2015-05-09

gari dal kaj la hejma ŝtono

en la nekologia rubriko mi legas, ke mortis gari dal (anglalingve: gary dahl) en aprilo ĉi-jara, 78-jara.

li riĉiĝis ekde 1975 per vendado de hejmaj ŝtonoj.  al homoj, kiuj plendis pri la petoloj de sia hundo, la misfaroj de sia kato, la malsanoj de sia kanario, li respondis, ke ili kiel dorlotbeston prefere prenu ŝtonon.

tion li ankaŭ faciligis al ili.  li venigis de la strando Rosarito en Meksiko malgrandajn, glatajn ŝtonojn, kiujn li vendis en kaĝeto kun manlibro klariganta, kiel oni prizorgu ĝin.  tio furoris kaj li riĉiĝis.

mi volonte adoptus hejman ŝtonon.  supozeble la aŭtenta ŝtono de sinjoro dal ne plu disponeblas en komercejoj.  ĉiuokaze mi pli volonte prenos apudvojan ŝtoneton, neniel rimarkindan okaze de promeno.  ĝi gajigos min per sia ĉeesto kaj mi tutkore dorlotos ĝin.

Aucun commentaire: