2015-03-16

komenco de ‚sur la vojo de svan‘

mi komencis tradukon de ‚sur la vojo de svan‘(1).  la verkata tradukaĵo estas legebla ĉi tie: http://jxvasxe.free.fr/tradukoj/la-vojo-de-svan-eo.htm.

‚sur la vojo de svan‘ estas romano de marcelo prust(2), unua libro de la ciklo ‚reserĉe al la perdita tempo‘(3), kiu enhavas sep librojn.  mi tuj avertu: ne, mi ne intencas traduki la tutan ciklon.  se mi kuraĝus por tio, la tempo – ĝuste la tempo – mankus.  kun persisto kaj vivotempo mi eble finos ĉi tiun unuan romanon post proksimume unu jaro kaj duono.  mi ĝis nun tradukis proksimume la unuan kvaronon de ĝi, sed la tralaborita parto ne estas plene relegita kaj glatigita.

ĝis nun ekzistas en nia lingvo unu specimeno de prusta teksto, nome ‚pri la legado‘ en traduko de filipo kombot.

ekzistas en nia lingvo ankaŭ specimenoj de plendoj pri la malfacileco de la prusta stilo.  mi avertu ankaŭ pri tio: se vi trovas longajn, unuavide ne bone kompreneblajn frazojn, mi pri tio eventuale kulpas, sed plejofte tio normalas, ĉar tiel ili impresas ankaŭ franclingvanojn, kiuj legas la originalon, kaj tre verŝajne ankaŭ tiel okazas en alilingvaj tradukoj, se ĉi tiuj sufiĉagrade fidelas al la prusta stilo.

tiel avertinte, mi kompreneble ankaŭ tre dankos al homoj, kiuj provlegos eĉ nur parton kaj al mi sendos rimarkojn.  la rimarkojn mi volonte akceptos kiel komentojn sub ĉi tiu noto (eĉ longe post ĝia apero) aŭ kiel mesaĝojn al mia esperanta retadreso jxvasxe (ĉe) free.fr.

la franclingvan originalon de ‚reserĉe al la perdita tempo‘ kaj ankaŭ la anglalingvan tradukon far ĉarlo skot-monkrif vi trovos en projekto gutenberg.

(ĉi tiu kaj aliaj taskoj deprenis de mi la tempon por la plezura tasko de blogado.  de jam kelka tempo kaj probable plu estontece aperos ĉi tie maloftaj, mallongaj notoj.  mi pardonpetas.)

notoj:
  1. franclingve: ‚du côté de chez swann
  2. franclingve: marcel proust /marsel prust/
  3. franclingve: ‚à la recherche du temps perdu‘, kiun oni redonas ankaŭ per ‚serĉante perditan tempon‘ aŭ ‚en serĉo de perdita tempo‘
 

3 commentaires:

ĵeromo a dit…

hodiaŭa aldono: ekde „la obskura malvarmeto de mia ĉambro...“

Marc a dit…

Bela traduko. Mi ne komparis kun la originalo, sed retrovas ties melodion. Gratulon!

ĵeromo a dit…

la laboro nun atingas la sojlon de ‚unu amo de svan‘, tio estas proksimume du trionojn de la verko.

dankon pro la komento, marc. ĝi instigas al daŭrigo.