2012-06-10

post la pulbazaro

la orienta pulbazaro okazas en semajnfinoj sur placo, kiu kromatempe funkcias kiel parkejo.  „pulbazaro“ estas la tradicia nomo de vendejo de brokantaĵoj, uzitaĵoj, el inter kies amasoj ŝatanto foje-foje elhokas valoraĵon.  la orienta pulbazaro konservas la nomon, sed ĝia funkcio aliiĝis.  da brokantistoj restas eble unu el dek vendistoj.  de pluraj jaroj plimulte arabaj vendistoj starigas siajn budojn kaj proponas novajn, malmultekostajn, plimulte ĉindevenajn objektojn al aĉetantoj ĉiarasaj.  ĉu vi bezonas zonon, kiu kostas du eŭrojn kaj rompiĝas post du tagoj? jes? do venu!

fascina vidaĵo ne tiom estas la bazaro mem, kiom ĝia vespera finiĝo.  je unu ekstremo la lasta vendisto stapligas siajn komercaĵojn en kaduka veturilo, je la alia ekstremo la balaaj kamionoj kaŭras, startopretaj.  intere plastosaketoj, vesthokoj, kartonkestoj, rompaĵoj preskaŭ tavole kovras la grundon, kaj, se vi bonŝancas, vespera suno tralumas ilin, ŝanĝante regnon de ruboj al fea spektaĵo.  se vi malbonŝancas, pluvo algluas ĉion al la bitumo, trablovo dispelas en apudajn stratojn aŭ krepusko faras el ili surgrundajn insidaĵojn, en kiuj implikiĝas la ŝuo.

la rubokamionoj ekiras.  ili tra la parkejo zigzagas, balaistoj en brilaj ŝirmovestoj puŝas la rubojn al iliaj brosoj, la tuto iras sian iron kiel balo, en kiu oni gaje kaj serioze plenumas la riton, laŭ malproksima rigardo malrapide ĉar la loko grandas, sed laŭ pli proksima observo sufiĉe vigle, ĉar oni devas fini je difinita horo, vintre jam sub lumĵetiloj.

kiam la kamionoj satiĝis, ili kolektiĝas apud elirejo, kaj peze forvojas, unu post la alia, lasante al fostolampoj la noktan gardon super la malplena loko.

Aucun commentaire: