2015-01-24

retejoj baritaj en ĉinio

multaj retejoj estas en ĉinio ne videblaj.  el mallonga artikolo mi eksciis, ke eĉ tutaj domajnoj estas tie baritaj.  ĝi resendis al testejo, per kiu oni povas kontroli, ĉu iu retadreso tie funkcias: https://en.greatfire.org.

kiam mi komencis ĉi tiun blogon, mi hezitis inter blogspot kaj wordpress.  mi elektis la unuan pro relative duarangaj konsideroj grafikaj.  mi probable malbone elektis.  blogspot ne nur mallonge poste reaĉetiĝis de guglo, sed ĝi ankaŭ entute ne atingas ĉinion, kaj do la ĉi-tieaj notoj ne estas legeblaj de la kelkaj amikoj, kiujn mi havas tie. 

mi faris la saman elekton por ‚legosalono‘ kaj por mia hejmpaĝo kun la samaj sekvoj.  ĉi-lastajn paĝojn mi povos eventuale transmeti sub pli universalajn adresojn, se mi kuraĝos por la laboro.  sed blogon funkciantan sur iu blogsistemo oni apenaŭ povas movi kun ĝia tuta enhavo.

Aucun commentaire: