2015-07-26

sklavigaj formikoj

la tielnomata sklavismo ĉe formikoj estas ne tre konata, sed banala kaj facile observebla fenomeno.  en ĝardeno oni vidas vicon de rufaj formikoj (la: polyergus rufescens), kiuj kuregas laŭ sama vojo.  eĉ pli klare se ili kuregas po portante unu pupon en la mandibloj, tiam ili estas sur la revenvojo post prirabo de alispeca nesto.

mia fotilo ne bone taŭgas por malgrandaĵoj bedaŭrinde, kaj kiam mi fotis la fenomenon antaŭ unu semajno, estis ĉirkaŭ 40 celsiaj gradoj kaj la formikoj pro tiu alta varmo tre rapidis.

post la rabatako la rufaj formikoj en sia nesto naskigos la ŝtelitajn pupojn de la alispecaj formikoj (ofte formica fusca).  ĉi tiuj „sklavaj“ formikoj ne bezonos vipon aŭ prigardon, ili agos ĝuste kiel ili agus se ili naskiĝus en la propra nesto, prizorgante larvojn, konstruante la neston, kolektante nutraĵon...

post kelka tempo la sklavoj pro mortado iom post iom malmultiĝas, sed la reĝino de la nesto naskas nur rufajn formikojn, do nova sklaviga ekskurso necesas.  la ciklo ripetiĝas.

Aucun commentaire: