2010-05-28

nova blogokolektejo

manuel ortega amike sciigis al mi, ke li ekkonkurencas al legosalono. li kreis laŭnome kiberion, kiu agrable sinoptikas diversajn esperantajn blogojn.

krome plu gvidos vin tra la ĉiam ŝanĝiĝanta blogomondo la pli luksaspekta e-planedo kaj la pli diskreta blogsvarmo.

forgesi siajn neutilajn pensojn vagante inter la neutilaj pensoj de aliaj homoj restas unu el la plej agrablaj manieroj malŝpari sian tempon antaŭ ekrano.

1 commentaire:

Anonyme a dit…

Dankon pro la diskonigo de kiberio, mi esperas ke ĝi utilos al plivivligo de la esperantlingva blogsfero.

fakte kiberio pli similas al legosalono kie estas okaze de kiberio pordetoj al E-lingvaj blogoj do kiberio disdonas vizitojnn al la blogoj kiel legosalono disdonas vizitojn al plej diservaj retpaĝoj. E-planedo estas plia blogo konsistanta el afiŝoj el aliaj blogoj, en e-planedo eblas legi la tutan afiŝon, do plia blogo.

plian dankon