2012-12-27

recenzo: flugi kun kakatuoj

flugi kun kakatuoj / trevor steele. - antverpeno: fel, 2010. - 256 p.

por ĉi tiu romano la konata aŭtoro trevor steele elektis kiel lokon sian landon, aŭstralio, kaj kiel epokon ĝian koloniigon far eŭropanoj.

la rakonto havas varian konstruon, komenciĝante per vidpunkto de la koloniantoj, alterne per aŭtora rakonto kaj en taglibra formo, kaj iom post iom ŝovante la fokuson al la praloĝantoj kaj al ilia vana rezisto.  la ĉefpersonoj, juna anglo, kiu serĉas pli bonan sorton, kaj juna estro de aborigena nacio, ilia amikiĝo kaj ilia eksamikiĝo, la manieroj, kiel la du fremdaj popoloj interbatalas, la malriĉo de la surlokaj kolonianoj kaj la profitoj de malproksimaj investantoj, la malunueco de praloĝantoj en sia rezisto — ĉio ĉi estas klare prezentata, kaj la aŭtoro per ĉi tiu romana fikcio sufiĉe efike montras la funkciadon de la koloniisma maŝino.

estus interese kompari la postrigardon de t. steele kun rigardo el la epoko de la okazaĵoj, do el la fino de la 19a jarcento.  lastatempa traduko far vizi lászló de la „aventuroj de andreo jelky“, trovebla en interreto, prezentas interesan ekzemplon de la kontrasto.  oni nur konstatu, kiel la ĉefpersono de tiu alia rakonto senhezite instaliĝas en fremdaj landoj, amikiĝas aŭ malamikiĝas al lokuloj, ĝenerale malestimas ties kutimojn, kaj en ĉio pli lertas ol ili.  la figuroj de „flugi kun kakatuoj“ certe havas pli nuancajn konturojn, en ĝi la rilatoj inter eŭropanoj kaj aborigenoj varias laŭ unuopaj homoj kaj drame evoluas kun la tempo.

komuna al ambaŭ verkoj tamen estas certagrada ignoro de ekzotaj kulturoj.  de la verŝajne fikcia banubi-nacio, kiun steele bildigas, ni ekscias, ke ĝi rigardas iujn akvofalojn sanktaj, ke ĝia totemo estas kakatuo, ke en ĝi fortas la aŭtoritato de viraj maljunuloj, kaj ke ĝi havas striktajn regulojn pri geedziĝo.  tio estas malmulto, kaj ŝatantoj de etnoscienco konsciu, ke ili ne legas ĉi tie eseon pri moroj.

la aŭtoro klare simpatias al la skizitaj aborigenoj.  li komprenigas, ke li rigardas la koloniantojn kiel lando-ŝtelantojn.  tio certe ĝustas, kaj restos en la memoro de legantoj kiel ĉefa signifo de la verko.  tio ankaŭ signas la limojn de ĝia filozofio: finfine, sufiĉe simile al romanoj de la koloniisma epoko „flugi kun kakatuoj“ esprimas la „bonajn sentojn“, kiuj laŭmodas — la modo nur intertempe ŝanĝiĝis.  ne mankas en ĝi aludoj al samseksemo, atento al la sorto de inoj, mallaŭdo de profitemo de riĉuloj kaj komprenemo por profitemo de malriĉuloj, kaj — sur la honora podio — kompato al malplimultaj kulturoj; sume bona kompendio de nuntempa morala mikspoto.

la lingvo de steele — oni laŭvole prenu tion kiel laŭdon aŭ kiel riproĉon — estas flua kaj senefekta.  samon oni povas diri pri la rakontmaniero, kiu ne lasas lokon por streĉo, ne subkomprenigas, ne embuskas la leganton.  ĉapitroj ofte finiĝas per konkludaj frazoj, kiuj resumas la ĵusajn eventojn; ofte komenciĝas per prezento de situacio kaj intencoj, kiujn la sekvo efektivigas.  la intereson de la leganto vigligos precipe la enhavo, ĝi por tio sufiĉas.

Aucun commentaire: