2012-04-21

subtekstaj programaroj

pro preparado de filmosubtekstoj mi esploris ankaŭ la programarojn, kiuj faciligas la taskon.  ili multas kaj ofte estas iom bagatelaj.

mi elprovis kaj mallonge prezentas du tiajn programarojn, kiuj estas senpagaj kaj iom kompletaj:

- aegisub
- subtitle edit

la dilemo estas jena:

aegisub funkcias en pluraj sistemoj, estas flegata de kunlabora teamo, havas (se mi ĝuste komprenis) publikan kodon, havas fasadon en pluraj lingvoj, sed la teamo ne tre aktivas kaj pluraj funkcioj en ĝi lamas aŭ ne tre klaros al tiu, kiu ne ellegos la manlibron.

subtext edit estas projekto de unu homo, kiu prizorgas ĉion.  ĝi funkcias nur en vindozo, la kodo ne publikas, sed ĝi sufiĉe kompletas kaj efikas.

aegisub akordas kun miaj kriterioj pri subteninda projekto.  subtext edit restas privataĵo, kiu dependas je unu homo.  sed miajn preferojn la situacio kontraŭas: subtext edit estas videble pli oportuna kaj efika.  kion fari?

2 commentaires:

russ a dit…

Ni lastatempe uzas Subtitle Editor por linukso
http://home.gna.org/subtitleeditor/
sed ial ĝi plene funkcias sur nur unu el niaj 3 komputiloj...

ĵeromo a dit…

dankon pro la kompletigo, russ.

mi mallonge aldonis la informojn al la eta manlibro, kiun cirilo ŝvedov komencis en vikilibroj: manlibro pri kreado de esperantaj subtitoloj.

eble ankaŭ subtitle editor meritas mencion.