2010-06-03

fesbuk

parolinte pri vizaĝlibro (kiun mi ne uzas), mi nun parolu pri fesbuk (kiun mi ne uzas).

nomoj de markoj por tutmondaj produktoj estas zorge elektataj por facila rekoneblo kaj elparolo ĉie en la mondo, laŭeble ankaŭ por ke ili ne signifu maldecaĵon iulingve.

kun la vastiĝo de la angla lingvo tiaj konsideroj malgraviĝis kaj firmao povas agi sub la nomo "facebook" sen adaptoj, kalkulante, ke homoj elparolos ĝin proksimume /fejsbuk/, ne /fatsebo'ok/ aŭ alimaniere, kaj eventuale eltordos sencon el tiuj sonoj.

ĉion ĉi spitas unulingvuloj, obstinuloj kaj ŝerculoj, kaj ĝuste far tiaspecaj kruduloj la franca elparolo /fesbuk/ estas misinterpretebla kaj misinterpretata. en la franca lingvo ĝi sonas kiel "fesse bouc", kion oni povas traduki per "pugbatas virkapron". kompreneble iuj delonge bildigis la ideon.

2 commentaires:

::júbilo::haku:: a dit…

ĉe Meksiko, plejmulto, ĉefe junuloj nomas ĝin "el feis" [la fejs]... neniu pensante pri ajn signifon

Anonyme a dit…

Estas amuze ke ĝuste la nomo de facebook diras al ni kio ĝi kiel ĉiuj aliaj misnomitaj sociaj retoj vere estas: vizaĝlibro. ne socia reto kiel multaj senpripense ripetas.

parenteze, la bildigo estas tre amuza :-)