Affichage des articles dont le libellé est belarto. Afficher tous les articles
Affichage des articles dont le libellé est belarto. Afficher tous les articles

2012-10-03

napoleono laŭ lignoŝuisto

la okcidenta parto de la hejmlando konsistas el montetoj kovritaj de pinaroj.  preterveturante ĝian mil-metran kulminon, oni atingas belan montpasejon, sur kiu staras kiel trafikpolicisto statuo de napoleono.

pri tiu strangaĵo parte kulpas loka lignoŝuisto johano molette /molet/.

vivante de 1819 ĝis 1889 molette vidis la tiaman ventkapecon de francio.  li naskiĝis sub reĝismo, kiu trans unu ŝtatrenverso daŭris ĝis 1848, de tiam dum tri jaroj vivis sub respubliko, ekde 1852 sub imperio kaj dum finaj 19 jaroj denove sub respubliko.  napoleonon li ne vidis, ĉar tiu forlasis la historian scenejon kiam molette estis infano.

nu napoleono certe estis – kaj mirige al eksterlandanoj iagrade ankoraŭ estas – populara figuro en francio.  sed la skulpto ankaŭ respondas al tiamaj cirkonstancoj.  en la 1850aj jaroj, kiam molette starigis la monumenton antaŭ sia domo, regis malpli konata napoleono 3a, nevo de napoleono 1a, estro de la franca „dua imperio“.  molette konigis sian verkon al la registaro kaj rekompence ricevis la privilegion de tabakvendejo en najbara vilaĝo.

molette estas ekzemplo de tielnomata naiva artisto, kiu sen alta eduko kaj per propraj rimedoj imitas la kategoriojn de oficiala arto.  li skulptis ankaŭ aliajn verkojn, kiel ekzemple leono-fontanon, kiu restas antaŭ lia iama domo, kaj laŭ raportoj lignajn statuojn, kiujn li aŭkciis.

tiu artismo estas surpriza, se oni konsideras la karieron kaj karakteron de molette.  li debutis kiel faristo de lignoŝuoj, memlernis legadon kaj skribadon, iĝis ŝuvendisto por la tuta regiono, kaj etendis sian agadon al administro de forstoj.  li estis homo, por kiu speso estas speso kaj du spesoj pli bonas ol unu.  oni povas miri, ke tiu aferemulo trovis tempon por arta skulptado, sed tiel estas.  la sola faciligo por li estis, ke la lignoŝuista metio necesigas bazan lernon de skulptoteĥniko.

la postamento de la napoleonstatuo surhavas pompan kvarverson, kiun la lignoŝuisto probable ne verkis sole, se oni juĝas laŭ la pli fantazia literumo trovebla en liaj kontolibroj.  mi tradukas senverse.

ho vi fortega heroo, kiun la mondo admiras,
ho vi, kiu al ni donis gloron kaj imperion,
akceptu, ke mia mano en sia libertempo bildigas
kaj viajn multajn heroaĵojn kaj vian estran vizaĝon.

2012-05-18

askiarto

antaŭ tre longa tempo homoj vestis sin per funelkrurumaj pantalonoj, junuloj ribeladis kontraŭ konsumismo kaj komputiloj havis ne-grafikajn ekranojn.  en tiu malproksima epoko oni desegnis sur komputilo sen muso, sen grafika tabulo kaj sen skanilo, per la askiaj signoj de la klavaro.
askia skatolo far lgb

per "o" oni faris la kapon de hometo.  en la suba linio per du streketoj ĉirkaŭ tubosigno "-|-" oni faris lian torson.  en la tria linio per oblikvo kaj kontraŭoblikvo "/\" oni faris liajn gambojn.

 o
-|-
 /\

nunaj mienetoj rilatas al iamaj grandaj aski-verkoj, kiel lumbrikoj rilatas al grandaj dinosaŭroj.

aski-arto havas siajn forgesitajn artistojn kaj siajn muzeajn retejojn, ekzemple chris.com/ascii.  kiam komputilaj bildoj ekaperis oni eĉ faris programojn por aŭtomate ŝanĝi ilin al aksiaĵoj.

drapirite en la mantelo de sia nostalgio, la ŝatantoj de tiu eksmodaĵo nun frontas en reciproka nekompreno junan generacion, kiu klakas per muso kaj parolas per vinjetoj.

aliaj bagatelaj artoj:

2011-11-19

2dkod-arto

2d-kodoj iom post iom aperas sur ĉiutagaj objektoj.  tiuj du-dimensiaj kodoj estas la posteuloj de strikodoj.  ili entenas pli multajn informojn, en pli sekura kodo, en malpli granda spaco, en home malpli legebla formo.  en la reto oni trovas programetojn por 2d-kodado de tekstoj.

la nova stulta defio estus kreado de 2d-kod-arto.  mi ekhavis la ideon kaj revis pri gloro.  mi provis — mi fiaskis.  la dismeto de kvadratetoj estas neprognozebla kaj neniam figuras ion rekoneblan.

iu retejo tamen montras, kiel artistoj rimarkis kaj pli lerte eluzis la aspekton de 2d-kodoj, ol oni farus per simple amuza figurado.

2011-08-18

jacques le roux

ĝisfine de la nuna monato ekspozicio omaĝas al jakvo le roux, kiu forpasis antaŭ nelonge.  ĝi arigas verkojn de pluraj konataj francaj kaligrafoj.

jakvo le roux neniam nomis sin kaligrafo.  sian verkmanieron li karakterizis per propre inventita vorto "écriturien", kiun oni povas traduki per "skribadanto".  liaj verkoj tenas subtilan sampezon inter poezieco de tekstoj, karaktero de skribo kaj mistero de pentritaj simboloj.  tio, kion ili plej similas, estas paĝoj de ilustritaj manuskriptoj.  li cetere ofte verkis sur folioj de malnovaj aktoj.

la omaĝon aranĝis la 2000-homa urbeto, apud kiu li loĝis, kaj ĝin partoprenis dekunu artistoj, kiuj famas ene de la limoj de la kaligrafia medieto.  komprenu, ke mi raportas pri afero escepte granda se temas pri belskribo, sed apenaŭ videbla en la belarta mondo.

oni komparu tiun mikroeventon kun la korea "monda kaligrafia bienalo", kiu arigas centojn da ekspoziciantoj el dekoj da landoj en ĉiu dua jaro.  poste oni konsekvence rezignu pri la ŝablonaj diroj pri tutmondigo kaj egaligo de ĉiuj kulturoj.

2011-06-17

pendigo

baldaŭas la inaŭguro de la jarfina ekspozicio en la belskriba klubo.  ("jarfinon" oni komprenu laŭ la lerneja sistemo, okazanta en somero.)  ĉijare ni decidis, ke okazos komuna ekspozicio de ĉiuj kursoj, respektive de orientazia, tio estas ĉina, japana kaj korea skribo, de araba kaj persa skribo, de latinlitera skribo kaj de staĝoj kun pli malformalaj temoj.

tio kaŭzas pli fortan premon por spaco.

por la prezento de verkoj ni elektis tre simplan procedon: surgluon sur eburkolora kartonfolio kaj alpinglon al la muroj.  restas la delikata tasko ekvilibrigi la lokojn, grandojn, kolorojn kaj grafikajn pezojn de verkoj.  la dismeto de sepdeko da verkoj postulis proksimume du horojn.  trihoma teamo estas ideala por interhelpo, interkritiko kaj evito de longaj disputoj, kiuj okazus inter pli multaj helpantoj.

pendigo estas iaspeca surpaĝigo, nur en la pli vasta spaco de muro.

2011-01-28

registri belartojn

belartoj povus esti temo de jena kvizo:

kio estas la 7a belarto?
1 - televido
2 - gravuro
3 - bildstrio
4 - belskribo
5 - kino

kio estas la 8a belarto?
1 - ceramiko
2 - tapiŝarto
3 - opero
4 - video
...

kial entute 7a, 8a... ne 1a, 2a? mi supozas, ke kompreno de tiuj numeroj dependas de kultura fono.

la klariga rakonto estas, ke ekzistas klasika okcidenta listo de 6 belartoj — laŭdire fiksita en la "lekcioj pri estetiko" de la filozofo hegelo en la 1830aj jaroj, kvankam aliloke mi legas ke li distingis 5 specojn. tiu listo enhavas: arkitekturon, plastikon, pentrarton, muzikon, dancon kaj beletron (laŭvorte: poezion). la kvin-era listo malsamas per tio, ke en ĝi mankas danco.

plipostaj artoj postulis siajn rangojn. en pluraj landoj oni do ekparolis pri "sepa arto" por nomi kinon, pri "oka arto" por nomi fotarton aŭ alternative televidon aŭ radielsendadon, bildstrio pendigis al si la medalon "naŭa arto" kaj pri deka oni ankoraŭ diskutas.

mi ne legis la lekciojn de hegelo, kaj entute mi ne provos jugi, kiom utilas listigo kaj numerado de artoj. mia ĉefa pripenso ne temas pri novaĵoj, sed precipe pri la elpelo de pluraj artoj el la listo.

kiel kutime, filozofio pozas sentempecon. eĉ filozofo tiom atenta al historio, kiom hegelo, ne liberigas sin de la iluzio, ke li parolas el eterne valida vidpunkto pri absolutaj artoj, absoluta mondo, absoluta homo, eĉ se li agnoskas, ke tiuj objektoj aperas sub diversaj aspektoj laŭ la tempo. mi espereble ne estos malrespekta, se mi tro malfrue demandos, kial ceramiko, tapiŝarto aŭ belskribo, kiuj sufiĉe gravas en iuj aziaj kulturoj, ne aperas. ĉu perso aŭ koreo ignorus ilin?

la klasika listo havas kiel ĉefan utilon, ke ĝi malkaŝas la hierarkion de belartoj, kiu validis en okcidentaj mensoj de la 19a jarcento, kaj kiu en la 21a jarcento ne formortis. serĉante librojn, kolektante informojn pri kaligrafio, mi ĝojas ĉiufoje, kiam mi trovas dikan volumon kun titolo "2000 jaroj da ĉina arto" aŭ "la artoj de centrazio", kaj ĉiufoje mi malĝojas, kiam, ĝin foliuminte, mi konstatas ke ĝi enhavas nenion pri la kaligrafiaj verkoj de tiuj landaroj.

por sia libro la eldonisto serĉis en ekzota kulturo tion, kion li kutime nomas arto. serĉante ian pentrarton li trovis miniaturon kaj bone — enprenis ĝin. serĉante arkitekturon li trovis palacojn kaj templojn, mezuris kaj fotis ilin. sed por trovi belskribon li devus unue serĉi ion similan al ĝi — kion? ĉar kaligrafio en okcidento ne ricevas estimon, ĝi ankaŭ estas blinda loko en okcidentaj verkoj pri aliaj kulturoj.

2010-03-23

hejma rigardo al pentraĵo

henriko matiso faris en 1904 pentraĵon "lukso trankvilo kaj volupto" titolitan laŭ verso de bodelero. simpla serĉo en interreto per tiuj tri vortoj — franclingve "luxe clame et volupté" — trovigas multajn ekzemplerojn de la bildo. ni povas ilin rigardi el la hejmo. komforte, ĉu?

sed komparu ĉi-apude trion el la tiel trafitaj bildoj. atentu la kolorojn. videble ili pli intensas en la unua, pli helas kaj palas en la dua (pli bluas ankaŭ), pli malhelas en la tria.

kiu ĝustas?

cetere ĉu matiso provizis la pentraĵon per kadro, kiu efektus al la percepto, alimaniere ol la hazarda ĉirkaŭo en interreta paĝo? ĉu ankaŭ la grando de la pentraĵo ne gravas, kaj do kiom valoras tiaj bildetoj?

ankaŭ ne kredu, ke vi vidas tion, kion mi vidas. eĉ ne filozofiante pri koloropercepto, sciu ke via ekrano ne lumas kaj koloras kiel mia ekrano. grafikistoj regule agordigas siajn ekranojn, kiel oni agordigas pianojn, kaj tio nur certigas ke la rilato inter la ekrano kaj la printilo konstantas, ne ke ĉiuj agorditaj ekranoj havas samajn tonojn.

ĉu pekas specife interreto kaj ekranoj? okaze mi prenis el biblioteko du librojn pri impresismo, kiuj hazarde enhavis saman bildon — ian "printempa sunlumo en herbejo" far kamilo pisaro kun delikataj makuletoj verdaj, flavaj kaj ruĝaj prezentantaj herbejon. la unua havis freŝajn, preskaŭ acidajn kolorojn de frua printempo, la dua pli profundajn kaj maturajn kolorojn de preskaŭa somero. kiu ĝustis?

fine do estas bonŝanco, ke oni povas vidi en parizo, en la muzeo de orse, la originalan "lukso trankvilo kaj volupto", la veran bildon, en vera grando, en originala kadro — bone, supozu, ke ni vidas... sed se nun eklumas suno aŭ pasas nubo kaj la koloroj ŝanĝiĝas? ... kiu bildo ĝustas, ĉu la dumsuna aŭ la dumnuba?

notoj:
  • henriko matiso, france henri matisse /hãri matis/, pentristo (1869-1954)
  • ĉarlo bodelero, france charles baudelaire /ŝarl bodler/, beletristo (1821-1867)
  • kamilo pisaro, france camille pissaro /kamij pisaro/, pentristo (1830-1903)
  • muzeo de orse, france musée d'orsay /myze d orse/
la bildoj devenas respektive el: 1, 2, 3.