2013-11-19

persepolo (persepolis)

‚persepolo‘ alkalkuliĝas al la kinaj adaptoj de bildstrioj, kiuj multiĝis en la lastaj jaroj.  ĝi eldoniĝis en 2007.  ĝi estas desegnofilmo, kaj la aŭtoro, marĝane satrapi, kunreĝisoris.  la bilda kaj rakonta stilo sekve tre fidelas al la kvar volumetoj de la originala verko.

la filmo uzas senkolorecon kun grandaj nigraj surfacoj, kiuj akordas kun la sufiĉe malgaja enhavo de la rakonto.  nur kelkaj enkondukaj kaj kadraj scenoj enhavas kolorojn.  sur tiu malhela fono homoj kaj aĵoj konturiĝas per realismaj, simplaj, iom karikaturaj figuroj, kiuj siavice harmonias kun la konstanta humuro de dialogoj kaj homaj rilatoj.  la tuto impresas akre kaj freŝe, sufiĉe simile al la maniero de malnovaj esprimismaj filmoj, sed tre malsimile al la bunto kaj senpaŭza ritmo de porinfanaj desegnofilmoj.

‚persepolo‘ estas la vivrakonto de marĝane satrapi.  certa kvanto de fikcio en ĝi certe estas, kiel atestas iuj ŝanĝoj de rolulaj nomoj en la filmo rilate al la bildstrio, sed ŝia sorto de juna irana knabino en la 1970aj jaroj, de posta studento en aŭstrio, de reveninto al tre ŝanĝita postrevolucia kaj postmilita irano klare legiĝas en bone bildigita ĉirkaŭmondo.  la proksimuloj de marĝane, amantaj gepatroj, senartifika avino, amikoj, amantoj, duaranguloj havas klarajn, bone senteblajn personecojn.

la filmon ne ŝatis la irana respubliko, kiun la historia vidpunkto de m. satrapi prezentas tre kritike.

la originalaj dialogoj ĉiam sonas en la franca lingvo.  nur kelkaj frazoj kaj skribaĵoj aperas germane en aŭstriaj scenoj, perse en iranaj scenoj.

resumo:
marĝane vivas kiel juna knabino en irano en la 1970aj jaroj.  komunismajn anojn de ŝia familio arestis aŭ mortigis la reĝa polico.  la islaman revolucion ŝia familio unue optimisme akceptas, sed dum la milito kontraŭ irako la atmosfero en la lando iĝas pli kaj pli prema.  la junan, impulseman knabinon la familio sendas por studado al vieno, kie ŝi pli libere vivas, sed malfacile trovas sian lokon en okcidenta socio.  kiam ŝi revenas en postmilitan iranon, ŝi sentas sin fremda en la propra lando.  ŝi edziniĝas sed la paro ne akordiĝas.  ŝi fine adiaŭas sian amatan avinon kaj la familion kaj sole ekziliĝas al francio.
mi disponigas esperantan subtekston en opensubtitles.org (utf8-e), kaj en propra paĝo (en pluraj literkodoj).

Aucun commentaire: