2013-02-11

la neebleco de telefono



imagu aparaton, kiu transsendas la sonojn de iu loko al alia.  ekzemple homo muzikas kaj per aparato oni aŭdas ŝlian muzikon aliflanke de la urbo, kvazaŭ la muzikanto estus proksima.  aŭ iu eldiras novaĵojn, kaj oni aŭdas en alia urbo.  la aparato funkcius samtempe kaj ambaŭdirekte, tiel ke oni interparolus trans la distanco, kvazaŭ oni sidus en sama ĉambro.

bone, ni inventu la aparaton, ni konstruu ĝin.  ni nomu ĝin hmm... ekzemple „telefono“.

kaj nun ni dungu vendistojn.  ni provizu ilin je argumentoj, kompletoj kaj kravatoj, ha, jes, atendu, ankaŭ je telefonoj por montri, kaj ni dissendu ilin tra la lando...

— bonan tagon, mi proponas al vi novan inventaĵon ege oportunan, ĝia nomo estas telefono.  se vi parolas en ĝi, iu alia, aŭdos vin trans kilometroj...
— ĉu tiu laŭtilo surdigos ĉiun ĉirkaŭe?
— ne, ne surdigos.  la alia homo havos samspecan aparaton kaj aŭdos vian voĉon en ĝi.
— sed kiu havas tian aparaton?  neniu, kun kiu mi deziras paroli, havas ĝin.
— tamen eble viaj konatoj baldaŭ aĉetos.
— eble, sed nun kial mi sola aĉetu telefonon?  kiam aliaj havos, mi aĉetos.  adiaŭ!

— bonan tagon, mi proponas al vi novan inventaĵon ege oportunan...
— ha vi estas vendanto de tiu terepono, ĉu ne?  oni jam proponis al mi.
— do vi aĉetis, ĉu?
— kial mi aĉetus komunikaparaton, kiun neniu havas.  ne dankon!  ĝis revido.

— bonan tagon, mi...
— telefonvendisto, ĉu?  mi jam scias.  ne dankon!

kompreneble telefono neniam disvastiĝos... kiu naivulo aĉetus la unuan, neuzeblan aparaton?  homoj ne tiom stultas.

2 commentaires:

::júbilo::haku:: a dit…

tiel ĝis iu famulo diras "m1 havas/ŝatas telefonon"

ĵeromo a dit…

jes, prave, famula ekzemplo aŭ famul-montra reklamo povas enmodigi aferon, kiu antaŭe estis neinteresa.

telefonretoj instaliĝis en epoko, kiam reklamo kaj famuloj eble malpli gravis, ol nun. mi serĉis informojn pri la koncerna historio, sed ne trovis multon. ŝajnas, ke en francio rolis unue aĉeto de privataj lineoj, ekzemple inter oficejo kaj fabriko de sama kompanio. poste kreskis reto inter firmaoj, kiun ofte patronis komercaj ĉambroj.

laŭ historiistoj la ideo de telefonreto por privatuloj aperis malfrue, ĉar ĉiuj rezonis laŭ la modelo de publika telegrafo.