tag:blogger.com,1999:blog-57999706638618036972024-03-08T19:22:52.536+01:00interparolojnotejo de ĵeromo vaŝeĵeromohttp://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.comBlogger294125tag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-45522010713977974872015-12-22T22:45:00.000+01:002015-12-22T22:45:30.007+01:00teksta ŝvelo kaj malŝvelo en esperantaj tradukojdum la traduka laboro pri la teksto de ‚sur la vojo de svan‘, kiu nun transpasis la mezon de la vojo, mi rimarkis, ke la esperantaj alineoj ofte malpli longas je unu aŭ du linioj, ol la respondaj francaj originalaĵoj. pro tio mi zorgis, ĉu mankas iuj nuancoj, ĉu eble iuj flankaj esprimoj forglitis nerimarkite. en mia menso ŝvebis malpreciza memoro pri tio, ke ordinare tradukoj laŭ nombro de vortoj ŝveligas tekstojn, ne malŝveligas ilin.

nu, la fenomeno estas konata. r. haveman en sia ‚terminareto pri tradukado‘ nomas ĝin „tekstvastiĝo“, respektive „tekstmalvastiĝo“ samsence kun mia malformala „teksta ŝvelo“ aŭ „malŝvelo“. ekzistas kelkaj rilataj studoj en la reto, ekzemple iu franca eseo(1) aŭ paĝoj de tradukfirmaoj, kiuj zorgas pri la sekvoj por kalkulo de prezoj aŭ por tipara aranĝo de programaraj interfacoj(2), ene de kiuj la diverslingvaj menueroj ne okupas egalajn surfacojn. en nia lingvo henri vatré faris multajn studojn surbaze de vortnombroj, do ne estus surprize, se li estus verkinta pri ĉi tiu temo, sed, kiel kutime, la dokumentoj ne facile troveblas. en la datumbazo ebea mi ne trovis ion koncernan.

oportunas do mallonga esploro pri kelkaj tekstoj, kiuj facile disponeblas en franclingva originalo kaj en esperanta traduko kaj eventuale ankaŭ en alilingvaj kombinoj. mi volonte kunkalkulos la anglan lingvon, ĉar tiulingva versio de ‚sur la vojo de svan‘ estas rete disponebla kaj sekve kunmezureblas. en la triopo de lingvoj franca-angla-esperanta mi trovis:

kun franclingva originalo:

‚sur la vojo de svan‘ en la verkata traduko

‚paŭlo kaj virginio‘ de henriko bernardin de saint-pierre en
esperanta traduko de hektoro hodler el 1905 (reviziita far f. luin)

kun anglalingva originalo:

‚alicio en mirlando‘ de lewis carroll en esperanta traduko de e. l. kearney el 1910

‚jane eyre‘ de charlotte brontë en esperanta traduko de h. j. bulthuis el 1931 (reviziita far f. luin).

iuj el la nomitaj tekstoj estas ankaŭ disponeblaj en aliaj lingvoj - mi ĉerpis precipe el projekto gutenberg kaj el vikilibroj, mi ne detale referencos al ĉiu fonto. en la sekvaj kalkuloj mi uzis la vortnombrilon de la programaro libreoffice, kaj kiam mi indikas signonombron ĝi ne enkalkulas spacetojn.

laŭ nombro de vortoj la anglalingva traduko de ‚sur la vojo de svan‘ ŝveligas la tekston ĝis 117 % (rilate al 100-%a originalo), dum la esperanta traduko ĝin malŝveligas ĝis 88 %, mia zorgo ne fontis el iluzio.

estas interese, ĉar lingvoj havas malsamajn kapablojn por longaj kunmetoj kaj sintezaj vortoj, kompari ankaŭ laŭ nombro de signoj. en tiu perspektivo la anglalingva ŝvelo atingas nur 108 %, la esperanta malŝvelo restas ĉe 88 %.

sed min trankviligis, ke el ‚paŭlo kaj virginio‘, franca originalo tradukita al la du samaj lingvoj, mi ricevis sufiĉe similajn mezurojn. laŭ vortnombro la anglalingva traduko ŝveligas la tekston ĝis 106 % la esperanta malŝveligas ĝis 82 %. estas disponebla finnlingva traduko, kiu montras ke tiu lingvo estas tre vortoŝpara, ĝi malŝveligas ĝis 73 %.

la nombro de signoj similas: en la angla lingvo 105 %, en esperanto 86 %, sed la finna videble skribas per pli longaj vortoj, ĉar ĝi atingas nun 109 %.

unu el la argumentoj, pro kiuj laŭfame tradukitaj tekstoj, aparte beletraj tekstoj, prefere vastiĝas, estas, ke tradukanto ofte provas redoni la ĝustan nuancon de malfacila originala esprimo per pluraj vortoj en la cel-lingvo. oni povas trovi ekzemplojn de ĉi tiu fenomeno en la anglalingva traduko de ‚sur la vojo de svan‘ far skot-monkrif, sed ĝenerale mi prefere dirus, ke tiu anglalingva teksto (la sola tiulingva traduko de la verko), kiom mi povas juĝi, sonas iom pli konversaci-tone, ol la franca originalo, kaj tial ĝi vastigas iujn parolturnojn.

mi ne arigis ĉi tie sufiĉan materialon por valore esplori la temon, mi nur por komparo ankoraŭ indikos la trovitajn kvotojn, se oni renversas la ordon, konsiderante anglalingvan originalon en franca kaj esperanta traduko, pro kio la eventuala tradukisma ŝvelo logike renversiĝus inter la franca kaj la angla. mi aldonis kelkajn aliajn lingvojn, kiuj estis disponeblaj.

laŭ nombro de vortoj la franclingva traduko de ‚alicio en mirlando‘ vastigas la tekston al 110 %, la esperanta ĝin malvastigas al 92 %. (mi ne komentas aliajn lingvojn.)

laŭ nombro de signoj la franclingva traduko vastigas al 108 %, la esperanta al 103 %.

laŭ nombro de vortoj la franclingva traduko de ‚jane eyre‘ malvastigas la tekston al 99 %, la esperanta al 98 %.

laŭ nombro de signoj la franclingva traduko vastigas al 109 %, la esperanta al 105 %.

laŭ ĉi tiuj indikoj oni jam povas juĝi, ke la vastecon de franclingva beletra teksto nia lingvo ĝenerale iom malgrandigas, dum anglalingvan tekston ĝi malmulte aŭ neniom malŝveligos. multaj aliaj mezuroj kompreneble necesus, kun multaj diversspecaj tekstoj, por firmaj konkludoj.

referencoj:

(1) ‚le foisonnement, phénomène complexe‘ https://www.erudit.org/revue/ttr/1995/v8/n2/037222ar.html [fr]

(2) ekzemple http://www.kwintessential.co.uk/translation/articles/expansion-retraction.html [en], http://www.media-lingo.com/gb/faqs/will-the-translated-version-be-longer-or-shorter-than-the-original-document [en]ĵeromohttp://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-86613089306639703572015-12-12T21:39:00.000+01:002015-12-22T22:33:07.380+01:00fragoj en disketujola komputilaj disketoj, ankaŭ la lastageneraciaj de grando 5 coloj kaj kvarono, ekstempas. oni ne eĉ ne findisputis, ĉu ili nomiĝu disketoj aŭ diskedoj, kaj ili mem ĉesigis la debaton malaperante.

samtempe kun ili perdiĝis akompanaĵoj: plastaj kovertoj, en kiujn oni enŝovis unuope la disketojn, disketskatoloj diversgrandaj, kaj disket-legiloj, kies duobla buŝo mankas sur la vizaĝo de nuntempaj komputiloj.

kiel multaj aliaj homoj, antaŭ jaroj mi forĵetis miajn lastajn disketojn kaj lastajn akompanajn rekvizitojn – pri kio mi tre pentas. mi pentas, tial ke la skatoloj estas reuzeblaj.

la kompreno pri tio venis jene: mi laboris ĉe klienta firmao en vasta oficejo aranĝita laŭ la plu reganta modo: komuna ĉambrego por unu aŭ pluraj dekoj da homoj sidantaj ĉe siaj labortabloj, dank' al kiu oni aŭdas la telefonajn aŭ ĉeestajn babilojn de ĉiuj kaj efike legas aŭ redaktas nur kun la silentiga ŝirmo de kapaŭdiloj. mi kaj kolego estis serĉantaj en ŝranko iajn dokumentojn kaj ni hazarde trovis malplenan disketskatolon. ĝi sole staris sur breto kiel vrako de pereinta ŝipo sur strando. la kolego diris: „kion oni povus fari per ĉi tio? ĉu enmeti plantojn?“. mi respondis: „bonega ideo“, kaj mi ŝtelis la skatolon. jes, ŝtelis, pri kio mi kompreneble ankaŭ pentas.

mi pripensis. la objekto ne tiel oportunas, kiel unuavide ŝajnis. la antaŭa plato de la skatolo kliniĝas antaŭen, kio signifas, ke ĝi pivotas ĉe la fundo, kiu do ne estas akvoimuna. mi glue fiksis tiun parton – iom malbele mi konfesas, gluaj strioj makulas la travideblan vandon de la skatolo.

mia unua agrikultura provo kun la objekto fiaskis. kvankam la sovaĝaj fragujoj, kiujn mi enplantis estas de sufiĉe fortika gento, ili putris pro troa malseko. tio estas la maloportuna flanko de plantujoj sen ellika sistemo. je la dua provo mi plibonigis la aranĝon. mi imitis la grundon, en kiu fragujoj bone kreskas, nome konsistantan el funda sabla tavolo, kiu drenas la eventuale troan akvon, supra tavolo el fekunda tero kaj surŝuto de velkaj pecetoj de folioj, kiu funkcias kiel mulĉo. mi akvumas ĉiutage nur per surŝpruco. la fragujoj ŝajne kontentas pri tiu ekipaĵo. disfaldiĝis eĉ unu floreto. ĝi baldaŭ senpetaliĝis kaj iĝis bero. ankaŭ du semoj de koriandro, kiujn mi prove enmetis, trakreskis.

okaze de bezono mi delikate enpuŝas la elpendajn foliojn, fermas la skatolon kaj facile kunportas la tuton. la fragujoj min ĉie akompanas, al la laborejo, en trajna vojaĝo, al ajna loko, kaj ĉie mi povas ilin elpreni kaj loki apud fenestron, kie ili ĝuas la sufiĉe sunan veteron de la ĉi-jara vintro. se en trajno, ili spektas la pejzaĝon dum la tuta vojo, kaj ne ĝenas aliajn vojaĝantojn eĉ per unu miaŭo, kiel verŝajne okazus kun enkofra kato.

kiu ankoraŭ havas disketujon, tiu sciu ke li havas potencialan dorlot-vegetaĵon.ĵeromohttp://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-27325421912270631492015-10-17T22:44:00.001+02:002015-12-22T22:31:20.446+01:00avineto aŭ avinjo? - pro manko de kritikaj eldonojla rakonto ‚avineto‘ havas en nia lingvo zigzagan tekst-historion. en la eldono de ‚inko‘ el 2002, postfaco de m. malovec klarigas, ke ĉi tiun verkon de boĵena nemcova el la ĉeĥa lingvo tradukis unue v. tobek, sed ke li kabeis antaŭ la fino, kaj la tradukon finis k. proĥazka. la afero daŭris tra la jaroj 1909 ĝis 1914 – ĝis eĉ la postmilita jaro 1921a por la lasta ĉapitro – kaj la verko dum tiu tempo eldoniĝis felietone en gazeto.

ĝis tiom longe, ĉio bonas. oni povus atendi, ke la eldono de ‚inko‘, kiu restas atingebla diversloke en interreto malgraŭ la bedaŭrinda morto de franko luin, fondinto de tiu eldonejo de bitlibroj kaj agema savanto de malnovaj kaj novaj tekstoj, aŭ egale la disponigo de la sama verko en vikifontaro el 2012 liveras la tradukan laboron de v. tobek kaj k. proĥazka. tiel simple ne estas.

ni komparu nur ekzemple la unuajn frazojn de la sesa ĉapitro. en la ĉi-subaj citaĵoj malsamaĵojn ĉirkaŭas steletoj.

inko-eldono ‚*avinjo*‘:

Viktorka estas filino de *kamparano* el Žernov. Ŝiaj gepatroj estas jam *delonge* entombigitaj, sed ŝiaj frato kaj fratino vivas ĝis hodiaŭ. Antaŭ *dek kvin* jaroj *Viktorka estis* knabino kiel frambo; malproksime kaj vaste neniu ŝin egalis. Vigla kiel kapreolino, laborema kiel *abelo* — neniu povus *deziri pli bonan edzinon*. Tia knabino, kaj precipe, se ŝi *povas atendi parton de bieno*, ne restas, memkompreneble, sub kloŝo. Ankaŭ pri Viktorka vastiĝis *la famo* tra la tuta ĉirkaŭaĵo, kaj la svatiĝontoj *renkontiĝis* en *la pordo*. Al la patro kaj al la patrino *tre plaĉus* — kelkaj estis *riĉaj mastroj* kaj la filino venus, kiel oni diras, en plenon; sed ŝi ne volis tion kompreni. Nur tiun ŝi juĝis aminda, kiu plej bele dancis, kaj nur ĉe muziko.

Multfoje tamen *la patron tedis*, ke la filino tiel senceremonie *rifuzas la* fianĉojn; li *urĝigis ŝin briske*, ke ŝi *decidiĝu por unu*, aŭ ke li mem elektos por ŝi fianĉon kaj devigos ŝin, ke ŝi lin prenu.

vikifontara eldono ‚*avineto*‘:

Viktorka estas filino de *kampisto* el Žernov. Ŝiaj gepatroj estas jam *longe* entombigitaj, sed ŝiaj frato kaj fratino vivas ĝis hodiaŭ. Antaŭ *dekkvin* jaroj *estis Viktorka* knabino kiel frambo; malproksime kaj vaste neniu ŝin egalis. Vigla kiel kapreolino, laborema kiel *abeleto* - neniu povus *pli bonan edzinon deziri*. Tia knabino, kaj precipe, se ŝi *havas parton de bieneto por atendi*, ne restas, memkompreneble, sub kloŝo. Ankaŭ pri Viktorka vastiĝis *famo* tra la tuta ĉirkaŭaĵo, kaj la svatiĝontoj *renkontiĝadis* en *pordo*. Al la patro kaj al la patrino *multa estus plaĉinta* - kelkaj estis *mastroj riĉaj* kaj la filino venus, kiel oni diras, en plenon; sed ŝi ne volis tion kompreni. Nur tiun ŝi juĝis aminda, kiu plej bele dancis, kaj nur ĉe muziko.

Multfoje tamen *ĝi boris al la patro tra la cerbo*, ke la filino tiel senceremonie *forrifuzas* fianĉojn; li *urĝis je ŝi briske*, ke ŝi *por unu decidiĝu*, aŭ ke li mem elektos por ŝi fianĉon kaj devigos ŝin, ke ŝi lin prenu. [...]

krom la indiko de m. malovec la eldono de ‚inko‘ surhavas mencion: „lingve reviziis franko luin“. la vikifontaran eldonon siaflanke disponigis iu ‚frglz‘ en 2012 sen klarigo pri la fonto, cifereciga metodo, editorado, kiel estas bedaŭrinde kutime en viki-familiaj retejoj. en ambaŭ okazoj oni do ne scias, ĉu ni legas fidindan redonon de la originala eldono el 1909-1921. tio ne ĝenas tiun, kiu volas simple legi la verkon de boĵena nemcova. sed por tiu, kiu interesiĝas pri esperanta lingvohistorio, tio estas malbona situacio.

supoze ke la vikifontara eldono pli fidelas al la malnova traduko malgraŭ ia konstatebla nombro da klav- aŭ skan-eraroj, ĝi enhavas interesajn vortojn kaj esprimojn:

en ĝi oni „afirmas“ (ĉe ‚inko‘ „certigas“, „asertas“)

en ĝi rolas iu „komteso“ (ĉe ‚inko‘ „grafidino“)

homoj okaze agas „briske“ (ĉu „bruske“? – ‚inko‘ konservas la vorton)

oni „abstemias“ (ĉe ‚inko‘ „detenas sin“)

kondukas „kuĉero“ (ĉe ‚inko‘ „veturigisto“)

oni estas „plormalseka“ (ĉe ‚inko‘ same)

lernadon oni „absolvas“ (ĉe ‚inko‘ „finas“) kaj pekpardonon oni donas per „absolucio“ (ĉe ‚inko‘ same)

oni „konfesas la koloron“ – tio estas la veron, sian veran intencon (ĉe ‚inko‘ same)

bovino estas „makulkolora“ (ĉe ‚inko‘ same)

viktorka estas filino de „kampisto“ (ĉe ‚inko‘ „kamparano“)

kompreneble oni povas nomi tiujn formojn eraraj. kaj el gramatika vidpunkto la vikifontara teksto cetere entenas dubindajn formojn: „urbknabinoj“, „ni estos kvititaj“, kaj havas ian inklinon al pezaj kunmetoj: oni ne zigzagas sed „zigzagiras“, ne ŝprucas sed „ŝprucĵetas“, sidas ne sur benko sed sur „sidbenko“ (pli sekure) ktp... sed ĝis kia grado malnovan tekston oni silente korektu?

estas sufiĉe klare, ke ĉe ‚inko‘ franko luin kaj liaj kunlaborantoj modernigis la prezenton de multaj tekstoj, kiujn ili reeldonis. en ĉi tiu okazo oni vidas, ke ili ne simple ŝanĝis la interpunkcion aŭ la tipografion, sed fakte prezentas novan tradukon surbaze de la malnova. ili forigis detalojn, kiujn oni povas konsideri arkaikaj, kiel la uzo de -ad en verboformoj. li forigis aliajn, kiujn oni povas rigardi slavismoj, kiel la ofta uzo de -et. li ankaŭ okcidentigis la stilon, reordigante vortojn, kiel en „estis viktorka“ sanĝita al „viktorka estis“ kaj similaj... sed ĉu prave? mi suspektas, ke la ĉeĥa stilo de ‚avineto‘ enhavas popolajn aŭ dialektajn parolmanierojn konformajn al ĝia temo, kaj ke la unua esperanta traduko tion sentigis. mi eĉ scivolas, ĉu „briske“, „kuĉero“ kaj similaj formoj estas eraroj aŭ redonas eble ĉeĥajn dialektaĵojn.

ankaŭ en iuj detaloj la redaktoj de ‚inko‘ ne nepre plibonigas, miskorektante „urĝi“ al „urĝigi“, ne komprenante la ununombran „al la patro kaj al la patrino multa [svatiĝanto] estus plaĉinta“, ĝin tradukante per ne tre senca sensubjekta „al la patro kaj al la patrino tre plaĉus“, anstataŭigante „kampisto“n (do agrikulturisto, ĉu?) de „kamparano“ (loĝanto de kamparo) kaj tiel plu...

mi citis iafoje en ‚reta vortaro‘ ekzemplajn frazojn el eldonaĵoj de ‚inko‘. mi ne singardis. se ili estas el la verkoj kun mencio „lingve reviziita“, povas esti ke ili prezentas historie malĝustan staton de nia lingvo. sed kion fari? ni ankoraŭ longe atendos la kritikajn eldonojn, per kiuj estonta generacio de filologoj korektos la eraran bildon de nia lingvo, kiun ni vole-nevole konstruas pro la malfacila aŭ malĝusta aliro al malnovaj verkoj.ĵeromohttp://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-8329233915684078342015-10-03T11:33:00.001+02:002015-10-14T23:00:50.068+02:00francaj radio-kanaloj protestas...iuj francaj radio-kanaloj protestas kontraŭ leĝprojekto, kiu modifus la regularon pri elsendo-programoj. al ili la nuntempe valida leĝo trudas minimume 40 % da franclingvaj kanzonoj.

la parlamentanoj, kiuj redaktis la proponon, konstatis ke iuj kanaloj plenigas 75 % de tiu franclingva tempo ene de unu monato per nura deko da kanzonoj. la leĝprojekto planas, ke kanaloj devos ankaŭ prezenti minimuman variecon ene de la franclingva tempo, argumentante ke tio favoros la konigon de novaj francaj muzikaĵoj, kiuj malfacile atingas la publikon.

nome de la koncernaj privataj radio-kanaloj porparolanto asertis, ke ili deziras „elsendi francajn kanzonojn, kiujn la publiko deziras aŭdi, ne tiujn, kiujn trudas kvantaj reguloj“. li eldiras ilian proteston kontraŭ nova leĝo, kiu malgrandigos ilian liberecon, kaj memorigas ke „de 20 jaroj ili penas konformiĝi al la devigaj kvantoj en situacio, en kiu la franclingva produktado draste falis: la nombro de franclingvaj albumoj malpliiĝis je 66 % inter 2003 kaj 2014, kaj 83 % de la franca produktado de novaj kanzonoj ne estas franclingva“.

la koncernaj kanaloj estas precipe: nrj, rtl, la radioj de ‚groupe lagardère‘ nome europe 1, rfm, virgin radio, kaj la grupo „sendependaj kanaloj“.

resume laŭ [fr]: http://culturebox.francetvinfo.fr/musique/chanson-francaise/chansons-francaises-a-la-radio-pellerin-favorable-a-lamendement-sur-les-quotas-228231ĵeromohttp://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-24387870599566984312015-08-24T22:15:00.001+02:002015-08-24T22:15:36.371+02:00frua vinberrikolto

pro kelkaj semajnoj de varmego en junio, kiam la temperaturo atingis ĝis 40 gradoj, vinberoj escepte frue maturiĝis en ĉi tiu jaro 2015a.

simila, eĉ pli ekstrema okazo estis en jaro 2003a. tiam la rikoltpermeso por ĉi tiu regioneto estis donita en la 14a de aŭgusto. maljuna vinfaristo, kiu dum la tuta vivo rikoltadis ĉiam en septembro, tiujare diris al mi, ke pri tia afero oni laŭ homa memoro neniam aŭdis. li ne plu vivas por vidi ĉi tiun duan okazon pli malfruan je kelkaj tagoj.

ĉijare la rikoltpermeso validas ekde hodiaŭ, 24a de aŭgusto. mi trapromenis vinberkampojn, sed vidis nur unu rikoltistan teamon. la plimultaj posedantoj ŝajne aŭ ne planis tiom fruan komencon aŭ decidis kelktagan atendon. efektive en grapoloj videblas jen kaj jen ankoraŭ helaj beroj.

la sola ĉi-regiona vitospeco estas gamajo. la gamajaj beroj malhele viol-bluas. ilin kovras subtila polvotavolo kiu aspektigas helblue.

pro la varma kaj seka vetero oni prognozas bonkvalitan kaj malabundan rikolton.ĵeromohttp://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.com3tag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-32600513945320078262015-07-26T14:38:00.001+02:002015-07-26T14:38:32.463+02:00sklavigaj formikoj

la tielnomata sklavismo ĉe formikoj estas ne tre konata, sed banala kaj facile observebla fenomeno. en ĝardeno oni vidas vicon de rufaj formikoj (la: polyergus rufescens), kiuj kuregas laŭ sama vojo. eĉ pli klare se ili kuregas po portante unu pupon en la mandibloj, tiam ili estas sur la revenvojo post prirabo de alispeca nesto.

mia fotilo ne bone taŭgas por malgrandaĵoj bedaŭrinde, kaj kiam mi fotis la fenomenon antaŭ unu semajno, estis ĉirkaŭ 40 celsiaj gradoj kaj la formikoj pro tiu alta varmo tre rapidis.

post la rabatako la rufaj formikoj en sia nesto naskigos la ŝtelitajn pupojn de la alispecaj formikoj (ofte formica fusca). ĉi tiuj „sklavaj“ formikoj ne bezonos vipon aŭ prigardon, ili agos ĝuste kiel ili agus se ili naskiĝus en la propra nesto, prizorgante larvojn, konstruante la neston, kolektante nutraĵon...

post kelka tempo la sklavoj pro mortado iom post iom malmultiĝas, sed la reĝino de la nesto naskas nur rufajn formikojn, do nova sklaviga ekskurso necesas. la ciklo ripetiĝas.ĵeromohttp://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-86492383868098219042015-06-14T15:02:00.000+02:002015-06-14T15:02:21.556+02:00kial mi devas scii pri tragedioj, kiuj tute ne tuŝas min?en noto de la 29a de marto 2009 ken miner pripensis la manieron, kiel televidiloj ĵetas en niajn salonojn la sangan distraĵon de mondaj katastrofoj kaj la sensaciaĵojn de pseudoeventoj...

ĉu sindeteni, ĉu preterrigardi?

mi aŭdis pri la tertremo en nepalo antaŭ kvindeko da tagoj. ĝi nun malaperis el la ĉeftitoloj de novaĵoj. kelkaj afiŝoj en la urbo ankoraŭ memorigas pri ĝi, petante monhelpon por bonfaraj organizaĵoj.

sed tiam en aprilo 2015a mi aŭdis ankaŭ de parenco, ke en loka gazeto miaprovinca aperis artikolo pri probablaj viktimoj de la tertremo. inter la nomoj estis tiu de infanaĝa amiko, iu el miaj unuaj amikoj, kun mi ludinta ekde la tempo, kiam mi povis bicikli de mia domo ĉiflanke de la fervojo ĝis lia domo en la kampoj aliflankaj. mi devis ĉiufoje piediri apud la biciklo en subtera pasejeto sub la fervojo, kiu odoris je urino. antaŭ tri jaroj la subteran koridoron oni rekonstruis, kaj tra ĝi oni nun atingas kelkajn restantajn kampojn inter multaj novkonstruitaj vilaoj. tiun amikon mi ne vidis de eble nia 18-jariĝo, kiam ni ekstudis en malsamaj lokoj.

ŝajnas, ke lin mi ne plu revidos. li, lia pliaĝa filo, lia plijuna fratino, ties filino kaj la koramiko de la lasta estis anoj de grupo de montomigrantoj en nepalo. en la nokto de la tertremo ili tre probable estis dormantaj en vilaĝo, kiu nun malaperis kun sia proksimume milhoma loĝantaro sub glacia kaj ŝtona lavango. iu el la raportoj enhavis foton de li. li ŝajnas solida, vigla viro kaj estas bone rekonebla malgraŭ la pliaj jaroj. li staras antaŭ dratbarilo, probable en kernenergia centralo, ĉar li estis inĝeniero pri sekureco en tiu kampo. lia filo elektis la saman profesion.

malproksimaj katastrofoj, pri kiuj ni scias tra informiloj, ne koncernas nin... neniam koncernus nin, se kune kun la pli facilaj telekomunikoj ne ekzistus ankaŭ pli facilaj vojaĝeblecoj.ĵeromohttp://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-52583163243240819612015-05-09T21:32:00.004+02:002015-05-09T21:32:47.198+02:00gari dal kaj la hejma ŝtonoen la nekologia rubriko mi legas, ke mortis gari dal (anglalingve: gary dahl) en aprilo ĉi-jara, 78-jara.

li riĉiĝis ekde 1975 per vendado de hejmaj ŝtonoj. al homoj, kiuj plendis pri la petoloj de sia hundo, la misfaroj de sia kato, la malsanoj de sia kanario, li respondis, ke ili kiel dorlotbeston prefere prenu ŝtonon.

tion li ankaŭ faciligis al ili. li venigis de la strando Rosarito en Meksiko malgrandajn, glatajn ŝtonojn, kiujn li vendis en kaĝeto kun manlibro klariganta, kiel oni prizorgu ĝin. tio furoris kaj li riĉiĝis.

mi volonte adoptus hejman ŝtonon. supozeble la aŭtenta ŝtono de sinjoro dal ne plu disponeblas en komercejoj. ĉiuokaze mi pli volonte prenos apudvojan ŝtoneton, neniel rimarkindan okaze de promeno. ĝi gajigos min per sia ĉeesto kaj mi tutkore dorlotos ĝin.ĵeromohttp://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-42296945669143419392015-03-16T23:16:00.000+01:002015-10-30T22:33:11.308+01:00komenco de ‚sur la vojo de svan‘mi komencis tradukon de ‚sur la vojo de svan‘(1). la verkata tradukaĵo estas legebla ĉi tie: http://jxvasxe.free.fr/tradukoj/la-vojo-de-svan-eo.htm.

‚sur la vojo de svan‘ estas romano de marcelo prust(2), unua libro de la ciklo ‚reserĉe al la perdita tempo‘(3), kiu enhavas sep librojn. mi tuj avertu: ne, mi ne intencas traduki la tutan ciklon. se mi kuraĝus por tio, la tempo – ĝuste la tempo – mankus. kun persisto kaj vivotempo mi eble finos ĉi tiun unuan romanon post proksimume unu jaro kaj duono. mi ĝis nun tradukis proksimume la unuan kvaronon de ĝi, sed la tralaborita parto ne estas plene relegita kaj glatigita.

ĝis nun ekzistas en nia lingvo unu specimeno de prusta teksto, nome ‚pri la legado‘ en traduko de filipo kombot.

ekzistas en nia lingvo ankaŭ specimenoj de plendoj pri la malfacileco de la prusta stilo. mi avertu ankaŭ pri tio: se vi trovas longajn, unuavide ne bone kompreneblajn frazojn, mi pri tio eventuale kulpas, sed plejofte tio normalas, ĉar tiel ili impresas ankaŭ franclingvanojn, kiuj legas la originalon, kaj tre verŝajne ankaŭ tiel okazas en alilingvaj tradukoj, se ĉi tiuj sufiĉagrade fidelas al la prusta stilo.

tiel avertinte, mi kompreneble ankaŭ tre dankos al homoj, kiuj provlegos eĉ nur parton kaj al mi sendos rimarkojn. la rimarkojn mi volonte akceptos kiel komentojn sub ĉi tiu noto (eĉ longe post ĝia apero) aŭ kiel mesaĝojn al mia esperanta retadreso jxvasxe (ĉe) free.fr.

la franclingvan originalon de ‚reserĉe al la perdita tempo‘ kaj ankaŭ la anglalingvan tradukon far ĉarlo skot-monkrif vi trovos en projekto gutenberg.

(ĉi tiu kaj aliaj taskoj deprenis de mi la tempon por la plezura tasko de blogado. de jam kelka tempo kaj probable plu estontece aperos ĉi tie maloftaj, mallongaj notoj. mi pardonpetas.)

notoj:

franclingve: ‚du côté de chez swann‘

franclingve: marcel proust /marsel prust/

franclingve: ‚à la recherche du temps perdu‘, kiun oni redonas ankaŭ per ‚serĉante perditan tempon‘ aŭ ‚en serĉo de perdita tempo‘

ĵeromohttp://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.com3tag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-70142118815843640482015-02-25T21:41:00.001+01:002015-02-25T21:41:45.215+01:00du malfortoj de la jurisma skoloestas bona afero, ke pri nia lingvo establiĝas skoloj. ili alportas freŝan vidpunkton kaj instigas al debatado. iuj skoloj emfazas la socian flankon de la afero, kiel sennaciismo aŭ raŭmismo, aliaj sin turnas al la lingvo, kiel la analiza skolo kaj lastatempe jurisma skolo.

de jurismo mi komentas du miaopinie malfortajn elementojn.

1 - leĝodonaj dokumentoj

helmuto welger, fondante la jurisman vidpunkton, asertis ke:

„la esperantistaro, agante kiel ia leĝdonanto, oficiale akceptis du konstituciajn leĝojn: nome la fundamenton, kaj la deklaracion pri la esenco de la esperantismo.“ (kontribuoj al la norma esperantologio, 1999)

nu, la paraleligo de la decidoj de la unua universala kongreso kun la starigo de ŝtata konstitucio estas bela metaforo. ĉu oni komprenu ĝin velger-e, tio estas laŭvorte? kaj eĉ – ĉu la konstitucian miton oni ĝenerale komprenu serioze?

la ŝtato, sub kies rego mi hazarde naskiĝis, min (kaj ĉiujn ceterajn ĉi-tie-loĝantojn) volas konvinki, ke ĝia aŭtoritato estas kvazaŭ-natura. en pli fruaj jarcentoj ĝin estris reĝoj, kiuj dum iu epoko eĉ asertis, ke ilian aŭtoritaton provizis ne malpli ol dio mem. nuntempe la proksimume sama ŝtato estas respublike regata nome de la popolo, ene de difinita teritorio kaj konforme al konstitucio, kiu rolas kiel ĝenerala lud-regularo. el ĉio ĉi kion decidis demokrate la popolo? kiam ĝi voĉdonis pri la ĝusta amplekso de la teritorio kaj de la loĝantaro? kiel pri la enhavo de la konstitucio?

ĉiu scias, ke la ŝtat-limoj rezultas el historiaj hazardoj, postmilitaj negocoj, koloniadoj, vendoj kaj aĉetoj de teritorioj, tre malofte el popola volo. ĉiu scias, ke konstituciojn redaktas juristaj grupoj, aprobas malvastaj deputitaroj aŭ ĝenerala voĉdonado, kaj ke ili trudiĝas al enloĝantoj longe post ol la decidintoj mortis. oni iĝas civitano pro decido de la administro, kaj se male oni rifuzas la ŝtaton aŭ ĝian leĝaron oni ekscivitaniĝas, perdas siajn rajtojn, malliberiĝas aŭ eventuale elpeliĝas. elpelite, oni vidas, ke la tutan planedon kovras similaj ŝtatoj kun simile arbitraj konstitucioj. nur en kelkaj pecoj de ĝangalo oni ankoraŭ povas vivi anarkie kaj malkomforte.

ĉu vere la unua universala kongreso ludis imiton de tiu farso? ŝajne jes. en jaro 1905a 688 esperantoparolantoj aprobis ‚deklaracion pri la esenco de la esperantismo‘, kiu interalie agnoskas la ‚fundamenton de esperanto‘ kiel aŭtoritaton pri la lingvo.

tio tamen estas sufiĉe kruda imito: kiel la teksto estis aprobita el la disponeblaj dokumentoj mi ne sukcesas kompreni; ĝia titolo estas malcerta; surprize ĝi malakorde difinas esperantismon kiel „penadon disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa“ kaj esperantiston kiel „personon, kiu scias kaj uzas la lingvon esperanto tute egale por kiaj celoj“; kaj fine mi miras, kiun ĉi tiu tuta deklaraci-afero devigas? ĉu min?

estas tubero en la konstitucia afero. ĉu vere 688 iamaj kongresintoj estas „la esperantistaro“ kaj rajte decidis ion por ĉiuj nunaj parolantoj de la lingvo? ĉu tio, ke ilia deklaracio agnoskas la fundamenton, malebligas sendependan agnoskon de la fundamento fare de postvenintoj, kiuj pri tiu deklaracio ne zorgas? konsiderante, ke la deklaracio mem sin prezentas kiel klarigan dokumenton por la ekstera publiko („ĉar pri la esenco de la esperantismo multaj havas tre malveran ideon, tial ni subskribintoj [...] trovis necesa [...] doni la sekvantan klarigon“) mi eĉ miras, ke h. welger entute volis iri kromvojon tra tiu neniel leĝoforma deklaracio por poste atingi la fundamenton. la sola klarigo al tiu travestio estas ĝuste, ke la arbitraĵoj de la bulonja evento similas al la arbitraĵoj de ŝtata konstituci-deklaro, kaj tio konvenas por la aŭtoritata pozo de la jurismo, kiu prezentiĝas nome de „leĝodonaj dokumentoj“.

konklude: la „leĝodonaj dokumentoj“ de jurismo ne estas leĝodonaj, ne estas konstituciaj, ilin ĉiu rajtas agnoski aŭ malgnoski laŭ sia ŝato sen jura sekvo. la fundamento neniel dependas je la bulonja deklaracio. la bulonja deklaracio neniel similas al konstitucio.

2 - jurisma interpreto de la fundamento

eĉ se la aŭtoritato, per kiu survestis sin jurismo estas dubinda, eble ĝia metodo pri la fundamento estas atentinda. kiel statas pri tio?

bona ekzemplo de la metodo estas la reta enscenigo de jurisma rezono pri „far“, kiun proponas retejo esperanto-konsultejo.info. tra sinsekvaj demandoj kaj respondoj oni ekscias ke „far“ estas kontraŭfundamenta rolvorto ĉar la fundamento diras „la prepozicio ĉe la pasivo estas ‚de‘“. tiel jam rezonis h. welger en sia eseo.

la jurisma rezono konsideras do, ke la fundamento, dirante ke ‚de‘ estas *la* rolvorto de pasivo, malpermesas uzon de alia rolvorto en tiu funkcio.

ni vidu, kion tiaspeca rezono atingas pri aliaj partoj de la fundamenta gramatiko.

en (5) „la pronomoj personaj estas: mi, vi, li, ŝi, ĝi (por bestoj aŭ aĵoj), si, ni, ili, oni (senpersona plurala pronomo) [...] la deklinacio de la pronomoj estas kiel ĉe substantivoj. ekz. mi|n, mi|a, la vi|a|j“ Ĉe substantivoj en (2) oni legas, ke „por la formado de la pluralo oni aldonas la finiĝon j al la singularo“. estas do klare, ke (jurisme) la formoj lij ŝij ĝij vij sij, eventuale mij aŭ onij estas laŭfundamentaj kaj uzeblaj.

en (9) „ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita. ne estas neelparolataj literoj.“ Prezentu do al jurismano jenan frazon: „pri la venonta uk informas html-paĝo“ kaj frapu al liaj fingroj se li elparolas „uk“ kiel /uko/ aŭ „html“ kiel /hotomolo/: tion malpermesas al li la fundamento, li diru /uk/ kaj /html/ - kaj espereble transvivu al la risko de sufoko.

en (11) „vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (radikoj) (la ĉefa vorto staras en la fino).“ El tio sekvas (jurisme) ke vortoj, en kiuj ne estas ĉefa vorto en la fino kontraŭas la fundamenton. oni do forpelu el la lingvo dvandvojn kiel „fulmotondro“ „ruĝ-blanka“, ĉiujn kunmetitajn nombrojn, duobligojn kiel „finfine“ kaj okaze de hezito, kiel en „jarcento“ aŭ „centjaro“ lote iun el la du formoj.

mi ne bezonas pliajn malspritaĵojn. oni vidas, ke jurisma rezono kondukas al absurdaĵoj. h. welger prave atentigis, ke „interpretantoj de la fundamento ofte [...] projekcias siajn proprajn ideojn, pensokutimojn, subkomprenaĵojn, memkompreneblaĵojn en la fundamenton“ kaj lia preciza rezonado estas bona disciplino. sed la averto de pmeg, ke „la teksto estis verkita en la fino de la 19-a jarcento, en tute tradicia stilo, kaj tute el eŭropa vidpunkto [...]“, ke „oni devas kompreni la regulojn laŭ la tiutempa stilo de klarigoj“ kaj ke „oni nepre ne provu legi la regulojn kiel matematikecan aŭ logikecan sistemon de aksiomoj, ĉar tiel ili ne estis verkitaj“ estas same kaj eĉ pli atentinda.ĵeromohttp://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.com11tag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-39806592676010246192015-01-24T20:00:00.000+01:002015-01-24T20:00:08.181+01:00retejoj baritaj en ĉiniomultaj retejoj estas en ĉinio ne videblaj. el mallonga artikolo mi eksciis, ke eĉ tutaj domajnoj estas tie baritaj. ĝi resendis al testejo, per kiu oni povas kontroli, ĉu iu retadreso tie funkcias: https://en.greatfire.org.

kiam mi komencis ĉi tiun blogon, mi hezitis inter blogspot kaj wordpress. mi elektis la unuan pro relative duarangaj konsideroj grafikaj. mi probable malbone elektis. blogspot ne nur mallonge poste reaĉetiĝis de guglo, sed ĝi ankaŭ entute ne atingas ĉinion, kaj do la ĉi-tieaj notoj ne estas legeblaj de la kelkaj amikoj, kiujn mi havas tie.

mi faris la saman elekton por ‚legosalono‘ kaj por mia hejmpaĝo kun la samaj sekvoj. ĉi-lastajn paĝojn mi povos eventuale transmeti sub pli universalajn adresojn, se mi kuraĝos por la laboro. sed blogon funkciantan sur iu blogsistemo oni apenaŭ povas movi kun ĝia tuta enhavo.ĵeromohttp://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-9003844375506772332014-12-29T17:00:00.000+01:002014-12-29T17:00:00.104+01:00ĉu ni volas tion, kion ni volas?mi legis iam jenan rimarkon pri aĉetado de aparatoj: homoj plendas pri tro malsimpla funkciado. ili ricevas televidilojn kun du teleregiloj kun po 20 butonoj, komputilojn kun sedimentiĝoj de ĉiaspecaj programoj, vestlavilojn kun pluraj dekoj da diversaj opcioj kombinantaj temperaturojn, tempojn kaj rapidojn... ili konfuziĝas. se ili sukcesas iel regi la aparatojn, ili uzas dekonon de iliaj povoj, kaj daŭre grumblas pro troa malsimpleco. tamen, kiam samaj homoj eniras vendejon kaj marĉandas pri nova aparato, se al ili vendisto proponas elekton inter simpla aparato kaj malsimpla aparato je egalaj prezoj, ili elektas la malsimplan.

hodiaŭ mi legas iom simile, ke homoj plendas pro troa emfazo en amasinformiloj pri murdoj, akcidentoj, militoj kaj similaj malbonaj novaĵoj. iuj gazetoj kaj retejoj malfermis rubrikojn pri bonaj novaĵoj. ili raportas pri iniciatoj, kiuj plibonigas la vivon, sukcesoj en la kampoj de helpo al mizeruloj, naturprotekto, interhelpaj civitanaj agadoj kaj similaj. tiuj rubrikoj ricevas malpli da vizitoj ol la najbaraj katastrof-kronikoj. homoj plendas pri malbonaj novaĵoj sed prefere aŭdas malbonajn novaĵojn.

tiuj du ekzemploj dubigas, ke homoj volas tion, kion ili volas – aŭ eble pli ĝuste dubigas, ke homoj volas tion, kion ili laŭdire volas. ne nepre temas pri hipokriteco, kiel iom rapide konkludas cinikuloj aŭdante tiajn raportojn. pli verŝajne temas pri la kontrasto inter bonaj principoj kaj malpli bona apliko de la principoj. ĉiuj homoj, kiuj volas bonon, kondutas iom malpli bone ol ili volas.ĵeromohttp://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-47645791659701729002014-11-28T21:51:00.000+01:002015-03-07T21:35:36.091+01:00renovigo de francaj provincoj (kaj de iliaj nomoj)francio havas 27 provincojn enkalkulante transmarajn teritoriojn, el kiuj 22 estas en la centra teritorio. leĝo de la 20a de novembro 2014 redifinas ilin kaj ŝanĝos la nombron de 22 al 13 ekde la komenciĝo de la jaro 2016a.

mallonge post la franca revolucio de jaro 1789a francio estis organizita laŭ tielnomataj departementoj. ili havis tian amplekson, ke oni ĉevale vojis ene de unu tago de iu ajn loko en departemento ĝis ĝia ĉefurbo. la pariza centrismo, kiu ekde tiam regis, konscie difinis departementojn sen atento al tradiciaj limoj. bretonio, burgonjo kaj aliaj provincoj, kun kies parlamentoj la francaj reĝoj antaŭe traktis, estis forviŝitaj de la oficala mapo.

en la 20a jarcento la registaroj konsciiĝis pri la manko de iom vastaj provincoj akordaj kun pli facila moderna veturado kaj komunikado. en 1972 oficialiĝis la 22 nunaj provincoj – franclingve nomataj „régions“, pro kio francaj esperantistoj ofte misnomas ilin „regionoj“.

la modernaj provincoj estas grupoj de departementoj. iuj ricevis la nomojn de antikvaj provincoj, kaj proksimume alĝustiĝas kun tiuj landoj de la reĝisma epoko: bretonio, burgonjo kaj ceteraj revivas laŭnome. enhave ilin mortigis delonge centra administrado, deviga ŝtata instruado, telekomunikado kaj homaj migroj. en ili vivas preskaŭ unuecaj francoj, kun preskaŭ unuecaj moroj kaj lingvo, al kiuj enregnaj limoj indiferentas.

pri siaj provincoj francoj des malpli zorgas, ĉar iuj kunmetitaj provincoj tiom malmulte koincidas kun historia lando, ke oni kunmetis ankaŭ iliajn nomojn el geografiaj elementoj. la plej embarasa okazo estas tiu de la sudorienta provenco-alpoj-lazura-bordo(1), kiu ofte mallongiĝas per „paca“ /paka/, kaj kiun sensurprize ne scias eldiri grandeta parto de ĝia loĝantaro.

la noma problemo akriĝas sur la nova mapo. provizore oni kunmetas la nomojn de la kunigitaj provincoj, kaj oni ricevas belajn bovo-kapro-porkojn: sudo-pireneo(2) kaj langvedoko-rusiljono(3) unuiĝos kaj, se oni ne elcerbigos alion, iĝos sudo-pireneo-langvedoko-rusiljono. nur tri provincoj havas simplan nomon: bretonio, centro kaj korsiko (la insulo tradicie misloka sur mapoj, ĝi reale situas multe pli sude). kun bonvolo oni ankaŭ faros per norda normandio kaj suda normandio unuvortan normandion. ĉiuj ceteraj provincoj po havos du- ĝis kvar-vortan nomon.

politikaj partioj kaj lokaj gravuloj – plejparte opoziciuloj sed ankaŭ anoj de la reganta partio – kompreneble batalis unue kontraŭ la leĝoprojekto mem. pliĝuste la nuna politika plimulto kontraŭbatalis similan projekton de la nuna malplimulto, kaj post registara ŝanĝo la roloj renversiĝis. nun, kiam la leĝoprojekto iĝis leĝo, oni batalas pri respektivaj ĉefurboj de la novaj provincoj. pri nomoj oni verŝajne kun ioma prokrasto postbatalos.

franclingvaj formoj:

provence-alpes-côte d'azur

midi-pyrénées

languedoc-rousillon

ĵeromohttp://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-17020852431348602092014-11-19T22:09:00.001+01:002014-11-19T22:09:21.398+01:00poetopediola poetopedio estas enciklopedio de poetoj. per ĝi oni
ekscias pri la vivoj kaj verkoj de tiuj strangaj homoj, kiuj faras
poeziaĵojn. kial diable ili faras tion?

specimeno:

lucia musilano (1911-1937) naskiĝis kaj vivis en romino. en
maturaĝaj jaroj ŝi laboris kiel parfumisto. ŝi publikigis kelkajn dekojn
da poeziaĵoj manuskripte. ŝia serio ‚vana poŝtkarto‘ estis siatempe
renoma. ano de la skolo ajnisma ŝi estis nur mallonge. ŝi mortis
manĝante pomon.

vi trovos ligilon al la poetopedio en http://tekstauxtomatoj.free.fr.ĵeromohttp://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-82805187275967290192014-10-09T22:32:00.000+02:002014-11-28T21:58:58.541+01:00dekadenco de lunarkaj kukoj

el franca bakarto turistoj precipe konas la bastonan panon (fr: baguette /baget/) kaj la lunarkan kukon (fr: croissant /krŭasã/).

mi surmetas la ĉapelon de maljuna grumblulo kaj avertas ilin: lunarkaj kukoj pli kaj pli ofte ne plu estas tiaj, kiaj ili kutime estis. mi ne parolas pri moleco, pri gusto, pri baka kvalito, kiu malegalas inter bakejoj, kiel ĝi ĉiam malegalis. kiu malbonŝancas, kaj loĝas en kvartalo kun meze lertaj bakistoj, ne ricevas bonajn lunarkajn kukojn en la matenmanĝo. kiu bonŝancas, ricevas bonajn. tiel ĉiam okazis.

pri manĝa kvalito ne temas, sed pri formo. lunarkaj kukoj laŭnome promesas formon similan al la juna aŭ al la maljuna luno, kiam ĝi figuras arkon kiu dikas en sia mezo kaj pintas je la ekstremoj. luno ne ŝanĝis sian moron. lunarkaj kukoj ja ŝanĝis sian formon. ili ĉiam pli ofte estas rektaj kukoj, kiuj pri arkeco scias tiom malmulte, kiom marŝbastono.

mi suspektas, ke en tiu dekadenco kulpas la avareco de iuj bakistoj, kiuj rimarkis, ke rektajn pastaĵojn oni povas pli dense vicigi sur fornopleto, ol arkaĵojn.

mi protestas. lunarkaj kukoj estu arkaj aŭ ili ne meritas la nomon. de la bakistoj, kiuj misuzas la nomon, mi de nun mendos „rektajn kukojn“ kaj mi ne toleros, ke ili mienas nekomprenon.ĵeromohttp://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-37622809397999795252014-09-03T22:09:00.000+02:002014-09-03T22:09:06.245+02:00ferianto sur la lunomultaj feriantoj aĉetas poŝtmarkojn, aĉetas bildkarton, surskribas la adreson de amiko kaj haltas: kion mi rakontu? tia estas la moro, al amikoj oni sendu bildkarton, sed eĉ en bela feriejo iuj feriantoj ne scias, kion rakonti. eĉ ankaŭ sur la luno ne scius, kion rakonti.

nova tesktaŭtomato ‚ferianto sur la luno‘ helpos al nekorespondemuloj: http://tekstauxtomatoj.free.fr/ferianto-sur-la-luno/ferianto-sur-la-luno.htm

cetere mi rearanĝis kelkajn paĝojn:

tekstaŭtomatoj de nun ĉi tie: http://tekstauxtomatoj.free.fr

subtekstoj de nun ĉi tie: http://subtesktoj.free.fr

la vortologo de nun ĉi tie: http://vortologo.free.fr

ĵeromohttp://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.com1tag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-85574313242817321492014-08-17T23:15:00.000+02:002014-08-17T23:15:19.354+02:00aŭstralia zodiako ‚aŭstralia zodiako‘ estas nova tesktaŭtomato, trovebla je la adreso: http://tekstauxtomatoj.free.fr/auxstralia-zodiako/auxstralia-zodiako.htm

en gazetoj oni legas sortodivenojn laŭ la okcidenta zodiakoj, kun ĝiaj bestoj leono, fiŝo kaj tiel plu kaj ĝiaj aliaj figuroj pafisto, verŝisto kaj ceteraj.

iom pli malofte ĉi-lande oni trovas sortodivenojn laŭ la „ĉina“, tio estas orientazia zodiako kun alia serio el rato, porko, drako kaj aliaj.

kaj fine oni kreis keltan kaj araban signarojn. la kelta havas signojn el dekdu arboj. la araba el dekdu armoj. ili ne tiom popularas.

entute kanguruoj povas rigardi al ĉio ĉi kun miro, ja eĉ kun skandaliĝo. aŭstraliaj bestoj aŭ objektoj ricevas nenian atenton en tiuj listoj. ĉu ili ne gravas al homa sorto?

‚aŭstralia zodiako‘ kompensas tiun maljustan ignoron. ĝi provizas sortodivenojn sub aŭtraliaj bestosignoj.ĵeromohttp://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-41649285851774243052014-06-29T16:50:00.000+02:002014-06-29T16:50:21.210+02:00libreoffice en la lingvo internaciaantaŭnelonge ĝisdatigante la redakto-programon ‚libreoffice‘ mi rimarkis, ke la esperanta versio estas plenrajte disponebla apud aliaj lingvoj.

http://www.libreoffice.org/download/libreoffice-fresh/?version=&lang=eo

tio estis delonge anoncita, sed mi vidis nek planitan eldondaton nek sciigon en la momento de publika disponeblo. mi eĉ dubis, ĉu plena rezulto iam estos.

mi elŝutis kaj instalis, kaj de kelkaj semajnoj mi uzas la programaron en nova, pli oportuna eldono kaj en la lingvo internacia.

mi agnoskas, ke la kvalito de la esperantaj tradukoj estas bonega, ĝis en la multaj sub-sub-sub-menuoj kaj helpomesaĝoj. kompreneble en la tabelilo ekzemple la esperantaj nomoj de ĉiuj funkcioj ne estas memevidentaj por tiu, kiu antaŭe uzis ilin nacilingve. same la ĝusta efiko de tiu aŭ alia opcio ne estas tuj divenebla laŭ ĝia nomo. sed tiel estas ankaŭ en aliaj lingvoj.

librofico en esperanto estas rimarkinda laboro de tim morley kaj aliaj homoj, al kiuj riproĉindas nur tio, ke ili ne sufiĉe diskonigis sian laboron.

ĉi tio estas senpaga reklamo por senpaga programaro senpage tradukita.ĵeromohttp://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-63926351186806445732014-06-10T23:57:00.000+02:002014-11-23T23:07:48.485+01:00101 prozaj limerikoj (kaj limerikilo)mi publikigas 101 prozajn limerikojn en: http://jxvasxe.free.fr/originaloj/centunuoj-jx-vasxe.htm

aŭ pdf-e: http://jxvasxe.free.fr/originaloj/centunuoj-jx-vasxe.pdf

ĉi tiuj limerikoj ne obeas la versajn regulojn de la ĝenro, nur la ĝeneralan skemon. ili estas specimeno el la verkemo de ‚proza limerikilo‘: http://tekstauxtomatoj.free.fr/limerikilo/proza-limerikilo.htm.

en tiu paĝo estas programeto, kiu, instigite de unu alklako, respondas per limeriko kun lotita enhavo. oni espereble pro ĉi tiu tesktogenera ekzerco pardonos al mi la pli fruan insultilon ‚he verdulaĉo!‘.

la metodo estas iom alia ol en ‚he verdulaĉo!‘. la insultilo de ‚he verdulaĉo!‘ lotas sinsekvajn frazpartojn kaj apudmetas ilin. ‚limerikilo‘ estas iom pli rafinita. ĝi komenciĝas per skemo kun variabloj:

{verso1}, {verso2}, {versoj3kaj4}, {verso5}.

por loti la valoron de {verso1} estas listo:

estis {homo} en {loknom}o

en {loknom}o estis {homo}

por loti la valoron de {homo} siavice estas listo:

fraŭlo

gajulo

junulo

knabo

maljunulo

kaj simile por ĉiuj sinsekvaj variabloj, ĝis kiam restas nur vortoj sen variabloj. tio krude konformas al la principo de vortgrupa genera gramatiko.

la listoj aperas sur la paĝo kaj grandparte videbligas la funkciadon.ĵeromohttp://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-9989746703381808012014-05-18T14:44:00.001+02:002014-11-06T22:45:08.347+01:00101 dezirojĝi estas iaspeca ludo rezervita al vivantoj. aŭ eble ĝi estas stilfiguro? ĝi tekstas „antaŭ ol mi mortos, mi volas...“. kolektiĝis 101 dirojn kiuj tiel komenciĝas.

vi povas legi en jena adreso:

http://jxvasxe.free.fr/originaloj/centunuoj-jx-vasxe.htm

http://jxvasxe.free.fr/originaloj/centunuoj-jx-vasxe.pdfĵeromohttp://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-72429245317460821752014-04-10T23:51:00.001+02:002014-11-06T22:44:37.366+01:00101 instruojinstruadon oni nuntempe komisias al specialistoj, tielnomataj instruistoj. ĉiu tamen lernas dum la tuta vivo, kaj lernas ankaŭ de kunhomoj, de spertoj... mi notis 101 ricevitajn instruojn.

vi povas legi en jena adreso:

http://jxvasxe.free.fr/originaloj/centunuoj-jx-vasxe.htm

http://jxvasxe.free.fr/originaloj/centunuoj-jx-vasxe.pdfĵeromohttp://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-73389566164020770012014-03-11T22:55:00.000+01:002014-11-06T22:44:02.281+01:00101 forgesojiuj homoj skribas librojn de memoraĵoj. mi estas forgesema, do mi prefere listigis malmemoraĵojn.

vi povas legi en jenaj adresoj:

http://jxvasxe.free.fr/originaloj/centunuoj-jx-vasxe.htm

http://jxvasxe.free.fr/originaloj/centunuoj-jx-vasxe.pdf.ĵeromohttp://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-6388405091611893732014-02-26T22:05:00.000+01:002014-02-26T22:05:23.962+01:00ajnopilko, la vera sporto

ĉu ankaŭ vin tedas pilkosportoj? du grupoj tra areno tien kaj reen kuras, pelante pilkon al la kontraŭa flanko. vi spektas jen futbalon, jen basketbalon, jen handbalon, jen alian balon, kaj la dancoj ĉiam samas kun sama nombro de homoj, sur sama surfaco, kun sama poentado.

kial la areno ortangulas? kial ĝiaj subareoj havas antaŭdifinitajn grandojn? kial la pilko ĉiam samformas? kial la ludantoj havas ŝortojn kaj ĉemizojn kun malbelaj reklamoj? estas unutone! plie ĉiuj partoprenantoj antaŭscias la regulojn kaj ekzerciĝis, ili ne devas kompreni, adaptiĝi, inventi...

mi proponas ajnopilkon. tuj antaŭ la komenco de ajnopilka maĉo konvena programo lotas la regularon:

ĝi decidas pri la formo kaj grando de la areno: kvarangula, triangula, ronda...

ĝi desegnas hazardajn subareojn: tiun, sur kiun oni ne paŝu, tiun, tra kiu oni saltu unukrure...

ĝi decidas la nombron de pilkoj, de grupoj, de ludantoj en ĉiu grupo

ĝi desegnas la pilkon: globa aŭ piroforma, mola aŭ malmola, resalta aŭ pezega...

ĝi difinas la pilko-batmanieron: per la maldekstra kubuto, per la dorso, neniom (oni blovu al ĝi)...

ĝi difinas la punojn pro neobeo de la regularo: kanti novan kanton, regali ĉiun kontraŭulon per verda teo, mimiki katon kiu malsatas...

ĝi elektas kostumon por ĉiu grupo: ĝia koloro, fasono (ŝorto, pantalono, jupo...), kapvesto (pajloĉapelo, fela ĉapko...)

ĝi desegnas originalajn golejojn: ovo- ventumilo- aŭ banano-formaj, starantaj aŭ kuŝantaj, sur tero aŭ sur stango...

ĝi decidas pri la maĉo-daŭro kaj nombro de paŭzoj, pri poent-kalkuloj kaj venko-kondiĉoj.

kelkaj metareguloj konservas la intereson de la ludo:

partoprenas almenaŭ du grupoj

kiam estas pli ol du grupoj, ili rajtas koalicii, perfidi...

ĉiam estas almenaŭ unu pilko

ĉiam estas almenaŭ unu pilko malpli ol estas da grupoj

grupo kun malpli da anoj ricevas pli da poentoj pro golo

golo en malpli granda golejo donas pli da poentoj

en ĉiu paŭzo de la maĉo la programo enkondukas variadon per ŝanĝo de kelkaj reguloj.

per ajnopilko finfine pilkosportoj komencos esti interesaj.ĵeromohttp://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-42675902590363439222014-02-16T22:03:00.001+01:002014-02-18T21:59:44.087+01:00deviga originalecoel hazarde legita recenzo de libro pri bredo de katoj:

„... estas evidente, ke ĉi tiu libro estas fasonita por amas-sukceso kaj sekve enhavas sian pezon da tute novaj rekomendoj, kiuj rekte kontraŭas komunajn ideojn...“

mi timas, ke la rimarko validas ne nur pri kato-libroj, ne nur pri libroj por vasta publiko, ne nur pri libroj el stacidoma vendejo.

min ofte surprizis resumoj pri evoluo de homsciencoj, montrante, kiel ĉiu generacio de esploristoj forĵetas la ideojn de la antaŭa generacio, elektas ĝuste malajn ideojn, ĉi tiujn pelas al ekstremo, al troigo, ĝis la postsekva generacio denove ŝanĝos la direkton. la bezono de noveco, de pretekstoj por ŝanceli la katedron de la instalitaj majstroj kaj starigi anstataŭe la propran seĝon, parte klarigas la zigzagan vojon de iuj fakoj.ĵeromohttp://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-8879090777580412972014-02-03T00:00:00.001+01:002014-02-18T21:56:37.101+01:00recenzo: kamelo ŝjangzikamelo ŝjangzi/ laŭ ŝe, trad. ŭang ĉongfang. - pekino: ĉina esperanto-eldonejo, 1988.

pri ŭang ĉongfang (wang chongfang) oni aŭdis okaze de la eldono de lia ‚granda vortaro ĉina-esperanta‘ el 2007, kiu rangas inter la plej grandaj nacilingvaj-esperantaj vortaroj ekzistantaj. la sama aŭtoro estis jam tradukinto, dank' al kiu ni povas legi interalie ‚kamelo ŝjangzi‘ far laŭ ŝe (lao she).

‚kamelo ŝjangzi‘ estas la kromnomo de la ĉefrolulo kaj la titolo de l' romano. tradukistoj hezitis, kaj la verko sekve aperas diverslingve-diverstitole, ekzemple hispanlingve kiel ‚kamelo ŝjangzi‘ (el camello xiangzi), franclingve ‚la rikiŝo‘ (le pousse-pousse), anglalingve ‚rikiŝisto‘ (rickshaw boy)...

kiu legis ‚ruĝdoman sonĝon‘ aŭ alian klasikan ĉinan romanon, vagis en la meandroj de la rakonto, konfuziĝis pri la multaj roluloj, miris pri la etiketo de antikva nobelaro, tiu ne antaŭtimu pro ‚kamelo ŝjangzi‘. en ĉi tiu romano li trovos simplan rakonton kun malmultaj roluloj, agantaj en malriĉa, simplamora, iafoje kruda medio.

la ĉefrolulo ŝjangzi, kiu en la fluo de la rakonto ricevos la kromnomon kamelo, estas orfa knabo el la kamparo. li sin vivtenas en pekino, en la 1930aj jaroj, kiel rikiŝisto. lia naiva revo ne transpasas tion, ke li iam aĉetos propran rikiŝon. tio efektive okazos, sed sortobatoj multiĝos, kaj la aŭtoro kondukas sian ĉefrolulon de juneca optimismo al maturaĝa dubo, malespero, kaj ciniko.

apud tiu realisma kaj malhela bildo de la vivo de malriĉuloj, la aŭtoro ankaŭ portretas la urbon pekino kaj ĝian etoson, kio konsistigas duan intereson de la romano.

la stilon de la traduko oni povas nomi klasika, ĉar ĝi per sia klareco kaj vortelekto sonas sufiĉe simile al la tradukoj de zamenhof aŭ kabe. ĝi ĉiam klaras, tiagrade ke la streko de la desegno kelkfoje dikas: saliko ne simple estas kun branĉoj senmove pendantaj sed „kun senmovaj branĉoj inerte pendantaj malsupren“.

la verko estas havebla kiel papera libro kaj – laŭleĝe aŭ eksterleĝe mi ne scias – en la reto. la retan formon mi ne rekomendas al komencantoj. la finaĵoj fantazie akordiĝas, petola vento forblovis multajn ĉapelojn, iuj vortoj havas nerekoneblan aspekton. kiam oni legas ekzemple ke:

„ĵŭan ming [...] tion faris – li perfidis ĵŭan ming“

oni komprenu, ke la nomoj de roluloj estas kelkfoje interŝanĝitaj.

kiam iu insultas:

„malkhonoro al via aveno!“

oni ne imagu kamparan malbenon al greno elparolita en ia loka dialekto, sed simple korektu per „malhonoro al via avino!“.

espereble la papera eldono estas pli bone redaktita.ĵeromohttp://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.com0