2012-10-28

recenzo: la friponeto de tormes

la friponeto de tormes / [aŭtoro nekonata], trad. ergoto de bonaero. - bonaero: argentina esperanto-instituto, 1973. - 72 p.

originala titolo: „el lazarillo de tormes“.

„pri tiel mirigaj aferoj, eĉ hazarde neniam aŭditaj aŭ viditaj, mi opinias ke oni devas diskonigi ilin al multaj homoj, kaj ne enterigi ilin en la sepultejon de l' forgeso, ĉar povas okazi ke, dum tralego, iu trovos ion ŝatindan por si, kaj, kiuj ne emas multe enprofundiĝi, ĉerpos ian ĝuon; ...“
tiel komenciĝas, per longaspira frazo, la antaŭparolo de ĉi tiu malnova teksto...

sub masko de membiografio ĉi tiu romaneto estas iu el la unuaj eŭropaj „friponoromanoj“ — en literaturkritika ĵargono „pikareskaj romanoj“.  tiuj verkoj floris en la ora epoko de hispanio – en la 17a jarcento – kaj baldaŭ furoris en tuta eŭropo.  ili forlasis la noblajn temojn kaj tonojn kaj suke bildigis la vivon de vaguloj, malriĉuloj, malhonestuloj.

vagulo la heroo certe estas.  kiel infano li estas konfidita al vojaĝanta blindulo, kiu instruas lin pri almoz-petado.  li poste servas senmonan kavaliron, avaran pastron kaj aliajn mastrojn, iom post iom lernante sisteman trompadon kaj ĝustatempan eskapon.  la verko tiel prezentas galerion de portretoj, pliĝuste de karikaturoj, de tipaj homoj de tiama eŭropo.  la tuto, raportante ĉiajn ruzojn kaj artifikojn en senemocia tono, amuzos ankaŭ nuntempajn legantojn.

malgraŭ la malnobla temo, la stilo restas ampleksa, kun la vastaj frazoj de la baroka epoko.  la traduko bone sentigas la originalan lingvon.  ergoto de bonaero — oficiale adán hrynkiewicz (1931-) — ĝuste elektis kaj bone peris tiun tekston por la riĉigo de nia traduka literaturo.

Aucun commentaire: