2012-02-16

klimatodubismo

moda vorto, kiu ankoraŭ ne infektis nian lingvon estas „klimatoskeptikismo“.  mi malpezigis ĝin per „klimatodubismo“, sed ĝi ĉiuokaze lamas.  klimatodubistoj ja ne dubas pri klimato.  klara formo estus „klimatoŝanĝodubismo".

klimatologoj nun atingis sufiĉe ĝeneralan interkonsenton, ke la mondo komencis escepte rapidan varmiĝon.  ili malpli certe, sed sufiĉe firme diras, ke tiun varmiĝon kaŭzas precipe homa industrio.  tamen, ĉiufoje kiam gazeto artikolas pri la temo, eĉ paroligas famulon pri historio, sufiĉe multaj legantoj protestas kontraŭ tiu misinformado, iĝas amatoraj fakuloj pri mezurado de CO2, improvizaj kleruloj pri glaciepokoj kaj diversmaniere kontraŭas.  specimenaro:
klimato „stabilis dum jarcentoj“... tion oni ne studu je jarcenta, sed je jarmiliona skalo

sufiĉe kun la katastrofismo de tiuj salonaj pseŭdo-klimatologoj kaj ĝardenaj ekologiaj fundamentistoj!

la lastatempa parta malfrostiĝo de marglacio, precipe norda, estas loka fenomeno

la verdema faŝismo min ŝokas, same kiel la griza, nigra aŭ ruĝa!
mi timas, ke tiaj reagoj esprimas, kiel diras aliopinianto...
...la iluzion, ke ni povas trankvile daŭrigi niajn tre energimalŝparajn vivetojn.
la publiko ne nur malfruas rilate al sciencaj konoj, ĝi en iuj okazoj diligente ŝtopas la orelojn kontraŭ malkomfortigaj sciigoj.

la gazeto „the guardian“ prezentas nuancan maparon, pri kontribuoj de la diversaj ŝtatoj al forceja efiko: kvanta takso, poa kvanto je loĝanto, nuntempa kontribuo, suma kontribuo tra la jardekoj...

2012-02-06

politika blogomondo

en aprilo kaj majo 2012 francaj ŝtatanoj voĉdonos por nova prezidanto.  la precipa streĉo estas inter la nuna liberala prezidanto nikolao sarkozy kaj la socialisma kandidato francisko hollande, sed iom nove en la politika pejzaĝo tri aliaj kandidatoj pezas ĉirkaŭe po dek elcentoj da voĉdonintencoj.

en tiu cirkonstanco la gazeto „la mondo“ bildigas la viglecon de 1491 politikaj blogoj.  en la koncerna „mapo“...
  • kaŝtankoloro montras la „dekstran“ naciisman flankon (maldekstre en la bildo!)
  • bluo montras la liberalan flankon
  • brikkoloro montras la moderisman flankon
  • verdo montras la naturprotektan flankon
  • rozkoloro montras la socialisman flankon
  • ruĝo montras la „maldekstran“ kontraŭkapitalisman flankon
la punktoj rolas kiel retejoj, la strekoj simbolas hiperligojn de unu al alia.

per alklako sur la apuda bild-kopio vi atingos la interagan mapon.  en ĝi per la rul-butono de la muso oni zomas kaj malzomas.  per premo de la maldekstra butono kaj glitigo oni movas la fokuson.  per alklako sur punkto de retejo oni evidentigas la ligojn, kiujn ĝi havas kun aliaj retejoj.  per ctrl+alklako oni daŭrigas selektadon de retejoj...  aliaj funkcioj multas, mi ne klarigos ĉion.

tiu mapo estas interesa ilo, per kiu la aŭtora kompanio, laŭnome linkfluence, reklamas sian talenton por opiniesploroj en la reto.  tiun servon ĝi provizas al administroj, firmaoj kaj aliaj mendantoj pri ajnaj temoj.

blogovigleco ne prognozas la rezulton de la baloto.  opinisondoj pli rekte demandas, kiel homoj volas voĉdoni.   se vi scivolas, iliaj lastatempaj respondoj estis en sama ordo kiel ĉi-supre:
al tiuj nombroj ne fidu.  la kandidatoj jen gajnas, jen malgajnas elcentojn de tago al tago, laŭ la publikaj humoroj, kiuj kvazaŭ pli dependas de la vetero ol de politikaj programoj.  nuntempe malvarmas, je ĉirkaŭ -7 celsiaj gradoj matene.  ĝis la baloto tio ŝanĝiĝos.

2012-02-03

titolarto

  • ...
  • la azeno-paraŝutisto kiu plorigas infanojn.
  • eta mirinda semo.
  • la rajto diri ne, ne, ne.
  • ĉiuj freneze ŝatas vilajn bestojn.
  • la dimanĉado de avĉjo roni.
  • ...

tiel sin anoncas kelkaj nacilingvaj publikaĵoj.  mi ne legis ilin, sed mi gratulas pro la sprito de titoloj.

ankaŭ gazetistoj flegas titolojn.  tradicie la enhavtabelo de la franca gazeto "liberigo" (fr: libération) estas vico de vortludoj, kiun oni postkomprenas legante la artikolojn; pri la rolo de enhavtabelo iuj ĵurnalistoj havas propran komprenon.

ol ĵurnalistoj eĉ pli liberas blogistoj, verkistoj kaj aliaj babiluloj.  ili povas elekti titolojn sen trudo kaj regulo, kiel faris laŭdire aŭtoro de iu „ses-voluma traktaĵo pri pentrarto“, kiu reale estas maldika libreto sen unu eĉa frazo pri pentro.

mi pripensas plenan uzon de tiu libereco.  miaj venontaj notoj eble estos:
  • purpura floro en intermamo (reala enhavo: pri la kreskaj deficitoj de eŭropaj ŝtatoj)
  • mi tro satas je kaviaro (pri hindaj skribosistemoj)
  • kiam blekas la financisto (pri hejma bredo de testudoj)
  • mendis unu brandon, ricevis du tomatsukojn (pri ergonomio de komputilaj programoj)
  • ĝaĉjo, ne forĵetu la gladilon! (recepto de ĉarlotkuko)
  • ...

2012-01-27

zamzar

ĉu zamzar estas
1 - urbo en tanzanio?
2 - sekreta societo de la ĉeva nacio en malavio?
3 - slovaka progresiv-roka muzikgrupo?

se vi respondis per 1, vi maltrafis.  se vi respondis per 2, vi maltrafis.  se vi respondis per 3, vi maltrafis.  zamzar estas reta servejo transkodiganta dosierojn.

vi volas jen ŝanĝi doc-dokumenton al pdf; jen wma-sonaĵon al ogg; jen jutuban filmeton al nur-sona mp3-dosiero... vi ĉiufoje elserĉas konvertilon, instalas, agordas, priklakas...  pli oportune faru la konverton tra la reto.

jen la adreso de zamzar: http://www.zamzar.com

se hazarde zamzar ne provizas la deziratan kodoŝanĝon, provu iun el:

2012-01-20

la ponto la reponto kaj la rereponto

la apudvilaĝa ponto estas metalaĵo sur pilieroj, kiu anstataŭas pli malnovan pendoponton el la triono de la 19a jarcento.  ĝis antaŭnelonge mi supozis, ke tiutempa konstruarto rutine produktadis tiajn verkojn, ke oni kompreneble bezonis la gvidon de kompetentaj arkitektoj kaj inĝenieroj, sed havis malmultajn ŝancojn de malsukceso.

tute ne tiel.

libro pri loka historio republikigas bildkartojn, sur kiuj oni vidas, kiel la ŝtata „societo de pontoj kaj vojoj“ post malkonstruo de la malnova ponto, faris unuan provon, kiu rompiĝis en somero 1905a; duan provon, kiu rompiĝis en novembro 1905a; trian provon, kiu fine starigis la nun funkciantan pasejon.

la inaŭguro okazis en somero 1906a kun abundo da festoparoladoj, galanterioj, tuboĉapeloj kaj ŝaŭmvinoj, ĉar necesis superbrui la posteĥon de la fiaskoj.