2010-04-29

vizaĝlibro

mi ŝtelas du frazojn de maria sandelin:
ni vivas ĝenerale en surfaca mondo, kie la mesaĝo tro ofte estas ke [...] ĉio kio gravas [...] estas tio kio videblas. foje oni povas ekhavi la impreson ke la tuta vivo finfine estas unu granda vizaĝlibro.

rimarkinda prezidanto, 2010-03-29
la lasta vorto estas la nomo de nuntempe moda socia retejo "facebook". vizaĝlibro. pro la tradukiteco mi unue legis ĝin laŭ ĝenerala senco, kvazaŭ la frazo dirus, ke la mondo similas libron, ni turnas ĝiajn paĝojn kaj sur ili ni vidas vizaĝojn.

io tia frapis min antaŭ kelka tempo. mi rigardis tra la fenstro de vagono kaj vidis gazetbudon. kaj la gazetbudo rigardis min per centoj da okuloj. sur la kovrilpaĝoj de gazetoj estis precipe bildoj de homoj. kaj tiuj bildoj estis siavice precipe bildoj de vizaĝoj.

ni rigardas vizaĝojn kaj sur ili ni legas la karakterojn kaj emociojn de homoj, ni rekonas homojn vizaĝe, ni turniĝas ĉie al vizaĝoj, same aŭtomate kaj senvole kiel ni sorbas anoncojn kaj reklamojn ĉar ni scias legi. sin interesi al herbo, al ŝtonoj, al nehomaj objektoj postulas animstreĉon.

3 commentaires:

Ken Miner a dit…

Estas interese, ke kiam homo alparolas dombeston, ĝi rigardas la vizaĝon de la homo, kvazaŭ ĝi mem estus homo.

ĵeromo a dit…

jes, tio estas rimarkinda ĉe hejmaj bestoj, kiaj hundoj aŭ katoj. sed kiom ili atentas al la vizaĝo kaj kiom al la voĉo ni ne scias.

Piotr a dit…

Laŭ mi, estas ega arto bone interpreti fremdan vizaĝon /fotografie/ kaj bone pritaksi la homon.