2012-05-30

popularecoj de antikvaj civilizoj

stultaj mezuradoj povas peri interesajn informojn.

estas vane disputi pri la relativaj gravecoj de antikvaj civilizoj.  „grekio superis egiption“... „majaoj havis pli brilan civilizon, ol aztekoj“... per tiaj frazoj historiisto supozeble ne forbabilos sian tempon, same kiel lingvisto ne serioze konsideros asertojn pri „supereco“ „difektoj“ aŭ „kvalitoj“ de lingvoj.

pli facile oni mezuros, kiom pasintaj civilizoj popularas ĉe nuntempuloj.

ideale oni enketos ĉe granda nombro da homoj, kaj demandos, kiujn civilizojn ili konas, kiujn ili juĝas gravaj, pri kiuj ili havas favoran imagon.  por tia enketo mi ne havas rimedojn.  mi proponas pli simplan-stultan manieron: prenu longo-mezurilon; iru al la plej proksima publika biblioteko aŭ librovendejo; trovu la bretaron de historio; mezuru, kiom da breto-centimetroj estas dediĉitaj al antikva ĉinio, antikva mezopotamio, antikva egiptio kaj aliaj.  (breto-centimetro aŭ breto-metro estas la tradicia bibliotekista mezurunuo.)

tiel mi faris en la publika biblioteko de mia urbo.  la rezulto sekvas, kaj aperas ankaŭ grafike en flava koloro.

- prahistorio: 140 cm, 16%
- antikva ĉinio, azio: 2 cm, 0%
- antikva egiptio: 160 cm, 18%
- israelo: 0 cm, 0%
- hindio: 0 cm, 0%
- mezopotamio: 50 cm, 6%
- antikva eŭropo: 160 cm, 18%
- romio: 180 cm, 20%
- antikva grekio: 180 cm, 20%
- aliaj: 17 cm, 2%

sub „aliaj“ mi trovis sudarabion, centrazion (skita kulturo), kartagon.

mi ne havis tempon por ripeti la eksperimenton en alia loko.  hazarde tamen la najbara urbo disponigas retkatalogon de sia biblioteko, en kiu oni povas serĉi per udk-numero.  ĝi ne respondas per centimetroj, sed per nombro de verkoj en ĉiu priserĉata klaso, kaj per noticoj.  la rezulto sekvas, kaj aperas grafike en verda koloro.

- prahistorio: 193 verkoj, 25%
- antikva ĉinio, azio: 23 verkoj, 3%
- antikva egiptio: 159 verkoj, 20%
- israelo: 11 verkoj, 1%
- hindio: 1 verkoj, 0%
- mezopotamio: 26 verkoj, 3%
- antikva eŭropo: 72 verkoj, 9%
- romio: 140 verkoj, 18%
- antikva grekio: 119 verkoj, 15%
- aliaj: 36 verkoj, 5%

sub „aliaj“ staras en ĉi tiu okazo verkoj precipe pri nordafriko, sudorientazio, ameriko.

la rezultoj do iom malsamas, sed restas kompareblaj, kaj supozeble en tuta francio similas.  iom surprizis min la relativa populareco de prahistorio, sed foliumado de noticoj montras, ke ĝi enhavas sufiĉe multajn verkojn pri arkeologiaj esploroj, kiuj probable revigas ian nombron da legantoj.  malpli surprize, kunigo de romio kaj grekio okupas proksimume trionon de la bretoj.  antikva egiptio tre popularas, proksimume trifoje pli ol mezopotamio, kvankam ĉi tiu historia najbaro de ĝi daŭris same longe kaj geografie same vastis.  sume ĉio restas koncentrita en malvasta rondo ĉirkaŭeŭropa, dum pli malproksimaj civilizoj, aparte la hinda, hindoĉiniaj, orientazia, sudorientaziaj kaj amerikaj, kiuj postlasis multajn monumentojn kaj dokumentojn, ricevas malvastan lokon.  pri afriko, oceanio aŭ nordazio ne pensu — ili simple forestas.

mi volonte komparos kun la bretoj de librovendejo, se okazo prezentiĝos.  malsama strukturo eble montrus, kiel bibliotekoj filtras la oferton de la libromerkato.

6 commentaires:

Ken Miner a dit…

Tre eble la havebleco de libroj pri iu temo en bibliotekoj kaj librovendejoj spegulas ne nur la popularecon de tiu temo, sed ankau la haveblecon ghenerale de tiutemaj libroj. Kredeble aperis pli da libroj pri prahistorio, antikva Egiptujo, kaj antikvaj Grekio kaj Romio, ol pri aliaj civilizoj.

Tio siavice spegulas (mi divenas) la kvanton de detala informo, kiu haveblas pri tiuj civilizoj. Orientazio kaj Hindio bedaurinde ne disponis pri dauremaj skribvehikloj, kompare kun aliaj civilizoj. Iliaj historioj do suferas pro grandaj brechoj.

Por mezuri popularecon do necesus konsulti ankau statistikojn pri lautema publikigado dum longa periodo. Sed mi ne scias, kie haveblas tiaj statistikoj.

ĵeromo a dit…

kara ken.

certe librobretoj spegulas la haveblecon de libroj malgraŭ kelkaj konataj tordoj se temas pri publikaj bibliotekoj: ili forfiltras unuflanke tro vulgaran literaturon, aliflanke tro specialistan literaturon, tamen celante iom pli "noblan" kulturan nivelon, ol tiu de stacidoma librovendejo.

mia subkomprenata rezono estis, ke la havebleco de libroj por ĝenerala publiko siavice spegulas la temojn, kiujn eldonistoj bone vendas, do finkalkule la postulojn de la publiko.

vi prave korektas la rezonon en tio, ke la historio de arkeologiaj esploroj klarigas, kial oni povas amplekse rakonti pri iuj civilizoj kaj pri aliaj malamplekse. sume la tuto estas afero de oferto kaj postulo, kiuj reciproke kondiĉas sin.

mi suspektas tamen, ke je universitata nivelo ekzemple egiptio kaj mezopotamio estas same profunde esploritaj kaj dokumentitaj. sed pri egiptio oni pli ripete kaj abunde produktas klerigan literaturon, ĉar la publiko fasciniĝas pri ĝiaj imponaj kaj bone konservitaj monumentoj, ĝiaj bildoj kaj statuoj, kies similaĵoj ne postrestis kun same helaj koloroj en mezopotamio. papiruso kun buntaj hieroglifaj figuroj pli plaĉas, ol argiltabulo kun kojnecaj signoj.

Ken Miner a dit…

Aliflanke konsideru: en la 19a jarcento okcidentanoj ege interesighis pri japana kaj china kulturoj. Avide oni kolektis artobjektojn el tiuj kulturoj kaj ech emis imiti ilin en siaj domoj, ktp. Chu tio kondukis al plia akirado de libroj tiutemaj? Jen empiria demando por esplori.

ĵeromo a dit…

jes, la historiaj varioj de publikigo pliklarigus la aferon. tamen, kiel vi diras, la datumoj ne estas facile troveblaj. la vorto "china" pli prosperas de 1850 ĝis 1960 en la gugla "ngram viewer", sed tio ne sufiĉas por deduktoj...

Toño a dit…

Mi scivolas pri du problemoj kiuj povis kondiĉigi vina metodon.

Unue, vi mencias ke vi iris al la bretaro pri historio: notu ke tio probable minusvalorigas la intereson pri diversaj antikvaj civilizacioj. Ekzemple, verkoj pri antikva Israelo probbale troviĝas en la fako religio. Aliflanke, la intereso pri Ĉinio povas konduki al la legado de libroj pli ĝeneralaj pri tiu civilizacio, kiu entenas ankaŭ, sed ne nur, historion. Tiujn oni povus trovi en la bretoj de vojaĝoj, politiko, ktp.

Aliflanke, mi suspektas, ke parto de la intereso pri malnova Egipto povas ŝuldiĝi al tiuj pseŭdo- aŭ duon-religiaj verkoj, kiuj traktas supozatajn magiaĵojn rilatajn al tiu civilizacio, kiuj tiom popularas en certaj rondoj. Eble necesus elsarki tiajn "piramidiotaĵojn", por havi pli kompareblan bildon.

ĵeromo a dit…

dankon pro la interesaj nuancigoj, tonjo.

vi certe pravas en via unua rimarko. pecoj de historio troviĝas en alitemaj libroj, kaj certe ĝuste pri civilizoj, al kiuj oni ne dediĉas la historian fakon. la turisma breto certe prezentas antikvajn templojn de ekzemple hindio, hindoĉinio kaj sudorientazio kaj en iuj okazoj provizas historian ĉapitron je tiu okazo -- pli serioza enketo enkalkulus tion.

la dua rimarko pri egiptio eble trafus en popola librovendejo, sed laŭ la supraĵa okulumo, kiun mi faris okaze de mia vizito, ŝajnas ke la koncerna biblioteko forfiltris egiptomaniajn fantaziaĵojn. "egiptomanio" ĝuste estis la titolo de ekspozicio en 1994-1995 en parizo, otavo kaj vieno, kiu montris, kiom abunde egiptio provizis motivojn kaj inspiron al eŭropa arto, precipe post la napoleona militiro. ŝajnas, ke de tiam antikva egiptio simple ĉiam popularis.