ilin.

nu, la fenomeno estas konata.  r. haveman en sia ‚terminareto pri tradukado‘ nomas ĝin „tekstvastiĝo“, respektive „tekstmalvastiĝo“ samsence kun mia malformala „teksta ŝvelo“ aŭ „malŝvelo“.  ekzistas kelkaj rilataj studoj en la reto, ekzemple iu franca eseo(1) aŭ paĝoj de tradukfirmaoj, kiuj zorgas pri la sekvoj por kalkulo de prezoj aŭ por tipara aranĝo de programaraj interfacoj(2), ene de kiuj la diverslingvaj menueroj ne okupas egalajn surfacojn.  en nia lingvo henri vatré faris multajn studojn surbaze de vortnombroj, do ne estus surprize, se li estus verkinta pri ĉi tiu temo, sed, kiel kutime, la dokumentoj ne facile troveblas.  en la datumbazo ebea mi ne trovis ion koncernan.

oportunas do mallonga esploro pri kelkaj tekstoj, kiuj facile disponeblas en franclingva originalo kaj en esperanta traduko kaj eventuale ankaŭ en alilingvaj kombinoj.  mi volonte kunkalkulos la anglan lingvon, ĉar tiulingva versio de ‚sur la vojo de svan‘ estas rete disponebla kaj sekve kunmezureblas.  en la triopo de lingvoj franca-angla-esperanta mi trovis:
  • kun franclingva originalo:
    • ‚sur la vojo de svan‘ en la verkata traduko
    • ‚paŭlo kaj virginio‘ de henriko bernardin de saint-pierre en esperanta traduko de hektoro hodler el 1905 (reviziita far f. luin)
  • kun anglalingva originalo:
    • ‚alicio en mirlando‘ de lewis carroll en esperanta traduko de e. l. kearney el 1910
    • ‚jane eyre‘ de charlotte brontë en esperanta traduko de h. j. bulthuis el 1931 (reviziita far f. luin).

iuj el la nomitaj tekstoj estas ankaŭ disponeblaj en aliaj lingvoj - mi ĉerpis precipe el projekto gutenberg kaj el vikilibroj, mi ne detale referencos al ĉiu fonto.  en la sekvaj kalkuloj mi uzis la vortnombrilon de la programaro libreoffice, kaj kiam mi indikas signonombron ĝi ne enkalkulas spacetojn.

----------

laŭ nombro de vortoj la anglalingva traduko de ‚sur la vojo de svan‘ ŝveligas la tekston ĝis 117 % (rilate al 100-%a originalo), dum la esperanta traduko ĝin malŝveligas ĝis 88 %, mia zorgo ne fontis el iluzio.



estas interese, ĉar lingvoj havas malsamajn kapablojn por longaj kunmetoj kaj sintezaj vortoj, kompari ankaŭ laŭ nombro de signoj.  en tiu perspektivo la anglalingva ŝvelo atingas nur 108 %, la esperanta malŝvelo restas ĉe 88 %.



sed min trankviligis, ke el ‚paŭlo kaj virginio‘, franca originalo tradukita al la du samaj lingvoj, mi ricevis sufiĉe similajn mezurojn.  laŭ vortnombro la anglalingva traduko ŝveligas la tekston ĝis 106 % la esperanta malŝveligas ĝis 82 %.  estas disponebla finnlingva traduko, kiu montras ke tiu lingvo estas tre vortoŝpara, ĝi malŝveligas ĝis 73 %.



la nombro de signoj similas: en la angla lingvo 105 %, en esperanto 86 %, sed la finna videble skribas per pli longaj vortoj, ĉar ĝi atingas nun 109 %.



unu el la argumentoj, pro kiuj laŭfame tradukitaj tekstoj, aparte beletraj tekstoj, prefere vastiĝas, estas, ke tradukanto ofte provas redoni la ĝustan nuancon de malfacila originala esprimo per pluraj vortoj en la cel-lingvo.  oni povas trovi ekzemplojn de ĉi tiu fenomeno en la anglalingva traduko de ‚sur la vojo de svan‘ far skot-monkrif, sed ĝenerale mi prefere dirus, ke tiu anglalingva teksto (la sola tiulingva traduko de la verko), kiom mi povas juĝi, sonas iom pli konversaci-tone, ol la franca originalo, kaj tial ĝi vastigas iujn parolturnojn.

mi ne arigis ĉi tie sufiĉan materialon por valore esplori la temon, mi nur por komparo ankoraŭ indikos la trovitajn kvotojn, se oni renversas la ordon, konsiderante anglalingvan originalon en franca kaj esperanta traduko, pro kio la eventuala tradukisma ŝvelo logike renversiĝus inter la franca kaj la angla.  mi aldonis kelkajn aliajn lingvojn, kiuj estis disponeblaj.

laŭ nombro de vortoj la franclingva traduko de ‚alicio en mirlando‘ vastigas la tekston al 110 %, la esperanta ĝin malvastigas al 92 %. (mi ne komentas aliajn lingvojn.)



laŭ nombro de signoj la franclingva traduko vastigas al 108 %, la esperanta al 103 %.



laŭ nombro de vortoj la franclingva traduko de ‚jane eyre‘ malvastigas la tekston al 99 %, la esperanta al 98 %.



laŭ nombro de signoj la franclingva traduko vastigas al 109 %, la esperanta al 105 %.



laŭ ĉi tiuj indikoj oni jam povas juĝi, ke la vastecon de franclingva beletra teksto nia lingvo ĝenerale iom malgrandigas, dum anglalingvan tekston ĝi malmulte aŭ neniom malŝveligos.  multaj aliaj mezuroj kompreneble necesus, kun multaj diversspecaj tekstoj, por firmaj konkludoj.

referencoj:
(1) ‚le foisonnement, phénomène complexe‘ https://www.erudit.org/revue/ttr/1995/v8/n2/037222ar.html [fr]
(2) ekzemple http://www.kwintessential.co.uk/translation/articles/expansion-retraction.html [en], http://www.media-lingo.com/gb/faqs/will-the-translated-version-be-longer-or-shorter-than-the-original-document [en]

Aucun commentaire: