2010-06-22

muzikofesto

komence de la 1980aj jaroj en francio komenciĝis la recikligo de somera solstico al muzikofesto. la devizo tekstis: "en la 21a de junio eliru kaj aŭdigu vian muzikilon".

mi memoras tiaman promenon. mi renkontis sinsekve en ĝardeno triopon de hindoj trankvile arĉantaj kaj kantantaj en nekonata lingvo, sub galerio malgrandan ĥoron kiu hele sonigis la ŝtonan kaj brikan volbon, kaj en diversaj placetoj, iom for de trafika rumoro, amatorojn kiuj muzikis laŭ sia kapablo, por la plezuro de pasantoj. estis bele.

intertempe la iniciato grandskaliĝis. la devizo iĝis: "en la 21a de junio montru al la najbara grupo, ke via amplifilo pli fortas". iom poste: "eltiru vian amplifilon, kondiĉe ke vi havas permeson de la urba administro". kaj nun: "se vi serĉas trankvilan lokon por iom muziki amatore, jam rezignu".

la permesataj lokoj koncentriĝis en kelkaj kvartaloj kaj placoj. tie oni instalas grandajn podiojn por oficialaj spektaĵoj. vespere homoj kunpremiĝas, aĉetas sodakvojn kaj kolbasojn kaj atendas la komencon, kiun ili apenaŭ vidos super la kapoj de aliaj kunpremitoj sed nepre aŭdos pro la ŝalto de fortegaj laŭtiloj.

kio ankoraŭ rilatas al festo aŭ al muziko? la tuto iĝis alia versio de geja fiero, teĥnoparado kaj similaj amasaĵoj, kiujn oni rekonas malfrue en la nokto je la fina procesio de purigaj aŭtoj forpuŝantaj la rubotavolon postlasitan sur la stratoj.

mi bedaŭras. nun mi prefere festas hejme kaj aŭdas veran muzikon: tian, kiu ne sonas trans kelkaj metroj.

Aucun commentaire: