2013-10-26

bluaj planedoj

astronomio trovas ĉiam pli da informoj pri malproksimaj planedoj interalie pere de pluraj kosmorigardaj sputnikoj.

komence pri ĉiu nova planedo amasinformiloj hurais.  la afero banaliĝis, la kalkulo sumiĝas al kelkaj centoj da planedoj.  amasinformiloj nun huraas, se oni trovas „loĝeblan planedon“.  lastatempe ili bruis pro tio, ke oni distingis du bluajn, do eble akvohavajn planedojn.  fine ŝajnas, ke tiuj bluaj planedoj estas grandegaj, varmegaj, ne tiom bonvenigaj.

mi foje jam komentis supraĵe la temon, mi ne volas tedi per rediroj, sed klarigo eble utilas.  ni ne estu naivaj...

1 - la franclingva kaj eble alilingva esprimo „loĝebla planedo“ estas misgvida.  mi ĉiufoje emas demandi, kiom altas la luprezoj de tieaj apartamentoj.  estas ŝancoj, ke tiuj planedoj havas vivofavorajn kondiĉojn, alivorte ili estas neniel senpere loĝeblaj sed „eble vivotaŭgaj“.

2 - se iuj el tiuj planedoj havas propran vivosferon, nenio certigas, ke ĝi estas taŭga por homoj.  se ni flanke lasas graviton, temperaturon kaj aliajn fizikajn kondiĉojn, sufiĉas ke tiea vivo havu fremdan biologian bazon (se tio ekzistas) aŭ propran arsenalon da virusoj kaj bakterioj, por ke enveno de homoj kaŭzu pereon de la venantoj, de la medio aŭ de ambaŭ.

3 - neniu homa kulturo ĝis nun tiom longe daŭris, kiom daŭrus la vojaĝo al tiuj planedoj per la konata kosmoflugarto, ĉar la necesa tempo kalkuliĝas laŭ dekmiloj da jaroj.  neniu kosmoŝipo funkcius tiom longe, neniuj sinsekvaj generacioj de vojaĝantoj sin konservus tiom longe, neniu havas sufiĉan monon por tian kosmoŝipon ekipi kaj startigi, neniu havas sufiĉan intereson por estigo de dua homaro malproksimega en spaco kaj tempo. 

4 - vojaĝo al eventuale vivofavora planedo estas ia loto, en kiu oni ne povas prognozi la ŝancojn de prospero.  kion farus ŝipanoj alveninte stelsistemon, en kiu fine sur neniu planedo eblas vivi?

la vero estas, ke ni ĉiuj legis librojn aŭ vidis filmojn de sciencfikcio.  en tiuj fikciaĵoj oni trairas hiperspacon (tio ne ekzistas), aŭ dormas tre longe en frosta stato (tio ne ekzistas), kaj ĝisflugas malproksimegan planedon sen zorgo pri kosto (tio eĉ malpli ekzistas).  sur la fremda planedo oni forpafas kelkajn monstrojn kun grandaj dentoj, kaj ĉio bonas.  ni ĉiuj havas tiujn bildojn en la kapo.

kiam teleskopo montras ombron de planedo sur malproksima stelo, tiuj revoj vekiĝas, kaj pro tio ni huraas.  sed la vera vero estas, ke ni estas infanoj, kiuj etendas brakon por kapti la lunon.  la vera vero estas, ke ni kaĵolas bildon de malproksimaj planedoj kun pluraj lunoj brilantaj super misteraj ĝangaloj, kaj per tio forrevas la difektiĝon de la planedo sub niaj piedoj.

4 commentaires:

Piotr a dit…

Laŭ mi, la sekvaj generacioj eble konstatos, ĉu ekzistas ia formo de la vivo en la universo, se ankoraŭ nia planedo Tero ekzistos.
Nun ĉiuj notoj, kiuj astrofizikistoj anoncas, estas nur simplaj informoj, kaj ili influas niajn pensojn.

ĵeromo a dit…

kara piotr.

dankon pro via respondo. jes, vi pravas. ni volas scii, sed scios niaj prafiloj.

dume pli gravas, ke ni flegu nian ĝardenon. mi ĉiam ĝojas pri la prinaturaj notoj de via blogo, ĉar vi estas ĝuste unu el la planedo-flegantoj.

Toño a dit…

La plej grava konsekvenco de tiu serĉado de aliaj loĝataj mondoj estas la trovo mem. Imagu ke iam ni trovas ke ja ekzistas vivaj, eble eĉ inteligentaj estuloj. Ĉu ne tio estus unu el la plej gravaj atingoj de la tuta homaro? Ekkoni ke estas aliaj mondoj... ĉu tio ne estus vere pensiga, eĉ filozofia, ŝoko?

Iam mi pensis ke eĉ pli ŝoka estus se iam, iel, ni alvenus al la mala konkludo, ke ne ekzistas alia loĝata mondo. Tio estus eĉ pli frapa. Sed lastatempaj eltrovoj komencas igi pli verŝajna la perspektivo ke ja vivo javas pli da ŝancoj. Mi ne scias kial homoj plu rigardas futbalmatĉon, anstataŭ eliri en la straton kaj ekrigardi en la ĉielon...

ĵeromo a dit…

mi konsentas kun vi, toño, ke renkontiĝo kun eksterterano estus pli interesa sperto, ol spektado de pilkopostkurantoj. pilkoj tedas min.

ĝis nun la penso pri fremda inteligento restas spekulativa bedaŭrinde. mi legis antaŭnelonge, ke la malesto de eksterteranaj vizitoj estas nomata "paradokso de (enrico) fermi".