2011-03-24

subtekstizo por nepenemuloj

iuj esperantistoj subtekstizas filmojn ekde la 1990aj jaroj. ili provizis diverslokajn teĥnikajn klarigojn [1] [2]. probable tiaj gvidlinioj al ne-komputistoj sonas iom malsimple.

mi resumas ĉi-sekve ĉirkaŭvojon, kiun mi uzis por "la reĝo kaj la birdo" tiu metodo necesigas kiel programon nuran redaktilon (ekzemple unired se vi volas komforte klavi ĉapelajn literojn):

1 - havigu al vi la celatan filmon en via komputilo.

2 - havigu al vi ekzistantan subtekstan dosieron de tiu sama filmo, prefere en lingvo kiun vi komprenas, en la tre baza dosierformo subrip (.srt); vi povas traserĉi diversajn retejojn [3] [4] [5] [6] pri la titolo de la filmo.

3 - elŝutu la trovitan subtekston kaj malfermu ĝin en via redaktilo.

4 - startigu la filmon, kaj paŭzu post ĉiu repliko.

5 - ĉiufoje anstataŭigu en la redaktilo la fremdan tradukon per la esperanta.

6 - kiam vi finis, konservu vian tradukodosieron kaj disponigu ekzemple en la jahu-grupo "subtitoloj" aŭ proponu al filmoj.net.

ĉi tiu metodo ŝparos al vi la samtaktigon de la tradukoj kun la filmo, ĉar tiun taskon jam surprenis alia homo en alia lingvo.

embarason vi tamen trafos, se la fremda subteksto ne taŭgas: enhavas mankojn, mistaktojn inter subteksto kaj paroloj, tro longajn aŭ mallongajn aperotempojn aŭ simile. tial estas bone antaŭspekti unufoje la filmon kun la fremda subteksto, kontrolante ĉu ĝi taŭgas. okaze de bezono vi ja povas mem korekti aŭ aldoni la tempajn indikojn, sed se vi aldonas tutan replikon, vi normale devas renumeri ĉiujn sekvajn teksterojn, kio ne facilas (krom per tiucela programeto).

Aucun commentaire: