2015-02-25

du malfortoj de la jurisma skolo

estas bona afero, ke pri nia lingvo establiĝas skoloj.  ili alportas freŝan vidpunkton kaj instigas al debatado.  iuj skoloj emfazas la socian flankon de la afero, kiel sennaciismo aŭ raŭmismo, aliaj sin turnas al la lingvo, kiel la analiza skolo kaj lastatempe jurisma skolo.

de jurismo mi komentas du miaopinie malfortajn elementojn.

1 - leĝodonaj dokumentoj

helmuto welger, fondante la jurisman vidpunkton, asertis ke:
„la esperantistaro, agante kiel ia leĝdonanto, oficiale akceptis du konstituciajn leĝojn: nome la fundamenton, kaj la deklaracion pri la esenco de la esperantismo.“ (kontribuoj al la norma esperantologio, 1999)
nu, la paraleligo de la decidoj de la unua universala kongreso kun la starigo de ŝtata konstitucio estas bela metaforo.  ĉu oni komprenu ĝin velger-e, tio estas laŭvorte? kaj eĉ – ĉu la konstitucian miton oni ĝenerale komprenu serioze?

la ŝtato, sub kies rego mi hazarde naskiĝis, min (kaj ĉiujn ceterajn ĉi-tie-loĝantojn) volas konvinki, ke ĝia aŭtoritato estas kvazaŭ-natura.  en pli fruaj jarcentoj ĝin estris reĝoj, kiuj dum iu epoko eĉ asertis, ke ilian aŭtoritaton provizis ne malpli ol dio mem.  nuntempe la proksimume sama ŝtato estas respublike regata nome de la popolo, ene de difinita teritorio kaj konforme al konstitucio, kiu rolas kiel ĝenerala lud-regularo.  el ĉio ĉi kion decidis demokrate la popolo?  kiam ĝi voĉdonis pri la ĝusta amplekso de la teritorio kaj de la loĝantaro?  kiel pri la enhavo de la konstitucio?

ĉiu scias, ke la ŝtat-limoj rezultas el historiaj hazardoj, postmilitaj negocoj, koloniadoj, vendoj kaj aĉetoj de teritorioj, tre malofte el popola volo.  ĉiu scias, ke konstituciojn redaktas juristaj grupoj, aprobas malvastaj deputitaroj aŭ ĝenerala voĉdonado, kaj ke ili trudiĝas al enloĝantoj longe post ol la decidintoj mortis.  oni iĝas civitano pro decido de la administro, kaj se male oni rifuzas la ŝtaton aŭ ĝian leĝaron oni ekscivitaniĝas, perdas siajn rajtojn, malliberiĝas aŭ eventuale elpeliĝas.  elpelite, oni vidas, ke la tutan planedon kovras similaj ŝtatoj kun simile arbitraj konstitucioj.  nur en kelkaj pecoj de ĝangalo oni ankoraŭ povas vivi anarkie kaj malkomforte.

ĉu vere la unua universala kongreso ludis imiton de tiu farso?  ŝajne jes.  en jaro 1905a 688 esperantoparolantoj aprobis ‚deklaracion pri la esenco de la esperantismo‘, kiu interalie agnoskas la ‚fundamenton de esperanto‘ kiel aŭtoritaton pri la lingvo.

tio tamen estas sufiĉe kruda imito: kiel la teksto estis aprobita el la disponeblaj dokumentoj mi ne sukcesas kompreni; ĝia titolo estas malcerta; surprize ĝi malakorde difinas esperantismon kiel „penadon disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa“ kaj esperantiston kiel „personon, kiu scias kaj uzas la lingvon esperanto tute egale por kiaj celoj“; kaj fine mi miras, kiun ĉi tiu tuta deklaraci-afero devigas?  ĉu min?

estas tubero en la konstitucia afero.  ĉu vere 688 iamaj kongresintoj estas „la esperantistaro“ kaj rajte decidis ion por ĉiuj nunaj parolantoj de la lingvo?  ĉu tio, ke ilia deklaracio agnoskas la fundamenton, malebligas sendependan agnoskon de la fundamento fare de postvenintoj, kiuj pri tiu deklaracio ne zorgas?  konsiderante, ke la deklaracio mem sin prezentas kiel klarigan dokumenton por la ekstera publiko („ĉar pri la esenco de la esperantismo multaj havas tre malveran ideon, tial ni subskribintoj [...] trovis necesa [...] doni la sekvantan klarigon“) mi eĉ miras, ke h. welger entute volis iri kromvojon tra tiu neniel leĝoforma deklaracio por poste atingi la fundamenton.  la sola klarigo al tiu travestio estas ĝuste, ke la arbitraĵoj de la bulonja evento similas al la arbitraĵoj de ŝtata konstituci-deklaro, kaj tio konvenas por la aŭtoritata pozo de la jurismo, kiu prezentiĝas nome de „leĝodonaj dokumentoj“.

konklude: la „leĝodonaj dokumentoj“ de jurismo ne estas leĝodonaj, ne estas konstituciaj, ilin ĉiu rajtas agnoski aŭ malgnoski laŭ sia ŝato sen jura sekvo.  la fundamento neniel dependas je la bulonja deklaracio.  la bulonja deklaracio neniel similas al konstitucio.

2 - jurisma interpreto de la fundamento

eĉ se la aŭtoritato, per kiu survestis sin jurismo estas dubinda, eble ĝia metodo pri la fundamento estas atentinda.  kiel statas pri tio?

bona ekzemplo de la metodo estas la reta enscenigo de jurisma rezono pri „far“, kiun proponas retejo esperanto-konsultejo.info.  tra sinsekvaj demandoj kaj respondoj oni ekscias ke „far“ estas kontraŭfundamenta rolvorto ĉar la fundamento diras „la prepozicio ĉe la pasivo estas ‚de‘“.  tiel jam rezonis h. welger en sia eseo.

la jurisma rezono konsideras do, ke la fundamento, dirante ke ‚de‘ estas *la* rolvorto de pasivo, malpermesas uzon de alia rolvorto en tiu funkcio.

ni vidu, kion tiaspeca rezono atingas pri aliaj partoj de la fundamenta gramatiko.

en (5) „la pronomoj personaj estas: mi, vi, li, ŝi, ĝi (por bestoj aŭ aĵoj), si, ni, ili, oni (senpersona plurala pronomo) [...] la deklinacio de la pronomoj estas kiel ĉe substantivoj. ekz. mi|n, mi|a, la vi|a|j“ Ĉe substantivoj en (2) oni legas, ke „por la formado de la pluralo oni aldonas la finiĝon j al la singularo“.  estas do klare, ke (jurisme) la formoj lij ŝij ĝij vij sij, eventuale mij aŭ onij estas laŭfundamentaj kaj uzeblaj.

en (9) „ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita. ne estas neelparolataj literoj.“ Prezentu do al jurismano jenan frazon: „pri la venonta uk informas html-paĝo“ kaj frapu al liaj fingroj se li elparolas „uk“ kiel /uko/ aŭ „html“ kiel /hotomolo/: tion malpermesas al li la fundamento, li diru /uk/ kaj /html/ - kaj espereble transvivu al la risko de sufoko.

en (11) „vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (radikoj) (la ĉefa vorto staras en la fino).“  El tio sekvas (jurisme) ke vortoj, en kiuj ne estas ĉefa vorto en la fino kontraŭas la fundamenton.  oni do forpelu el la lingvo dvandvojn kiel „fulmotondro“ „ruĝ-blanka“, ĉiujn kunmetitajn nombrojn, duobligojn kiel „finfine“ kaj okaze de hezito, kiel en „jarcento“ aŭ „centjaro“ lote iun el la du formoj.

mi ne bezonas pliajn malspritaĵojn.  oni vidas, ke jurisma rezono kondukas al absurdaĵoj.  h. welger prave atentigis, ke „interpretantoj de la fundamento ofte [...] projekcias siajn proprajn ideojn, pensokutimojn, subkomprenaĵojn, memkompreneblaĵojn en la fundamenton“ kaj lia preciza rezonado estas bona disciplino.  sed la averto de pmeg, ke „la teksto estis verkita en la fino de la 19-a jarcento, en tute tradicia stilo, kaj tute el eŭropa vidpunkto [...]“, ke „oni devas kompreni la regulojn laŭ la tiutempa stilo de klarigoj“ kaj ke „oni nepre ne provu legi la regulojn kiel matematikecan aŭ logikecan sistemon de aksiomoj, ĉar tiel ili ne estis verkitaj“ estas same kaj eĉ pli atentinda.

11 commentaires:

Manuel a dit…

Tre interesa artikolo! mi tre ĝuis la legadon. Ekde la kruda prezento de tio kiel ridinde estas prezenti aŭtoritaton de ŝtatoj kvazaŭ ĝi estus ia natura afero ne pridubinda kaj/aŭ diskutebla ĝis la malakordo inter esperantismo kaj esperantisto plus debatoj pri validecoj de vortoj kaj terminoj.

Estas amuze ĉar kelkajn minutojn antaŭ ol legi vian artikolon mi partoprenis en konversacio ĝuste pri la malakordo inter esperantismo kaj esperantisto. Tiu konversacio legeblas ĉe http://lamatriz.org/notice/6124

Plian fojon gratulon pro via interesa artikolo!

Anonyme a dit…

Ambau viaj kritikoj maltrafas, Jheromo. Miaopinie vi simple ne kaptis la esencon de la "jurisma skolo". Tion jam montras la fakto, ke vi referencas nur al la studoj de Velger, intertempe delonge kritike pluevoluigita. Por respondi nur al via "rugh-blanka" ekzemplo. R 11 de la Fundamenta Gramatiko (FG) pri kunmetajhoj simple ne estas aplikebla, char ne temas pri kunmetajho, sed apudmetajho, simile kiel la tute laufundamenta pli-malpli. Simile staras pri R 9 kaj viaj ekz. de UK (Universala Kongreso) kaj html. Jam la vortumo de R 9 parolas pri "vorto", kio la mallongigoj UK kaj html ne estas. FG simple ne havas regulon pri la prononco de mallongigoj. K.t.p., k.t.p. Kiu interesighas pli profunde pri la tuto, legu la chapitrojn pri la Bulonja Deklaracio kaj la Antauparolo al la Fundamento en la Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK I), elshutebla tie chi: http://esperanto-akademio.wikispaces.com/Berlina+Komentario+pri+la+Fundamento+de+Esperanto.

ĵeromo a dit…

dankon pro la komento manuel. jes la diskuto pri senco de "esperantisto", kiun vi referencas, estas interesa. ĝi probable ne estas la lasta, ĉar la diverseco de sentoj inter parolantoj de la lingvo kaŭzas, ke ili sin sentas iom malvaste butonumitaj en tiu unuopa vorto.

ĵeromo a dit…

dankon pri via komento anonimulo -- probable bernardo ĉu?

povas esti, ke mi maltrafas iujn distingojn. mi ne estas bona konanto de la fundamento kaj efektive ne vidis, kiel ĝi distingas inter kunmetaĵoj kaj apudmetaĵoj, inter vortoj kaj mallongigoj kaj simile... mi memoras la rimarkon de ken miner, ke la fundamento multajn lingvajn aferojn ne difinas pro sia malvasteco, sed bona esploranto probable trovos en ĝi kaŝitajn trezorojn.

la plej enigma flanko de jurismo -- almenaŭ ĉe velger -- tamen restas por mi la egaligo de la bulonja deklaracio al konstitucio kaj la sekva difino de leĝodonaj dokumentoj kun senkondiĉa aŭtoritato. sed tio ne nepre rilatas al la diskutoj pri la fundamento. ĝijn oni kompreneble povas konduki sen rilato al la deklaracio.

Andreas a dit…

En la artikolo tekstas: "chu vere 688 iamaj kongresintoj estas 'la esperantistaro' kaj rajte decidis ion por chiuj nunaj parolantoj de la lingvo?"

Bonvole konsideru jenajn analogajn aferojn:

1) Mi estas ludonta shakon. Chu vere tiuj kredeble malmultaj homoj, kiuj antau jarcentoj starigis la shakregulojn rajte decidis ion por chiuj nunaj shakludistoj?
2) Mi estas efektivigonta algoritmon per la komputila programlingvo FORTRAN: Chu vere tiuj kredeble malmultaj homoj, kiuj antau jardekoj elpensis FORTRAN rajte decidis ion por chiuj nunaj FORTRAN-programistoj?
3) Mi estas faronta lingvan ekzamenon skriban pri la franca. Chu vere tiuj kredeble malmultaj homoj, kiuj antau multaj jardekoj difinis la ortografion de la franca rajte decidis ion por chiuj nunaj homoj skribontaj en la franca?

La demandojn che 1), 2) kaj 3) neniu serioze metas. Oni simple akceptas, ke la respektivaj reguloj, difinoj, normoj k. s. ekzistas kaj estas ghenerale akceptitaj (reformoj povas iafoje okazi, sed temas pri esceptoj kaj ofte ili renkontas kontraustaron; vidu la lastan ortografireformon de la germana). Okaze de Esperanto la ekzisto de ghia bazo kaj tio, ke tiu bazo estas formale akceptita de reprezentantoj de Esperanto-parolantoj, estas pridubataj. Kial?

Andreas a dit…

En la artikolo tekstas: "oni vidas, ke jurisma rezono kondukas al absurdajhoj."

Ne. Oni devas malmise apliki ghin:

1) Pri "UK" kaj "HTML": Vidu la komenton de Anonyme 3/02/2015.
2) Pri "fulmotondro" kaj "rugh-blanka": En la Fundamenta Ekzercaro §34 tekstas: "Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron." La esprimo "hispana-germana" konkludigas, ke Regulo 11 ne estas la nura principo rilate la kunigadon au apudmetadon je vortoj.
3) Pri kunmetitaj nombroj: Tion chi klarigas Regulo 4 ("kvin'cent tri'dek tri") kaj kelkaj tekstpartoj de la Fundamenta Ekzercaro, ekzemple en §12.
4) Pri "jarcento" /"centjaro": En la Fundamenta Ekzercaro tekstas: "Mil jaroj (au milo da jaroj) faras miljaron." Sekve pro analogeco "centjaro" estas ghusta. Ankau "jarmilo" kaj "jarcento" estas ghustaj, char ili estas farataj lau Regulo 11: "cento de jaroj" = "jarcento".
5) "finfine": Tio chi estas farata lau Regulo 11, char "en la fino de la fino" estas esprimebla per "en la finfino", kaj tio chi per "finfine".

Miasperte akcelas ghustan interpreton je la Fundamento tio, vidi en ghi malpli libron de malpermesoj kaj limigoj, sed libron de permesoj.

ĵeromo a dit…

dankon, andreas, pro viaj interesaj komentoj. ili konfirmas, ke novaj vidpunktoj riĉigas la debatojn.

1) pri la afero "688 kongresintoj decidis kvazaŭ-konstitucion"...

jes, en ŝako, en program-lingvo, en ortografio ni vole-nevole akceptas ekzistantan regularon, vi pri tio pravas. tamen konsideru ankaŭ, ke ekzistas variantoj de ŝako (http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%88ina_%C5%9Dako), ke historie la reguloj de ĉiu varianto mem variis. konsideru, ke program-lingvoj kaj programaroj ricevas sinsekvajn eldonojn, kiuj modifas la regulojn, kaj ke surbaze de la disponeblaj instrukcioj programistoj disponas sufiĉe vastan spacon por propraj aranĝoj kaj kombinoj: se programo funkcias, neniu rifuzas ĝin ĉar ĝi kontraŭus ian deklaracion de la fondinto de la programlingvo. konsideru, ke ortografion oni en moderna epoko en iuj lingvoj formaligis -- cetere pro ŝtata lerneja sistemo probable iom pli rigide, ol utilas -- sed ke plimulto de lingvoj en la mondo vivas tre "nature", sen strikte difinita ortografio, kun multaj dialektoj, kaj bone funkcias. kaj eĉ lingvojn kun formala ortografio neniu ŝtata regemo sukcesis formaligi koncerne vortprovizon, sintakson aŭ semantikon, ĉar tiuj partoj tro malsimplas -- ĉiu homo ricevas ilin kiel bazon kaj konscie aŭ nekonscie tordas ilin laŭ sia maniero kaj tiel kontribuas al la konstanta malkonstanteco de tiuj sistemoj.

konsideru fine, ke oni povas vidi ie ajn en vilaĝoj junulojn, kiuj ludas futbalon: ili elektis ortangulan spacon sur herbejo, per kvar demetitaj ĉemizoj ili markis du golejojn, ili havas en ĉiu teamo la nombron de ludantoj, kiun al ili prosperis kolekti, ili ne havas numeritajn toĉemizojn, ili iom forte kubutumas. sume ili ne ludas laŭ reguloj de fifa, kaj ili tamen aŭtente ludas futbalon. fifa, asocioj, firmaoj, ŝtatoj estas malfruaj venantoj, kiuj proponas kun rideto sian trudkitelon al aferoj, kiuj sen ili bone vivas, kaj ilia provo ne ĉiam, ne ĉie, ne kun ĉiuj homoj sukcesas.

2) jurisma metodo

mi probable prezentis la aferon karikature. legante viajn klarigojn mi konstatas, ke la jurisma rezono pli prudentas kaj pesas la diversajn flankojn de afero, ol mi imagis. mi des pli miras, ke oni ankoraŭ legas en la reto ĝianoman rezonon, kiu kondamnas "far" pro laŭvorta kaj izola kompreno de unu frazo en la fundamenta gramatiko.

amike.

Andreas a dit…

Jes, estas variantoj de shako. Sed mi celas shakon, ne unu el ghiaj variantoj. Kaj ankau estas variantoj de Esperanto, ekzemple tiu de la "Analiza Skolo" kaj tiu de "La Bona Lingvo" de Renato Corsetti. Sed mi celas Esperanton.

Jes, estas modifoj de komputilaj programlingvoj. Pri Esperanto estas tiel, ke ghiaj regularo kaj krome vortstoko (oficiala kaj ne-oficiala) povas esti plivastigataj launorme. Kaj io tia ja jam okazis.

Pri "far": Kiuj tekstoj en la normo de Esperanto pravigas lau vi la uzon je "far" kiel formo nova al la "de" de Regulo 6?

Andreas a dit…

Pri la lasta alineo de chapitro 1 (tiu alineo komencighas per "konklude: la 'leghodonaj dokumentoj' de jurismo ..."):

Efektive homo au grupo de homoj povas fajfi pri la Bulonja Deklaracio, akcepti nur tiujn partojn de la Fundamento, kiuj ne estas en la Antauparolo al ghi, kaj deklari, ke la lingvo, kiun "la Fundamento minus Antauparolo" difinas, estas Esperanto. Mi chi tie nomas ghin tamen Esperanto_2. Estas klare, ke Esperanto_2 kaj Esperanto estas similaj lingvoj, sed ne la samaj: En Esperanto_2 mankas la eblo enkonduki novajn vortojn kaj formojn novajn (t. e. sinonimajn unuradikajhojn paralelajn al Fundamentaj kaj krome novajn regulojn), char la lauaj specifoj ja estas en la Antauparolo. Same statas pri la garantio, ke Fundamentaj formoj chiam restas validaj - ankau tia garantio, kiu trovighas en la Antauparolo, sekve ne estas en Esperanto_2. Ech se la adeptoj de Esperanto_2 estigas sian propran procedon*), kiu ebligas enkondukadon je novaj vortoj kaj formoj novaj, Esperanto_2 kaj Esperanto restos almenau formale malsamaj. Sed kiun avantaghon havus tia Esperanto_2? Eble io tia ja jam okazis, kaj la rezulto, do Esperanto_2, farighis konata je la nomo "Ido".
*) Sen tia procedo Esperanto_2 au farighas hhaosa au restas ne-evolui-pova.

ĵeromo a dit…

kara andreas,

("far" estas sufiĉe anekdota temo. mi komentis aliloke la strangajn sekvojn de la velgera konsidero al ĝi: http://interparoloj.blogspot.fr/2013/12/nul-derivo-ne-estas-nura-elizio.html mi do ne daŭrigos pri tiu temo.)

viaj rezonoj estas koheraj kaj tute defendeblaj. ili dependas je la jurisma antaŭsupozo, ke kontraste al aliaj lingvoj, esperanto ne funkcias kaj evoluas per si mem kaj estas priskribata de gramatikoj, vortaroj kaj aliaj prilingvaj verkoj, sed male funkcias kaj evoluas depende je fondaj (konstituciaj) reguloj. alivorte jurismo rigardas esperanton kiel oficialan nuntempan ŝakon konforman al la difino de iu ŝaka federacio, ne kiel futbalon de junuloj sur herbejo.

al tiu vidpunkto mi ne aliĝas. de lingvoj -- inkluzive de esperanto -- mi ricevas impreson, ke ili estas aferoj etparte normitaj kaj grandparte spontanee funkciantaj.

la fundamento kun aŭ sen antaŭparolo (kaj certe sen la hodiaŭ sensignifa bulonja deklaracio) kiel vi mem diris, estas libro de permesoj. ĝi ankaŭ estas libro de ekzemploj. sed ĝi estas tre mallarĝa bazo, kiu eble siatempe firmigis kelkajn bazajn erojn de la lingvo kontraŭ idisma reformemo, sed ne sufiĉas por rekonstrui kaj plukonstrui la lingvon. signifaj ecoj de la lingvo ekzistas pri kiuj la fundamento neniel helpas. signifaj evoluoj de la lingvo okazas ekster la fundamentaj reguloj, ekzemploj kaj principoj.

mi ne malestimas la detalan laboron pri la fundamento kaj la konkludojn, kiujn tia laboro ebligas, sed al mi ŝajnas, ke la pli vasta parto de la laboro pri nia lingvo okazas ekster tiu kadro. tial al tiu ekstera laboro mi prefere dediĉas mian malgrandan kapablon, kiam mi povas.

Andreas a dit…

Ankau en ne-planlingvoj estas io, kion oni povas nomi jurismo. Ekzemple se en lingvoekzameno pri la franca mi skribas malghuste: "Tu ferme la porte" anstatau ghuste: "Tu fermes la porte", tiam mi ricevas minuspoenton; tio chi estas iusence jurisma ago. Kaj temas nur pri mankanta litero, kiu ech ne estas prononcata - nur pro konvencio de la ortografio ghi estas en la skriba franca. Pri la kialo mi havas malpli da scio, ol pri la respondaj konvencioj koncerne Esperanton. Kial mi do endubigu la jurismon de Esperanto, se mi akceptas tiun de aliaj lingvoj?