2015-08-24

frua vinberrikolto

pro kelkaj semajnoj de varmego en junio, kiam la temperaturo atingis ĝis 40 gradoj, vinberoj escepte frue maturiĝis en ĉi tiu jaro 2015a.

simila, eĉ pli ekstrema okazo estis en jaro 2003a.  tiam la rikoltpermeso por ĉi tiu regioneto estis donita en la 14a de aŭgusto.  maljuna vinfaristo, kiu dum la tuta vivo rikoltadis ĉiam en septembro, tiujare diris al mi, ke pri tia afero oni laŭ homa memoro neniam aŭdis.  li ne plu vivas por vidi ĉi tiun duan okazon pli malfruan je kelkaj tagoj.

ĉijare la rikoltpermeso validas ekde hodiaŭ, 24a de aŭgusto.  mi trapromenis vinberkampojn, sed vidis nur unu rikoltistan teamon.  la plimultaj posedantoj ŝajne aŭ ne planis tiom fruan komencon aŭ decidis kelktagan atendon.  efektive en grapoloj videblas jen kaj jen ankoraŭ helaj beroj.

la sola ĉi-regiona vitospeco estas gamajo.  la gamajaj beroj malhele viol-bluas.  ilin kovras subtila polvotavolo kiu aspektigas helblue.

pro la varma kaj seka vetero oni prognozas bonkvalitan kaj malabundan rikolton.

3 commentaires:

Unknown a dit…

Ĉu estas ie esperantistoj vinfaristoj?

ĵeromo a dit…

miascie ne. sed ili eble ekzistas. ĉi tie estas kvinlingva retejo de vin-domo, ankaŭ esperanta, sed mi dubas ke la vinistoj mem scias la lingvon.

ĵeromo a dit…

pardonu pro la forgeso. ĉi tie: https://www.sylviespielmann.com