multaj retejoj estas en ĉinio ne videblaj. el mallonga artikolo mi eksciis, ke eĉ tutaj domajnoj estas tie baritaj. ĝi resendis al testejo, per kiu oni povas kontroli, ĉu iu retadreso tie funkcias: https://en.greatfire.org.
kiam mi komencis ĉi tiun blogon, mi hezitis inter blogspot kaj wordpress. mi elektis la unuan pro relative duarangaj konsideroj grafikaj. mi probable malbone elektis. blogspot ne nur mallonge poste reaĉetiĝis de guglo, sed ĝi ankaŭ entute ne atingas ĉinion, kaj do la ĉi-tieaj notoj ne estas legeblaj de la kelkaj amikoj, kiujn mi havas tie.
mi faris la saman elekton por ‚legosalono‘ kaj por mia hejmpaĝo kun la samaj sekvoj. ĉi-lastajn paĝojn mi povos eventuale transmeti sub pli universalajn adresojn, se mi kuraĝos por la laboro. sed blogon funkciantan sur iu blogsistemo oni apenaŭ povas movi kun ĝia tuta enhavo.
Affichage des articles dont le libellé est interreto kaj komputiko. Afficher tous les articles

2015-01-24
2014-06-29
libreoffice en la lingvo internacia
antaŭnelonge ĝisdatigante la redakto-programon ‚libreoffice‘ mi rimarkis, ke la esperanta versio estas plenrajte disponebla apud aliaj lingvoj.
http://www.libreoffice.org/download/libreoffice-fresh/?version=&lang=eo
tio estis delonge anoncita, sed mi vidis nek planitan eldondaton nek sciigon en la momento de publika disponeblo. mi eĉ dubis, ĉu plena rezulto iam estos.
mi elŝutis kaj instalis, kaj de kelkaj semajnoj mi uzas la programaron en nova, pli oportuna eldono kaj en la lingvo internacia.
mi agnoskas, ke la kvalito de la esperantaj tradukoj estas bonega, ĝis en la multaj sub-sub-sub-menuoj kaj helpomesaĝoj. kompreneble en la tabelilo ekzemple la esperantaj nomoj de ĉiuj funkcioj ne estas memevidentaj por tiu, kiu antaŭe uzis ilin nacilingve. same la ĝusta efiko de tiu aŭ alia opcio ne estas tuj divenebla laŭ ĝia nomo. sed tiel estas ankaŭ en aliaj lingvoj.
librofico en esperanto estas rimarkinda laboro de tim morley kaj aliaj homoj, al kiuj riproĉindas nur tio, ke ili ne sufiĉe diskonigis sian laboron.
ĉi tio estas senpaga reklamo por senpaga programaro senpage tradukita.

2013-03-21
kvizoj
antaŭ ioma tempo mi pripensis publikigon de esperantaj kvizoj.
mi komencis listigi iujn laŭ la ŝablono „kiu el la vortoj respondas al la difino?“, ekzemple:
farante rapidan desegnon de io, artisto:
1 - skizas
2 - stompas
3 - eskizas
biologoj ordigas vivulojn laŭ specoj kaj laŭ pli vastaj klasoj; tiun parton de sia scienco ili nomas:
1 - taksologio
2 - sistematiko
3 - klasonomio
salto, dum kiu la saltanto ruliĝas antaŭen, kapomalsupren kaj restariĝas, estas nomata:
1 - saltomortalo
2 - konvolucio
3 - pirueto
...
por aliaj mi elektis la kontraŭan ŝablonon „kiu el la difinoj respondas al la vorto?“, ekzemple:
palafito estas:
1 - insekto el la ordo ortopteroj, kies larvo boras lignon
2 - malpeze armita batalanto en la romiaj cirkaj spektaĵoj
3 - konstruaĵo staranta sur fostoj, precipe en marĉo aŭ akvejo
rekremento estas:
1 - taĉmentestro speciale komisiita al ekzerco de novaj varbitoj
2 - kandidato en alta universitata ekzameno
3 - restaĵo de fruktoj, legomoj, grenoj... post elpremo de la suko
...
mi ankaŭ pripensis apartajn temojn, kiel planlingva historio, monda literaturo kaj aliaj, kiujn oni povus konsideri bazon de ia internacia esperanta klereco. mi trovis pretajn programetojn por enretigi la kvizojn, kaj...
... kaj mallonge poste, mi vizitis la retejon kvizlet (‚quizlet‛) kaj mi trovis tie abundon da jam faritaj esperantaj kvizoj de diversaj kontribuintoj.
kompreneble ĉar kvizlet estas libera publika retejo, ĝi staras en grandioza malordo. tamen iom serĉante, post multaj kvizoj pri bazaj lingvaĵoj, post ial abundegaj kvizoj pri la tabelvortoj, oni trovas ankaŭ sufiĉe altnivelajn vortokvizojn. vidu interalie tiujn de karlo de kebekio: http://quizlet.com/karlodekebekio (elektu iun serion en „sets“, poste en la paĝo de la serio, elektu iun el „learn“ „test“ aŭ eventuale aliaj ekzercoj).

2012-12-07
pli facila retserĉado en fajrovulpo (firefox)
la serĉobreto
en la retumilo fajrovulpo (‚firefox‛) aparta tekstujo supre dekstre, nomata „serĉobreto“ estas dediĉita al interreta serĉado. per klako sur la trianguleto je ĝia maldekstra flanko vi elvolvas liston de serĉiloj. elektinte laŭvolan serĉilon vi klavas serĉovortojn kaj per la enigoklavo vi startigas la serĉon. la rezulto aperos sub la nuna langeto aŭ en la nuna fenestro.
enlistigo de serĉilo
la liston de serĉiloj vi povas ampleksigi. iuj retejoj proponas sin por tio. se vi vizitos ekzemple la hejmpaĝon de „reta vortaro“ vi tie trovos ligilon „aldoni revoserĉon“. ĝin alklakante vi aldonos „retan vortaron“ al via listo. de tiam la vortaro estos disponebla en via sercxobreto, kaj vi povos ĝin rekte esplori de la supra tekstujeto.
kromprogrametoj
per menuero „iloj > aldonaĵoj“ de fajrovulpo vi aperigas la liston de instalitaj kromprogrametoj, interalie de tielnomataj etendaĵoj. per serĉa tekstujo propra al tiu fenestro nomata „serĉi ĉiujn aldonaĵojn“ vi povas atingi aliajn etendaĵojn, kaj ili instali. ordinare ili ekfunkcias post restarto de la retumilo. sufiĉe multaj koncernas la serĉobreton kaj helpas en esplorado de interreto. mi rekomendas iujn el ili, kiujn vi trovos sub la ĉi-sekve interkrampaj nomoj:
„aldonu al la serĉobreto“ (‚add to search bar‛) post instalo ebligas la saman aldonon de serĉilo, kiun vi jam faris pri reta vortaro. la pluso estas, ke de nun vi povos aldoni ajnan serĉilon trovitan en interreto, eĉ se ĝi ne proponas tion. vizitu ekzemple la ĉefpaĝon de esperanta vikipedio kaj dekstre alklaku sur ĝia serĉa tekstujo. en la listo de opcioj vi nun vidas ‚add to search bar‛. validigante tiun opcion vi enlistigas vikipedion en via serĉobreto.
„enteksta serĉo“ (‚context search‛) post instalo disponigas la liston de serĉiloj por ajnaj fokusigitaj vortoj de legata paĝo. ekzemple vi estas leganta en via retumilo kaj vi stumblas pro la vorto „subtropiko“. duoble klaku sur la vorto aŭ tiru la kursoron sur ĝi por ĝin fokusigi, kaj faru dekstran klakon. normale (sen la etendaĵo) vi trovas en la listo de opcioj „serĉu per guglo“ se la nun aktiva ero de via serĉobreto estas guglo. nun (kun la etendaĵo) la opcio estas „serĉu per...“ kaj submenuo proponas al vi rekte la liston de serĉiloj de via serĉobreto. vi do povas rekte serĉi la vorton per iu ajn el viaj serĉiloj. la rezulto de la serĉo aperos sub nova langeto aŭ en nova fenestro.
„aranĝu serĉilojn“ (‚organize search engines‛) post instalo helpos en la ordigo de via listo de serĉiloj, se vi estis tro avida kaj tro longigis ĝin. vi povos per ĝi ne nur rearanĝi, sed ankaŭ intermeti disigajn strekojn, krei subdosierujojn kaj tiel plu...

- „aldonu al la serĉobreto“ (‚add to search bar‛)
- „enteksta serĉo“ (‚context search‛)
- „aranĝu serĉilojn“ (‚organize search engines‛)

2012-09-26
rubpoŝtaĵoj
de: sandrina ramirez
temo: veraj estas protektitaj
saluton, gravas ĉiam ricevi favoran opinion, sed tio ankaŭ helpas se oni havas verajn...
de: patriko ragolot
temo: ne eblas, ke ili ĉiuj eraras
saluton, bone vi ricevas multajn, sed pripensu kial? ĉar bone funkcias...
de: kristiano movoti
temo: freneze
kiam mi elmontras miajn horloĝojn antaŭ amikoj, ili miregas, komentas...
de: amiro amin
temo: hani
via retpoŝtilo ne povas legi ĉi tiun mesaĝon. vi vidos ĝin perrete ĉi tie...
de: executive mba
temo: du altlernejoj invitas vin al informokunveno
se vi ne bone vidas ĉi tiun mesaĝon, alklaku la ligilon...
de: =?utf-9?q?fabrice=20bloreaut?=
temo: iĝu reĝo
bonan tagon, mi ja divenas, ke vi ofte ricevas...
de: sam manuel
temo: neniam fiaska
bonan tagon, fabiano altelefonis hieraŭ posttagmeze, lia edzino forlasis...

2012-03-27
ĉu sociaj retejoj vastigas aŭ malvastigas nian mondrigardon?
lastatempaj artikoloj(1) komentas la evoluon de interhomaj rilatoj en la reto. sociaj retejoj, interalie, ne nur pasive proponas informojn, ili ankaŭ alŝovas al ni novajn tekstojn, novajn bildojn, novajn homojn, aktive esplorante iliajn similojn kun niaj pasintaj elektoj, kaj uzante malrektajn ligojn: la proponataj tekstoj estas tiuj, kiujn niaj rilatuloj legis, la bildoj estas tiuj, kiujn ili ŝatas, la novaj homoj estas „amikoj de niaj amikoj“. ankaŭ retaj serĉiloj adaptas siajn respondojn al la petantoj, al ilia geografia loko, al ilia lingvo...
tiujn adaptiĝemajn sistemojn oni elpensis por nia kontento. algoritmoj kalkulas proksimecojn en la matematika spaco de rilatoj, kaj konigas al ni tiujn trovaĵojn, kiuj plej probable plaĉos al ni, ĉar ili similas al niaj preferoj. ili grandigas nian mondon.
ili ja grandigas laŭ nombro, sed ĉu laŭ diverso? eli pariser dubas ĉi tion. la ekzemplo, kiujn ĉiuj citas el lia ted-prelego(2), estas jena: e. pariser, pli ema al „liberalismo“ ol al „konservismo“, zorge sampezigis siajn rilatulojn el tiuj du politikaj grupoj en vizaĝlibro (fejsbuko), tiel ke li aŭdu la diskutojn de ambaŭ flankoj. laŭtempe la konservistaj notoj tamen malmultiĝis en liaj novaĵfluoj. li konsciiĝis, ke vizaĝlibro forigadis liajn konservismajn rilatulojn, ĉar li malpli ofte alklakis iliajn notojn.
je ĉi tiu punkto komentanto de iu artikolo prave rimarkigas, ke e. pariser mem kaŭzis la evoluon. li alklakis pli ofte al „liberalismaj“ artikoloj, kaj per tio rompis la sampezon. tio veras. e. pariser tamen agis, kiel agas ĉiu homo en aŭ ekster la reto. sociologoj montris, ke homoj pli volonte rilatas kun similuloj, samopiniuloj, samhobiuloj... iom paradokse studentoj de grandaj universitatoj havigas al si tre similajn rilatulojn, ĉar ili povas elekti inter multaj homoj, kaj studentoj de malgrandaj lernejoj havas pli diversajn amikojn, kiujn malvasta elekteblo trudas al ili(3). ĉi tiun naturan logon de simileco interretaj servoj tamen aktive fortigas.
aliaj esploristoj juĝas male, ke la multeco de „malfortaj ligoj“ al multegaj homoj en sociaj retejoj vere konigas al ni novaĵojn(4)... la debato ne baldaŭ finiĝos.
notoj:
(1) precipe recenzoj de: „the filter bubble: what the internet is hiding from you / eli pariser. - penguin, 2011“.
(2) ted-prelegoj, mi memorigu, ne volas esti tedaj, sed instruas pri „technology, entertainment, design“, proksimume „teĥniko, amuzaĵoj, fasono“. volontuloj disponigis plurajn esperantajn tradukojn, inter kiuj la prelego de e. pariser ne estas.
(3) social ecology of similarity: big schools, small schools and social relationships / angela j. bahns, kate m. pickett, christian s. crandall. - group processes and intergroup relations, 2011, 15(1) 119–131.
(4) the role of social networks in information diffusion / eytan bakshy, itamar rosenn, cameron marlow, lada adamic. - arxiv:1201.4145v1, 2012-01-19.

2012-02-06
politika blogomondo
en aprilo kaj majo 2012 francaj ŝtatanoj voĉdonos por nova prezidanto. la precipa streĉo estas inter la nuna liberala prezidanto nikolao sarkozy kaj la socialisma kandidato francisko hollande, sed iom nove en la politika pejzaĝo tri aliaj kandidatoj pezas ĉirkaŭe po dek elcentoj da voĉdonintencoj.
en tiu cirkonstanco la gazeto „la mondo“ bildigas la viglecon de 1491 politikaj blogoj. en la koncerna „mapo“...
per alklako sur la apuda bild-kopio vi atingos la interagan mapon. en ĝi per la rul-butono de la muso oni zomas kaj malzomas. per premo de la maldekstra butono kaj glitigo oni movas la fokuson. per alklako sur punkto de retejo oni evidentigas la ligojn, kiujn ĝi havas kun aliaj retejoj. per ctrl+alklako oni daŭrigas selektadon de retejoj... aliaj funkcioj multas, mi ne klarigos ĉion.
tiu mapo estas interesa ilo, per kiu la aŭtora kompanio, laŭnome linkfluence, reklamas sian talenton por opiniesploroj en la reto. tiun servon ĝi provizas al administroj, firmaoj kaj aliaj mendantoj pri ajnaj temoj.
blogovigleco ne prognozas la rezulton de la baloto. opinisondoj pli rekte demandas, kiel homoj volas voĉdoni. se vi scivolas, iliaj lastatempaj respondoj estis en sama ordo kiel ĉi-supre:

- kaŝtankoloro montras la „dekstran“ naciisman flankon (maldekstre en la bildo!)
- bluo montras la liberalan flankon
- brikkoloro montras la moderisman flankon
- verdo montras la naturprotektan flankon
- rozkoloro montras la socialisman flankon
- ruĝo montras la „maldekstran“ kontraŭkapitalisman flankon
per alklako sur la apuda bild-kopio vi atingos la interagan mapon. en ĝi per la rul-butono de la muso oni zomas kaj malzomas. per premo de la maldekstra butono kaj glitigo oni movas la fokuson. per alklako sur punkto de retejo oni evidentigas la ligojn, kiujn ĝi havas kun aliaj retejoj. per ctrl+alklako oni daŭrigas selektadon de retejoj... aliaj funkcioj multas, mi ne klarigos ĉion.
tiu mapo estas interesa ilo, per kiu la aŭtora kompanio, laŭnome linkfluence, reklamas sian talenton por opiniesploroj en la reto. tiun servon ĝi provizas al administroj, firmaoj kaj aliaj mendantoj pri ajnaj temoj.
blogovigleco ne prognozas la rezulton de la baloto. opinisondoj pli rekte demandas, kiel homoj volas voĉdoni. se vi scivolas, iliaj lastatempaj respondoj estis en sama ordo kiel ĉi-supre:
- por naciisma marina le pen 15 %
- por liberalisma nikolao sarkozy 25 %
- por moderisma francisko bayrou 12 %
- por naturprotekta eva joly 3 %
- por socialisma francisko hollande 34 %
- por kontraŭkapitalisma ĵan-luko mélenchon 8 %
- por la aliaj kvin kandidatoj 2,5 % da restantaj voĉoj.
2012-01-27
zamzar
ĉu zamzar estas
1 - urbo en tanzanio?
2 - sekreta societo de la ĉeva nacio en malavio?
3 - slovaka progresiv-roka muzikgrupo?
se vi respondis per 1, vi maltrafis. se vi respondis per 2, vi maltrafis. se vi respondis per 3, vi maltrafis. zamzar estas reta servejo transkodiganta dosierojn.
vi volas jen ŝanĝi doc-dokumenton al pdf; jen wma-sonaĵon al ogg; jen jutuban filmeton al nur-sona mp3-dosiero... vi ĉiufoje elserĉas konvertilon, instalas, agordas, priklakas... pli oportune faru la konverton tra la reto.
jen la adreso de zamzar: http://www.zamzar.com
se hazarde zamzar ne provizas la deziratan kodoŝanĝon, provu iun el:

2012-01-13
entreprena projekto kiel balancilo
iomete fama serio de desegnoj prezentas entreprenan projekton kiel ĝardenan balancilon. mendanto desegnas trisidilan balancilon, projektestro imagas ĝin pendanta de ambaŭ flankoj de la trunko, analizisto planas trasegadon de la trunko, kaj tiel plu... ĝis la fina konstato, ke la kliento kontentus pro livero de pneŭo pendanta de ŝnuro.
la ŝerco sufiĉe famas en komputikaj medioj. iuj prelegantoj pri komunikado per tio ilustras, ke homoj havas diversajn vidpunktojn, kvankam tio ne estis la ĉefa intenco.
mi kopias kaj tradukas sen indiko de aŭtoro. subskribo mankas kaj ĝi ŝajne iĝis ero de anonima folkloro.

2011-12-16
agrikultura konsilo aplikata al interreto
antaŭ sufiĉe multaj jaroj mi laboris en vinberrikolto. kunpremite kun ceteraj rikoltistoj en la kamioneto veturanta al kampoj, mi miris, ke ni iras ĉiumatene al tute alia loko, ol en la antaŭa tago. al la demando, sekve de kio liaj vinberĝardenoj tiom disas, la posedanto respondis: "tiel estas pli bone, ĉar se venas hajlo kaj ĉiuj kampoj estas en sama loko, la tuta rikolto detruiĝas. kun disaj kampoj ni malgrandigas la perdojn."
(li povus aldoni, ke se plie la vinberĝardenoj disas inter alispecaj kampoj, tio malgrandigas la riskojn de kontaĝaj malsaniĝoj, kaj do grandparte superfluigas pesticidojn.)
en la franclingva blogo por informoserĉistoj brainsfeed mi legis la esence saman konsilon: ne konservu ĉiujn viajn datumojn ĉe la sama servo. se iu el la servoj, kiujn vi uzas, paneas, almenaŭ la aliaj daŭrigas. se iu el ili fermiĝas aŭ abrupte altigas la kotizon, vi formigrigos nur parton de viaj datumoj. se vi timas, ke iu el ili suĉas tro da informoj pri vi, ĝi vidos nur parton de via agado.
mi agas laŭ tiu agrikultura-interreta konsilo. retpoŝton kaj kelkajn programetojn mi konservas ĉe eksa interretperanto, blogon flegas ĉe blogger.com, bildojn ŝutas en ipernition, recenzojn publikigas en libroklubo de kvinpetalo, receptojn kaj terminarojn en vikilibroj, kaj tiel plu... tio igas min iom pli fantoma en la reto, sed sekurigas la tuton.
proverbo konata en pluraj lingvoj esprimas la samon tre ĉiutagece: "ne metu ĉiujn ovojn en la saman korbon".

2011-12-09
albumoj por spektado
al la socia reto iperniti (ipernity) origine logis sufiĉe multajn esperantistojn paŭlo peeraerts, se mi ĝuste memoras. la populareco de tiu retejo de tiam mem nutras sin.
iperniti similas al picasa au flickr en tio, ke — aparte de blogo, interna retpoŝto kaj similaj bagateloj — ĝi havigas al ĉiu registrita uzanto galerion por bildoj. la alŝuto kaj aranĝo de bildoj simplas, kaj ilin eblas disdoni en albumojn kun kovrobildo, enkonduketo kaj laŭvola ordigo.
alklakante la apudan bildon vi trovos albumojn de belskribaĵoj — se tio ne estas tro pompa nomo por miaj strekaĵoj... alklaku iun albumon, poste alklaku la vorton "bildoprezento" kaj vi vidos plenfenestran sinsekvon de la bildoj. dume, en la supra dekstra angulo vi povas alklaki al "montri la informojn" kaj vi samtempe legos komentojn.
(iama kolego mia prave rekomendadis: 80 elcentojn de via labortempo dediĉu al laborado, kaj 20 elcentojn al reklamado de viaj atingoj. se vi ĉiam sidos kun mallevita kapo super la laboro, ĉirkaŭuloj kredos, ke vi dormetas.)

2011-04-06
retradioj
mi forigis el legosalono la ĉapitron de retradioj, ĉar ekzistas la pli efika podkastaro.org.
ĝi afiŝas novaĵojn el dudeko da redaktejoj. dankon al la programinto, laŭnome vilfredo.

2011-02-02
libreoffice
almenaŭ unu vizitanto interesiĝis pri la listo de senpagaj programoj, mi do kompletigu per lasta novaĵo:pro aĉeto far la firmao oracle openoffice probable iĝos pagenda. la grupo de ĝiaj programistoj do formigris al nova projekto libreoffice. tie vi trovos de nun senpagan oficprogramaron.
2010-12-31
senpagaj programoj
mi devigis min laŭeble al ne-kaperado de komputilaj programoj.
mi do uzas senpagajn programojn. la malfacilo estas paradokse la abunda oferto. la serĉado longis, antaŭ ol mi ekuzis ne nepre la plej bonajn, sed plej daŭrajn, plej konstante evoluigatajn programojn inter dekoj da similaĵoj. mi ankaŭ konsideris plursistemecon, por faciligi eventualan ŝanĝon de vindozo al makintoŝo aŭ linukso, kaj eventuale la disponeblon de esperantaj menuoj kaj interfacoj.
pri legado de sono aŭ filmo bedaŭrinde la situacio estas tiom konfuza, ke mi rezignis je universala programo. mi uzas vlc, sed ankaŭ instalas kaj malinstalas laŭbezone.
esperantigojn faris unuopuloj aŭ teamoj, kiuj ofte kvazaŭ anonimas. mi spuris ke...

| klaso | nomo | retadreso | notoj |
|---|---|---|---|
| babililo | piĝino | http://www.pidgin.im | [eo] |
| ĉapelilo | ek! | http://www.esperanto-mv.pp.ru/Ek | [eo] |
| densigilo | 7-zip | http://www.7-zip.org | [eo] |
| grafikilo | gimp | http://www.gimp.org | [eo] |
| kontraŭvirusilo | avast antivirus | http:://www.avast.com | (laŭdire ne tiom efika) |
| oficeja programaro | openoffice | http://eo.openoffice.org | (mi uzas la francan version. kiam la esperanta maturos?) |
| plurekranilo | virtuawin | http://virtuawin.sourceforge.net | |
| redaktilo | unired | http://www.esperanto.mv.ru/UniRed/UTF8 | [eo] |
| ret-krozilo | fajrovulpo | http://www.mozilla.com/eo/firefox | [eo] |
| ret-liverilo | filezilla | http://filezilla-project.org | |
| ret-mesaĝilo | mi rezignis, mesaĝumas rekte de la krozilo | ||
| ret-redaktilo | kompozer | http://kompozer.net | [eo] |
| sinkronigilo | synkron | http://synkron.sourceforge.net |
pri legado de sono aŭ filmo bedaŭrinde la situacio estas tiom konfuza, ke mi rezignis je universala programo. mi uzas vlc, sed ankaŭ instalas kaj malinstalas laŭbezone.
esperantigojn faris unuopuloj aŭ teamoj, kiuj ofte kvazaŭ anonimas. mi spuris ke...
- pro piĝino ni danku al stefano fillod,
- pro ek al jurij finkel,
- pro 7-zip al demetrio gabinski,
- pro gimp ni duondanku al antono codazzi (kaj duonmaldanku pro iafoje strangaj tradukoj),
- pro openoffice ni dankos eble iam al tim morley kaj aliaj,
- pro unired al jurij finkel,
- pro fajrovulpo al eduardo trápani kaj aliaj,
- pro kompozer al miĥaelo wolf.
2010-12-21
vortoj de 1700 ĝis nun
artikolo el 2010-12-16 en la gazeto scienco anoncas la starigon de kvincentmiliardvorta tekstaro. kvincent miliardoj skribeblas ankaŭ kiel 500000000000 aŭ 511. tiu korpuso koncernas la lingvojn anglan, ĉinan, francan, germanan, hispanan, rusan. ĝi kovras la jarojn 1700 ĝis 2008.
guglo, kiu partoprenis la esploron kunlabore kun diversaj universitatoj, provizis la tekstojn el guglo libroj kaj disponigas fasadon por simpla vortesploro.
la kvalito de ciferecigitaj tekstoj ne ĉie bonas. ekzemple en la pli antikvaj tesktoj, en kiuj tiparoj ankoraŭ enhavas longan "s"-literon, tiu litero legiĝas kiel "f". malgraŭ tiu kaj aliaj trovotaj misoj, la afero donas novan dimension al vortstatistiko.
mi ekzempligis iam anekdote, kiel per guglo tendencoj oni ekscias pri maturiĝo de fragoj. ĉi tie jam ne temas pri fruktosezonoj, sed pri historio. mi prezentas kelkajn simplajn ekzemplojn el serĉoj de francaj vortoj.
se temas pri objektoj, serĉante "aŭtomobilon" (bildo 1), oni povas sekure prognozi, ke ĝi inventiĝis ĉirkaŭ 1890 kaj prosperis poste.

simile "komputilo" (bildo 2) klare aperas en tekstoj ekde la fino de la 1950aj jaroj kaj kreskas. forbalaite de la franca neologismo ordinateur la anglismo computer ne havis tempon por flori.

male historia okazaĵo montras abruptan pinton kaj iompostioman malkreskon. ekzemple la historia entento (france triple entente, bildo 3), ŝtata interligo angla-franca-rusa, estiĝis antaŭ la unua mondmilito, funkciis dum tiu milito — tiam la uzo de la esprimo kulminas — kaj poste ankoraŭ priparolatas pli kaj pli malabunde.

pli subtile oni povas ankaŭ spuri lingvan evoluon. ĝuste la esprimo unua mondmilito tute ne koincidas kun la evento (ruĝe en bildo 4). estis ja nenia kaŭzo por nomi ĝin "unua". la tiama nomo en la franca lingvo estis granda milito, kiu efektive pintas ĉirkaŭ 1918 (blue en la sama bildo). nur kiam okazis la dua mondmilito en la 1940aj jaroj, komparado de la du eventoj estigis la paron unua mondmilito – dua mondmilito. en 1942 la du esprimoj granda milito kaj unua mondmilito sampezas, la unua poste malkreskas, dum kreskas la dua.
mi ne tralegis la artikolon de scienco, sed aŭdis ke ĝi provizas aliajn ekzemplojn lingvajn, kiel la evoluo de la konkurencaj verbaj formoj burnt, burned, aŭ historiajn, kiel la koincido de la vorto ĥolero kun epidemioj.
ĉu mi diru la evidentaĵon? 500 miliardoj da vortoj — eĉ kun tekstaj misoj, eĉ kun dispartigo inter pluraj lingvoj, eĉ se mankas kvanta ekvilibro inter jaroj kaj inter tekstospecoj — estas grandega laborkampo, kian neniam antaŭe havis historiistoj, lingvistoj, filologoj, sociologoj kaj aliaj fosemaj ologoj.

2010-10-25
portretoj de libro-kaperantoj
eta enketo el 2010-10 prezentas la francan mondon de interretaj libroŝtelantoj (lemotif.fr). la enketo konsideras ŝtelkopion de libroj kaj bildstrioj, ne de gazetoj. mi ĉi-sube resumas...
la kaperado de libroj malpli viglas, ol tiu de muzikaĵoj kaj filmoj. ĝi tamen ekzistas.
homoj librojn kaperas el la ne-papera merkato, en francio sufiĉe freŝe naskiĝinta. simile al muzik-kaperantoj, ili ankaŭ estas el la pli viglaj konsumantoj de la laŭleĝa oferto, inkluzive de la papera oferto. simile al muzik-kaperantoj, ili argumentas kontraŭ la protektoj, kontraŭ la iliatakse tro altaj prezoj (laŭ alia enketo ili aĉetus sub 10 dolaroj). kaj ankaŭ simile al aliaj kaperantoj ili havas pozitivan bildon de la aŭtoroj, kaj iagrade malpozitivan de eldonistoj ("ni faras bele, fidinde, pli bone ol komercaj e-libroj, inter kiuj ekzistas skandale malbone editoritaj"... "se la legantoj [de kaperaĵoj] povus certe scii, ke pliparton de la aĉet-mono ricevas la aŭtoro, ili eble pli sentus kulpon").
ili ne estas dekkelkjaruloj – la mezuma aĝo estas 29 jaroj. ili legas kaj poste forĵetas la dosierojn. ne estas inter ili maniaj kolektantoj, sed precipe homoj, kiuj deziras ekkoni iujn librojn, legas parte aŭ tute, kaj malofte konservas. ilin ankoraŭ ĝenas la malkomforta legado sur ekrano, la kosto de privata printo, la manko de legiloj.
en forumo de sufiĉe novaj kaperaĵoj, la formatoj estis epub (64 %), pdf (17 %), doc aŭ odt (15 %), txt (2 %)...
iuj estas blinduloj. ili intersanĝas e-librojn por kompensi la mankon de haveblaj legaĵoj.
iuj kaperas profesie bezonatajn kaj tre kostajn eldonaĵojn, kiel atestas medicin-studanto.
iuj kaperantoj laboras teame, precipe tiuj, kiuj celas verkojn ekzistantajn nur papere, sub aŭtorrajto. la taskoj pli pezas. ili ĉasas librojn en bibliotekoj aŭ aliaj lokoj, ciferecigas, korektas, relegas indeksas kaj editoras, kaj fine disdonas. ekzemple iu proksimume 20-homa teamo eksterleĝe tradukadas japanan manga-serion, kun la kromaj taksoj de kontrolo de bildkvalito, tradukado, kaj desegnokorekto en la lokoj, kie skribaĵoj aperas en la bildoj.
en somero 2009a oni povis trovi inter 4000 kaj 6000 franclingvaj kaperitaj titoloj, el kiuj 3000 ĝis 4500 estis bildstrioj.
(ĉi resumon mi publikigis ankaŭ en la iperniti-grupo "elektronike kaj esperante" kiu informas pri e-libroj kaj legiloj).

2010-06-15
ekranomilito
tekston mi preskaŭ neniam skribas flue, de la unua al la lasta vorto. mi estas iu el tiuj redaktantoj, kiuj skribas pecojn, erojn, kaj poste ordigas kaj rearanĝas ilin.
por tiaj redaktantoj komputiloj tre oportunas. ĉio restas facile ŝanĝebla. ŝovu vortogrupon al alia ĉapitro — kaj la modifo jam efektivas.
tia redaktomaniero postulas tamen superrigardon. tial, de kiam mi uzas komputilon, mi sopiras al ĉiam pli grandaj ekranoj, sur kiuj videblas kiom eble multaj teksteroj. kaj feliĉige la generacioj de maŝinoj pli kaj pli progresas direkte al mia revo de mure granda laborspaco.
bone, sed mi konstatas, ke samtempe ke pligrandiĝas la ekranoj, mastrumaj sistemoj ĉirkaŭas la fenestrojn per kadroj kaj randoj, programoj aldonas ilobretojn, vinjetojn kaj grafikajn bagatelojn. ene de pli granda ekrano la spaco por mia teksto ŝrumpas, ĝin almilitas butonoj, menuoj, helpokomentoj kaj ĉiaj balastaj grafikaĵoj. kiel ĝardenisto batalas kontraŭ trudherboj, mi batalas en prefero-menuoj por liberigi la ekranan surfacon de tiuj fikreskaĵoj. ĉu vere iam mi vidos plenamplekse miajn tekstojn?

2010-06-03
fesbuk
parolinte pri vizaĝlibro (kiun mi ne uzas), mi nun parolu pri fesbuk (kiun mi ne uzas).
nomoj de markoj por tutmondaj produktoj estas zorge elektataj por facila rekoneblo kaj elparolo ĉie en la mondo, laŭeble ankaŭ por ke ili ne signifu maldecaĵon iulingve.
kun la vastiĝo de la angla lingvo tiaj konsideroj malgraviĝis kaj firmao povas agi sub la nomo "facebook" sen adaptoj, kalkulante, ke homoj elparolos ĝin proksimume /fejsbuk/, ne /fatsebo'ok/ aŭ alimaniere, kaj eventuale eltordos sencon el tiuj sonoj.
ĉion ĉi spitas unulingvuloj, obstinuloj kaj ŝerculoj, kaj ĝuste far tiaspecaj kruduloj la franca elparolo /fesbuk/ estas misinterpretebla kaj misinterpretata. en la franca lingvo ĝi sonas kiel "fesse bouc", kion oni povas traduki per "pugbatas virkapron". kompreneble iuj delonge bildigis la ideon.

2010-05-28
nova blogokolektejo
manuel ortega amike sciigis al mi, ke li ekkonkurencas al legosalono. li kreis laŭnome kiberion, kiu agrable sinoptikas diversajn esperantajn blogojn.
krome plu gvidos vin tra la ĉiam ŝanĝiĝanta blogomondo la pli luksaspekta e-planedo kaj la pli diskreta blogsvarmo.
forgesi siajn neutilajn pensojn vagante inter la neutilaj pensoj de aliaj homoj restas unu el la plej agrablaj manieroj malŝpari sian tempon antaŭ ekrano.

2010-03-04
esperanta lingvokomputiko
lingva komputado en la lingvo internacia floras. jam delonge ekzistas literumiloj, ekzemple en la utila redaktilo unired de jurij finkel, sed aperis ankaŭ pli ampleksaj aŭ pli novaj projektoj:
- esperantilo estas redaktilo kiu enhavas tre multajn lingvoanalizajn funkciojn. ĝin aŭtoras kaj priblogas arturo trzewik.
- gramatikilo estas frazanalizilo far klivo lendon, cetere tradukinto de la origino de specioj.
- lingvohelpilo estas plurhoma projekto de gramatika kontrolilo.
- memkompreneble estas anonima raportejo pri statistika esplorado de esperantaj datumoj en la reto aŭ el aliaj fontoj.
- tekstaro.com restas la nuntempa referenca tekstaro de la lingvo internacia. ĝi povus esti pli granda, pli diversa, pli aktuala..., sed tia, kia ĝi estas, jam tre utilas.
- traduku.net proponas bazan aŭtomatan tradukon inter la lingvo internacia kaj kelkaj aliaj. ankaŭ ĝi estas plurhoma verko. aaron irvine disponigas ĝin kiel kromaĵon por fajrovulpo.
grandan parton de ĉio ĉi ni ŝuldas al la fondaĵo por priesperantaj studoj sed ankaŭ al la entuziasmo de unuopaj homoj.
kiel kutime en tiu duone-esplora-duone-industria branĉo de komputiko iuj projektoj ne havas tre difinitajn celojn kaj montras precipe datumojn kaj kalkulojn sen konkludoj aŭ rekta utilo, sed ĉu ni plendu?
Inscription à :
Articles (Atom)