2012-12-17

la krizo kaj la solvo

mi ofte atendas en stacidomoj.  mi vizitas la gazet- kaj libro-vendejojn.  inter la plej evidente elmontrataj libroj ĉiam estas eseoj en ĉiam sama konstruo duparta.  la unua parto montras, ke la mondo estas en kaĉo, profunde en kaĉo, malgraŭ re-kaj-reaj provoj ne sukcesas elkaĉiĝi; la dua parto, klarigas, ke ni ĉiuj devas malfermi novajn perspektivojn, postuli solidarecon kaj justecon, forbalai la malnovajn pensmanierojn kaj konstrui pli bonan estontecon, de kiu jam unuaj ŝosoj dise aperas – ni hastu, baldaŭ estos tro malfrue...

la emfazo de ĉiu el tiuj libroj povas esti malsama, kaj la aŭtoro la krizon farbas jen finance, jen spirite, jen ekonomie, jen politike, socie aŭ psiĥologie...  tiom da samtempaj krizoj plagas la mondon, ke mi miras, kiel ĝi eltenas.  la solvoj ankaŭ prezentas diversajn gustojn, inter kiuj oni bonvole elektu, same kiel inter diverskoloraj dolĉaĵoj de sukeraĵisto.

tre bele.  kaj tre aĉetige.  mi tamen ne aĉetas.  ŝajnas al mi, ke da tiaj libroj oni produktas konstantan kvanton, ke unu sekvas la alian, ke ili certe bone akompanas trajnadon en mallumo, dum kiu oni konvinkiĝas, ke jes, la mondo misfartas, tre misfartas, ĝis la matena helo, kiam oni repaciĝas legante la optimismajn kaj malprecizajn principojn de pli bona estonteco en la lasta ĉapitro, sed ke dume la mondo plu iras sian vojon, la trajno plu veturas sammaniere.  ĉu mi rimarkigu, ke tiuj, kiuj la trajnon funkciigas, ne estas ensidantaj legantoj de eseoj, sed trajnistoj, kiuj scias, kiel oni veturigas la maŝinon?

por tiaj libroj ni ne havas sufiĉan aĉetantaron en esperantio, sed iuj artikoloj sonas parence.  la lasta estas tiu de paskalo dubourg glatigny en la balta ondo 2012-12-13, kiu same kiel sufiĉe multaj kolumnistoj diagnozas krizon en la movado kaj klarigas al uea, kiel ĝi tiun krizon solvu – jes uea solvu la krizon de la tuta movado.

tiel parolante, mi ne mokas tiujn eseojn.  ili ofte entenas bonajn analizojn, iafoje bonajn ideojn, sed mi dubas, kio estas ilia celo.  ĉu la aŭtoroj vere volas solvi realajn problemojn, por kio detalaj analizoj kaj konkretaj proponoj necesas, kiajn mi ne trovas en ili, aŭ ĉu ili atendas precipe aplaŭdon pro la belaj kontrastoj de la teksto kaj la nobla tono de la konkludo?  mi volonte enŝovos laŭdan komenton, se la aŭtoro nur tion atendas...

Aucun commentaire: