2013-07-15

formikoj kaj kolomboj

amikoj iafoje demandas „kial vi ne havas hejman katon? muson? fiŝon?...“ ĉi-jare bestoj mem decidis: ili hejmiĝas ĉi tie sen invito.

formikoj ne estas novuloj.  en antaŭaj jaroj ili jam kirlis siajn aferojn en la fenestraj plantopotoj.  ili kuradis laŭ siaj vojoj, fosadis en la tero, promenis sur folioj.  ĉi-jare la planoj pli vastas.  ili komencis bredon de laŭsoj sur la fragaj tigetoj.  mi fotis ilin ĉe la freŝa faro sed mia fotilo vidigas nur ombrojn de nigraĵetoj.  per surŝpruco de akvo mi ĝenis ilin, ĉar la fragoj estas al mi karaj.  repage pro tio la formikoj, pasante tra la fenestraj anguloj kaj esplorante la plankon, komencis koloniadon de la loĝejo.  mi haltigis plurfoje iliajn taĉmentojn per veneno, kvankam tiun rimedon mi ne ŝatas, kaj tiel baris la vojon al la granda kuklando de la kuirejo, pri kiu ili espereble neniam aŭdis eĉ legendan diron.

ankaŭ kolomboj ne estas novuloj.  la plantopotoj al ili estas oportuna kuŝejo.  ili estas grandaj ringokolomboj, kiuj sin komfortigante platigas la vegetaĵojn.  mi enpremis en la teron bastonetojn, kiuj signas al ili, ke ĉi tie ne estas publika siestejo.  tamen mi ne estis sufiĉe antaŭgardema.

antaŭ kvar tagoj, kiam mi flankigis la ŝutrojn de fenestro post la taga varmego, mi aŭdis la apudan klakadon de ekflugo.  ĝi rekoneble estis de kolombo, kiu siestis sur la spicherboj kaj floroj.  sed ĉi-foje mi vidis ne nur ĝian premsignon en la herbaĵo, mi vidis ankaŭ blankan, grandetan ovon.  sub la ovo tre malzorge konstruitan neston figuris branĉetoj.  mi hezitis, ĉu mi faru ovokirlaĵon aŭ ĉu mi lasu la kolombon kovi.  mi decidis rezigneme, ke mi lasos ĝin elkovi sian idon.  „la kovado daŭras de 17 ĝis 19 tagoj“ al mi sciigis prikolomba informejo.  vespere mi ĝenis duafoje la kovanton por la akvumado de plantoj.

en la sekva tago mi trovis la ovon dispremita.  ĉu mi tro ĝenadis?

en la sekva mateno jam kuŝis nova ovo iom danĝere proksima al la rando de la poto.  en la vespero ĝi estis malaperinta.  eble falis.  tria ovo ne estis, la kolombo ne revenis.  nun mi bedaŭras, ke mi ne faris ovokirlaĵon.

Aucun commentaire: