2013-07-03

dankon al kentukiaj kokidoj

en la vivo de ekster-etata komputisto, laboranta kelkajn monatojn ĉe iu firmao, kelkajn semajnojn ĉe alia, kaj tiel migranta de oficejo al oficejo, revenas iuj scenoj kvazaŭ en sonĝo.

unu el tiuj ripetiĝaj scenoj estas la alveno.  la nova kliento malpaciencis.  ŝli telefone urĝis, ĉar je planita dato komenciĝos grava projekto, la helpanto nepre ne maltrafu la unuajn kunvenojn.  negocantoj intertelefonis, disputis pri datoj, planis rapidan forlason de la antaŭa kliento kun transdono de taskoj al iu, prokraston de ferioj, fiksis la daton de komenco, transdonis la adreson, kaj bone, la helpanto ekiris kaj atingis la oficejon.  li lasis identokarton ĉe la akceptejo, interŝanĝe ricevis nomkarton por klipi al la jako, liftis al la indikita etaĝo kaj tie en la ĝustaj tago kaj horo manpremas kun la kliento.

– „sinjoro tianoma, bonan tagon, kiel vi fartas?  sekvu min, ni iros al mia laborĉambro...  ĉi tie necesas magneta karto por malfermi la pordon, vi baldaŭ ricevos, intertempe vi nur atendu kaj trairu kun iu ajn preterpasanta... ĉi tien, bonvolu...“
– „dankon“
– „mi prezentas kolegon alinoma.  alinoma, mi prezentas al vi sinjoron tianoman, kiu helpos en la projekto ‚tuj 3000‛.“
– „tre agrable.“
– „mi ĝojas.“
– „bone, do, sinjoro tianoma mi prezentos al vi la elementojn de la projekto, sed unue ĉu vi deziras kafon?“
– „ne dankon, mi ĵus havis.“
– „ha bone.  do en venonta semajno vi ĉeestos la unuan kunvenon – okazis ioma prokrasto, ĉar iu havis aliajn taskojn, alia feriis, do vi komprenas...“
– „memkompreneble.“
– „mi devas averti ankaŭ, ke ni havas ĉi tie etan malfacilon, nome estas malvaste, kaj sidloko por vi ne estas, vi povos uzi la kunvenan tableton en la najbara ĉambro, aŭ eventuale mi aŭdis, ke iu en la kvara etaĝo ferias, kaj vi povos uzi ŝian lokon.“
– „bone.“
– tamen vi ankoraŭ ne povos uzi la komputilojn, ĉar por tio necesas magneta karto, kiun ni mendis, sed la prizorganto feriis ĝis hieraŭ... intertempe mi donos al vi kelkajn dokumentojn por legado.  cetere ĉu vi venis kun tekkomputilo?“
– „jes.“
– „bonege.  mi transdonos la dokumentojn al vi per usb-memorilo.  tio estas malpermesita, sed kion fari?  ĉu vi havas usb-memorilon?“
...

sekvas unusemajna nenifarado kun la alportitaj komputilo, usb-memorilo, krajono kaj kajero („ĉu materialo? ha, la provizisto ferias, bedaŭrinde, sed kiam ŝi revenos, memorigu al mi.“), sen konekto al la firmaa loka reto, side inter la dosier-stakoj, familiaj fotoj kaj infandesegnoj de forestanta oficisto.  tio kompensas la rezignon je unu semajno da ferio.

dum tia situacio foje okazis al mi, ke la alportita komputilo trovis liberan konekton al interreto.  en la krozilo aperis unue reklama paĝo por kentukiaj frititaj kokidoj – alinome kfc – kaj poste ek, ĝi jam glate iris tra la reto.

je tagmeza paŭzo mi vane serĉis restoracion je la marko kfc en la ĉirkaŭaĵo.  mi esploris dum pluraj tagoj kaj fine eltrovis, ke najbaras ne restoracio sed la landa ĉefoficejo de la firmao mem, kiu krom kfc ankaŭ regas la markojn pizza-hut kaj yum, kiuj efektive kunreklamis sur la sama akceptopaĝo.  ilia retaliro havis nenian protekton.

probable kokidoj ne scias en kentukio, kiel ili komplezis al mi en malproksima francio.  se iuj el ili legas ĉi tiun noton, ili akceptu mian elkoran dankon.

Aucun commentaire: