2014-12-29

ĉu ni volas tion, kion ni volas?

mi legis iam jenan rimarkon pri aĉetado de aparatoj: homoj plendas pri tro malsimpla funkciado.  ili ricevas televidilojn kun du teleregiloj kun po 20 butonoj, komputilojn kun sedimentiĝoj de ĉiaspecaj programoj, vestlavilojn kun pluraj dekoj da diversaj opcioj kombinantaj temperaturojn, tempojn kaj rapidojn...  ili konfuziĝas.  se ili sukcesas iel regi la aparatojn, ili uzas dekonon de iliaj povoj, kaj daŭre grumblas pro troa malsimpleco.  tamen, kiam samaj homoj eniras vendejon kaj marĉandas pri nova aparato, se al ili vendisto proponas elekton inter simpla aparato kaj malsimpla aparato je egalaj prezoj, ili elektas la malsimplan.

hodiaŭ mi legas iom simile, ke homoj plendas pro troa emfazo en amasinformiloj pri murdoj, akcidentoj, militoj kaj similaj malbonaj novaĵoj.  iuj gazetoj kaj retejoj malfermis rubrikojn pri bonaj novaĵoj.  ili raportas pri iniciatoj, kiuj plibonigas la vivon, sukcesoj en la kampoj de helpo al mizeruloj, naturprotekto, interhelpaj civitanaj agadoj kaj similaj.  tiuj rubrikoj ricevas malpli da vizitoj ol la najbaraj katastrof-kronikoj.  homoj plendas pri malbonaj novaĵoj sed prefere aŭdas malbonajn novaĵojn.

tiuj du ekzemploj dubigas, ke homoj volas tion, kion ili volas – aŭ eble pli ĝuste dubigas, ke homoj volas tion, kion ili laŭdire volas.  ne nepre temas pri hipokriteco, kiel iom rapide konkludas cinikuloj aŭdante tiajn raportojn.  pli verŝajne temas pri la kontrasto inter bonaj principoj kaj malpli bona apliko de la principoj.  ĉiuj homoj, kiuj volas bonon, kondutas iom malpli bone ol ili volas.

Aucun commentaire: