2010-07-06

fakaj vortlistoj: gdef kontraŭ revo

la granda vortaro esperanta-franca (laŭ franca mallongigo gdef) de varingjeno el 1957 estas rete disponebla dank' al laboro de gilberto lemetr.

ĝiajn interkrampajn indikojn oni ofte povas interpreti kiel fak-indikojn, kvankam ili ne ĉiam aperas sisteme. ekzemple la indiko (pol.) atentigas pri vortoj de la politika kampo.

mi iom esploris tiujn informojn per programeto kaj komparis la staton en gdef kun la nuna stato de fakoj en reta vortaro (revo).

kelkaj fakoj ekzistas unuflanke, ne aliflanke. tio aperas en la unuaj linioj de la suba tabelo. aliaj fakoj estas asimileblaj, kvankam ili ne havas tute saman sencon ambaŭflanke, aŭ aperas en unu vortaro kiel ununura fako, en la alia kiel pluro de fakoj. tial oni legos ekzemple muziko 331, danco 22 pri gdef, kiu distingas du fakojn, samlinie kun nura muziko en revo.

fakoen gdefen revovortoj en gdefvortoj en revo
MEZmezurunuoj44
KOLkoloroscienco27
RAJDrajdarto26
ĈASĉaso 9, fiŝkapto 615
ARMarmoj10
BICbiciklo9
PERSpersonoj133
GENgenealogio103
KALkalendaro tempomezurado100
TRAtrafiko97
PEDpedagogio86
HORhortikulturo arbokulturo silvikulturo50
ESPesperantismo38
EKOLekologio26
POŜpoŝto26
GEODgeodezio topografio8
HERheraldiko7
ZOOzoologio 1311, birdo 327, fiŝo 130, fungo 113, insekto 205,mamulo 230zoologio2316988
BOTbotanikobotaniko1253925
MEDmedicinomedicino farmacio 616, kirurgio 91003625
KEMkemiokemio biokemio567416
ANAanatomiohoma anatomio histologio550335
TEKteknikojteknikoj 520, maŝinoj mekaniko 1489521
RELreligiojreligioj 244, budhismo 39, hinduismo 25, islamo 30,katolikismo 81, kritanismo 192437611
ELEelektroelektro 200, elektrotekniko 6 356206
MUZmuziko 331, danco 22muziko353395
MARmaraferoj 307, ŝipo 11maraferoj 220, ŝipkonstruado navigado 2318222
FIZfizikofiziko287292
MILmilitaferojmilitaferoj279290
EKONekonomiko 214, monunuoj 58ekonomiko financo komerco272677
HIShistorio 185, antikva epoko 85historio270297
SPOsporto 196, ludo 41, kartludo 18, ŝako 14sporto ludoj269256
BIBbibliobiblio26482
KUIkuirarto 223, trinkaĵo 10, vino 9kuirarto242424
MITmitologiomitologio240125
MATmatematikomatematiko2381239
POLpolitiko 196, sociologio 27, administrado 9politiko sociologio administrado232565
ARKIarkitekturoarkitekturo 221, konstrutekniko 31229252
BELEbeletrobeletro217121
TEKSŝtofoj 85, vestoj 115teksindustrio vestoj200329
GRAgramatikogramatiko195179
JURjurojuro185284
GEOGgeografio 123, insulo 17, rivero 13, urbo 13geografio166710
ASTastronomioastronomio132201
MINmineralogiomineralogio112103
AVIaviadoaviado10768
FOToptiko 68, foto 33fotografio optiko101108
KOMPkomputikokomputiko99400
GEOLgeologiogeologio9572
BELAbelartojbelartoj91166
AUTaŭtomobiloaŭtomobilo8936
TIPtipografio 69, grekaj literoj 17presarto libroj86195
FIZLfiziologiofiziologio7265
PSIpsikologiopsikologio psikiatrio6174
SCIsciencojsciencoj58197
TEAteatroteatro58103
METmeteologio 47, vento 10meteologio5779
KINkinarto 47, filmo 9kinarto5660
BIObiologiobiologio 114, bakteriologio 1450128
AGRagrokulturoagrokulturo46163
FERfervojojfervojoj4332
POEpoetiko poeziopoetiko poezio40119
RADradiofonioradiofonio 3, telekomunikoj 384041
FONfonetikofonetiko3676
PALpaleontologiopaleontologio2725
LINlingvistiko, filologiolingvistiko filologio24190
PRAprahistorioprahistorio1319
NOMhomnomojhomnomoj12178
ARKEarkeologioarkeologio332
FILfilozofiofilozofio 178, materialismo historia 121190


kiel atendeble, la plej forte reprezentataj fakoj estas tiuj kun abunda nomaro: bestonomoj en zoologio, malsanoj procedoj kaj iloj en medicino, substancoj en ĥemio kaj tiel plu.

tamen en multaj okazoj la diferencoj inter la du vortaroj estas rimarkinda. mi grasigis la nombrojn, kiuj montris almenaŭ 1,5 foje pli da vortoj en iu vortaro kompare kun la alia. tio ne nepre signifas, ke la responda vortprovizo mankas en la alia vortaro, sed eble simple, ke ĝi ne ricevis fak-indikon.

revo estas pli fakoza ol gdef: ĝiaj 23285 kapvortoj ricevas 15160 fakindikojn, dum oni povas el la krampaj indikoj de la 45404 kapvortoj de gdef konkludi al proksimume 13167 fakindikoj.

Aucun commentaire: