2013-02-27

kial la koko transiris la straton?

pri la interesa demando, kial la koko transiris la straton, vi povas legi en la gazeto eventoj 1996-12 (malsupre) kun respondoj de konataj esperantistoj (mi konfesas, ke pro tempopaso iujn el ili mi malkonas).  litova stelo 2004:2 liveras pli tradiciajn respondojn de mondaj famuloj.  kial neniu pridemandis la esperantajn instituciojn?...

uea
ni fondis komisionon pri kokaj aferoj, kiu preparas trijaran agad-planon, en kiu, ni jam povas diri, la eblaj decidoj por faciligo de transiro de stratoj, kaj aparte la transiroj de stratoj fare de kokoj, estos konsiderataj.  ni ĝojas, ke vi interesiĝas pri la temo, kiu gravas en nia laborstrategio.

sat
progresemaj kaj racie pensantaj kokoj transiras la stratojn spite al ĉiuj reakciaj opinioj de netransiremuloj.

grupo ‚la bona lingvo‛
en la fundamento mi legas „la koko transiras la straton“.  kokoj, kiuj ne transiras, estas kontraŭfundamentaj.

la diplomatia mondo
la koko forkuris de la novliberala flanko de la strato.

monato
„kial la koko transiris la straton?“ la bone konataj kaŭzoj, kial pli kaj pli da kokoj transiras la straton, estas... (la cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj).

la civito
la koko, kiel subjekto de internacia juro, povas libere aliĝi al la pakto, kiu agnoskas la rajton de ĉiu aliĝinta establo al transiro de la strato.

plena vortaro 1930
koko: birdo kun ruĝa kresto.

piv-1970
koko: birdo kun kresto, genro el familio transiremuledoj.

piv-2005
koko: (gallus) genro el familio transiremuledoj, ordo transiroformaj, klaso transiruloj.

la kancerkliniko
la kokino transiris la straton por esti fikata de la najbara virkoko, kompreneble.

vikipedio
ne ekzistas artikolo, kiu klarigas, kial la koko transiris la straton, sed vi povas krei ĝin.

libera folio
ankoraŭ unu koko forlasis la kokejon de uea.  la redakcio demandis al kelkaj respondeculoj, kial laŭ ili tiom da kokoj forkuras trans la strato...

eŭropo demokratio esperanto
la koko transiris al la flanko de eŭropa strato, kie kokoj povas kokeriki propralingve kaj subsidiare en la lingvo internacia.

uea - gazetaraj komunikoj
la transir-helpa fonduso de uea helpis al unu koko transiĝi al la alia flanko de la strato.

tejo
aliĝu kaj kunagu por pli bona mondo per la projekto kok'telo, kiu favoras la stratotransirojn de kokoj.

ĉina interreta informa centro
la ĉina enlanda produktado de kokoj en 2012 atingis 1000000000 unuojn (krom unu koko, kiu laŭraporte forkuris trans la strato).

soc.culture.e-o
subskribu nian interretan petskribon, por ke uno agnosku la rajton de kokoj transiri stratojn.  ĝis hodiaŭ ni jam kolektis 15 subskribojn.

4 commentaires:

Tonjo a dit…

Tre amuza!

Anonyme a dit…
Ce commentaire a été supprimé par l'auteur.
Anonyme a dit…

Mi ridis.

Anonyme a dit…

Mi ŝatas la unua!