Affichage des articles dont le libellé est ŝerco kaj filozofio. Afficher tous les articles
Affichage des articles dont le libellé est ŝerco kaj filozofio. Afficher tous les articles

2015-05-09

gari dal kaj la hejma ŝtono

en la nekologia rubriko mi legas, ke mortis gari dal (anglalingve: gary dahl) en aprilo ĉi-jara, 78-jara.

li riĉiĝis ekde 1975 per vendado de hejmaj ŝtonoj.  al homoj, kiuj plendis pri la petoloj de sia hundo, la misfaroj de sia kato, la malsanoj de sia kanario, li respondis, ke ili kiel dorlotbeston prefere prenu ŝtonon.

tion li ankaŭ faciligis al ili.  li venigis de la strando Rosarito en Meksiko malgrandajn, glatajn ŝtonojn, kiujn li vendis en kaĝeto kun manlibro klariganta, kiel oni prizorgu ĝin.  tio furoris kaj li riĉiĝis.

mi volonte adoptus hejman ŝtonon.  supozeble la aŭtenta ŝtono de sinjoro dal ne plu disponeblas en komercejoj.  ĉiuokaze mi pli volonte prenos apudvojan ŝtoneton, neniel rimarkindan okaze de promeno.  ĝi gajigos min per sia ĉeesto kaj mi tutkore dorlotos ĝin.

2014-12-29

ĉu ni volas tion, kion ni volas?

mi legis iam jenan rimarkon pri aĉetado de aparatoj: homoj plendas pri tro malsimpla funkciado.  ili ricevas televidilojn kun du teleregiloj kun po 20 butonoj, komputilojn kun sedimentiĝoj de ĉiaspecaj programoj, vestlavilojn kun pluraj dekoj da diversaj opcioj kombinantaj temperaturojn, tempojn kaj rapidojn...  ili konfuziĝas.  se ili sukcesas iel regi la aparatojn, ili uzas dekonon de iliaj povoj, kaj daŭre grumblas pro troa malsimpleco.  tamen, kiam samaj homoj eniras vendejon kaj marĉandas pri nova aparato, se al ili vendisto proponas elekton inter simpla aparato kaj malsimpla aparato je egalaj prezoj, ili elektas la malsimplan.

hodiaŭ mi legas iom simile, ke homoj plendas pro troa emfazo en amasinformiloj pri murdoj, akcidentoj, militoj kaj similaj malbonaj novaĵoj.  iuj gazetoj kaj retejoj malfermis rubrikojn pri bonaj novaĵoj.  ili raportas pri iniciatoj, kiuj plibonigas la vivon, sukcesoj en la kampoj de helpo al mizeruloj, naturprotekto, interhelpaj civitanaj agadoj kaj similaj.  tiuj rubrikoj ricevas malpli da vizitoj ol la najbaraj katastrof-kronikoj.  homoj plendas pri malbonaj novaĵoj sed prefere aŭdas malbonajn novaĵojn.

tiuj du ekzemploj dubigas, ke homoj volas tion, kion ili volas – aŭ eble pli ĝuste dubigas, ke homoj volas tion, kion ili laŭdire volas.  ne nepre temas pri hipokriteco, kiel iom rapide konkludas cinikuloj aŭdante tiajn raportojn.  pli verŝajne temas pri la kontrasto inter bonaj principoj kaj malpli bona apliko de la principoj.  ĉiuj homoj, kiuj volas bonon, kondutas iom malpli bone ol ili volas.

2014-10-09

dekadenco de lunarkaj kukoj

el franca bakarto turistoj precipe konas la bastonan panon (fr: baguette /baget/) kaj la lunarkan kukon (fr: croissant /krŭasã/).

mi surmetas la ĉapelon de maljuna grumblulo kaj avertas ilin: lunarkaj kukoj pli kaj pli ofte ne plu estas tiaj, kiaj ili kutime estis.  mi ne parolas pri moleco, pri gusto, pri baka kvalito, kiu malegalas inter bakejoj, kiel ĝi ĉiam malegalis.  kiu malbonŝancas, kaj loĝas en kvartalo kun meze lertaj bakistoj, ne ricevas bonajn lunarkajn kukojn en la matenmanĝo.  kiu bonŝancas, ricevas bonajn.  tiel ĉiam okazis.

pri manĝa kvalito ne temas, sed pri formo.  lunarkaj kukoj laŭnome promesas formon similan al la juna aŭ al la maljuna luno, kiam ĝi figuras arkon kiu dikas en sia mezo kaj pintas je la ekstremoj.  luno ne ŝanĝis sian moron.  lunarkaj kukoj ja ŝanĝis sian formon.  ili ĉiam pli ofte estas rektaj kukoj, kiuj pri arkeco scias tiom malmulte, kiom marŝbastono.

mi suspektas, ke en tiu dekadenco kulpas la avareco de iuj bakistoj, kiuj rimarkis, ke rektajn pastaĵojn oni povas pli dense vicigi sur fornopleto, ol arkaĵojn.

mi protestas.  lunarkaj kukoj estu arkaj aŭ ili ne meritas la nomon.  de la bakistoj, kiuj misuzas la nomon, mi de nun mendos „rektajn kukojn“ kaj mi ne toleros, ke ili mienas nekomprenon.

2014-08-17

aŭstralia zodiako

‚aŭstralia zodiako‘ estas nova tesktaŭtomato, trovebla je la adreso: http://tekstauxtomatoj.free.fr/auxstralia-zodiako/auxstralia-zodiako.htm

en gazetoj oni legas sortodivenojn laŭ la okcidenta zodiakoj, kun ĝiaj bestoj leono, fiŝo kaj tiel plu kaj ĝiaj aliaj figuroj pafisto, verŝisto kaj ceteraj.

iom pli malofte ĉi-lande oni trovas sortodivenojn laŭ la „ĉina“, tio estas orientazia zodiako kun alia serio el rato, porko, drako kaj aliaj.

kaj fine oni kreis keltan kaj araban signarojn.  la kelta havas signojn el dekdu arboj.  la araba el dekdu armoj.  ili ne tiom popularas.

entute kanguruoj povas rigardi al ĉio ĉi kun miro, ja eĉ kun skandaliĝo.  aŭstraliaj bestoj aŭ objektoj ricevas nenian atenton en tiuj listoj.  ĉu ili ne gravas al homa sorto?

‚aŭstralia zodiako‘ kompensas tiun maljustan ignoron.  ĝi provizas sortodivenojn sub aŭtraliaj bestosignoj.

2014-02-26

ajnopilko, la vera sporto

ĉu ankaŭ vin tedas pilkosportoj?  du grupoj tra areno tien kaj reen kuras, pelante pilkon al la kontraŭa flanko.  vi spektas jen futbalon, jen basketbalon, jen handbalon, jen alian balon, kaj la dancoj ĉiam samas kun sama nombro de homoj, sur sama surfaco, kun sama poentado.

kial la areno ortangulas?  kial ĝiaj subareoj havas antaŭdifinitajn grandojn?  kial la pilko ĉiam samformas?  kial la ludantoj havas ŝortojn kaj ĉemizojn kun malbelaj reklamoj?  estas unutone!  plie ĉiuj partoprenantoj antaŭscias la regulojn kaj ekzerciĝis, ili ne devas kompreni, adaptiĝi, inventi...

mi proponas ajnopilkon.  tuj antaŭ la komenco de ajnopilka maĉo konvena programo lotas la regularon:
  • ĝi decidas pri la formo kaj grando de la areno: kvarangula, triangula, ronda...
  • ĝi desegnas hazardajn subareojn: tiun, sur kiun oni ne paŝu, tiun, tra kiu oni saltu unukrure...
  • ĝi decidas la nombron de pilkoj, de grupoj, de ludantoj en ĉiu grupo
  • ĝi desegnas la pilkon: globa aŭ piroforma, mola aŭ malmola, resalta aŭ pezega...
  • ĝi difinas la pilko-batmanieron: per la maldekstra kubuto, per la dorso, neniom (oni blovu al ĝi)...
  • ĝi difinas la punojn pro neobeo de la regularo: kanti novan kanton, regali ĉiun kontraŭulon per verda teo, mimiki katon kiu malsatas...
  • ĝi elektas kostumon por ĉiu grupo: ĝia koloro, fasono (ŝorto, pantalono, jupo...), kapvesto (pajloĉapelo, fela ĉapko...)
  • ĝi desegnas originalajn golejojn: ovo- ventumilo- aŭ banano-formaj, starantaj aŭ kuŝantaj, sur tero aŭ sur stango...
  • ĝi decidas pri la maĉo-daŭro kaj nombro de paŭzoj, pri poent-kalkuloj kaj venko-kondiĉoj.
kelkaj metareguloj konservas la intereson de la ludo:
  • partoprenas almenaŭ du grupoj
  • kiam estas pli ol du grupoj, ili rajtas koalicii, perfidi...
  • ĉiam estas almenaŭ unu pilko
  • ĉiam estas almenaŭ unu pilko malpli ol estas da grupoj
  • grupo kun malpli da anoj ricevas pli da poentoj pro golo
  • golo en malpli granda golejo donas pli da poentoj
  • en ĉiu paŭzo de la maĉo la programo enkondukas variadon per ŝanĝo de kelkaj reguloj.
per ajnopilko finfine pilkosportoj komencos esti interesaj.

2013-02-27

kial la koko transiris la straton?

pri la interesa demando, kial la koko transiris la straton, vi povas legi en la gazeto eventoj 1996-12 (malsupre) kun respondoj de konataj esperantistoj (mi konfesas, ke pro tempopaso iujn el ili mi malkonas).  litova stelo 2004:2 liveras pli tradiciajn respondojn de mondaj famuloj.  kial neniu pridemandis la esperantajn instituciojn?...

uea
ni fondis komisionon pri kokaj aferoj, kiu preparas trijaran agad-planon, en kiu, ni jam povas diri, la eblaj decidoj por faciligo de transiro de stratoj, kaj aparte la transiroj de stratoj fare de kokoj, estos konsiderataj.  ni ĝojas, ke vi interesiĝas pri la temo, kiu gravas en nia laborstrategio.

sat
progresemaj kaj racie pensantaj kokoj transiras la stratojn spite al ĉiuj reakciaj opinioj de netransiremuloj.

grupo ‚la bona lingvo‛
en la fundamento mi legas „la koko transiras la straton“.  kokoj, kiuj ne transiras, estas kontraŭfundamentaj.

la diplomatia mondo
la koko forkuris de la novliberala flanko de la strato.

monato
„kial la koko transiris la straton?“ la bone konataj kaŭzoj, kial pli kaj pli da kokoj transiras la straton, estas... (la cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj).

la civito
la koko, kiel subjekto de internacia juro, povas libere aliĝi al la pakto, kiu agnoskas la rajton de ĉiu aliĝinta establo al transiro de la strato.

plena vortaro 1930
koko: birdo kun ruĝa kresto.

piv-1970
koko: birdo kun kresto, genro el familio transiremuledoj.

piv-2005
koko: (gallus) genro el familio transiremuledoj, ordo transiroformaj, klaso transiruloj.

la kancerkliniko
la kokino transiris la straton por esti fikata de la najbara virkoko, kompreneble.

vikipedio
ne ekzistas artikolo, kiu klarigas, kial la koko transiris la straton, sed vi povas krei ĝin.

libera folio
ankoraŭ unu koko forlasis la kokejon de uea.  la redakcio demandis al kelkaj respondeculoj, kial laŭ ili tiom da kokoj forkuras trans la strato...

eŭropo demokratio esperanto
la koko transiris al la flanko de eŭropa strato, kie kokoj povas kokeriki propralingve kaj subsidiare en la lingvo internacia.

uea - gazetaraj komunikoj
la transir-helpa fonduso de uea helpis al unu koko transiĝi al la alia flanko de la strato.

tejo
aliĝu kaj kunagu por pli bona mondo per la projekto kok'telo, kiu favoras la stratotransirojn de kokoj.

ĉina interreta informa centro
la ĉina enlanda produktado de kokoj en 2012 atingis 1000000000 unuojn (krom unu koko, kiu laŭraporte forkuris trans la strato).

soc.culture.e-o
subskribu nian interretan petskribon, por ke uno agnosku la rajton de kokoj transiri stratojn.  ĝis hodiaŭ ni jam kolektis 15 subskribojn.

2013-01-02

decidoj por 2013

jarŝanĝo estas la momento por decidoj, por elpaŝoj, por vivoŝanĝo.  miaflanke en 2013...
  • mi skribos la daton per 2013, ne plu per 2012.
  • mi manĝos laŭ natura dieto: tion, kion mi deziras, tiam, kiam mi deziras, tiom, kiom mi deziras.
  • mi forĵetos la kartonojn kaj plastojn (sed ne polistirenojn) en la flavfermilan rubujon, la vitrojn en la stratan entenujon, la aliajn en la blufermilan rubujon, por bio-ruboj ĝis nun mankas aparta ujo en la korto, kaj pri metaloj... eh, mi provos informiĝi.
  • mi ne fumos (nek fumis antaŭe – plej sekura vojo por nefumado).
  • mi fermos la pordon, kiam ĝi kaŭzos trablovon.
  • mi fermos ankaŭ la krampojn (kelkfoje forgesas.
  • mi respondos iam kaj tiam al altelefonantoj; se amiko silentos dum ses monatoj, bone, mi mem alvokos.
  • mi iĝos sportemulo (aĉetos kompleton el elastano, sunokulvitrojn kaj aliajn maskovestojn kaj enŝrankigos ilin).
  • mi trinkos bonan vinon prefere ol malbonan.
mankas pliaj ideoj, do eble mi ne faros ĉion, sed iujn el tiuj aferoj rezervos por 2014, ke mi ne staru stulte antaŭ la sekva jarŝanĝo...

2012-04-29

papuoj en la kapo (ulipo 4)

la populareco de la multaj vortludoj, kiujn la literatura skolo ulipo iniciatis, naskis la radioprogramon „papuoj en la kapo“.  la titolo mem devis esti vortluda: „papuoj en la kapo“ sonas franclingve kiel „ne-pedikoj en la kapo“ (la ambasado de papuo-novgvineo ankoraŭ ne protestis).  ĝi estas elsendata ĉiudimanĉe en la ŝtata radio-kanalo „france culture“.

ĉiufoje partoprenas verkistoj, kinistoj, pentristoj, ĵurnalistoj aŭ aliaj anoj de la kultura mondo, de kiuj oni elpetas diversajn vorto-ĵonglaĵojn.  jen kelkaj el la ludoj:
  • proskimumaj samsonaĵoj: la ludestro provizas frazeron.  ĉiu ludanto verku proksimume dekkvin-linian teskton, kiu komenciĝas per la frazero kaj finiĝas per alia, tre similsona vortgrupo.
  • rakonto tra dek vortoj: la ludestro provizas dek vortojn, kiujn oni uzu en mallonga, proksimume dekkvin-linia teskto.
  • rakonto gvidata: la ludestro petas sinsekvajn rakonterojn, ekzemple: 1e - komencu la rakonton per nigro kaj blanko, kun hezito, 2e - priskribu agadon ofte nigran, sed ĉi tie apud-akvan, 3e - priskribu per unu is-verbo kaj pluraj participoj fortan veter-aperaĵon, ktp.
la partoprenantoj rajtas je ĉiaj formoj, prozaj, versaj, dialogaj...  aŭskultantoj kaj ŝatantoj post-partoprenas en la forumoj de la retejo.  oni komparas, oni malobeas la regulojn, oni ŝercas, oni amuziĝas...



antaŭaj uliponotoj:

2012-03-20

iom da saĝo pri fiŝkaptado

al malsatanto estas bone doni fiŝon.

sed vi probable aŭdis jenan apologon: „se vi al malsatanto donas fiŝon, li manĝos dum unu tago.  se vi al li instruos fiŝkaptadon, li manĝos dum la vivo“.

ĉi tion elpensis revulo sen sperto pri la reala vivo — ia instruisto probable.

se vi al malsatanto lecionos pri fiŝkaptado, li, hardita de la vivo, baldaŭ fiŝkaptos pli lerte ol vi.  li ne nur manĝos dum sia tuta vivo, sed elmanĝos la fiŝojn, kiujn vi ne kaptos, kaj establos industrian fiŝkaptejon, kiu post nelonge malsatigos vin kaj vian familion.

al malsatanto pliŝate donu fiŝon.  se vi tre deziras instrui ion al li,  instruu triktrakon, barokan dancadon, rugbeon, planlingvon, ion ajn neutilan — sed ne fiŝkaptadon.

2012-01-13

entreprena projekto kiel balancilo

iomete fama serio de desegnoj prezentas entreprenan projekton kiel ĝardenan balancilon.  mendanto desegnas trisidilan balancilon, projektestro imagas ĝin pendanta de ambaŭ flankoj de la trunko, analizisto planas trasegadon de la trunko, kaj tiel plu... ĝis la fina konstato, ke la kliento kontentus pro livero de pneŭo pendanta de ŝnuro.

la ŝerco sufiĉe famas en komputikaj medioj.  iuj prelegantoj pri komunikado per tio ilustras, ke homoj havas diversajn vidpunktojn, kvankam tio ne estis la ĉefa intenco.

mi kopias kaj tradukas sen indiko de aŭtoro.  subskribo mankas kaj ĝi ŝajne iĝis ero de anonima folkloro.






2011-08-05

cimo en la dekduminuta promeno de komputisto

komputisto planis jenan promenon:

se (ne pluvas) {
  survojiĝu();
  ekirtempo = horo(nuna);
  dum (la vojo pluas) {
    se (dekstra piedo antaŭas) {
      antaŭigu (la maldekstran piedon);
    }
    alie {
      antaŭigu (la dekstran piedon);
    }
    nuno = horo(nuna);
    se (nuno - ekirtempo >= 6 minutoj) {
      returniĝu();
    }
  }
}

ne pluvis, la komputisto ekiris, tamen neniam revenis.  kial?

2011-07-22

vortaro de maraj mistranĉoj

balenbarko: arto de dancado en barko.

bolardo: atingo de boliga fajreco.

busprito: kapablo de buo por ŝercoj.

feluko: fenestreto al fabela mondo.

galero: guto da hepata sekrecio.

kajuto: iu, kiu povus kunesti, sed fine forestas.

kapstano: materialo por ŝirmo de kranioj.

katamarano: partoprenanto en la malbona humoro de katoj.

korveto: malgranda nigra birdo.

matroso: malsekeco matene trovebla sur la piedviŝilo.

submarino: sireno.

ŝiparo: ina duopo.

tribordo: herarkio en la tribo.

antaŭa vortaro:

2010-11-26

nedanĝeraj frenezuloj

beĉjo lastatempe skribas pri danĝeraj frenezuloj. feliĉe ankaŭ ekzistas nedanĝeraj frenezuloj.

ni, parolantoj de arta lingvo, scias, ke frenezuloj ni estas. tion komprenigas al ni kruduloj sufiĉe rekte, kaj ĝentiluloj pli takte. konsolo por frenezuloj — almenaŭ por iuj specoj de frenezuloj — estas renkonto de fratoj-frenezuloj. ĝoju! al ni tiu konsolo haveblas...

estas subtenantoj de la pli oportuna dvoraka klavaro anstataŭ la kvertioj kaj aliaj.

estas kreantoj de universalaj skriboj aŭ rapidskriboj.

estis, kvankam nun malviglas, movado por universala simpla kalendaro.

estas proponoj por ĝenerala adopto de dekduuma nombrosistemo faciliganta dividojn kaj kalkulojn.

bonege, kaj nun, kiel iĝi reĝo de frenezuloj?

klavu per dvorak-klavaro raporton skribitan en iu rapidskribo pri reformo de la gregoria kalendaro, en kiu ĉiuj nombroj estas esprimitaj dekduume — kaj la tuton faru en esperanto, kompreneble. ne forgesu enkondukajn kaj konkludajn asertojn (en pli legebla formo), ke ĉio ĉi tre racias. sendu la raporton al diversaj kleraj asocioj, akademioj kaj oficialaj instancoj kaj fide atendu, ĝis kiam vi aŭdos la proksimiĝantan hojladon de la ambulanco.

2010-10-01

sporto utilas

"mi neniom emas al judkristana pentemo kaj sindolorigo..." iam diris al mi kunferianto. post tio li ŝanĝis la temon kaj ekrakontis, kiel ĝue en sia preferata sporto, nome kajakado en torentoj, li kontuzadas sin en ĉiuj membroj: "skue sed bele!".

pro dolorisma religio oni iam vipis sin por la bonigo de sia animo. pro sporto oni nun vipas sin por la bonigo de sia korpo.

antikvaj sinvipantoj certe embarasis stratojn, sed ili havis virton, pri kiu sportistoj ne aŭdis: humilon. sportistoj ne nur embarasas, sed plie arogantas. ili estas muskol-herooj. oni ilin admiru ĉar ili sencele kuris dek kilometrojn. oni kun ili komentu kiel piedsøn pafis la pilkon en la 23a minuto de la maĉo. oni kun ili aprobu malŝparon de publika mono por stadionoj kaj aliaj neutilaĵoj.

mi malamas sporton.

ne, mi ne tute malamas ĝin. mi memoras du okazojn, kiam mi konstatis la bonecon de sporto.

amiko benedikto havis paron da ruĝaj sportoŝuoj. en ĉiun el ili li metis teron kaj enplantis geraniojn malbonodorajn (geranium robertianum). ili bele floras apud lia enirpordo. tio estas kontribuo de sporto al la beligo de la mondo.

amiko ĝilo ekvidis en montrofenestro rabatitan pezaĵon de haltero. li aĉetis. nun ĝi bele funkcias sur lia tablo kiel submetaĵo por pladoj. ankaŭ tio montras, ke pri sporto oni ne malesperu — ĝi fuŝis multajn vivojn, sed kelkfoje briletas, kvazaŭ lanterno en densa nokto.

2010-09-12

el frazlibroj

en "uzanco de la mondo" (1) nikolao buviero, aŭtoro de pluraj legindaj vojaĝrakontoj, mokas frazlibrojn. survoje al irano li restis kelkan tempon en serbio:
jen bela okazo por ke mi misfamigu tiujn porturistajn libretojn; mi dum ĉi tiu vojaĝo uzis plurajn, kiuj ĉiuj montriĝis neutilaj. sed inter ili eminentis la "manlibro de franca-serba konversacio" de profesoro magnasco, el ĝenovo, 1907. nuraj kapturnaj anakronismoj kaj faciltonaj dialogoj, kiajn imagus aŭtoro sidanta en la kuirejo kaj revanta pri hotela vivo!... botetoj kun stangoj, kvargroŝaj gratifikoj, frakoj kaj superfluaj babiloj. kiam mi unuafoje volis uzi ĝin — ĉe barbiro apud la kajo de la savo, inter strikte razitaj kranioj kaj laboristoj en kitelpantalonoj — mi ellegis:

"imam, li vam navoštiti brk?" — ĉi mi vaksu al vi la lipharojn?

al kio decis tuj respondi:

"za volju bozyu nemojte puštam tu modu kikošima" — tion dio ne permesu! mi lasas tiun modon al fraŭletoj.
mi memoris tiun pecon, foliumante la "praktikan gvidlibron de persa lingvo" de doktoro nouredino asar, 1961 (2). mia lika memoro ne konservas multon el la frazoj, la libreton mi uzas fakte por studo de la literoj. ĝi kutime proponas praktikaĵojn. sed subite, sur paĝo 184a, kvazaŭ ĝi volus konfirmi la malbenon, kiu pezas super la tuta ĝenro de frazlibroj, aperas krizo de liriko...

ankoraŭ sobre:
/bendeh moteahhel — moĝarrad hastam/ "mi estas edziĝinta — fraŭla"

/olâd ham dârid/ "ĉu vi ankaŭ havas infanojn?"
kaj tiam, fatale:
/jek pessar-e se sâl-e dâram, ke ĥejli dar ŝejtanat bi-nazir ast va gunehâ-je gol-gunaŝ busehâ-je nâ-zerin-râ beĥod ĝalb mikonad/ - "mi havas trijaran filon, kiu estas tre bele diableta, kaj liaj rozkoloraj vangoj logas kisojn de ĉiuj homoj".
referencoj
  1. l'usage du monde [= uzanco de la mondo aŭ: uzo de la mondo] / bouvier nicolas. - droz, 1963. - pluraj postaj reeldonoj.
  2. guide pratique de langue persane / assar noureddine. - maisonneuve, 1961.

2010-08-04

vortaro de konfuzoj

abelo: matematikisto kiu faris mielon.

amino: arabdevena voknomo azota kaj hidrogena.

belo: laŭta mezuro de estetika plezuro.

daktilo: frukto de daktilarbo, kiu sonas longe-mallonge-mallonge.

ĝino: feo vivanta en junipera alkoholaĵo.

jardo: horizontala stango de velŝipo longa je 0,9144 metro.

ĵako: angla kaj franca voknomo, per kiu oni konektas sonaparaton.

katarakto: akvofalo kiu perturbas la vidpovon.

koano: meditiga sentenco, kiu komunikigas la nazon kun la buŝa kavo.

konjunktivo: verba modalo, kiu ŝirmas la surfacon de la okulgloboj.

krio: fortevoĉa indiano.

legato: eklezia embasadisto, kiu muzikante ĉiam ligas la sinsekvajn notojn.

levo: preno de bulgara monero de sur la grundo.

muso: malgranda ronĝulo, kiu telegvidas kursoron sur ekrano.

pedologio: prizorgo de infanoj dum ili sidas sur la grundo.

pirogo: pastoŝelo, kiun oni farĉas per surakvaj veturantoj.

septo: sepa kaj lasta tono de muzika skalo, kiu vande izolas ĝin de la supra.

splito: lignereto, kiu kuŝas ĉe la adriatika maro.

trolo: nordeŭropa feo kunlaboranta en fiŝkaptado.

2010-04-29

vizaĝlibro

mi ŝtelas du frazojn de maria sandelin:
ni vivas ĝenerale en surfaca mondo, kie la mesaĝo tro ofte estas ke [...] ĉio kio gravas [...] estas tio kio videblas. foje oni povas ekhavi la impreson ke la tuta vivo finfine estas unu granda vizaĝlibro.

rimarkinda prezidanto, 2010-03-29
la lasta vorto estas la nomo de nuntempe moda socia retejo "facebook". vizaĝlibro. pro la tradukiteco mi unue legis ĝin laŭ ĝenerala senco, kvazaŭ la frazo dirus, ke la mondo similas libron, ni turnas ĝiajn paĝojn kaj sur ili ni vidas vizaĝojn.

io tia frapis min antaŭ kelka tempo. mi rigardis tra la fenstro de vagono kaj vidis gazetbudon. kaj la gazetbudo rigardis min per centoj da okuloj. sur la kovrilpaĝoj de gazetoj estis precipe bildoj de homoj. kaj tiuj bildoj estis siavice precipe bildoj de vizaĝoj.

ni rigardas vizaĝojn kaj sur ili ni legas la karakterojn kaj emociojn de homoj, ni rekonas homojn vizaĝe, ni turniĝas ĉie al vizaĝoj, same aŭtomate kaj senvole kiel ni sorbas anoncojn kaj reklamojn ĉar ni scias legi. sin interesi al herbo, al ŝtonoj, al nehomaj objektoj postulas animstreĉon.

2010-04-06

ideoj por tagodediĉoj

ĉiu siaskale — de internaciaj organizaĵoj ĝis la urba konsilio de tridomo-ĉe-arbaro — dediĉadas tagojn al datrevenoj, bonaj intencoj, memorindaj temoj. oni bondeziru al patrinoj, festu en stratoj pro muziko aŭ pro samseksemo, maĉe partoprenu en la tago de sanfavora manĝado, svinge priĝoju la tagon de libro aŭ de pluvombrelo.

miaj proponoj:
  • monda tago de forgeso — okazos en venonta jaro, ĉar ĉijare oni ne memoris ĝustatempe (— hieraŭ estis tago de forgeso — aĥ, mi forgesis! — ankaŭ mi.)
  • monda tago de kalendarreformo — okazos je difinota dato
  • monda tago de normaleco — festu ĝin per ĉiurilata ŝajnigo ke ĝi estas normala tago
  • monda tago de prokrasto — nu, bone, okazos pliŝate morgaŭ
  • monda tago de nekomunikado — sciigu al ĉiuj!
  • monda tago de senzorgeco — por ĝi ne tro klopodu
  • monda tago de izoliĝo — kun transkontinentaj aranĝoj
mankas ankaŭ kelkaj gravaj temoj de la ĉiutaga vivo:
  • monda tago de insulto
  • monda tago de malica klaĉo
  • monda tago de insidoj al kolegoj
  • monda tago de poluo
  • ...
pliajn proponojn sendu al rubujen@lasumintrankvilakunviajdamnajtagoj.org.

2010-03-10

teorio de ŝtrumpetoj

ŝtrumpetoj estas ofte vendataj en serio de akordaj koloroj, ekzemple duopoj helverda, mezverda kaj malhelverda, aŭ pli fantazie verda, bruna, bruna kun motivetoj... kia fiaĵo!

ankaŭ ne aĉetu parojn unuope laŭ via fantazio, pensante "ĉi tiu plaĉas al mi, ha, kaj ankaŭ tiu alia..." ĉar kio okazos? okazos, ke ŝtrumpeto truiĝos. kaj kiam ŝtrumpeto truiĝos, vi elektos inter du solvoj: riparo aŭ forĵeto. kaj vidu, tio estas la faligilo, ĉar kiam vi fine forĵetos, vi rubigos du ŝtrumpetojn: unu truan kaj unu sentruan.

ekonomie konscia aĉetanto ne lasas sin delogi de brilaĵoj. ekonomie konscia aĉetanto prenas tutan serion de ŝtrumpetoparoj ekzakte samaspektaj. kiam truiĝos ŝtrumpeto de iu paro li konservos la vidvan ŝtrumpeton; kaj kiam truiĝos ŝtrumpeto de alia paro, tiam li festos kaj kun li festos la vidvaj ŝtrumpetoj, ĉar ili repariĝos. ŝtrumpetoj el ĉiuj landoj, duopiĝu!

kaj por matematikemuloj:
  • se vi aĉetas ok parojn da diversaj ŝtrumpetoj, post kiom da truoj vi ne plu havos surmeteblan paron?
  • kaj se la ok paroj estas samaspektaj post kiom da truoj vi ne plu havos surmeteblan paron? (rezonu ĝisfine)
  • kaj kiaj ŝancoj kun ok samaskektaj paroj japanaj, kiuj disigas la dikfingron kaj do ne estas ŝanĝeblaj inter dekstra kaj maldekstra piedo? (pli malfacile)

2009-11-18

tri rabenoj...

tri rabenoj eniras taksion. ĝin kondukas nigrulo.

la taksio ekiras. la unua rabeno diras:

— hm, vidu, kiam mi pensas pri dio, mi vere komprenas, ke mi estas tre tre tre malgranda.

la dua rabeno respondas:

— kiam mi pri dio pensas, mi sentas, ke mi estas nenio — ne! mi estas malpli ol nenio.

la tria rabeno aldiras:

— oj! volante pensi pri dio, mi jam rezignas, ĉar eĉ en imago la komparo ne eblas.

la taksio haltas antaŭ trafiklampo. la ŝoforo sin turnas al ili kaj diras:

— do se vi, rabenoj, tiel opinias, kion mi, nura taksiisto, povas diri? kompare kun dio, pfffff... prefere mi ne diru.

la rabenoj sin interrigardas:

— nu, vidu, kia malmodestulo!