- mi skribos la daton per 2013, ne plu per 2012.
- mi manĝos laŭ natura dieto: tion, kion mi deziras, tiam, kiam mi deziras, tiom, kiom mi deziras.
- mi forĵetos la kartonojn kaj plastojn (sed ne polistirenojn) en la flavfermilan rubujon, la vitrojn en la stratan entenujon, la aliajn en la blufermilan rubujon, por bio-ruboj ĝis nun mankas aparta ujo en la korto, kaj pri metaloj... eh, mi provos informiĝi.
- mi ne fumos (nek fumis antaŭe – plej sekura vojo por nefumado).
- mi fermos la pordon, kiam ĝi kaŭzos trablovon.
- mi fermos ankaŭ la krampojn (kelkfoje forgesas.
- mi respondos iam kaj tiam al altelefonantoj; se amiko silentos dum ses monatoj, bone, mi mem alvokos.
- mi iĝos sportemulo (aĉetos kompleton el elastano, sunokulvitrojn kaj aliajn maskovestojn kaj enŝrankigos ilin).
- mi trinkos bonan vinon prefere ol malbonan.
2013-01-02
decidoj por 2013
jarŝanĝo estas la momento por decidoj, por elpaŝoj, por vivoŝanĝo. miaflanke en 2013...
Inscription à :
Publier les commentaires (Atom)
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire