2012-10-16

kontraŭrasismo kaj aliaj kontraŭismoj

la karuselo de novaĵoj tre rapidiĝis.  ĉiuj konstatas tion.  neniu memoras, kie estas la bremso-pedalo.  ĉiuj bedaŭras, ke amasinformiloj sciigas pri la komenco de afero sed ne pri ĝia fino, ĉar kiam ĝi finiĝas ĝi kuŝas sub dika tavolo de pli freŝaj anoncoj.  probable ankaŭ la bremso kuŝas ie sub tavolo.

provante memori kaj postserĉi, oni tamen iafoje trovas noticon en iu retejo – kaj kvazaŭ memorema infano, kiu matene petus la daŭrigon de la rakonto per kiu oni dormigis lin en la antaŭa vespero, oni legas la finon de la komencita historio.  tiamaniere mi informiĝis ĝisfine pri pasinta afero, kaj hazarde memoris ĝin, kiam mi aŭdis pri alia, kiu strange kontrastas.

la unua rakonto...

en oktobro 2010a ĵan-paŭlo guerlain /gerlẽ/ aperis en televida intervjuo.  li estas konata parfumisto.  pri sia lasta parfumo – laŭnome samsaro – li diris „vere almenaŭ en ĉi tiu okazo mi eklaboris kiel negro.  mi ne scias ĉu la negroj ĉiam tiom laboris, sed...“.

ne-franclingvanoj bezonas ĉi tie du vortoklarigojn.  unue la franca vorto „nègre“ /negr/ male al la neŭtrala esperanta „negro“ iĝis malŝata.  oni nuntempe parolu pri nigrulo aŭ snobe pri „black“, sed ne pri „nègre“.  aliflanke la esprimo „labori kiel negro“, kiu entenas tiun vorton, estas delonge proverba kaj neniel malŝata; ĝi signifas labori multege.

eble sinjoro gerlẽ prefere uzus alian samsencan esprimon, dirante ekzemple ke li „laboris kiel benediktano“.  sian vortludon li ankoraŭ savus daŭrigante „mi ne scias, ĉu la benediktanoj ĉiam tiom laboris...“.  sed li uzis la negro-proverbon, bedaŭrinde.  senprokraste asocioj, politikistoj, unuopuloj protestis kaj manifestaciis.  vane sinjoro gerlẽ asertis, ke li ne intencis ofendon, ke li nur vortludis por amuzi la intervjuantinon, ke li pardonpetas pro stulta eldiro.  oni parolis pri rasismo, pri koloniisma haladzo.  miksrasa prezentistino faris la plej longan riproĉan frazon pri „la muko, kiun la tre eleganta sinjoro gerlẽ sputis al la vizaĝo ne nur de ĉiuj hodiaŭaj nigruloj, sed precipe, estimata sinjoro gerlẽ, al la kadavroj de la milionope mortintaj en holdoj kaj en marfundoj dum forrabo de la hejmlando al la nova mondo“.  kaj oni procesis kontraŭ la misparolinto.

tio estis la sensacia komenco.  la fino okazis pli diskrete, en marto 2012a, ĉar juĝejoj estas la lastaj lokoj, kiuj ne cedas al la ĝenerala hastemo de informiloj.  la juĝejo verdiktis, ke la dua frazo de sinjoro gerlẽ estis „insulta kaj rasisma“, konsistigis „perturbon de socia ordo“, pro tio kondamnis lin al monpuno 6000-eŭra plus po 2000 eŭroj da kompenso al la tri asocioj, kiuj iniciatis la proceson.

la dua rakonto...

la dua, senrilata afero, estas loka eĥo de la usona kontraŭislama filmo, kiu lastatempe kaŭzis tumultojn en pluraj landoj.  en septembro 2012 la satira gazeto charlie-hebdo /ŝarliebdo/, kiu jam en 2008 republikigis la karikaturojn de mohamedo de la dana jyllands-posten, decidis, ke ĝi partoprenos en la nova festo.  ĝi mendis kaj publikigis originalajn karikaturojn de la profeto.  kiel atendeble islamaj asocioj en deca tono protestis.  kiel atendeble la gazeto atentigis, ke ĝi rajtas je „libera esprimado“ kaj nome de tiu rajto tute normale publikigas desegnojn.  kiel atendeble juristoj kaj eseistoj klarigis, ke se proceso okazos, ĝi rezultos kiel en 2008 per ne-kondamno, ĉar ni vivas en sekulara ŝtato, en kiu oni libere priparolas, kritikas, mokas kaj karikaturas religiojn.  (inter argumentoj, kiujn konsideris la juĝejo en 2008, estis elmontro de la multaj tradiciaj kontraŭkatolikaj karikaturoj de ŝarliebdo, antaŭ kiuj la katolika eklezio delonge lernis, ke plej bona sindefendo estas prisilento.)

iuj malaprobis la komenton de la direktoro de la granda moskeo en parizo, dalilo boubakeur, kiu bedaŭris, ke „la instigo al kontraŭreligia malamo ne estas leĝe persekutata, kiel estas la instigo al kontraŭrasa malamo“.  mi konfesas, ke mi ne miras antaŭ lia diro.  mi per tio ne kundeziras pli da malpermesoj aŭ male deziras malpli da malpermesoj.  sed estas klare, ke francio, kiu subskribis internaciajn tekstojn por respekto de homoj sendepende de origino, religio, sekso kaj tiel plu, unuflanke vigle kondamnas eĉ ŝajnon de rasismo en simpla vortludo, kaj aliflanke protektas celkonsciajn ofendojn al religioj kaj religianoj.  homoj, kiuj venas de aliaj kulturoj kaj ne kutimas je tiu stranga malsampezo, povas nur miri.

2 commentaires:

Piotr a dit…

Kara amiko, vi skribas, "oni tamen iafoje trovas noticon en iu retejo", sed ĉu ni havas la tempon serĉi ĝin, nuntempa homo plej parte ĉerpas informojn el televido. Nur obstinulo povas tion fari, sed ili estas nepluraj, serĉi retejon.
amike piotr

ĵeromo a dit…

vi kompreneble pravas.

iuj interretaj informejoj proponas abonon al tem-vortoj. ekzemple de "google news" vi povas ricevi rss-fluon aŭ mesaĝojn pri la temo, kiu interesas vin. sed tio ne serioze konkurencas televidon.

kiu nun zorgas pri la situacio en fukuŝima? en la demokratia respubliko kongo? kio okazis pri la antarkta lago, al kiu rusaj sciencistoj boris ŝakton? ktp.