2010-06-27

la malapero (ulipo 3)

"la malapero" estas romano de georgo perek el 1969(1). pli ĝuste mi tradukus la titolon per "la vanuo", ĉar ankaŭ la originala titolo ne enhavas literon "e". ĉu grave?

ne gravus, se la unua paĝo de la romano enhavus literon "e". aŭ la dua paĝo, aŭ la tria, aŭ iu sekva, ĝis la fina 312-a. sed fakte la tuta romano estas sen-e-a.

la oficiala nomo de tia literludo estas lipogramo. ĝi normale aperas kiel amuzo unufraza, sed georgo perek havis aparte enciklopedian kaj klasifeman menson, ulipan emon al mistifikoj, kaj cetere la vortan kleron de faristo de krucvortenigmoj. lipogramon li levis al la nivelo de tuta romano, kaj mirige la stilo iom apartas, sed restas malpli harstariga ol oni antaŭsupozas.

la litero "e" kun aŭ sen supersignoj estas la plej ofta en francaj tekstoj. ĝi aperas en tre bazaj vortoj "le" ("la" por duono de o-vortoj), "de" ("de"), "que" ("kiun", "ke"), "et" ("kaj"), "je" ("mi")... verki sen ĝi ŝajnas ia ŝerco aŭ neeblaĵo. tamen, perek faris.




la rakonto de "la malapero" iom fantazias, kaj ĝi bedaŭrinde konformas al la tradicio de detektivromanoj, kiuj forĵetas rolantojn kiel oni forĵetas ŝtrumpetojn. en preskaŭ ĉiu ĉapitro "malaperas" ankaŭ rolanto. tio kompreneble konformas al la intenco, kaj okazas multaj aludoj al la neesta litero, al ĝia sono aŭ al ĝia formo. la neklarigeblaj mortokazoj trafas homojn ĝuste tiam, kiam ili estas malkovrontaj la mankan signon...

laŭdire iuj fruaj legantoj rimarkis la iom nekutiman stilon, sed ne la litermankon.

notoj:
  1. georgo perek, france georges perec /ĵorĵ perek/, franca beletristo (1936-1982).
antaŭaj uliponotoj:

2 commentaires:

Toño a dit…

Eble interesos vin scii ke en la hispana versio, "El secuestro", la malaperinta litero estis la A.

ĵeromo a dit…

jes interesas min.

mi povas konfesi, ke mi preskaŭ skribis, ke la verko ne estas konata en aliaj lingvoj ĉar ĝi estas netradukebla ktp. kaj tamen, ne havante tempon por kontrolo, mi singarde forklavis la komencitan frazon... kaj nun mi vidas, ke tradukoj estas al la hispana, germana, angla...