2012-03-08

la sinjoroj de la tempo (les maitres du temps)


„la sinjoroj de la tempo“(1) estas 75-minuta desegnofilmo, kiun reĝisoris en 1982 renato lalu(2).  kiel desegnisto funkciis moebius(3), kies bildstria kariero meritos apartan noton.

la desegnoj ne estas de la stila matureco de moebius, sed ili jam elmontras la ĉefajn ecojn de lia stilo, nome simplecon de linioj, belajn kolorharmoniojn, kaj same elmontras lian kutiman temaron, kiu tuŝas al sciencfikcio kaj feeco kun iom da metafizika kaj ŝerca pipro.  ĉi tiu mikso povus esti la bazo de malfacile digestebla bombasto, kian oni trovas en popolaj superheroaĵoj — kaj tion agnoskas moebius mem en intervjuo nomante tiujn temojn „infanecaj“ — sed en lia fantazio ili fariĝas la konsisto de tre belaj rakontoj.

al ĉi tiu animeo framon provizis la sciencfikcia romano „la orfo de perdido“ de stefan wul(4) el 1958.  la enhavo estas el klasika sciencfikcio kun kombino de kosmoŝipado kaj tempovojaĝo.  la animea teĥniko de „la sinjoroj de la tempo“ ne havas la fluecon kaj la efektojn de nuntempaj samspecaj verkoj, sed tio ne deturnu de ĝuinda spektado.

resumo:
la knabeto pjel saviĝas el akcidento de la veturilo, per kiu lia patro estis fuĝanta sub atakoj de vespegoj (krabroj) sur la dezerta planedo perdido.  lia patro direktas lin al sekura arbaro kaj postlasas al li telekomunikilon.


aliekstreme de la telekomunikilo estas la malproksima kosmoŝipo de aventuristo ĝafaro.  aŭdinte la lastan mesaĝon de sia amiko kaj eksciante pri la forlasita filo, ĝafaro ŝanĝas sian kurson por savi lin, spite al la deziroj de du pasaĝeroj, kiuj volas voji al alia planedo kun ŝtelita trezoro. 


la kosmoŝipo haltas ĉe planedo demonpilko, kie restas maljuna silbado, spertulo pri la planedo perdido.  li helpas en la konsilado la la juna pjel kaj enŝipiĝas por perdido.  la sekva etapo estas la planedo gamma dek, kie ĝafaro kaj unu el la trezorŝtelintoj batalas kontraŭ mensaĵo, kiu volas sklavigi ilin.


atingante perdidon, la kosmoŝipanoj konstatas strangaĵojn en la ĉirkaŭa kosmo, kaj estas kaptitaj de la sinjoroj de la tempo.  ĉi tiuj sendis la planedon 60 jarojn malantaŭen en pasinteco por rapidigi ĝian koloniadon.  la knabo pjel restis sur la planedo kaj estas definitive neatingebla.  la kosmoŝipanoj ekkomprenas, ke la maljuna, nun mortanta silbado estas la 60 jarojn pli aĝa knabo pjel, kiun en la pasinteco la vespegoj atakis kaj senmemorigis.  la sama homo en du diversaj aĝoj parolis al si el la du ekstremoj de la telekomunikilo.
mi proponis la esperantan subtekston al filmoj.net.  ĝi disponeblas ankaŭ en opensubtitles.org.

alnotoj:
  1. la sinjoroj de la tempo, france „les maitres du temps“,  en imbd
  2. renato lalu, france „rené laloux“ /rƏne lalu/, (1929 - 2004), franca pentristo kaj animeisto
  3. moebius, artista nomo de johano ĝiro, france „jean giraud“ /ĵã ĵiro/ (1938 -), franca bildstriisto
  4. stefan wul, artista nomo de petro peraŭto, france „pierre pairault“ /pjer pero/ (1922 - 2003), franca aŭtoro de sciencfikciaj rakontoj

Aucun commentaire: