ĉu ĵaz-festivalo? tiel estis grandparole skribite en urba gazeto. la kvino da koncertoj de la serio okazis en iu privata korto ĉe la fino de interdoma vojeto. tie sesdeko da fruintoj povis sidi sur faldeblaj seĝoj kaj dekkvino da malfruintoj povis stari malantaŭe. ia malgranda „festo‟ al kiu „ivalo‟ nur aldonas seriecon kaj seriozon...
postrolante la prezentiston mi nomu la personaron:
- didier malherbe: duduko, soprana saksofono, flutoj...
- loy ehrlich: sintezilo, korao...
- steve shehan: drumoj kaj diversaj frapmuzikiloj.
sian apartan sonkoloron haduk ŝuldas al la enesto de duduko, tiu stranga hobojo el abrikotarba ligno, kies sonoro samtempe mildas kaj fortas, kaj kvazaŭ forpuŝas la murojn de la koncertejo kaj vastigas la spacon; tion ĝi ŝuldas ankaŭ al la longe tenataj tonoj, al la mikso de sintezilaj bruoj kun jen mallaŭtaj, jen pli laŭtaj melodioj kaj pulsoj. la muziko de haduk estas trankvila kaj pejzaĝa. espereble ĉi vorto komprenigas, kiel aŭdante tiun muzikon oni fermas la okulojn kaj ne plu sidas en korteto, sed ie en la mondo, sentante jen akrajn sonojn, kiel ŝtonoj de montaro, jen silkajn, kiel folioj de ŝosoj, jen raspetajn kiel sablo de vojo sur kiu oni iras per nudaj piedoj.
se ion riproĉi, la sintezaĵoj de loy ehrlich iafoje tro dolĉigas la supon. sed la kunmuzikantoj ne lasas tion longe sen puno.
malgraŭ la dirita perdo de sonkvalito (kiu laŭ raporto de la oreloj trafas precipe dudukon) vi eble ĝuos kelkajn provpecojn en la reto:
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire