2010-06-15

ekranomilito

tekston mi preskaŭ neniam skribas flue, de la unua al la lasta vorto. mi estas iu el tiuj redaktantoj, kiuj skribas pecojn, erojn, kaj poste ordigas kaj rearanĝas ilin.

por tiaj redaktantoj komputiloj tre oportunas. ĉio restas facile ŝanĝebla. ŝovu vortogrupon al alia ĉapitro — kaj la modifo jam efektivas.

tia redaktomaniero postulas tamen superrigardon. tial, de kiam mi uzas komputilon, mi sopiras al ĉiam pli grandaj ekranoj, sur kiuj videblas kiom eble multaj teksteroj. kaj feliĉige la generacioj de maŝinoj pli kaj pli progresas direkte al mia revo de mure granda laborspaco.

bone, sed mi konstatas, ke samtempe ke pligrandiĝas la ekranoj, mastrumaj sistemoj ĉirkaŭas la fenestrojn per kadroj kaj randoj, programoj aldonas ilobretojn, vinjetojn kaj grafikajn bagatelojn. ene de pli granda ekrano la spaco por mia teksto ŝrumpas, ĝin almilitas butonoj, menuoj, helpokomentoj kaj ĉiaj balastaj grafikaĵoj. kiel ĝardenisto batalas kontraŭ trudherboj, mi batalas en prefero-menuoj por liberigi la ekranan surfacon de tiuj fikreskaĵoj. ĉu vere iam mi vidos plenamplekse miajn tekstojn?

2 commentaires:

Anonyme a dit…

En tiu ekranomilito, mi deziras al vi venkon !

ĵeromo a dit…

dankon. helpvezikojn mi krevigos, vinjetojn mi ŝrumpigos, menuojn mi kvaronumos, kaj se iu programo ankoraŭfoje pepos por demandi, ĉu mi konfirmas ke mi vere ne nuligas la konfirmon de rulo de ĝia aŭtomata ĝisdatigo al eldono 3.12.252.3.1, mi malinstalos ĝin definitive.