2013-04-16

momo vandel suma (momo wandel soumah)

momo vandel suma estis poŝtoficisto sub franca kolonieco kaj ekde 1958 en sendependa gvineo.  tamen ne kiel poŝtisto li famiĝis, sed kiel muzikisto.

momo saksofonis kaj kantis.  li kantis, parolis aŭ admonis – la distingo ne gravas – per akra voĉo, kiu neeviteble memorigas la voĉon de louis armstrong.  li saksofonis bele, trankvile, sonore.  li estas ia armstrongo reveninta al afriko kun la sperto de ĵazo kaj al ĝi redonanta la afrikajn sonojn kaj muzikilojn: lian saksofonon akompanis volonte balafono, korao, ĝembeo kaj mandinka fluto.

momo ĝis sia morto en 2003 bele montris kiel tradicia kaj moderna muziko povas senpene unuiĝi.  post aŭdo oni miras, kiel iuj homoj ekskluzive kontentiĝas per la sekaj sonoj de tradiciaj muzikiloj aŭ ekskluzive per la laŭtado de elektraj instrumentoj.  li estis inter la pioniroj de meza vojo, kiun ankaŭ iris artistoj de najbara malio, iu el la mone plej malriĉaj kaj muzike plej riĉaj landoj de la mondo.

jen eta serio de momoaj muzikaĵoj en jutjubo: https://www.youtube.com/watch?v=3xWHTU3oF3Q&playnext=1&list=PLE15C38FEE825915A

en 2007 la reĝisoro laurent chevallier verkis dokumentan filmon pri momo: ‚momo la pliaĝulo‛ (fr: momo le doyen).

2 commentaires:

Jake a dit…

Saluton!
Dankon pro tio, ke vi skribis pri tiu mirinda homo! Mi tuj ekserĉu lian muzikon por aŭskulti ĉivespere!

Tre interesa artikolo.

Dankon denove,
amike

Jake

ĵeromo a dit…

nedankinde.

antaŭ kelkaj jaroj mi havis tempon por viziti bibliotekojn, kaj tie mi esploris la bretarojn pri diverslandaj muzikoj. tiumaniere mi hazarde ekkonis la arton de momo.