2013-03-21

kvizoj

antaŭ ioma tempo mi pripensis publikigon de esperantaj kvizoj.

mi komencis listigi iujn laŭ la ŝablono „kiu el la vortoj respondas al la difino?“, ekzemple:

farante rapidan desegnon de io, artisto:
1 - skizas
2 - stompas
3 - eskizas

biologoj ordigas vivulojn laŭ specoj kaj laŭ pli vastaj klasoj; tiun parton de sia scienco ili nomas:
1 - taksologio
2 - sistematiko
3 - klasonomio

salto, dum kiu la saltanto ruliĝas antaŭen, kapomalsupren kaj restariĝas, estas nomata:
1 - saltomortalo
2 - konvolucio
3 - pirueto

...

por aliaj mi elektis la kontraŭan ŝablonon „kiu el la difinoj respondas al la vorto?“, ekzemple:

palafito estas:
1 - insekto el la  ordo ortopteroj, kies larvo boras lignon
2 - malpeze armita batalanto en la romiaj cirkaj spektaĵoj
3 - konstruaĵo staranta sur fostoj, precipe en marĉo aŭ akvejo

rekremento estas:
1 - taĉmentestro speciale komisiita al ekzerco de novaj varbitoj
2 - kandidato en alta universitata ekzameno
3 - restaĵo de fruktoj, legomoj, grenoj... post elpremo de la suko

...

mi ankaŭ pripensis apartajn temojn, kiel planlingva historio, monda literaturo kaj aliaj, kiujn oni povus konsideri bazon de ia internacia esperanta klereco.  mi trovis pretajn programetojn por enretigi la kvizojn, kaj...

... kaj mallonge poste, mi vizitis la retejon kvizlet (‚quizlet‛) kaj mi trovis tie abundon da jam faritaj esperantaj kvizoj de diversaj kontribuintoj.

kompreneble ĉar kvizlet estas libera publika retejo, ĝi staras en grandioza malordo.  tamen iom serĉante, post multaj kvizoj pri bazaj lingvaĵoj, post ial abundegaj kvizoj pri la tabelvortoj, oni trovas ankaŭ sufiĉe altnivelajn vortokvizojn.  vidu interalie tiujn de karlo de kebekio: http://quizlet.com/karlodekebekio (elektu iun serion en „sets“, poste en la paĝo de la serio, elektu iun el „learn“ „test“ aŭ eventuale aliaj ekzercoj).

Aucun commentaire: